The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
Letero de Anando.
La kvin sentoj malkovras la eksteran homon de unu al alia, sed ne la internan. La sciado nur de la ekstera homo de ĉiu alia ne povas fondi la veran parencecon inter homo kaj homo.
Estas nur kiam lingvo venas kaj malkovras la internan homon de unu al alia, estas nur kiam per lingvo ili eltrovas ke ili havas similajn sentojn, ke la homoj ekkomprenas ke simila spirito aŭ individueco ekzistas en ĉiu homo. Tiu ĉi ideo ree postulas aĝojn por maturiĝi en tiun de universala frateco, kio nun estas bonekonata, almenaŭ nome, de ĉiuj civilizataj landoj.
Sed ekzistas ankoraŭ pli altan gradon, pli glora ol universala frateco.
Ĝi estas la Universala Propro, eltrovata de la antikvaj Hindaj saĝuloj. Ĝi signifas ke la Propro en la Homaro estas Unu kaj la Sama, kaj ne estas multespeca, aŭ simila.
Estas la funkcio de lingvo malkovri la internan homon kaj aranĝi lian parencecon rilate la aliaj. La malplej perfektigita dialekto efektivigas tion inter la homoj de kiuj ĝi estas parolata.
Kia, do, estas la funkcio de nia Esperanta lingvo, la lingvo internacia?
Vere fondigi kaj pliprofundigi ne sole la fratecon, sed ankoraŭ pliproksime—la Propron de ĉiuj homoj. Instrui ke oni pensu pri alia kiel pri Si, aŭ pensi Si-e (Sanskrit atmavat), se mi povos tiel skribi. La universala lingvo progresu tra ĉiuj landoj, vekanta la universalan senton, la homecon de ĉiuj homoj, la Universalan Propron de la Homaro, kaj tiam la gloro de la Unu Si-o post ĉio, brilos sur la mondon kaj estos videbla por ĉiuj, eĉ kiel estas videbla la suno. Tiam efektive la homoj fariĝos filoj de lumo, al kio celas la homa evolucio.
The five senses reveal the outer-man of one to another, but not the inner. The mere knowledge of the outer-man of each other cannot establish the true relationship between man and man.
It is only when language comes and reveals the inner-man of one to the other, it is only when through language they find out that they have similar feelings, that men rise to the idea of a similar spirit or self in each. This idea again takes ages to mature into that of universal brotherhood, which is now well known, at least by name, in all civilized countries.
But there is a step still higher, more glorious than universal brotherhood.
It is the Universal Selfhood, discovered by the ancient sages of India. It means that the Self in Man is One and the Same, and not many and similar.
It is the function of language to discover the inner-man and adjust his relation to others. The least developed patois does this among the people by whom it is spoken.
What, then, is the function of our Esperanto language, the international tongue?
To truly establish and deepen not only the brotherhood, but closer still—the Selfhood of all men. To teach one to think of another as Self, or "to think Self-ly" (Sanskrit atmavat), if I may say so. Let the universal language progress through all lands, waking up the universal feeling, the humanity of all men, the Universal Selfhood of Man, and then the glory of the One Self behind all will shine upon earth and be visible to all, even as the sun is visible. Then truly will men be children of light, towards the attainment of which is human evolution.
Tradukita de A. Randall & L. K. Venner.
En la komenco, kiam Ajvashti venis al la kreo de la Virino, li trovis ke, kreinte la Viron sia materialo elĉerpiĝis, kaj ke da malfluidaj elementoj neniom restis.
Je tiu malfacilego, post multe da meditado, li jene faris:
Li prenis la Rondecon de la Luno, kaj la Kurbojn de la Rampaĵoj, kaj la Teniĝon de la Rampantaj Kreskaĵoj, kaj la Trememon de la Herbo, kaj la Maldikecon de la Kano, kaj la Floron de la Florkreskaĵoj, kaj la Malpezecon de la Folioj, kaj la Maldikiĝon de la Rostro de la Elefanto, kaj la Ekrigardojn de la Cervinoj, kaj la Kunvenon de la Abel-amasoj kaj la Ĝojan Gajecon de la Sunradio, kaj la Ploremon de la Nuboj, kaj la Ŝanĝemon de la Ventoj, kaj la Timemon de la Leporo, kaj la Vanecon de la Pavo, kaj la Molecon de la Brusto de la Papago, kaj la Malmolecon de la Diamanto, kaj la Dolĉecon de la Mielo, kaj la Kruelecon de la Tigro, kaj la Varman Brilon de Fajro, kaj la Babilemon de Garoloj, kaj la Kares-murmuradon de Kolomboj, kaj la Hipokritecon de la Gruo, kaj la Fidelecon de la Ĉakavako, kaj, kunmetinte kune tiujn ĉi, li kreis la Virinon kaj ŝin donis al la Viro.
Sed, post unu semajno, la Viro venis al li kaj diris: "Sinjoro, tiu ĉi estaĵo, kiun vi donis al mi, malfeliĉigadas mian vivon. Ŝi senĉese babilas, kaj min turmentas pli ol estas tolereble, neniam permesante al mi pacon. Ŝi okupas mian tutan tempon, ŝi senkaŭze ploras, kaj ĉiam ŝi estas mallaborema. Mi venas por redoni ŝin, ĉar mi ne povas kun ŝi vivadi."
Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li reprenis ŝin.
Tiam, post alia semajno la Viro revenis al li, kaj diris: "Sinjoro, mi sentis la vivon esti tre izola tuj kiam mi redonis tiun estaĵon al vi. Mi memoras ke ŝi dancis kaj kantis al mi, kaj mi memoras la flankrigardojn de la okuloj, kiel ŝi ludis kun mi, kaj min ĉirkaŭprenis, kaj ŝia rido estis muziko, kaj ŝi estis bela por rigardi, kaj mola por palpi; tial do redonu ŝin al mi!"
Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li redonis ŝin.
Tiam, post nur tri tagoj, la Viro revenis denove al li kaj diris: "Sinjoro, mi ne povas ĝin kompreni, sed, malgraŭ ĉio, mi certiĝas ke ŝi estas pli turmento ol plezuro al mi, tial, mi petas, reprenu ŝin."
Sed Ajvashti ekkriis: "Ho! Hontindulo, foriru! Mi tion ĉi ne suferos plu; vi devas fari tiel bone, kiel vi povos."
Tiam la Viro diris: "Sed mi ne povas vivi kun ŝi!"
Kaj Ajvashti respondis: "Vi nek povas vivi sen ŝi." Kaj li turnis la dorson kontraŭ la Viro kaj daŭrigis sian laboron.
Tiam la Viro diris: "Kion mi faros? Mi ne povas kun ŝi vivi, kaj mi ne povas sen ŝi vivi!"
In the beginning, when Iwashti came to the creation of Woman, be found that he had exhausted his material in the making of Man, and that no solid elements were left.
In this dilemma, after much profound meditation, he did as follows:
He took the Rotundity of the Moon, and the Curves of the Creepers, and the Clinging of Tendrils, and the Trembling of Grass, and the Slenderness of the Reed, and the Bloom of Flowers, and the Lightness of Leaves, and the Tapering of the Elephant’s Trunk, and the Glances of the Deer, and the Clustering of the Swarms of Bees, and the Joyous Gaiety of the Sunbeam, and the Weeping of the Clouds, the Fickleness of the Winds, and the Timidity of the Hare, and the Vanity of the Peacock, and the Softness of the Parrot’s Bosom, and the Hardness of Adamant, and the Sweetness of Honey, and the Cruelty of the Tiger, and the warm Glow of Fire, the Chattering of Jays, and the Cooing of the Kabala, and the Hypocrisy of the Crane, and the Fidelity of the Chakawaka; and compounding all these together, he made Woman and gave her to Man.
But after one week Man came to him and said: "Lord, this creature whom you have given me makes my life miserable. She chatters incessantly, and teases me beyond endurance, never leaving me alone. She takes up all my time, she cries about nothing, and is always idle. I have come to give her back again, as I cannot live with her."
So Iwashti said "Very well," and he took her back.
Then after another week Man came to him and said: "Lord, I find that my life is very lonely since I gave you back that creature. I remember how she used to dance and sing to me, to look at me out of the corners of her eyes, and play with me and cling to me, and her laughter was music, and she was beautiful to look at and soft to touch; so give her back to me again."
So Iwashti said "Very well," and he gave her back again.
Then after only three days Man came back again to him, and said: "Lord, I know not how it is, but, after all, I have come to the conclusion that she is more of a trouble than a pleasure to me, so please take her back again."
But Iwashti said: "Out on you, shameful one! Be off! I will have no more of this; you must manage how you can."
Then Man said: "But I cannot live with her."
And Iwashti said: "Neither can you live without her." And he turned his back on Man and went on with his work.
Then Man said: "What is to be done? For I cannot live with her, and I cannot live without her."
Kanto originale verkita de Srino Reddet. (Sens).
Originale verkita de Jem Ross Archibald.
La interesa rakonto Katnesto sur la Februara numero de The Esperantist rememorigis al mi la saĝan maljunan katinon, kiun mi ofte vidis kune kun ŝiaj strangaj familioj en farmadomo, kien mi vizitis geamikojn.
Ŝia nomo estos Torty, sed ŝi estis ankaŭ nomita "Kara avineto," ĉar ŝi flegis kaj tre zorge vartis kelke da orfaj katidoj, kies malfeliĉajn gepatrojn la ĉasgardistoj mortigis en la proksima arbaro.
Kiam mi ŝin ekvidis, mi pensis la nomon "Avineto" tute taŭga por ŝia plen-zorga vizaĝo sed, tiatempe, mi ne konis, ke Torty posedis plumajn tiel bone kiel pelajn familiojn.
En tago mi ŝin vidis alportante en ŝia buŝo etan kokidon.
Mi tuj ekkuris, kiel mi tiam pensis, por savi la vivon al la malfeliĉa kokido.
Torty atingis la kuirejon, mi ŝin sekvis en tiun grandan ĉambron.
Ŝi ĝentile metis la birdeton en komfortan korbon apud la kameno. Ŝi blekis kaj murmuretis dum ŝi vartis la kokideton!
Mi diris al la servistoj, ke mi timis ke Torty mortigus la birdeton, kaj ili tiam diris al mi la sekvantan rakonton.
La farmamastrino unu tagon trovis kuvon da kokidoj, kies malserioza patrino forlasis ilin perei en la kortbirdejo.
Tion ĉi la farmamastrino tre bedaŭris, ĉar ili apartenis al bona raso de bela kortbirdaro, tial ŝi alportis ilin, kaj enmetis ilin en korbon apud la fajro en kuirejo.
Ŝi eliris el tiu ĉambro por trovi flanelon por kovri kaj varmigi la kokidojn.
Ŝi aŭdis la maljunan katinon murmurante apud la korbo, kaj diris "Torty! Kara katino, vi povos varmigi tiujn ĉi malfeliĉajn kreitaĵojn!"
Nu imagu ŝian miregon, kiam Torty blekis "Miaŭ (Jes!) kaj tuj eksaltis tre zorge en la korbon."
De tiu tempo, ĉiuj el la orfaj birdetoj fariĝis la genepoj de la aminda maljuna "Avineto Torty."
Oni povas priskribi la korbon de Torty ankaŭ kiel la Katnesto.
Popoldira fabelo versigita de A. Motteau.
Tradukita de ——ko.
Antaŭ la rigardo de la severa vivo staris du homoj, ambaŭ nekontentaj je ĝi, kaj al la demando: "Kion vi atendas de mi?" unu el ili per laca voĉo diris:
"Mi estas indignigita per la krueleco de viaj interkontraŭecoj, senforte mia prudento penas kompreni la sencon de la ekzisto, kaj per senlumeco de malkompreno je vi animo mia estas plena. Mia memkonscio diras al mi, ke homo estas la plej bona el ĉiuj kreitaĵoj."
"Kion vi volas de mi?" senpasie demandis Vivo.
"Feliĉon! ... Por feliĉo mia estas necese, ke vi interpacigu du fundamentojn de la interkontraŭecoj de animo mia: mian mi volas kun via vi devas."
"Volu tion, kion vi devas por mi," severe diris Vivo.
"Mi ne volas esti ofero via!" ekkriis la homo. "Mi volas esti reganto de la vivo, sed devas mi kolon fleksadi en jugo de ĝiaj leĝoj—por kio?"
"Vi parolu do pli simple!" diris la dua homo, starinta pli proksime al Vivo, sed la unua daŭrigis, ne doninte atenton al la paroloj de lia kolego:
"Mi volas liberecon, vivi en harmonio kun deziroj miaj, kaj mi volas esti por proksimulo laŭ sento de devo, nek frato, nek servanto, kaj mi estos tiu, kiel mi volos libere—sklavo aŭ frato. Mi ne volas en societo esti ŝtono, kiun societo kuŝigas, kien kaj kiel ĝi ekvolas, konstruante malliberejojn de feliĉo sia. Mi estas homo, mi estas spirito kaj prudento. Vivo, mi devas esti libera!"
"Haltu!" diris Vivo, severe ridetante. "Vi multe parolis, kaj ĉio, kion vi diros plu estas por mi certa. Vi volas esti libera! Kio do? Estu! Bataladu kun mi, venku min, kaj estu por mi reganto; kaj mi tiam via sklavo estos. Vi scias, mi estas senpasia kaj al venkantoj ĉiam facile cedadis. Sed estas necese venki! Vi al batalado kun mi, pro via libereco, ĉu estas kapabla? Jes? Sufiĉe forta estas vi por venko kaj je forto via ĉu vi kredas?"
Kaj la homo diris malgaje: "Vi entiris min en bataladon kun mem mi, vi akrigis prudenton mian, kiel tranĉilon, ĝi enpuŝiĝis al mi malproksimen en animon kaj dispremis ĝin!"
"Sed vi kun ĝi pli severe parolu, ne plendu," diris la dua homo.
Sed la unua daŭrigis: "Mi ripozi volas de premo via. Ho donu al mi ĝui feliĉon!"
Vivo ree ekridetis per rideto, simila al brilo de glacio:
"Diru! Kiam vi parolas, ĉu vi postulas, aŭ petas?"
"Mi petas!" kiel eĥo la homo diris.
"Vi petas, kiel kutima almozulo; sed, malfeliĉulo mia, mi devas diri al vi—Vivo almozon ne donas! Kaj ĉu vi scias? Libera li ne petas, li mem prenas donacojn miajn.... Sed vi! Vi estas nur sklavo de miaj deziroj, sed ne pli. Libera estas tiu, en kiu estas forto de ĉiuj deziroj rifuziĝi por en unu sin enmeti. Ĉu vi komprenis? Foriru!"
Li komprenis, kaj kuŝiĝis, kiel hundo, ĉe la piedoj de la senpasia vivo por nerimarkeble kaptadi pecojn de ĝia tablo, ĝiajn manĝ-restaĵojn.
Tiam la senkoloraj okuloj de la severa vivo ekrigardis la duan homon—tio estis maldelikata, sed bona vizaĝo:
"Pri kio vi petas?"
"Mi ne petas, sed postulas."
"Kion?"
"Kie estas justeco? Donu ĝin tien ĉi! Ĉion ceteran poste mi prenos, dume bezona al mi estas nur justeco. Mi longe atendis, pacience atendis, mi vivis en laborado, sen ripozo, sen lumo! Mi atendis.... sed sufiĉe! Kie estas justeco?"
Kaj Vivo al li senpasie respondis: "Prenu!"
De Victor Hugo, tradukita de C. Guersent (Rouen).
Kune kun siaj infanoj, kiam Kaino, la haroj malordigitaj, la vizaĝo oliv-verdigita, tra la blovanta ventego forkuris malproksime de Jehovo kiam vesperiĝis, li malĝoje alvenis ĉe la malsupron de monto en vasta kamparo. Lia edzino lacigata, liaj senspiraj filoj petis de li: "Ni kuŝiĝu teren kaj dormu."
Kaino, ne dormante, sonĝis malsupre de la monto. Levinte la kapon en la ĉiela funebra arkaĵo li vidis Okulon grande malfermatan, kiu, en la mallumo, fikse rigardis lin. "Mi estas tro proksime," li diris tremante.
Li vekis siajn dormantajn filojn, sian lacigitan edzinon, kaj ree forkuris malĝoje tra la mondon. Tridek tagojn kaj noktojn li vagadis. Li marŝis muta, pala kaj tremanta je la plej malgranda brueto, ne rigardante malantaŭ si, ne ripozante, ne dormante.
Fine li alvenis ĉe la marbordoj de lando nomata Assuro.
"Ni haltu tie," li diris, "ĉar tiu loko estas sendanĝera. Tie estas la fino de la mondo."
Kiam li sidiĝis, li vidis ankoraŭ Okulon lin rigardantan ĉe la horizonto.
Tiam li skuiĝis de forta tremo:
"Ŝirmu min!" li ĝemis, kaj, la fingro sur la buŝo, liaj infanoj rigardis lin sovaĝe tremantan.
Kaino diris al Ĵabelo, patro de la vagantuloj de la vasta dezerto, kiuj loĝas sub vastaj tendoj: "Etendu tiuflanke la tol-tendon."
Oni etendis la tolan mureton.
Kiam oni starigis ĝin per plombaj najloj: "Ĉu vi nenion plu vidas?" diris Tsillao, lia blonda nepino, dolĉa kiel matenruĝo; kaj Kaino respondis:
"Okulon mi ankoraŭ vidas."
Ĵubalo, patro de tiuj, kiuj trapasas la vilaĝojn ludante per trumpetoj kaj frapante tamburojn ekkriis: "Mi konstruos barilegon."
Li altigis bronzan muregon, kiu ŝirmis Kainon. Sed tiu ĉi ankoraŭ ĝemis: "Tiu ĉi Okulo ĉiam rigardadas min."
Enoĥo diris: "Ni faru zonon de turoj tiel teruran, ke nenio povu alproksimiĝi. Ni faru fortikaĵon, kaj ni ĝin tute fermu."
Tiam Tubalkaino, la forgistestro, konstruis grandegan kaj superhoman urbon. Dum li laboris, liaj fratoj forpelis la Enosidojn, kaj la Sethidojn, kaj oni boris la okulojn de la preterpasantoj.
Vespere oni pafarkis al la steloj. La granito anstataŭis la tol-tendon; oni kunligis ĉiujn ŝtonojn per feraj ligiloj.
Infera ŝajnis la urbo. La ombro de la turoj noktigis la kamparon, la muregoj estis dikaj same kiel montoj, kaj oni skribis sur la pordo: "Estas tute malpermesate al Dio tien ĉi eniri!"
Kiam ili finis muregi, oni ŝirmis la avon en ŝtonturo, sed li restis funebra kaj okulfiksata.
"Ho, Avo mia! Ĉu la Okulo malaperis?" diris Tsillao tremanta, kaj Kaino ree ĝemis: "Ne, ĉiam ĝi estas tie."
Tiam li diris: "Mi volas loĝi sub la tero, kiel homo tute sola en sia tombo; nenio plu vidos min, mi neniam ion plu vidos."
Oni do fosis kavegon, kaj Kaino diris: "Bone!"
Tiam li malsupreniris sola sub tiun malluman arkaĵon.
Kiam li estis sidiĝinta, kiam oni estis ferminta super lia kapo la subteran galerion, tra la mallumo, en la tombo, Kainon ĉiam fiksadis la Okulo.
Tradukita el la dramo "La Reĝo Riĉardo III." (Shakespeare) de C. Bicknell.
Brakenburo.
Kial malbone fartas Via Moŝto?Klarenco.
Ho! mi la nokton tre mizere pasis, Pro sonĝoj kaj vidaĵoj terurigaj; Do kvankam mi Kristan’ fidela estas, Ne volus mi similan nokton pasi Por gajni mondon da feliĉaj tagoj,— Tiel terure estis kaj malĝoje!Brakenburo.
Kaj Via Moŝta sonĝo, kio estis?Klarenco.
Mi pensis, ke mi el la Tur’ forkuris. Kaj enŝipiĝis por la martransiro Al Burgundi’, kun mia frat’ Glostero; Kaj li min vokis el ĉambreto mia Al la ferdek’: de tie ni rigardis Anglujon, kaj pri mil teruraj tempoj Dum la militoj inter Lankastero Kaj Yorko, ni parolis. Dum ni paŝis Laŭlonge la ferdekon kapturnigan, Mi pensas ke Glostero iom falas; Kaj li, falante, min deĵetas kiu Lin savi penas, en la maltrankvilajn Ondegojn de la mar’. Ho! Dio mia! Ho! Dio! droni! kia suferado! Ho! kia akvobruo en l’ oreloj! Kiom da mortvidaĵoj al l’ okuloj! De ŝipoj derompaĵojn mil mi vidas, Kaj dekmil korpojn kiujn fiŝoj mordas; Amasojn orajn, ankrojn kaj perlarojn, Juvelojn de valor’ nekalkulebla, Ĉe l’ fundo de la maro dissemitajn: En la kranioj de l’ mortintoj iuj; Kaj en la truoj kie unufoje Okuloj loĝis, kuŝas pro malŝato, Juveloj rebrilantaj, kiuj kisas La koton de la mara profundaĵo Kaj nur mokadis ostojn de mortintoj.Brakenburo.
Ĉu vi, mortante, libertempon havis Sekretojn de la maro por rigardi?Klarenco.
Jes, tiel pensis mi, kaj ofte provis Delasi la spiriton; sed l’ akvaro Envia tenis ĝin, ne permesante Ke ĝi l’ aeron vastan kaj malplenan Ekserĉu, sed sufokis ĝin en mia Ĝemanta korpo preskaŭ rompigita De penoj, por ke ĝi en maron iru.Brakenburo.
Ĉu ne vekiĝis vi, pro l’ agonio?Klarenco.
Ho! ne! post vivo mia sonĝo daŭris, Kaj la ventego en l’ anim’ komencis, Kiam, laŭ mia penso, ĝi transiris Kun la pramist’ malgaja, li pri kiu Poetoj skribas, la melankolian Riveron, en la ĉiamnoktan regnon. L’ unuo kiu mian fremdanimon Salutis, estis la famul’, Warwick’o Bopatro nobla mia; li ekkriis "Do kian punon pro ĵurrompo lia Malklara regno al Klarenco falsa Nun povas doni?" kaj li neniiĝis. Tiam fantomo al anĝel’ simila Kun la harar’ per sango makulita, Vagante venis; kaj li laŭte kriis "Klarenco estas alveninta, falsa Perfida, ĵurrompinta; li, Klarenco, Kiu min vundis apud Tewkesbury’o: Ho! kaptu lin, Furioj, lin konduku En viajn turmentadojn." Tiam fine, Mi pensis ke infera diablaro Ĉirkaŭas min, kaj tiel malbelege Kriegas, ke pro ili mi vekiĝas Tremante, kaj dum longa posta tempo Mi kredas ke mi estas en infero, Tiel terura ŝajnis mia sonĝo.Brakenburo.
Ne stranga estas ke ĝi vin timigis, Ĉar mi mem timas, eĉ per la rakonto.Klarenco.
Ho! Brakenburo, mi por li, Edwardo, Aferojn faris, kiuj nun atestas Kontraŭ animo mia; kaj rimarku Per kio li nun rekompencas min. Ho Di’! se preĝoj Vin ne kontentigos Sed Vi Vin venĝos pro la miaj krimoj, Sur mi, mi mem, kolero Via falu; Ho! la edzinon mian la senkulpan, Pardonu, kaj mizerajn idojn miajn. Gardisto, apud mi sidiĝu iom. La kor’ laciĝas, kaj mi volus dormi.Brakenburo.
Sinjor’, volonte; Di’ vin ripozigu.(Klarenco dormas).
Tradukita de Elise Bauer (Munich).
Antaŭ multe da jaroj vivadis en la floranta urbo Kajro Hebrea rabeno nomita Joĥonano, kiu estis la plej eminenta klerulo en sia lando. Lia famo vastiĝis en la tuta Oriento, kaj la plej malproksimaj popoloj sendis siajn junulojn, por ensorbi saĝecon de liaj lipoj. Li estis profunde instruita en la tradicioj de siaj antaŭuloj, kaj en disputadoj lia vorto estis decidiga. Li estis pia, justa kaj severa, sed li havis unu malvirton—la amo por la oro estis kaptinta lian koron, kaj li ne malfermis sian manon al la malriĉuloj. Tamen li estis pli riĉa ol la plimulto, lia saĝeco estante por li la fonto de riĉeco. La Hebreoj de la urbo ĉagreniĝis pro tiu ĉi makulo en la karaktero de la plej saĝa el ili sed, kvankam la maljunuloj de la gento daŭrigis respekti lin pro lia famo, la virinoj kaj infanoj ne donis al li alian nomon ol: "Rabeno Joĥonano, avarulo."
Neniu sciis tiel bone kiel li la ceremoniojn bezonatajn al la iniciatio en la religion de Moseo, sekve la ekzercado de tiuj ĉi solenaj oficoj estis por li alia fonto de gajno.
Unu tagon, promenante en la ĉirkaŭaĵo de Kajro, kaj paroladante kun junulo pri leĝo-scienco, okazis ke la anĝelo de la morto ekfrapis lian akompananton. Li falis senmove antaŭ la piedoj de la rabeno, dume tiu ĉi estis ankoraŭ parolanta.
Vidante ke la junulo estas senviva, la rabeno disŝiris siajn vestojn kaj gloriis Dion. Sed lia koro estis ektuŝita kaj, nokte, pensoj pri la morto elturmentis lin. Li maltrankviliĝis pripensante sian malmolecon kontraŭ la malriĉuloj, kaj li diris: "Benata estu la nomo de Dio! Se iu petos min fari ion je Lia sankta nomo, mi ĝin faros senpage." Sed li eksopiris, ĉar li timis ke oni povus peti lin pri porcio de lia oro.
Dum tiuj ĉi pensoj ankoraŭ okupis lin, laŭta krio aŭdiĝis antaŭ la pordego de lia domo.
"Vekiĝu, dormulo," la voĉo diris, "Vekiĝu! Infano estas morte malsana, kaj la patrino sendis min por vi, por ke vi faru vian oficon."
"La nokto estas senluma," respondis la rabeno, alproksimiĝante la fenestron, "kaj miaj jaroj estas multaj. Ĉu ne estas en Kajro pli junaj viroj ol mi?"
"Mi estas sendita nur por vi, rabeno Joĥonano, nomita saĝulo de kelkaj, sed avarulo de aliaj. Jen estas oro," li daŭrigis, eltirante monujon plenan je zeĥenoj, "mi ne deziras vian laboron por nenio! Mi vin petegas veni, je la nomo de Dio!"
Tiam la rabeno memoris la ĵus-faritan promeson kaj li ĝemis spirite, ĉar la monujo ŝajnis esti multepeza.
"Ĉar vi petegis min en la Dia nomo, mi iros kun vi," li diris al la viro, "sed mi esperas, ke la interspaco ne estas granda. Remetu la monon en vian poŝon."
"La loko estas proksima," respondis la fremdulo,—nobla, bele-vestita junulo. "Rapidu, ĉar mi ne devas perdi tempon."
Joĥonano leviĝis, sin vestis, kaj, zorge ŝlosinte ĉiujn pordojn de sia domo kaj metinte la ŝlosilojn en sekretan lokon, li akompanis la fremdulon.
"Mi ne memoras tian malluman nokton," diris la maljunulo. "Vi estu mia gvidisto, ĉar mi povas apenaŭ vidi la vojon."
"Mi ĝin konas bone," respondis lia akompananto, sopirante, "estas vojo multe vizitata, kaj hore trairata de multaj. Apogu vin sur mia brako, kaj ne timu."
Ili antaŭen paŝadis. Estis mallume, sed heliĝis kelkafoje, kaj tiam la rabeno ekvidis, ke li sin trovis en loko al li nekonata.
"Mi kredis," li diris, "ke mi konas la tutan ĉirkaŭaĵon de Kajro, tamen mi ne scias, kie mi estas. Mi esperas, mia amiko, ke vi ne estas perdinta la vojon." Kaj li sentis malkuraĝon en la koro.
"Ne timu," respondis la gvidisto, "via vojaĝo estas jam finiĝinta." Dum li parolis, la rabeno sentis siajn piedojn forgliti, kaj li malsupren rulis grandan deklivon. Retrovinte sin, li ekvidas, ke sia akompananto estis ankaŭ falinta, kaj staris nun apud li.
"Ne, junulo, se vi petolos tiamaniere kun maljunuloj, viaj tagoj ne estos multaj! Ve al tiu, kiu insultas grizharojn!" diris la rabeno.
La fremdulo senkulpigis sin, kaj ambaŭ daŭrigis silente la marŝadon.
La mallumo malpliiĝis, kaj la mirigata rabeno ekvidis, ke ili estas venintaj al la pordegoj de urbo, kiun li neniam antaŭe vidis. Kaj li ja konis ĉiujn urbojn en Egiptujo, kaj estis nur duono da horo de lia foriro de lia loĝejo en Kajro! Tial li ne sciis kion pensi, kaj sekvis la viron tremante.
Baldaŭ ili trapaŝis la pordegojn de la feste iluminata urbo. La stratoj estis plenigataj de festigantoj, kaj gojaj sonoj aŭdiĝis.
Sed, rigardante la vizaĝojn de la preter-pasantoj, Joĥonano ekvidis, ke tiuj ĉi estas la vizaĝoj de homoj interne elturmentataj kaj, de la markoj kiujn ili havis, li sciis ke ili estas demonoj (Mazikenoj).
Li estis profunde terurita, kaj je la torĉ-lumo li rigardis nun ankaŭ sian akompananton. Ankaŭ li havas la saman markon.
La rabeno timiĝis multege, li preskaŭ svenis, sed li pensis ke estas pli bone silenti, kaj malgaje li sekvis sian gvidiston, kiu kondukis lin al belega domo en la plej bela kvartalo de la urbo.
"Eniru!" diris la demono al Joĥonano, "ĉar tiu ĉi domo estas mia. La sinjorino kaj la infano estas en la supra ĉambro."
La rabeno supreniris la ŝtuparon, kaj eniris la ĉambron.
La sinjorino, kies eksterordinara beleco estis vualita de senespera melankolio, kuŝis en lito, apud ŝi la infano, en riĉaj vestaĵoj, dormetis sur la genuoj de vartistino.
"Rebeka, lumo de miaj okuloj, amatino de mia animo," diris la demono, "mi alkondukis al vi la rabenon Joĥonanon, la saĝulon, kiun vi deziris. Vi permesu ke li tuj komencu sian oficon, ĉar li deziras reforiri rapide."
Dirante tion ĉi, li ridetis maldolĉe, kaj rigardis la rabenon. Tiam li eliris el la ĉambro sekvata de la vartistino.
Kiam Joĥonano kaj la sinjorino estis solaj, ŝi sin turnis al li, dirante: "Malfeliĉulo! ĉu vi scias kien oni vin kondukis?"
"Mi ja scias," li respondis kun profunda ĝemo, mi scias, ke mi estas "en la urbo de la Mazikenoj."
"Sciu do plue," ŝi diris, kaj la larmoj fluegis el ŝiaj okuloj, pli brilaj ol diamantoj, "sciu do plue, ke neniu estas iam alkondukita tien ĉi, kiu ne estas pekinta kontraŭ Dio. Ne estas necese, ke vi sciu mian pekon, kaj mi ne serĉas scii vian. Sed ĉi tie vi restados por ĉiam, perdita kiel mi estas perdita." Kaj denove ŝi ekploregis.
La rabeno ĵetis sian turbanon teren, kaj, elŝirante siajn harojn, li ekkriis: "Ve al mi! Kiu vi estas, virino, kiu parolas tiamaniere kun mi?"
"Mi estas Hebreino," ŝi diris, "filino de doktoro de leĝoscienco en la urbo Bagdad kaj alkondukita tien ĉi, vi ne demandu kiel! Mi edziniĝis kun la Princo de la Mazikenoj, la sama kiu serĉis vin. La infano, kiun vi vidis, estas mia unue naskito, kaj mi ne povas toleri la ideon, ke la animo de tiu ĉi senkulpa infano devos perei! Mi tial petegis mian edzon, ke li penu alkonduki tien ĉi pastron, por ke la leĝo de Moseo—benata estu lia memoro—estu plenumata. Kaj via famo, kiu etendis sin ĝis Bagdad kaj ankoraŭ pli malproksime igis min pensi pri vi. Mia edzo, kvankam eminenta inter la Mazikenoj, estas pli justa ol la aliaj demonoj, kaj li amas min, kiun li ruinigis kun amo de malespero. Li do diris, ke la nomo de la saĝa Joĥonano estas bone konata al li, kaj ke li scias, ke vi ne povos rifuzi al li. Vi mem devos scii, kion vi estas farinta, por doni al li tian povon super vi."
"Mi ĵuras antaŭ la ĉielo," diris la rabeno, "ke mi ĉiam respektegis diligente la leĝon, kaj vivadis konstante laŭ la tradicioj de niaj patroj, de la tago de mia naskiĝo, ĝis nun. Mi ne faris malbonon al iu ajn, aŭ per vorto aŭ faro, kaj ĉiutage mi adoras la Sinjoron, plenumante detale ĉiujn postulitajn ceremoniojn!"
"Ne," diris la sinjorino, "ĉion tion vi povas esti farinta, kaj pli ankaŭ, sed, malgraŭ tio ĉi, la demonoj povas posedi povon super vi. Sed la tempo pasas, mi aŭdas la paŝojn de mia edzo sur la ŝtuparo. Ekzistas por vi unu ŝanco de foriro."
"Kia ĝi estas? Ho, ĉiela sinjorino, diru ĝin al mi!"
"Ne manĝu, ne trinku, ne akceptu pagon aŭ donacon dum via estado en tiu ĉi domo, kaj tiom da tempo, kiom vi tiel agas, la Mazikenoj ne havas povon super vi, viva aŭ senviva. Estu kuraĝa, kaj persista!"
Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝia edzo revenis en la ĉambron, sekvata de la vartistino, kiu portis ĉiujn necesaĵojn por la ceremonio.
Kun multepeza koro li faris sian oficon, la vino estis, kiel kutime, ĉirkaŭ-pasigata, por ke la infano, la patrino kaj la rabeno gustumu ĝin. Li rifuzis ĝin, dirante: "Pardonu min, Sinjoro, sed mi faris sanktan promeson fasti hodiaŭ, kaj mi nek manĝas nek trinkas."
"Faru laŭ via ŝato," diris la demono, "mi ne deziras, ke vi ne plenumu vian promeson!" kaj li ekridegis.
Tiam la malfeliĉa rabeno estis kondukata en ĉambron, rigardantan sur ĝardenon, kie li pasigis la ceterajn noktajn horojn kaj la sekvantan tagon, ploregante, kaj preĝante la Sinjoron, ke li liberigu lin el la urbo de la demonoj.
Sed kiam la dekdua horo batis kaj la suno estis subirinta, la princo revenis al li kaj diris: "Manĝu nun, mi vin petas, ĉar la tago estas pasinta, kaj li metis manĝaĵojn antaŭ li."
"Pardonu de nove vian servanton, mia sinjoro!" respondis Joĥonano, "ĉar mi faris sanktan promeson ankaŭ por tiu ĉi tago. Ne koleriĝu kontraŭ via servanto."
"Mi ne koleras," respondis la princo. "Faru laŭ via plaĉo. Mi respektegas vin promeson." Kaj li ridis pli laŭte ol la antaŭan tagon.
La rabeno pasigis duan tagon en sia ĉambro apud la ĝardeno ploregante kaj preĝante. Sed, kiam la suno estis malleviĝinta malantaŭ la montetoj, la princo denove staris antaŭ li, kaj diris: "Manĝu nun, ĉar vi devas malsati. Via promeso estas multe malgajiganta." Kaj li prezentis al li viandaĵojn.
Joĥonano sentis grandan manĝbezonon, sed li preĝis interne al la sinjoro, kaj la tento malaperis, kaj li respondis: "Pardonu min la trian fojon, sinjoro. Mi refaris mian promeson."
"Ĝi estu tiel!" diris la alia. "Vi leviĝu, kaj sekvu min."
La princo prenis torĉon, kaj kondukis la rabenon tra granda parto de sia palaco, al pordo de vasta ĉambro, kiun li malfermis per ŝlosilo prenita el niĉo en la muro. Enirante la ĉambron, Joĥonano ekvidis ke ĉio, planko, plafono, muroj, eĉ la sojlo de la pordo estas el arĝento. La kurioze skulptata plafono, kaj la bordoj de la muroj brilis en la torĉlumo, kvazaŭ ili estus fantazia frost-disegno. En la ĉambromezo estis amasoj da arĝentaj moneroj en grandegaj urnoj el la sama metalo, plenigitaj ĝis la randoj.
"Vi faris al mi servon," diris la demono. "Vi prenu de tiu ĉi mono tiom, kiom vi volas, eĉ ĉion!"
"Mi ne povas, sinjoro," diris Joĥonano, "vi petis min veni tie ĉi pro la nomo de Dio, kaj mi venis pro tiu nomo, kaj ne pro pago aŭ rekompenco."
"Sekvu min," diris la princo, kaj Joĥonano sekvis lin en alian ĉambron. Ĝi estis el oro, kiel la unua estis el arĝento. Ĝia ora tegmento estis subtenata de oraj kolonoj starantaj sur ora planko. La trezoroj de la reĝoj de la tero ne estus povintaj aĉeti unu el la dudek kvar vazoj da oraj moneroj, kiuj estis metitaj en ses vicoj laŭlonge la ĉambro.
Ne estas miro, ĉar ili estis plenigitaj per la senĉesaj laboroj de la demonoj de la mino.
La koro de Joĥonano estis tuŝita de avareco vidante la oron brili en la flava torĉ-lumo, kiel la aŭtuna suno. Sed Dio helpis lin kontraŭbatali.
"Tiuj ĉi vazoj estas viaj," diris la demono, "unu el ili ja faris vin pli riĉan ol la plej riĉa homo, sed mi al vi donas ĉiujn."
Sed Joĥonano rifuzis denove. Tiam la princo de la Mazikenoj malfermis la pordon de tria ĉambro, nomata la diamanta ĉambrego. Enirinte ĝin, la rabeno ekkriis laŭte, kaj metis siajn manojn antaŭ la okulojn, ĉar la brilo de la diamantoj blindigis lin, kvazaŭ li estas rigardanta la mez-tagan sunon. En agataj vazoj estis amasigitaj sennombraj diamantoj; la plej malgrandaj el ili estis pli grandaj ol kolomb-ovo. Sur alabastraj tabloj trovis sin ametistoj, topazoj, rubenoj, beriloj, kaj aliaj multekostaj juveloj, mirinde laboritaj per la manoj de lertaj metiistoj.
La ĉambro estis lumigitaj de karbunklo, kiu disĵetis lumon pli brilan ol la radioj de la suno, sed pli freŝiganta ol la brilo ĝentila de la luno.
Tio estis grava tento por la avara rabeno, sed li estis fortigita de supre, kaj rifuzis denove.
"Mi ekvidas, ke vi konas min, Joĥonano, filo de Ben-Davido," diris la princo. "Mi estas demono, kaj volis tenti vin por pereigi vin. Sed, tial ke vi rezistis tiel longe, mi ne vin tentos plu. Estas ankoraŭ alia ĉambro, kiun vi devas vidi."
Kaj Joĥonano, kiu estis ferminta la okulojn kaj fervore preĝis al la Sinjoro batante sian bruston, lin sekvis.
La ĉambro, kiun la rabeno nun eniris estis tute malsama je la aliaj. Ĝi estis malvasta kaj malriĉa, sen mebloj. Sur la malpuraj muroj pendis senorde sennombraj aroj da rustiĝintaj ŝlosiloj. Inter ili, Joĥonano ekvidis kun miro la ŝlosilojn de sia propra domo, kiujn li estis kaŝinta je sia foriro, kaj li fikse rigardadis ilin.
"Kion vi vidas," diris la demono, "ke vi rigardas tiel fikse? Ĉu li, kiu rifuzas arĝenton kaj oron, povas esti ekscitata de rustiĝinta ŝlosilaro?"
"Ili estas miaj," respondis la rabeno, "kaj mi akceptos ilin, se vi prezentas ilin al mi."
"Vi do prenu ilin," diris la demono, metante ilin en lian manon.
"Vi povas foriri. Sed, rabeno, kiam vi estos reveninta en Kajron, malfermu ne nur vian domon, sed ankaŭ vian koron. Tial ke vi ne malfermis ĝin antaŭe, mi havis povon super vi. Estas bone, ke vi faris unu bonaĵon sen pago, ĉar tio savis vin. Vi ne estu pli longe Joĥonano la Avarulo!"
La rabeno klinigis sin ĝis la tero, kaj laŭdis la Sinjoron por sia liberiĝo.
"Sed kiel mi povas iri returnen? Mi ne scias la vojon."
"Fermu viajn okulojn," ordonis la princo.
Li faris tiel, kaj post momento li aŭdis la voĉon de la demon-estro ordonante lin malfermi ilin denove.
Kaj li sin trovis antaŭ sia domo en Kajro, kun la ŝlosiloj en la mano.
Retrovinte sin de sia surprizo, kaj dankinte la Sinjoron, li malfermis sian domon, kaj ankaŭ sian koron.
Li donacis almozojn al la malriĉuloj, li ĝojigis la korojn al la vidvinoj, kaj helpis la malfeliĉajn.
La fremduloj ĝuis lian gastamon kaj lia monujo estis al la servo de ĉiuj bezonantoj. Lia vivo estis senfina bonfarado, kaj la beno de Dio estis kun li.
La homoj miris kaj diris: "Ĉu tiu ĉi viro ne estas nomata rabeno Joĥonano, la avarulo? Kio kaŭzas la ŝanĝon?"
Kiam la rabeno aŭdis tion, li kunvokis siajn amikojn, kaj konfesis sian antaŭan amon por la mono, kaj la danĝeron al kiu tio kondukis lin.
Li rakontis al ili ĉion, kion mi ĵus rakontis al vi.
Kaj saĝuloj, kiuj estis verkistoj, skribis lian rakonton por la memoriĝo de la posteuloj, por ke ili profitu je ĝi.
Major-General George Cox.
Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, mi vojaĝis en Nord-Ameriko, kaj dum miaj vagadoj alvenis ĉe la ĉefurbo New York, kie mi restis kelkajn semajnojn. En unu tago, ne havante ion speciale por fari, mi promenetis el mia hotelo, kaj, trovante min apud la stacidomo, mi eniris.
Sur la trotuaro staris granda amaso da homoj kaj infanoj.
"Kio okazas," mi diris, kiel mi pensas, al mi mem, sed ŝajne, mi estis parolinta laŭte, ĉar voĉo ĉe mia kubuto ripetis la vortojn.
Mi turnis min, kaj vidas apude, belan, hardan junulon, kiu, de lia mieno kaj vestaĵo, estas evidente Amerikano.
"Kio okazas," diris li, "ĉu vi volus sciiĝi, fremdulo, kion signifas tiu ĉi amaso?"
"Jes," mi respondis, "ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne vidas kutime tiom da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj kunvenantaj en stacidomo, escepte ke io neordinara okazas."
La junulo ridanta, videble pro mia nescio, diris, "Nu, fremdulo, mi divenas ke ni estas aro da koloniistoj forirontaj por loĝiĝi en la Ŝtato Colorado, kaj mi divenas, ke ni estas tiel memstara grupo, kiel iam lasis New York por la Okcidento. Ekzemple, tiu viro tie; nu, mi divenas ke li malfermos sekkomercaĵan magazenon; tiu ĉi estas nia pastro; tiu estas nia drogisto; tiu ĉi, nia kuracisto; tiu, nia advokato; tiu maljunulo tie, estas juĝisto (ĉiuj el ni, laŭvice, estos la juĝantaro!)" li diris kun rideto, parenteze.
"Tiu grupo dekstre (vi vidas ke la viroj havas nek vangharojn nek lipharojn), nu, ili estas aktoroj por nia nova teatro. Ĉu vi ne pensas ke nia grupo estas modere plena?"
"Jes," mi respondis. "Sed kion vi estas farontaj per tiu maljunega kaj malfortega sinjoro, apoganta sin sur bastono? Ne ŝajnas al mi ke vi povos multe uzi lin?"
La Amerikano rigardis min momente, kaj siaj okuloj briletis humore dum li parolis:—"Nu, fremdulo, mi divenas, ke tiu maljunulo estas la plej gravega in-di-vi-du-o el nia partio; mi divenas ke ni malfermos nian novan tombejon per li!!! Sed, pardonu al mi, mi devas helpi lin eniri en la vagonaron; estus domaĝe lin perdi antaŭ ni alvenos en Colorado! Adiaŭ!"