Originalo de Jane Heatly, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (9660).
Anatolo certe estis ĉarma individuo. Li portis veston el densa mallume-griza pelto miksita kun bruno, helajn ruzajn okuletojn, kaj mienon tiel bonaniman, ke estis neeble timiĝi pri li.
Eble vi pensus, ke li estas manĝemeta, ĉar, por diri veron, li estus ien irinta kaj ion ajn farinta pro tranĉaĵo da pano kaj mielo!
Laŭ tiu ĉi priskribo mi estas certa, ke vi estos diveninta, ke Anatolo estis urso. Jes, Anatolo estis urso, kaj tiam, kiam la nuna rakonteto malfermiĝas, li estis la ĉefa aktoro el vojaĝanta bestaro, kiu foje haltis en Franca urbeto havanta nomon tre longan, pri kiu ne estas necese, ke ni rompu la kapon.
Sed, krom sia vidindeco, Anatolo estis vera klerulo. Li povis danci ĝigon (speco da kampara danco) kiel eble plej gracie—tio estas, laŭ urso! Kiam li tagmanĝis havante buŝ-tukon ligitan sub la mentono kaj trinkis unuglute botel-plenon da vino, la ravo de la vidantaro iĝis senfina.
Kelkafoje okazis, ke Anatolo foriris el sia kaĝo por promeneti memstare; unufoje li sin trovis sur la ĉefstrato de tiu ĉi speciala urbeto antaŭ domo brile lumigata, kaj el kiu eliris sonoj da muziko kaj dancado.
Ĝi apartenis al la Urbestro, kiu estis donanta Balon de Enmaskigitoj.
Nu, aŭdante la danc-muzikon, Anatolo sentis sin klinema ankaŭ ekdanci.
Li ĉiam kutimis danci ĉiufoje kiam li aŭdis muzikilojn.
Kun mieno serioza li supreniris la peronon, la pordegoj subite malfermiĝis, kaj Lia Ursa Moŝto eniris!
Nu, ĉiuj sciis, ke Sro Ripaton, amiko de la Urbestro, estas ĉeestonta ĉe la balo enmaskigite kiel urso.
Estis ja intencite, ke ĝi estu la precipa vespera altiro, kaj alia amiko de la Urbestro volonte proponis preni sur sin la rolon de Urso-gardisto.
Okazis, ke tiu ĉi amiko estis neatendite malhelpata apudesti, sed li promesis sendi unu kiel anstataŭulo, kiu tamen povas alveni nur malfrue.
Tial, kiam Anatolo marŝis en la ĉambregon, la tuta ĉeestantaro unuvoĉe ekkriis:—"Jen estas Sro Ripaton, kia bonega urso li fariĝis! Ĉu iam vidiĝis io, tiel perfekte farita!"
Sinjorino la Urbestrino alproksimiĝante donis al li koran manpremon, kaj afable demandis pri lia edzino!
Sed al komplimentoj kaj demandoj Anatolo egale respondis per profundaj blekoj, kiuj ridigis laŭtege ĉiujn. Neniam antaŭe oni ludis tiel admirinde la rolon de urso!
Oni proponis poste konduki Sinjoron Urson en manĝo-ĉambron. Tuj kiam li englutis plad-plenon da kukoj kaj botel-plenon da vino senhalte, la mirego de liaj admirantoj estis senlima.
Dume, alvenis Sro Ripaton mem!
Li tre surpriziĝis trovante alian urson jam alveninta. "Tiu ĉi," li diris, "devas esti mia malnova konatulo Pierre. Li intencis antaŭiri min, ĉu vere? Neniu tamen povas ne ekvidi, ke li ne havas la plej malproksiman ideon kiel ursiĝi. Per mia honoro, mi neniam vidis ion malpli simila al urso! Nu, ne grave; mi regalos lin per leciono, kiun li ne estas forgesonta!"
Li alpaŝis al Anatolo, kiu lin salutis per amika bleko. Sro Ripaton reblekis responde tiel nature, ke estis neeble decidi, kiu el la du plej bone ursiĝis, kaj tiam vizaĝo kontraŭ vizaĝo, ili komencis danci.
La vero min dirigas, ke tion farante Anatolo ne plene trafis sian celon. Liaj paŝoj ne estis nepre tiel firmaj, kiel ili devus esti. Efektive, la botelpleno da vino igis kompatindan Anatolon tiel dormema, ke, post malmulte da minutoj, li ĉesis danci, kaj forŝanceliĝis en kojnon, kie oni baldaŭ aŭdis lin laŭte ronkantan.
Je tiu ĉi mem momento Sro Barbichon, la posedanto de la bestaro, eniris, alveninte por serĉi Anatolon.
"Ha," pensis la Urbestro, "jen estas la persono, kiu estas aktonta kiel urso-gardisto, anstataŭ mia kara amiko." Li laŭe mallaŭte diris en la orelon al Sro Ripaton, ke la kvazaŭa urso-gardisto ĉeestas, kaj ke li faru ĉion, kion la gardisto ordonos, ĉar tio tre pligrandigos la komunan amuzon.
Grandegan buŝumon kun ĉeno alligita oni rapide surmetis al Sro Ripaton, kaj lin triumfe kondukinte tra la balsalono, lin malsuprenirigis sur la straton.
"Kien en la mondo li min forkondukos?" pensis kompatinda Sro Ripaton; sed li ne kuraĝis diri parolon pro la timo, ke oni lin faru ridindaĵo sur la strato, pri kio li certe ne antaŭkalkulis.
Kun mirego kaj teruro li subite sin trovis enŝovita en feran kaĝon, kies elirejon oni tuj ŝlosis kaj baris.
Ĝi estis preskaŭ malluma, kaj tra la krepusko aŭdiĝis la sonoj de malĝojigaj muĝadoj! Iom post iom liaj okuloj ekkutimiĝis al la mallumo kaj li sciiĝis, ke li estas en kaĝo de sovaĝaj bestoj! En unu angulo kuŝis Leono, maljuna kaj sendenta—sed vera leono! en alia Lupo—malsovaĝa kaj humila, tamen—vera lupo!
Sro Ripaton ne povis plu ĝin elporti. Kriegante terure li deĵetis la urs-maskon, kaj malkovris sin al la miregigata gardisto, kiu kuris returnen al la kaĝo, pro lia kriego, tial ke Sro Ripaton, la amiko de la Urbestro, estis leĝulo la plej honorinda en la urbeto.
"Sed kie," demandis la malfeliĉa gardisto, ellasante Sron Ripaton, kun multaj esprimoj de bedaŭro kaj malĝojo, "kie estas mia urso? Kie estas Anatolo?"
"Via urso," rediris Sro Ripaton, "Anatolo! Ha! mi nun komprenas, Anatolo do estas la dua!"
Tradukita de A. Motteau.
Artikolo el "The Sunday Chronicle," tradukita kun permeso de la Redakcio de Thos. Hoskison, Esperantisto 7312.
Estis tempo en la historio de tiu ĉi nacio (Anglujo) kiam, pro la manko de sistemo de deviga edukiteco, malmulte, tre malmulte da junuloj estis instruitaj en la malŝatata librolernado, kaj ilia instruado estis rektigata al la ĉefaj artoj kiel tiuj tiam estis komprenitaj. Poste alvenas tempo kiam infanoj estis sendataj al lernejoj, kaj instruataj preskaŭ tute el libroj; kaj en tiu tempo la longeco de la rivero Ganges, la alteco de Monto Everest kaj la nombro de la loĝantaro de la urbo Meksiko estis juĝataj faktojn pli urĝe gravajn ol ĝusta kompreno de la leĝoj de la naturo, nune ni reiras kaj plektas la metodojn pasintajn kune kun la lasta sistemo. La ĝardenlernejo estas la fasono de la nuntempo.
Ĝi estas antikva, tre antikva ideo. Antaŭ du mil kvincento da jaroj Persaj knaboj estis instruataj en la elementaĵoj de terkulturado kaj de ĝardenkulturado en ĝardenlernejoj. Sed ĝi ne devige estus malŝatata pro sia antikveco, kaj estas profitoj en ĝia moderna aplikado kiuj ĝin taŭgigas je akcepto kaj etendado. Antaŭ dek aŭ dekdu jaroj la Surrey County Council (Surreja Graflanda Estraro) komencis kiel pioniroj en la antaŭenigo de tiu ĉi plej interesa projekto. Ili decidis "instrui knabojn pri la principoj kaj praktikado de la sukcesa kulturado de dometa-ĝardeno aŭ ‘allotment.’"
Oni sentis ke tia edukiteco estus tre utila en lokoj kie urbaj distriktoj kaj la kamparo apudiĝas, kaj ke, kiel ĝi estas edukiga kaj praktika kaj elkondukas kapablaĵojn de observado, ĝi kapabligus multajn knabojn por kampara vivado kiuj alie migrus al urboj nehavante la ecojn necesajn por laboro tie. La elementa edukada sistemo ŝajne forlogis knabojn for de praktika kontakto kun la tero ĝis kiam ili fariĝis tro maljunaj kaj, kvankam ne estis esperate aŭ dezirate ke ĉiu lernanto, tiel instruita, fariĝus lerta kaj metiista ĝardenisto, estis juĝate ke donante al knaboj intereson en kamparaj okupaĵoj, ĝi ne nur elkondukus iliajn kapablaĵojn sed ilin dotus per novaj rimedoj; kaj helpus al ili pligrandigi la fruktodonecon de la tero. Sro Wright, bone konata ĝardenkulturisto, kiu estis elektita kiel la ĉefinstruisto por ĝardenkulturo de la estraro, prenis sur sin la aferon, kaj terpeco, taŭga por la celo, estis akirita kaj disdividita en malgrandaj ĝardenoj. Estas nune pli ol 300 da tiaj ĝardenoj en la graflando, kaj ili estas kulturataj, sub observado, de knaboj kiuj iras lernejon tage aŭ vespere. La iloj estas provizataj de la estraro, kaj malgranda parto de ĉiu terpeco kiu mezuras 30 futojn × 9 futoj estas rezervita por floroj. La rikolto apartenas al la kulturistoj mem, kaj la knaboj montris tian intereson en la laboro ke efektive rimarkindaj rezultatoj estis atingitaj.
En urbo Hale la tero kiu estis luata estis ŝtonetaĵa bedo, kaj estis unue netaŭga por la celo. Sed la leciono estis tute pli fortiga tial ke ĝi montris tion kio povus esti farata en la plej malfavoraj cirkonstancoj, alpreninte la pravajn metodojn. En la unua jaro la ĝardenoj produktis rikoltojn valorajn ĉirkaŭ po 4s. 8d. ĉiu kio montris perdon ĉe la elspezo por materialoj po £2 13s. 4d. la acre (unu ejkro = 40.46 hektaro); sed kun tempo la frukto doneco de la tero kaj la lerteco de la kulturistoj pligrandiĝis kaj nun ĝenerala taksado po 10s. ĉiu ĝardeno montriĝas aŭ gajno super elspezo po £40 la ejkro, plimultigo de 113%. Kelke da ĝardenoj efektive montras profiton de 13s. 4d. aŭ gajnon po £64 la ejkro. La plej bonaj ĝardenoj montras profiton po £80 la ejkro, la elspezo estante po £40 kaj la enspezo po £120 la ejkro. La knaboj gajnis multon je ĝenerala scio, je observado, je praktika lerteco, kaj tiel la progreso de teoria edukado pli faciliĝis.
Multaj aliaj graflandaj estraroj sekvis la saman planon kaj estas nune granda nombro da ĝardenlernejoj kiuj simile estas sukcesaj. Ĝardenkulturado estas nun rimarkinda fako de edukado en "truant"[1] kaj "industrial"[1] lernejoj ĉar ĝi inklinigas al praktikeco la spiritojn de la knaboj multe da kiuj migras al Kanado kie ili progresadas tre bone. La Amerikanoj frue rekonis la valoron de tiu ĉi sistemo, kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj estis multaj ĝardenlernejoj. La sistemo ja fariĝis fiksa fako de Amerika instruado kaj estas ĝenerale kredate ke la edukada valoro de tia instruado estas tre granda. Dum la ĝardena instruado la knaboj ankaŭ akiras scion pri tiaj objektoj kiel mensuracio, desegnado, librotenado, meteorologio kaj komercaj metodoj.
La unua ĝardenlernejo en Ameriko komenciĝis en Boston antaŭ dekkvin jaroj kaj ĝi unue celis altiri la infanojn al la kulturado de sovaĝaj floroj. Poste aldoniĝis granda ĝardeno por legomoj kaj nune en Boston estas dekses tiaj institucioj.
En New York la sistemo komenciĝis sur peco da senkultura tero uzata por forĵetado de rubo, k.t.p. Ĝi estas kovrita per ĉifonoj, pecetoj ĉiu specaj kaj rompitaj boteloj, sed tamen sinjorino alkondukis al ĝi nombron da infanoj kiuj formovis la forĵetaĵon. La urbaj laboristoj alprenis al si la ideon kaj plugis kaj erpis la terpecon. Poste palisaro estis konstruita ĉirkaŭ ĝi. Aleoj estis faritaj kaj ĝardenoj estis desegnitaj. Semoj estis ricevitaj kaj ĝardenisto instruis dudekkvin infanojn kiel ili devus komenci. La rezultato estis baldaŭ vidata, kaj la ideo fariĝis tiel populara en New York kiel en Boston. La Philadelphia Vacant Lots Cultivation Association (Filadelfia Asocio por la Kulturado de senkulturaj terpecoj) sekvas la saman vojon, ĉiu infano kulturante unu pecon kaj ĉiuj kune kulturante komunan ĝardenon. Hejmo por knabinoj tie havas sian ĝardenon kaj sepdek knabinoj havante de ses ĝis dekses jarojn elprenis el ĝi rikoltojn valorajn £1,600 je elspezo de £832 montrante profiton de £776 por la hejmo. La sistemo estas subtenata pro la grandega nombro da neskribitaj lecionoj je kiuj la lernantoj estas instruitaj, ĉar kiel la Amerikanoj diras: "Naturo paroladas."
Germanujo ankaŭ sekvas la saman vojon. Lastan jaron la Berlina estraro decidis fondi tagan lernejon en la abia arbaro apud Charlottenburg; sur la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Sido estis pretigita kaj la faligitaj arboj fariĝis lignaĵo por la konstruaĵoj kaj la meblaĵoj de la lernejo.
Poste 150 geknaboj de la urboj estis kondukataj al ĝi el la popolaj lernejoj. Post la matenmanĝo du horoj da instruado laŭ la kutimaj reguloj komencas la taga laboro. Tiam dum du horoj la gejunuloj vagas en la arbaretoj la instruistoj dume sciigas ilin per komentario pri la objektoj vidataj, per paroladetoj pri natura historio, pri la kutimoj kaj la uzadoj de insektoj, birdoj kaj aliaj vivantaj objektoj, pri la kreskado de arboj kaj kreskaĵoj kaj iliaj roloj en la servo al la mondo. Sed la ideo unue estas alprenita por venigi iom da pli dolĉaj influoj en la vivadon de tiuj ĉi urbaj infanoj, por plibonigi ilin fizike kaj spirite, kaj por vivigi ilin inter ĉirkaŭaĵoj ne kutimaj.
"Avina leĝfarado" ni aŭdos, sed kredeble la lecionoj kiujn ellernas la gejunuloj estos pli profitaj al ili en plimatura aĝo ol scio de la longeco de la rivero Rhein kaj de la jaro kiam mortis Nero. La sistemo estis tute sukcesplena kaj ĝi disvastiĝos.
[1] Al tiuj lernejoj oni sendas la malobeemajn kaj malbonajn geknabojn.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
De Doroŝieviĉ, tradukita (el la Bulgara) de Penko Petrov (Jalta).
La ĉiela filo, lia nomo travivu la universon, imperiestro Li-O-A staris apud fenestro en sia porcelana palaco.
Li estis juna tial bona. Post la lukso kaj brilego li ne ĉesis pensi pri la malriĉuloj kaj malfeliĉuloj.
Estis pluvo. Larmaroj fluadis, ploradis la ĉielo, arboj kaj floroj faligadis larmojn post ĝi.
Enuo turmentadis la koron de la imperiestro kaj li ekkriis:
"Bedaŭrindaj tiuj, kiuj en pluvo ne havas eĉ ĉapon sur la kapo," kaj turniĝante al sia ĉambelano li diris:
"Mi volus scii kiom da tiaj malfeliĉuloj estas en mia Pekingo."
"Lumo de la suno!" diris, genufleksante kaj kapklinigante Tzung-Ĥi-Tzang, "Ĉu estas io neebla al la ordonantulo al la reĝoj? Eĉ antaŭ la suno malaperos, Vi scios, patro de la aŭroro, tion ĉi, kio estas kompleza al Vi."
Kaj la imperiestro ridetis bonkore, kaj Tzung-Ĥi-Tzang tuj iris, uzante sian tutan forton, ĉe ĉefministro San-Ĉu-San.
Li alvenis lacigspire kaj rapide, eĉ ne sukcesis fari ĉiujn respektojn, kiujn oni donas al ĉefministro.
"La ĝojo de la universo, nia plej afabla ordonanto (premiĝante, li parolis) estas en terura maltrankvileco.
Lin maltrakviligas tiuj ĉi, kiuj iras dum pluvo sen ĉapoj en nia Pekingo, kaj li deziras scii eĉ hodiaŭ, kioma estas ilia nombro!"
"Jes, ekzistas tiaj sentaŭguloj!" respondis San-Ĉu-San. Kaj li ordonis, ke oni alvokigu la urbestron Paj-Ĥi-Vo.
"Malbonaj novaĵoj de la palaco," diris li al ĵus enirinta Paj-Ĥi-Vo, kiu por esprimi atenton klinigis sian kapon. "La posedanto de nia vivo rimarkis malordon!"
"Kiel!" terure ekkriis Paj-Ĥi-Vo. "Ĉu jam ne estas apud la palaco la ĝardeno enombrigita, kiu ĉarmas Pekingon je la okuloj de la bogdiĥano?"
"Mi ne scias bone, kiel okazis tio ĉi," respondis San-Ĉu-San, "sed Lian Moŝton terure maltrankviligas la sentaŭguloj kiuj iradas dum pluvo sen ĉapoj. Li deziras scii eĉ hodiaŭ kiomaj estas ili en Pekingo. Vi ordonu!"
"Vi alvokigu, por ke venu ĉe mi, tuj, tiu ĉi maljuna hundo Ĥuar-Dzung!" kriadis post minuto Paj-Ĥi-Vo al siaj subuloj.
Kiam la estro de la urba patrolo, paliĝinta de teruro tremante falis inter liaj piedoj, la mandarino elfluigis sur li falakvon de malbenoj.
"Fripono, sentaŭgulo, malnobla perfidulo! Vi volas, ke ili dishaku nin ĉiuj kune kun vi, en pecoj!"
"Klarigu al mi la kaŭzon de via kolero"—parolis treminta de timo apud la piedoj de la mandarino, Ĥuar-Dzung—"por ke mi povu kompreni la konsolantajn vortojn, kiujn vi parolas al mi; alimaniere, mi timas, ke mi ne povos kompreni la lingvon de via saĝeco."
"Maljuna hundo, kiu devus gardadi ie porkan aron, sed ne la plej grandan urbon en la tuta mondo! La reĝo Ĥina mem estas rimarkinta, ke en la urbo ekzistas senordo—sur la stratoj vagas sentaŭguloj, kiuj eĉ dum pluvo ne havas ĉapon por ĝin meti sur kapo. Vesperon ankoraŭ vi sciigu min, kiom da tiaj sentaŭguloj estas en Pekingo!"
"Ĉio precize estos plenumita!" respondis Ĥuar-Dzung, ekbatinte sian frunton tri fojojn sur la plankon.
Post kelke da minutoj li murmuregis kaj frapadis per piedoj sur la kolektitaj policanoj.
"Brutoj el kiuj mi pendigos la duonon, por ke mi povu vivajn bruligi la ceterajn! Tiel vi observadas la urbon? Dum pluvtempo iuj sentaŭguloj estas irintaj sen ĉapoj! Ĉiuj estu elkaptitaj post horo (la Ĥina horo = 40 minutoj), alimaniere la diabloj vin prenos."
La policanoj iris plenumi la ordonon—dum unu horo sur la stratoj de Pekingo ekzistis efektiva ĉaso.
"Nu kaptu lin! Kaptu lin!" kriadis la policanoj, persekutante la homojn, kiuj nehavis ĉapojn.
Ili eltiris ilin sub la bariloj, sub la pordoj de la domoj, kien ili estis kaŝiĝintaj.
Post horo sen unu minuto, ĉiuj en Pekingo, kiuj ne havis ĉapojn sur siaj kapoj, staris en la korto de la malliberejo.
"Kiomaj ili estas?" demandis Ĥuar-Dzung.
"Dudek mil okcent sepdek unu!" respondis la policanoj, kliniĝante eĉ ĝis la tero.
"La mortigistoj tuj aperu!" ordonis Ĥuar-Dzung.
Kaj post duono da horo 20,871 senkapigitaj Ĥinoj kuŝadis en la korto de la malliberejo.
20,871 da kapoj estis metitaj sur ponardegoj kaj disportitaj el la urbo por saĝigado de la popolo.
Ĥuar-Dzung iris raportadi al Paj-Ĥi-Vo; Paj-Ĥi-Vo al San-Ĉu-San; kaj San-Ĉu-San sciigis al Tzung-Ĥi-Tzang.
Mallumiĝis. La pluvo ĉesis. Blovadis venteto, kiu disbalancigadis la arbojn, kaj la pluverojn, lumaj kiel rubenoj, faladis sur la bonodoraj floroj, kiuj fajeriĝis kaj bruliĝis, lumigitaj per la radioj de la malaperiĝanta suno.
Per brilego kaj bonodoro estis plena la reĝa ĝardeno. La filo de la ĉielo, Li-O-A, staris apud la fenestro en sia porcelana palaco kaj raviĝis de la mirinda vidaĵo.
Sed juna kaj bona, li eĉ en tiu ĉi minuto ne forgesis la malfeliĉulojn.
Ekokaze diris li, turniĝante al Tzung-Ĥi-Tzang:
"Vi volis sciigi min, kiom da anoj en Pekingo nehavas ĉapojn por kovri siajn kapojn dum pluvo."
"La deziro de la tutmonda posedanto estas plenumita per liaj servistoj!" respondis per malaltan riverencon Tzung-Ĥi-Tzang.
"Kiomaj ili estas? Nur diru al mi la veron!"
"En tuta Pekingo ekzistas jam ne unu Ĥino, kiu nehavas ion por kovri sian kapon dum pluvo. Mi ĵuras, ke mi diras la veron!"
Kaj Tzung-Ĥi-Tzang levis siajn manojn, kaj, klinigis sian kapon—signo de sankta ĵuro.
La vizaĝo de bogdiĥano lumiĝis per ĝoja, feliĉa rideto.
"Feliĉa urbo! feliĉa lando!" ekkriis li. "Kiel mi estas feliĉa, ke sub mia potenco tiel bone vivas la popolo."
La ĉiuj gepalacanoj, vidante ke la bogdiĥano ĝojas, ekĝojis kune.
Kaj San-Ĉu-San, Paj-Ĥi-Vo kaj Ĥuar-Dzung ricevis la ordenon "La ora Drakono" pro siaj patrujaj zorgoj al la popolo.
Originale verkita de F. A. Meigh.
Antaŭ pli ol cent jaroj, niaj landanoj estis tre superstiĉaj, kaj eĉ la loĝantoj en nia vilaĝeto timis, kiam oni parolis pri fantomoj.
Ned Saunterer, la heroo de tiu ĉi rakonto, loĝis en proksima urbo, kie antaŭe estis nur malmultaj domoj, sed kiu nuntempe estas grandega kaj prospera urbo.
Dum kelkaj jaroj Ned laboris ĉe porcelana fabrikejo, sed li preferis vivon pli libera. Li tial aĉetis fajencajn komercaĵojn kaj vendis ilin en proksimaj kvartaloj.
Tiu ĉi metio prosperis kaj li baldaŭ povis aĉeti azenon por porti la komercaĵon kamparen.
Multe da friponaĵo ekzistis dum la priskribata periodo, kaj ne estis eksterordinara okazo, kiam oni haltigis vojaĝantojn sur la vojo, kaj rabis ilin.
La leĝafako malofte sin intermetis pri tiaj aferoj kaj oni ofte decidis malpacojn per la "du pugnoj."
Por protekti sian komercaĵon kontraŭ tiuj ĉi ŝtelistoj, kiam li vojaĝis nokte, Ned alligis ĉenon al la kruro de la azeno, kaj ankaŭ surmetis sur ĝia kapo kovraĵon iom similan al du grandegaj kornoj. Tia estis la kredemo inter la vilaĝanoj pri supernaturaj estaĵoj ke, kiam oni aŭdis la tintadon de la ĉeno kaj vidis strangan nekonatan beston tra la mallumo oni ĝin kredis esti la diablo, kaj forkuris kiel eble plej rapide.
Nia vilaĝeto tiatempe konsistis el malmultaj unuopaj dometoj kaj unu preĝejo. Unu el tiuj ĉi dometoj enhavis, oni diris, fantomon, kaj neniu volis tie loĝi.
Post kelkaj monatoj du strangaj viroj alvenis, kaj, malgraŭ la fantomo, luis la dometon.
Ili tamen ne estis ŝatataj de la najbaroj, kaj oni ilin rigardis kiel suspektuloj. Ili posedis ĉevaleton kaj ŝarĝoveturileton, sed ŝajnis al ĉiu ke ili neniam uzis ĝin.
Tiatempe, ĉe multaj Anglaj vilaĝetoj, homoj ofte kontraŭleĝe elterigis la mortintojn el la preĝejkorto, kaj vendis la ostojn.
Al tiu ĉi metio apartenis la du viroj.
Unu mallumegan kaj ventegan nokton, ili eniris la preĝejkorton, kun la ĉevaleto, ŝarĝveturileto kaj fosiloj, kaj komencis malfermi unu el la tomboj.
Nia amiko Ned ankaŭ veturis frumatene al malproksima urbo kaj, revenante, li perdis la vojon. Post kelkaj horoj, li trovis sin apud nia vilaĝa preĝejo, kaj la azeno vagis al la preĝejkorto. Malgraŭ la ventego, la du homoj en la tombo jam ekaŭdis la supernaturan sonon de la ĉeno alligita al la kruro de la azeno, kaj unu el ili, subite suprenrigardinte, vidis tute apude ion, kion li kredis esti terura korna diablo.
Kun laŭta kriego la du viroj suprenrampis el la tombo, kaj rapide malaperis en la mallumo.
Kiam Ned komprenis kio okazis, li ĝojis pro sia bonŝanĉo, kaj, sen ia konsciencdubo, tuj posediĝis je la ĉevaleto kaj ŝarĝoveturileto, kaj uzis ilin por veturigi sian komercaĵon.
La du viroj neniam revenis por demandi siajn posedaĵojn, ĉar ili timis la leĝan punon, kiu atendas ĉiujn korpoŝtelistojn.
Originale verkita de A. R. Lambert, tradukita de D. H. Lambert, B.A.
Kiel Grasmere rememorigas sian ligilon al la nomo de Gulielmo Wordsworth, tiel Coniston devas ĉiam prezenti al ni la figuraĵon de Johano Ruskin.
Pri tiu ĉi egale kun tiu ni ŝajne sentas nin incititaj per kvazaŭa sankta devo fari pilgrimadon por viziti la ĉirkaŭaĵojn, kaj vidi la lastan restejon de la fama samtempa pensinto kaj Kritikisto. Ĉar, kiel ajn vaste homaj opinioj diferencu pri la ideoj de Ruskin rilate al la vivo kaj la belartoj, povas esti nur unu juĝo pri la grandeco de lia animo kaj la pura kaj alta stilo de lia instruado. Trovante do Ruskin’an ekspozicion malfermita en Koniston dum la somermonatoj nia deziro viziti la lokon tie pligrandiĝis.
La vojo de Windermere al Coniston kuŝas inter la plej belegaj en Laglando. Post la rivertransirejo ni pasas sur la ĉefvojo tra la vilaĝo Sawrey kaj laŭlonge "Esthwaite Water" ĝis kiam ni atingas la antikvan vendejurbon Hawkshead. Tien ĉi alveninte inter strangaj maljunaj domoj kaj gastejetoj kun suprependantaj fruntanguloj, lozenĝformaj vitraĵoj kaj eluzitaj nerektaj peronoj oni povas facile ŝajnigi esti malantaŭenirinta kelkajn centjarojn.
La kortoj ankaŭ, malglate pavimitaj, la maljuna arkita enirejo trans kiu aperas, kvazaŭ enkadrita, pli da dometoj, gajigitaj per la hela kolorado de rampkreskaĵoj kaj nasturtiumoj nepre ĝojigas la arteman spiriton.
Tie ĉi almenaŭ sin trovas pejzaĝetoj de antikva Anglujo nedifektitaj de la nuntempa konstruarto.
Al la vojaĝanto de Hawkshead la lando prezentas vidiĝon belegan kaj majestan. La montoj "Weatherlam" Conistona "Old Man" kaj aliaj ekaperas ĝis kiam, elirante el la beleta arboflankigita parto de la vojo ni vidas antaŭ ni meze de ĝiaj belaĵoj Konistonan lagon; tiam preterpasinte la lagfontejon ni ricevas bonan vidaĵon de "Brantwood," kaj post ne longe ni eniras en la vilaĝeton Coniston. Vizitinte la tombejon de Ruskin kiu nun entenas belan monumenton, ni daŭrigas nian vojon ĝis la Institute, kie troviĝas la muzeo. Tiuj kiuj ankoraŭ ne vidis la Sheffield’an muzeon devas impresiĝi en tiu ĉi ekspozicio per profunda sento pri la artistaj povoj de Ruskin. La delikateco kiun li montras prezentante montpejzaĝaron, la poetsento, belformeco kaj perfekta desegnolerteco kiujn li vidigas per siaj skizoj en Venezio kaj ĉie en Italujo konigas al ni supermezuran talenton. La kolekto, laŭtempe ordigite, formas kiel la antaŭparolo de la katalogo nin sciigas "pentritan vivrakonton per si," ĉar la antaŭaj skizoj prezentas malmulte pli ol konturojn, dum kelke da la antaŭnelongaj desegnaĵoj tie ĉi ekspoziciitaj helpis ilustri liajn librojn "Modernaj Pentristoj," "Ŝtonoj Veneziaj," k.c.
Liaj detalpentraĵoj de foliaro kaj inkplumverkitaj skizetoj estas mirindaj kaj unu desegnaĵo de senvivaj objektoj, ekzemple, inkujo, sorbpaperujo, k.t.p., ne forgesante tiun de Aŭstrala opalo, klarigas kun kioma brileco li sukcesis kolorigi.
Estas du portretoj de Ruskin faritaj de B. W. Richmond, R.A., unu kiel junulo tre belvizaĝa, la alia kiel mezaĝa viro, ankaŭ unu pentrita de Arthur Severn ne longe antaŭ la morto de Ruskin, kaj unu verkita de Collingwood, figurante la Profesoron en lia Kabineto ĉe Brantwood. Belaj ekzempleroj de la verkoj de la antikvaj estroj pendas je la malproksima parto de la ĉambreto, tri originale de Turner, unu el kiuj liaj amikoj donacis al Ruskin ĵus resaniĝintan post severa malsano.
Ĉu multaj samtempuloj legas Wordsworth, mi volus scii t.e., multe da la publikaro? Mi kredas ke ne; tamen tion kion Ruskin elfaris pro arto oni povas vere diri ke Wordsworth efektivigis por ke oni ellernu kaj poete komprenigu Naturon tra ĉiuj ŝiaj kapricaj fazoj. Kie oni povas elserĉi poemojn pli perfektajn, kaj la versoj verkitaj apud Tintern Abbey Naturspiriton mem elspiras.
Je tiu ĉi centjaro kun ĝiaj novaj ideoj kaj movadoj kaj pli vastaj celoj ni ofte emas forgesi tion, kion ni ŝuldas al la grandaj forpasintaj geniuloj, sed kiom ajn ni cedu pli aŭ malpli al la nuna mondspirito ni vidigas tamen kiom ni altestimas tiajn animojn vizitante la scenojn kiujn nia rememorigo pri ili sanktigas.
La plej belan vidaĵon de la lago de Grasmere oni ricevas de la supro de Dunmail Raise. Ĉirkaŭite de altaj montoj ĝi prezentas pentraĵon je trankvila ripozplena beleco preskaŭ nesuperebla, kaj certe nenia imagebla loko pli taŭgus por la loĝejo de poeto. Malrapide malsuprenirante oni sentas ĉie la spiriton de la fama poetfilozofo. Multe da liaj plej belaj poemoj estas skribitaj ĉe Grasmere, kaj baldaŭ post kiam li ekloĝis tie oni publikigis la duan volumon da la Liraj Baladoj el kiuj eble la plej bone konata estas la altega "Odo pri Senmorteco."
Tiu ensorĉa poemo "La antikva Maristo" partoprenis al la "Baladoj." Coleridge kaj Wordsworth interkonsentis kunlabori serion da poemoj samtempe eldonotaj. "Rimarkinda viro, havante grandajn grizajn okulojn" kiel la poeto priskribas Coleridge—ja, li kun sia vagidea filo kaj De Quincey tiom rememorigas al ni Laglandon kiom Wordsworth mem.
Nenian pli laŭidean loketon por poeta lastripozejo oni povas bone pripensi ol la preĝejkorton ĉe Grasmere. La rivero Rothay murmuras apude kaj tie ĉi la simplaj rektaj ŝtonoj kiuj konatigas la tombejon de la poeto kaj de aliaj liaj parencoj nin impresas pli forte ol monumentoj pli imponaj.
Jen enteriĝis ankaŭ Hartley Coleridge; en la ĥorejo de la preĝejeto vidiĝas medaliono enhavante kapon de Wordsworth supreskribita de la verkinto de la "Jaro Kristana"; "Dove Cottage" poste nin interesas, kie la junaj geedzoj pasigis sesjaran feliĉon. Ĝi estas tute kampara dometo, havante lozenĝformajn vitrojn kaj alkovojn kun benkoj kaj mallumaj enkadritaj muroj; ĝi elrigardas same kiel kiam Wordsworth tie loĝadis sed nuntempe oni ĝin rizervas nur pro vizitantaj. Multaj antikvaj gravuraĵoj pendas de la muroj konsistante el portretaj de la edzino de la poeto, de lia filino Doro Quillinan kaj lia fratino Doroteo, kaj en supraĉambro estas kelkaj figuraĵoj de Wordsworth kiam junulo kaj kiam maturaĝa viro.
En apuda ĉambro estas portretoj de Coleridge, lia filo Hartley, Matthew Arnold, De Quincey kaj aliaj. Al tiu ĉi parto da la domo aliĝis la ĉambro por servi kiel Wordsworth’a muzeo, sed nune ĝi estas en komenciĝa stato.
La posta ĝardeno estis formata de la poeto, kaj suprenirante per kelkaj turniĝadantaj ŝtupoj oni atingas ĉarman laŭbon, de kiu oni havas belegan vidaĵon de la lago kaj la monto "Silver How"; tie ĉi neinterrompite li povis senvorte interkomuniĝi kun Naturo.
"Rydal Mount," malproksima tri mejlojn de Grasmere, la hejmo de la poeto dum la lastaj tridek-sep jaroj de lia vivo sendube estas pli bonkonata, kaj la pejzaĝaro estas egale bela. Sed laŭ mia pensado estas speciala altiro al tiu ĉi humila dometo okupata de la juna poeto antaŭ lia genio estis akirinta la ĝeneralan rekoniĝon kiun li meritis. Enirante en Rydal post la ĉirkaŭiro de "Loughrigg Fell" kun "Fairfield" pleno videbla oni preterpasas la kamparejon de Dro Arnold, "Fox How," "Fox Ghill" la domon de la mortinto Sinjoro W. E. Forster, kaj "Loughrigg Holme," kie vivis Doro Quillinan kun sia edzo, kaj kie post ilia morto, ŝiaj du filinoj Rothay kaj Jemimo Quillinan vivis kaj mortis. Nenio povas superi la belecon de la ĉitiea pejzaĝaro simila je parko, kiel la vojo turniĝadas laŭlonge la rivero Rothay ĝis kie oni trafas la ĉefvojon kaj trovas sin kontraŭ "Rydal Hall" la kamppalaco de la Le Flemings.
Multaj kapablaj verkintoj temigis la neordinaran belecon kaj ĉarmecon de Laglando, kaj malmultaj el tiuj kiuj vizitis tiun naturdotan landon ne volonte revizitus regionon tiel pentrindan, al ni karigitan kaj sanktigitan per ĝiaj literaturaj memoroj.
Tiuj ĉi vere kune kun la imponeco de ĝia scenaro devas je eterne interesigi nian Anglan Laglandon al ĉiuj kiuj estimas je ilia vera valoro la grandajn forpasintajn animojn.
W. E. Henley.
Tradukita de Ben Elmy.
De Ant. Gr. Rubinŝtein,[2] tradukitaj de Vs. Lojko (St. Petersburg).
En muziko nenion oni povas argumenti: nek belecon, nek malbelecon. Se iu dirus: la naŭa simfonio de Beethoven estas abomena muziko, oni povas nur turni al li dorson, sed argumenti, ke li diras sensencaĵon—estas neeble. Grandan signifon havas muzika kaj estetika klereco, disvolvanta kapablon diferencigadi en muziko belan de malbela, sed signifo de klereco ankaŭ estas limigita, ĉar subjektiva sento ĉiam ludas tie ĉi grandegan rolon. En tio ĉi muziko havas komunajn trajtojn kun religio: argumenti, ke ekzistas Dio, ankaŭ estas neeble. Feliĉaj en ambaŭ okazoj estas tiuj, kiuj prave sentas.
Arto estas Evo, proponanta pomon al artisto. Kiu ekprovis tiun ĉi acidan pomon, tiu perdas paradizon de anima paco kaj kontenteco. Kaj kulpa en ĉio estas sukceso—tiu ĉi malica serpento.
Artisto, precipe artisto-kreanto, bezonas esti konfesita. Ne estas devige, ke tiu ĉi konfeso estu universala; estas sufiĉe, se ĝi eliras de negranda rondeto, eĉ nur de du-tri aldonituloj. En alia okazo kreema spirito estas dismordetata per maldolĉeco de dubo pri siaj propraj fortoj.
Por la publiko la vivo estas serioza fenomeno, la arto—amuzo; por la artisto—male.
Mi mem al mi ŝajnas treege nelogika: en vivo—respublikano kaj radikalulo, en arto—konservativulo kaj despoto.
Al mi ne unufoje venadis en kapon ideo verki muzikaĵon sub titolo "Amo—temo kun variacioj," sed mi ĝis nun ne plenumis tiun ĉi ideon. En pasintaj jaroj mi facile prosperadis verki temon, sed mankis necesaj sciaĵoj por variacioj, nun do al mi estas facile verki variaciojn, sed ne estas jam fortoj por temo.
Por muzika verkisto, kiun nun oni ne deziras koni, restas nur konsolo en espero, ke—povas esti—ankaŭ en regiono de muziko oni sin prenos iam je arĥeologiaj disfosoj.
En sentenco "Se juneco scius, se maljuneco povus" estas la "alfa" kaj la "omega" de la tuta filozofio de la vivo.
Nur sanaj homoj povas esti ateistoj. Malsanuloj, suferantoj, povas, kompreneble, por kelka tempo ekdubi je Kreinto, sed ne malkonfesi lin. Espero nutras ilian kredon, kredo—esperon.
Junulo—pesimisto, laciĝinta vivi, estas inda je rido kaj mallaŭdo: ja li ne havis eĉ tempon por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj; sed maljunulo, restinta viveĝoja optimisto, ŝajnas al mi ankaŭ stranga kaj negranda: ĉe li ja estis sufiĉa tempo por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj.
Se homo devenas de simio, restas demando, ĉu atingis li nun, fine, fizikan limon aŭ ĉu li estas kapabla pliperfektiĝadi kaj plu. Se estas vera tio ĉi lasta, ĉu oni ne povas konsenti, ke en estonto homo fariĝos eĉ anĝelo!
Sola vorto, kiu en la Angla lingvo ĉiam komenciĝas de granda litero, estas—I, "mi." Kiel bonege karakterizas tio ĉi la karakteron de Anglo!
Eminentaj personoj malofte gajnas ĉe proksima persona konatiĝo kun ili.
Neprava estas tiu, kiu diras, ke oni devas decidiĝi je edziĝo nur post tiam, kiam ambaŭ gepartoprenantoj tute ekkonis unu la alian. Oni povas esti fianĉo kaj fianĉino dum longaj jaroj, sed tute ekkoni unu la alian oni povas nur post la unua monato de edza vivo.
Pipro kaj salo aldonas gustecon al nutraĵo, batalado al vivo.
Se vi volas, ke vin oni bone akceptadu ie, venadu tien pli malofte.
Trufoj estas terpomoj de riĉuloj, terpomoj estas trufoj de malriĉuloj.
"Ekstremaĵoj sin tuŝas"—estas ebla, tial, ankaŭ ligo inter Rusujo kaj Francujo.
Plej granda feliĉo, kiu estas donita al homoj, estas lumo de suno. Ho, lumo de la suno! Eĉ strange estas, ke homoj, vivantaj sub blua suna ĉielo, havas tiujn samajn politikajn kaj socialajn malkontentojn, kiel tiuj, kiuj estas aljuĝitaj vivi sub nuba ĉielo kaj nebuloj.
[2] Granda Rusa muzika verkisto kaj virtuozo, aŭtoro de bela opero "Demono," kies temo estas prenita el glora poemo "Demono" de M. Lermontov.
| Page | |
|---|---|
| Voice from the Himalayas (Anando) | 65 |
| A Sanskrit Legend (A. Randall and L. K. Venner) | 66 |
| The Smith (a Song by Mme. Reddet) | 67 |
| Another Cat’s Nest (Jem Ross Archibald) | 67 |
| To-Morrow (Poem by A. Motteau) | 68 |
| In Life’s Presence (——ko) | 68 |
| Conscience, from Victor Hugo (translated by C. Guersent) | 69 |
| Clarence’s Dream, Shakespeare (Clarence Bicknell) | 70 |
| The City of the Demons (Elise Bauer) | 71 |
| Colonization in America (Gen. Cox) | 74 |
| Reverie (Kolowrat Ĉervinskij) | 74 |
| Our Village Sports (F. A. Meigh) | 75 |
| A Rainy Day (Poem by J. Parisot) | 75 |
| Reminiscences, Part V. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 76 |
| The Protection of an Englishman (Edward Gauntlett) | 77 |
| On the Ice, from Pickwick (A. A. Cowan) | 78 |
| A True N.Z. Ghost Story (Esp. 10549) | 79 |
| Master Sparrow (Alfonso Wachter) | 80 |
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street,
Glasgow, Scotland.
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.