LA SIMIO.

Fablo 18 el Fénélon, Tradukita de Maurice Mehrmann.

De maljuna ruza simio, la ombro malsupreniris post morto, en la malhelan loĝejon de Plutono, kie ĝi petis por reveni inter la vivantoj.

Plutono volis resendi ĝin en la korpon de multepeza kaj malsprita azeno, por senigi ĝin de ĝia fleksebleco, viveco kaj ruzeco; sed ĝi faris tiom da ŝercoj kaj petolaĵoj, ke la nepardonema Reĝo de la Inferoj ne povis sin deteni de ridado, kaj permesis al ĝi elekti novan iston.

La simio petis por eniri korpon de papago. "Tiel, almenaŭ," ĝi diris, "mi konservos ian similecon al la homoj, kiujn mi longatempe imitadis. Estinta simio, mi faris gestojn kiel ili, kaj estonta papago, mi alparolos ilin dum la plej agrablaj interparoladoj."

La animo de la simio eniĝis apenaŭ en tiu nova stato, kiam maljuna babilema virino ĝin aĉetis. Ĝi ĝojigis ŝin; kaj ŝi metis ĝin el belan kaĝon. Ĝi bone manĝadis kaj kunbabiladis, la tutan tagon, kun la maljuna babilemulino, kiu senĉese paroladis kiel ĝi. El sia antaŭa stato ĝi aldonis ion nekonatan al siaj novaj talentoj: ĝi ridinde movis sian kapon, krakigis sian bekon, agitis centmaniere siajn flugilojn kaj per siaj piedetoj faris multajn sensencaĵojn, kiuj rememorigis pri la grimacoj de Fagotino.

Ĉiumomente la maljunulino surmetis siajn okulvitrojn por ĝin admiri. Ŝi enuis tial ke ŝi estis iom surda, kaj ne aŭdis kelkafoje parolojn de sia papago, kiun ŝi trovis pli sprita ol iu ajn. La papago trezorgita fariĝis babilegema, trudema, frenezega.

Ĝi tiom ekscitiĝis kaj trinkis tiom da vino kun la maljunulino, ke ĝi mortis.

Denove ĝi revenis antaŭ Plutono, kiu, tiun fojon, volis ĝin transigi en fiŝan korpon por ĝin mutigi; sed refoje ĝi petoladis antaŭ la Reĝo de Ombroj, kaj la princoj malofte rifuzas la petojn de la ŝercemuloj, kiuj ilin flatas. Plutono do permesis al tiu ĉi eniri homan korpon. Sed, ĉar Dio hontis sendi ĝin en korpon de saĝa kaj virta homo, li ĝin aligis al korpo de enuiga kaj trudema paroladisto, kiu mensogis, kiu senĉese fanfaronadis, kiu faris ridindajn gestojn, kiu mokis ĉiujn ajn, kiu interrompis la plej klerajn kaj seriozajn paroladojn per neniaĵoj aŭ malĝentilaj malsaĝaĵoj. Merkuro, kiu ĝin rekonis en tiu nova stato, ridante diris: "Ho! Ho! mi vin rekonas, vi estas kunmetitaĵo el simio kaj papago, kiujn mi iam vidis. Kiu deprenus de vi la gestojn kaj parolojn, senpripense ellernitajn, tiu al vi nenion lasus. Per beleta simio kaj bonega papago, oni nur faris malsaĝan homon."

Kiom da homoj en la mondo, per kunvenaj gestoj, babileto kaj ŝajna kapableco, estas nur sensprituloj kaj senkleruloj!

INSTINKTO AŬ INTELIGENTECO?

Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo).

Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera.

Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi loĝis en urbeto proksima de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi tre ŝatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la riveron per barko por bani je la alia flanko de la digo, kie estas profunda kaj tre agrabla loko, ombrigita de multaj kaj altaj arboj. La bruado de la akvo, kiu faladis de la kluzo, ĉarmis nin, kaj donis al ni akvon ĉiam movan.

En tiu tempo mi havis belan ĉashundinon grifonrasan, kun la haraj rigidaj. Ĝi estis bona, amema besto, tute sindona por sia mastro. Ĝi neniam lasis min. Nokte kaj tage ĝi estus difendinta min kontraŭ kiu ajn, kaj malgraŭ tio, ĝi estis karesema.

Ian tagon, kiam mi banis min kune kun amikoj, mi diris al unu el ili, kiu estis apud mi: "Mi ŝajnigos droni por vidi kion faros la hundino."

En tiu momento ĝi estis dekkvinjara, kaj ne tre ŝatis la akvon. Mi puŝis ekkrion, alvokante: "Dian! Dian!" ŝaŭmigante la akvon ĉirkaŭ mi.

Tuj ekĵetiĝis la hundino en la akvon, kaj rapide alnaĝis al mi. Ĝi per siaj dentoj ekkaptis sendolore mian ŝultron por alkonduki min teren; sed mi prenis la voston de Dian’ dirante al ĝi: "Iru, Dian’! Iru!" kaj la hundino rapidis por atingi la bordon.

Mi suprenrampis la deklivon, kaj mi alvenis sur la herbejon. Tie Dian’ elmontris ĝojegon blekante pro plezuro, saltante por leki miajn manojn, kaj mian vizaĵon. Tio certe ne estis miriga; multe da hundoj estus same agintaj, propramove, instinkte, se vi volos. Sed la historio ne estas finita.

Post kelkaj tagoj, ni decidis ankoraŭ, ke ni banus nin. Mi do aliris ĉe mian parencon por preni la barkon. Mi pretiĝis por senkatenigi la barkon, kaj por ĝin eniri, kiam mi sentis, ke io malebligis min; ĝi estis mia hundino kiu, per siaj dentoj, tenis mian pantolonon: Dian’ ne volis ke mi eniru la barkon. Tre malfacile mi sukcesis por enirigi ĝin kaj ni deiris. Ni albordiĝis al la elektita kaj kutimita loko. Miaj amikoj senvestiĝis, kaj mi lasis mian jakon, sed, kiam mi volis daŭrigi, mi ne povis.

Dian’ blekis furioze kontraŭ mi, montrante al mi siajn dentojn. Mi provis kvietigi ĝin, sed vane; mi estis devigita revestigi min. Dian’ ne volis, ke mi banu min. Ĉu tio estas instinktainteligenta?

Mi lasos vin respondi tiun demandon, sed de longe mia opinio estas difinita.

RUBAJATO DE OMARO KAJAMO.

Tradukita de Ben Elmy.

1 Vekiĝu! Jen, la suno jam forpelas Stelojn kaj nokton; el ĉiel’ akcelas Radi’ unua, kaj per sia brilo, La turo de l’Sultano alte helas.
2 Dum el mallum’ kreskadis taga pleno, Aŭdiĝis voĉ’, plendante pri deteno,— "Dormulo, kial vi ekstere restas? En templo jam atendas la festeno!"
3 La kok’ ekkrias; ĉiuj en akordo, Ekpetas, "Malfermata estu pordo! Ni povas resti iom nur da tempo, Nek plu vidiĝos ĉe la tera bordo!"
4 Printempo, la naskiĝo de novjaro! Revivas nun la juna deziraro; Sed homo pensa pace nun foriĝas, Ĉe freŝaj blankaj floroj de l’kamparo.
5 Iram’ pereis, vere, kun jasmeno, Sed restas lag’ alia, kaj ĝardeno; Se vazon de Jamŝid’ ne plu ni vidas, En vino brilas ĉiam la rubeno.
6 David’ silentis; sed, per voĉo klara, Al rozo pepas najtingalo kara,— "Vin’ vin’ vin’ vino, ruĝa ruĝa vino!" Kaj roz’ ruĝiĝas, en respond’ neŝpara.
7 Plenigu vazon; ĉe printempa festo, Bruliĝu ĝoje vintra pentovesto; Mallongan vojon havas tempobirdo Por flugi, kaj rapidas al la nesto.
8 Ĉe urbaj aŭ ĉe kampaj societoj, La vin’ de vivo falas per gutetoj; Simile, kvazaŭ floro kadukanta, De vivo falas vice folietoj.
9 Mil rozoj, oni diras, venos morgaŭ; Sed kien iris rozoj de hieraŭ? Monato sama, rozojn alportante, Jamŝidon prenos, Kajkobadon ankaŭ.
10 Nu; prenu ĝi, do, ilin! Kial ni Pri Kajkobado zorgos? Tie ĉi, Rustum’ kaj Zalo ne pli grave estas Ol la vespermanĝad’ al vi kaj mi.
11 Ripozu ni ĉe tiu ĉi herbejo, Ĵus inter la dezerto kaj plantejo; Neniel je Sultan’ aŭ sklavo pensu, Kaj lasu la Mahmudon al reĝejo.
12 Versolibret’ sub arbo tie ĉi, Kruĉo da vino, pano nur, kaj vi, Kantante dolĉe en dezerto, jen! Dezerto estus Paradiz’ por mi!
RUBAIYAT OF OMAR KHAYYAM.

(Translated from the Persian by Fitzgerald).

1 Wake! For the sun who scatter’d into flight The stars before him from the field of night, Drives night along with them from heav’n, and strikes The Sultan’s turret with a shaft of light.
2 Before the phantom of false morning died, Methought a voice within the tavern cried, "When all the temple is prepared within, Why nods the drowsy worshipper outside?"
3 And as the cock crew, those who stood before The tavern shouted—"Open then the door! You know how little while we have to stay, And, once departed, may return no more."
4 Now the New Year reviving old desires, The thoughtful soul to solitude retires, Where the white hand of Moses on the bough Puts out, and Jesus from the ground suspires.
5 Iram indeed is gone with all his rose, And Jamshyd’s seven-ring’d cup where no one knows; But still a ruby kindles in the vine, And many a garden by the water blows.
6 And David’s lips are lockt; but in divine High-piping Pehlevi, with "Wine! Wine! Wine! Red Wine!"—the nightingale cries to the rose That sallow cheek of hers to incarnadine.
7 Come, fill the cup, and in the fire of spring Your winter-garment of repentance fling; The bird of time has but a little way To flutter—and the bird is on the wing.
8 Whether at Naishapur or Babylon, Whether the cup with sweet or bitter run, The wine of life keeps oozing drop by drop, The leaves of life keep falling one by one.
9 Each morn a thousand roses bring, you say; Yes, but where leaves the rose of yesterday? And this first summer month that brings the rose Shall take Jamshyd and Kaikobad away.
10 Well, let it take them! What have we to do With Kaikobad the Great, or Kaikhosru? Let Zal and Rustum thunder as they will, Or Hatim call to supper—heed not you.
11 With me along the strip of herbage strown That just divides the desert from the sown, Where name of slave and Sultan is forgot— And peace to Mahmud on his golden throne!
12 A book of verses underneath the bough, A jug of wine, a loaf of bread, and Thou Beside me singing in the wilderness— Oh, wilderness were Paradise enow!

(V. 4—The Persian new-year begins with the vernal equinox. The "white hand of Moses" is a figure for Spring blossoms).

(V. 10—Rustum is the Hercules of Persia; Zal, his father).

DIVERSAJ AVIZOJ.

Dankojn! Koregajn dankojn! La rezultato de la korespondado pri la uzo de supersignoj estas bonega, kaj plene pruvas, ke ĉiulandanoj kunpensas pri la afero. Mi nur estas ricevinta ĉirkaŭ dudek kvin de la petitaj poŝtkartoj, kaj, kvankam mi ne ilin demandis, mi ricevis centojn da varmegaj protestoj. Tiu ĉi pruvas ke la Esperantistoj multe interesiĝadas je la lingva afero, kaj ke ili ne estas nezorgemuloj. Tamen, kelkaj amikoj diris al mi: "Oni ne zorgos pri la afero." Tial mi nur demandis, ke la plenduloj skribu al mi, ĉar mi bone sciis ke tiuj ĉi ne estis la plimulto da la Esperantistoj, nek en Anglujo, nek aliloke.

Nu, trankviliĝu, karaj Legantoj. Mi neniam sendos al vi sensupersignan Gazeton, ĉar nek mi, nek vi, deziras ĝin legi. (Kaj mi certe estas la plej interesita el la legantoj de The Esperantist!) Dank’ al viaj penadoj, mi nun, pli ol iam antaŭe, fidas je la bela estonteco de nia kara afero. Al tiuj fervoraj amikoj, kiuj kontraŭdiras la supersignojn ĉar ili deziras skribi al la Gazetaro Esperante mi diros: "Faru tion, kion mi estas farinta. Skribu vian Esperantan leteron, sen la bezono de supersignita litero." Estas facilege tiun ĉi fari. Antaŭ kelkaj tagoj, nia fervora kunbatalantestro, Sinjoro Bourlet, skribis tutan kolonon sen supersigno.

Tiam, se la Redaktoro ne presigas vian leteron, ne plendu kontraŭ la supersignoj, sed kontraŭ la antaŭjuĝo de la Redaktoro. Sed, kompreneble, nun tiel, kiel antaŭe, vi ĉiam povas laŭbezone uzi la literon H anstataŭ la supersigno, por telegrafi, presigi, k.t.p.

Sed alie vi ne devas fari. Vi ne devas elpensi vian propran Fonetikan Alfabeton. Vi devas skribi Esperanton, por ke vi estu Esperantisto.


Kara Sinjoro,—Signoj ne mankas, ke la temo de lingvo internacia interesas ĉiun tagon pli kaj pli la homojn pensantajn de la mondo. Estas societo internacia da lingvistoj, kiu sin nomas Societo Internacia Fonetika (Association Phonétique Nationale). Ĝi havas ĝian centran oficejon en Parizo, sed la membroj apartenas al dek sep diversaj nacioj, kaj enhavas la plej progresajn profesorojn kaj instruistojn de modernaj lingvoj el ĉiu civilizita nacio. Ĝi estas ekzercinta fortan influon sur la edukadaj oficejoj de Francujo kaj Germanujo, kaj estas tiamaniere tute aliforminta la instruon de modernaj lingvoj en la lernejoj de tiuj ĉi du grandaj nacioj. La Societo havas monatan gazeton, Le Maître Phonétique, kaj oni komencas diskuti en tiu ĉi gazeto la temon de lingvo internacia. Malfeliĉe estas iuj da la plej influemaj membroj, kiuj havas fortan antaŭjuĝon kontraŭ lingvo artefarita, kaj tiun ĉi monaton ili estas antaŭmetintaj proponojn pri la ekzameno de tiu ĉi temo, kiuj estas tute malamikaj eĉ al la konsiderado de la meritoj de nia kara lingvo. Sed tiu ĉi povas nur helpi nian kaŭzon.

Ĉar estas bonaj Esperantistoj en tiu ĉi klerega Societo, kiuj scios bone kiel batali pro la vero kaj pro la kara lingvo, kontraŭ ĉiuj; kaj la rezultato povas nur esti, ke la meritoj de Esperanto fariĝos konataj al multe da la plej kapablaj lingvistoj de Eŭropo; kaj la kulpo estos la nia, se ni ne gajnos iujn da ili por nia kaŭzo.—Via,

R. J. Lloyd, D.Litt., M.A.


Sinjoro,—Antaŭ tri semajnoj mi sciiĝis je la unua fojo pri la naskiĝo kaj la kreskado de Esperanto, leginte bonegan artikolon kiun pri ĝi eldonis Sir William Ramsay, per la Daily Mail. Tuj kiam mi estis aĉetinta la libreton nomatan The Student’s Complete Textbook mi eklernis entusiazme la lingvon dum miaj ĉiutagaj vojaĝoj per vagonaro inter Londono kaj Brajtono (Brighton), kie mi vivas, demirinte ĝian simplecon kaj la facilecon per kiu oni povas ĝin ellerni. Permesu, tial mi petas, Sinjoro Redaktoro, ke unu el la Geesperantistaro konigu al vi la plezuron kiun li estas eltirinta je tiu ĉi afero. La celo tamen de tiu ĉi letero estas demandi al vi, ke vi bonvolu al mi sciigi, ĉu troviĝas en Brighton grupo aŭ sekcio Esperantista? Se ne, mi volus doni miajn malgrandajn servojn por ĝin efektigi, agante, kompreneble, sub via afabla direkto, aŭ tio de kelkaj aliaj personoj, kiuj estos havintaj spertadon pri tiaj aferoj. Efektive mi zorgus treege disvastigi la lingvon kiel eble plej mi povos.

Al mi ŝajnas ke Brajtono devas fariĝi utila centro Esperanta por ĝia alpreno, kaj mi estas certa ke mi ricevos la korajn kunlaboradojn kaj bondezirojn de ĉiuj, kiuj volegas antaŭenirigi la interesojn de nia kara lingvo. Kun saluto.—Via,

D. H. Lambert (B.A., Oxon),
59, St. Aubyns, Hove, Sussex.

Jen la laŭvorta letero de nova Esperantisto, kiu lernis la lingvon en vagonaro!

Kompreneble, mi esperas ke ĉiuj najbaraj amikoj je nia Afero helpos nian novan apoganton, je la fondigo de forta grupo en Brighton. Ĉiam antaŭen! Ni kreskadu!


La Universitato Londona kaj la Teachers’ Guild faras libertempan kurson de Julio 18 ĝis Aŭgusto 12, kaj la Sekretario deziras ke mi anoncu jene.

Tiuj studentoj, kiuj ne povos ĉeesti antaŭ la fino de Julio, povos partopreni je la dua periodo da du semajnoj, kaj por tiuj ĉi oni donos pluajn klasojn. La Kurso traktos pri la Elparolado kaj Kunmetado de la Angla lingvo; La Fonetikoj de Moderna Angla; Moderna Angla literaturo; Sistemoj por la instruado de modernaj lingvoj; kaj paroladoj pri Angla edukado kaj institucioj. Abonpago dum la tuta monato, £2 (50 frankoj). Dum la lasta du semajnoj, £1. Oni esperas ke multe da alilanduloj ĉeestos. Por pluaj sciigoj, skribu al Director of the Holiday Course for Foreigners, University of London, South Kensington, S.W.

Bedaŭrinde ne estos Esperanta kurso tiun ĉi jaron kaj la sciigo de la Diĵona Universitato devas esti multe pli interesa por la Esperantistaro. Tie ĉi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de Julio 1 ĝis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (ĉiuj temoj), £2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas esti certaj, ke ili trovos en Diĵono plej koran Esperantistan akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn, ĉar la ĉirkaŭaĵoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre taŭgaj. Por ilustrita broŝuro priskribanta la tutan kurson, skribu al Sro. Lambert, Profesoro ĉe la Universitato, Dijon, France.

La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je tiu ĉi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta instruadon de Esperanto.


La dua numero de la Internacia Scienca Revuo siatempe aperis, kaj enhavas longan artikolon pri la N Radioj, kaj valorajn raportojn pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu ĉi Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke ĝi ricevos la apogon, kiun ĝi meritas. La kosto de specimeno de la unua aŭ dua numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep pencoj afranke.


La Ilustrita Poŝtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaŭ, se oni ne zorgos, ĝi fariĝos malamiko. Eble estos utile tie ĉi doni kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj ĉi.

Oni neniam devas meti la poŝtsignon sur la ilustrita flanko, sed ĝi devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto devos pagi pluan 30 centimojn.

Kaj, se oni deziras sendi la poŝtkarton duonpreze, oni devas elstreki la vortojn Carte Postale, kaj anstataŭi "presaĵo, aŭ Imprimé." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj (one halfpenny).


Karaj Samideanoj,—Kun la intenco fari de ili donacon al nia estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al mi neilustritan poŝtkarton enhavante la sekvantan Kredon:—

"Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava problemo de la Homaro: helpanta ŝlosillingvo; kaj mi ĉiam rigardos ĝian absolutan netuŝeblecon, kiel la simbolo de nia forteco kontraŭ atakoj kaj malamikoj de nia verko."

Kaj aldonu vian nomon kaj adreson.

Tiam, kiam mi ricevis almenaŭ kvincent da tiuj p.k. mi, antaŭ sendi ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj la nomojn kaj adresojn de aliĝantoj.

La kosto de la libreto estos sciigata pli malfrue al personoj kiuj deziras ĝin aĉeti.

Mi ankaŭ esperas ke tiuj, kiuj deziras korespondadi pri iaj temoj kun niaj kungrupanoj Trinidade bonvolos skribi al mi.—Fidele via,

G. O. Messerly,
Port of Spain, Trinidad, B.W.I.


Turistoj, kiuj deziras veni Riolunaton, devos sin turni al Grafo Albert Gallois, Sekretario de la Grupo, Riolunato, Prov. de Modena. Italujo. Grafo Gallois ankaŭ estas la Redaktoro de la monata Itala Organo L’Esperantista (jarabono 4 frankoj).


La Rondiranto de Aprilo enhavas tre interesan skizon de vojaĝo en Montenegro. Oni devas gratuli Sinjoron Kolovrat Ĉervinski pri sia vojaĝo en tiu ĉi preskaŭ nekonata lando.


Alice in Wonderland estas mirinda libro, kaj la ideo falis en la kapon de fervora apoganto ke estus tre bona ideo ĝin traduki en Esperanto. Kompreneble, oni devos ŝanĝi multe da la ŝercoj, kaj tiel plu, sed mi esperas ke ĉiuj, kiuj povas sendi kelkajn pecetojn, Esperantajn ŝercojn, kaj aliajn taŭgaĵojn, tiel faros kiel eble plej baldaŭ.

La Rev. R. A. Davis, Broxwood, Pembridge, Herefordshire, afable klopodas pri tiu ĉi malfacila afero, kaj espereble, se Esperantistoj kunlaborados, nia literaturo gajnos novan, kaj tre indan verkon.

La Redaktoro.

EL HINDUJO.

Singribari Hât, P.O., Assam,
Feb. 27, 1904.

Kara Sinjoro,—

Ĝis nun mi ne havis libertempon sufiĉan por skribi al vi longan leteron. Sed sendube vi tion facile komprenos, ĉar tia ĉi vivo estas tuta ŝanĝo, kaj mi sentas, ke mi loĝas en alia mondo.

Ni lasis Londonon en malvarmega blovado kaj pluvo. La vetero estis vere vintro. Dum la sekvantaj tagoj, vojaĝantoj restis en siaj kajutoj, dume la flava vizaĝa reĝo super ĉiuj reĝis. Tamen, post kvar tagoj, la minacaj nuboj estis anstataŭata de la varma sunbrilo kaj la frenezaj ventoj de ĝentilaj blovetoj. La cetervojaĝo estis kvieta kaj ĝojinda, krom en la Ruĝa Maro, kie la suno estis senplezure varmega. Ni pasigis du tagojn en la Kanalo Sueza, pri kiu mi fariĝis tre interesata. Ĝiaj sepdek mejloj estas tranĉitaj tra la nudema sabla Arabdezerto. Ni vidis kelkajn kamelarojn kaj unu aŭ du vilaĝojn de sunsekita koto, ĉirkaŭita de daktilujoj. Kaj, starante sur la promenejo de la granda mariranta ŝipo, dum la vidaĵo estis limata ĉiuflanke de la eternaj sabloj, mi vere sentis ke ni estis senrajtuloj en tia ejo.

Je la 4 Februaro ni alvenis ĉe Kalkuto, kie mi loĝis du tagoj, tre okupita de la aĉetado de taŭgaj vestoj kaj litkovriloj: tie ankaŭ mi unue ekdormis en moskito kurtenoj.

Tie ĉi mi vizitis Sinjoron P., kies adreson vi donis al mi, kaj vi estos interesata scii ke li estas Hindo, kaj ankaŭ instruisto. Li esperas akiri la lingvon mem, kaj fine instrui siajn Hindajn lernantojn. Mi penos lin teni je lia parolo per korespondado.

Post maltrankvila veturo, nokte, en vagonaro al Goalundo, mi suriris sur riveran vaporŝipon, kiu faris zorgindan vojaĝon de kvar tagoj per la Brahmaputra Riverego; ĝi multefoje surkuris sur subakvajn sablaĵojn, kaj unufoje estis tiamaniere tenata dum dudek horoj, kiam du aliaj ŝipoj alvenis kaj, tirante, liberigis ĝin. Mi ŝiplasis ĉe Rangamatti Ghat meznokte: la ejo estis plena je Hindoj kaj Asamanoj, sed neniu estis tie por renkonti aŭ helpi min, kaj tre malkonvene estis zorgi mian pakaĵon. Mi pasigis la nokton en proksima neokupata Bungalo, kie mi fariĝis manĝaĵo de la moskitoj. Matene mi eltrovis, ke elefanto min atendis. Li ĵus estis leviĝinta el la longa herbo, kaj lia atentisto estis senpolviganta lian dorson.

Tiam sekvis tre skuega, tre polvega, kaj tre varmega rajdo kvindek kvar mejlojn longe, kiuj okupis tri tagojn. Ĉiunokte mi loĝis ĉe iu plantisto, ĉar la kutimo en Asamo inter Eŭropanoj estas—Via domo pro ĉiu, kaj ĉies domo pro vi!

Estas kvar aliaj Eŭropanoj sur la Ĝardeno, kaj ĉiu loĝas en aparta bungalo. Estas pli ol kvarmiloj da Kulioj (Coolies). En unu tago mi vizitas kelkcentojn da preskaŭ nudaj ĉokoladkolorajn virojn. Multaj ligas sian longan haron poste, simila al virino, kaj siaj koloj estas ĉirkaŭataj de koljuveloj. Mi trovas grandan malfacilecon lerni ilian lingvon, ĉar estas tia malkomprenebla miksaĵo de Asama, Bengala kaj Kaĉara, treege distranĉita; kaj malfeliĉe, neniu el miaj kolegoj povas ŝpari la tempon por instrui min. Sed estas mirinde kiel neceseco agemigas onies pensilon, kaj mi jam akiris sufiĉe pro mia nuna postulo.

Nia ĝardeno estas du mejloj longe kaj unu mejlo larĝe. Ĝi estas limata de la dika arbarego (Ĵunglo) kiu senrompe atingas al la proksimaj Himalajaj Montegoj, kaj kiu estas enloĝata de multaj sovaĝaj bestoj, precipe ursoj, elefantoj, tigroj kaj leopardoj, kiuj ofte eraras en la ĝardenon por ataki la laboristojn.


Nune la vetero estas perfekta, sed, kompreneble, dum la pluvado, kiu komenciĝas en Majo, estos tute malsama. Mi sendas al vi kelkajn foliojn de mirinda ruĝa arbo, kiu kreskas en la ĝardeno.

Adiaŭ, mia estiminda amiko.

Via sincere,
A. T. Simper.

HINDAJ PROVERBOJ.

"Maljuna Sinjoro Howell" priskribas la elementaĵojn de rava proverbo esti: Senco, Mallongeco, Salo. Je tiuj ĉi, kaj precipe je la Salo, la Hindoj superas sin mem. Kompreneble, inter la miloj da proverboj Hindaj, devas esti multaj, kiuj ne alvokas la okcidentan spiriton, sed, por montri kiel lerte ili esprimigas siajn ideojn, mi citas tiujn ĉi malmultajn specimenojn.

(1). Ĉu la tranĉilo falas sur la melonon, aŭ ĉu la melono falas sur la tranĉilon, estas same. La melono estas tranĉata.

(2). Oni ne povas vidi Paradizon sen morti.

(3). Kiu forgesas matene, sed memoras vespere, ne nomiĝas forgesulo.

(4). Se homo ridas, li ridas je alioj; se homo ploras, li ploras je si mem.

(5). Dorno eniras riĉulon, kaj miloj kuras lin helpi: Malriĉulo falas de alta monto, kaj neniu proksimiĝas je li.

(8276).

PRI LA DORMA-MALSANECO.

Tradukita de P.H.

Dorma-malsaneco, kies kaŭzo longe restis nesolvebla problemo, fine cedis sian sekreton, dank’ al la laboradoj de Lt.-Kolonelo Bruce, Doktoro Nabarro kaj Kapitano Greig.

Ili uzis la eltrovon de Doktoro Castellani, ke malgrandega sangparazito, nomita "trupanosom’o" ĉeestis en la cerebrospina fluaĵo de iaj malsanuloj, suferantoj de tiu ĉi malsaneco, kaj kiu eltrovis, ke tiu ĉi parazito kaŭzas la dorman malsanecon, same kiel kulo kaŭzas malarion.

Mallonga priskribo pri la simptomoj de dorma-malsaneco eble estus interesa.

Apatio kaj senvigleco multege aperas. La suferantoj havas grandegan manĝbezonon, kaj ofte petegas manĝaĵojn, kiam ili estas tiel malfortaj kaj dormemaj, ke ili ne povas manĝi. Aliaj vere fariĝas marŝantaj skeletoj, kaj aliaj akvoŝveliĝas.

Muskola tremado kaŭzas haltantan iradon. Poste, ili kuŝas en profunda letargio. Ŝvelo de la limfaj glandoj estas ofta simptomo, kaj kelkaj kuracistoj opinias ke tiu igas la malsanecon. Ili tial eltranĉas la ŝvelitan glandon. La dormemo ŝajne ne estas vera dormo, sed letargio, kiu rigidigas la kapablon. Efektive oni dubas, ĉu la suferanto dormas tiom, kiom li dormus dum saneco. Multoj mortas dum varmega febro, sed egala numero mortas kiam la temperaturo estas subnormala.

Morto estas la neevitebla fino de tiu ĉi terura malsaneco, kaj okazas jen post malmultaj monatoj, jen post du aŭ tri jaroj. Ĉiu suferanto de dorma-malsaneco ekzamenita de la supre nomitaj sinjoroj evidentigis la ĉeestadon de la trupanosam’o en la cerebrospina fluaĵo. Oni ne povas ĝin trovi en tiu de landanoj, kiuj ne suferas de tiu ĉi malsaneco.

Tamen oni trovis trupanosom’ojn en la sango de dudek ok procent da landanoj loĝantaj en la dorma-malsaneca kvartalo; sed neniam aliloke.

Oni kredas ke tiaj personoj kredinde ekmalsaniĝis.

Gravaj simptomoj ne aperas ĝis la parazito eniras la cerebrospinan fluaĵon.

Tiu ĉi malsaneco ne similas je malario, ĉar ĝi ne kuraciĝas per kinino. Oni nun ne dubas ke la cici muŝo (tsetse, glossina palpalis), sangsuĉanta muŝo, transportas la malsanon de persono al persono, same kiel la mikrobo malaria (plasmodium malariae) faras. La sekvanta eksperimento pruvas la rolon, kiun la cici ludas en tiu ĉi afero.

Multe da tiuj ĉi muŝoj sin regalis sur dorma malsana suferanto. Tiu ĉi ŝajne ne sentis iliajn pikojn. Ili tiam estis portataj al sana simio, kiu baldaŭ malsaniĝis, kaj fine mortis, montrante la kutimajn simptomojn. Oni ankaŭ trovis en lia sango kaj cerebrospina fluaĵo la trupasonon’ojn. Oni trovis la saman rezultaton post kiam oni estis enŝpruciginta aŭ la sangon, aŭ la fluaĵon de la malsanulo en la simion.

LA POSTENO DE ROBBIE.

La korteto havis tre militan vidiĝon. Tie estis soldatoj kun bataliloj, oficiro kun ligna glavo, fiera knabo kun standardo tro granda por li, kaj bando da muzikistoj kiu furioze batadis gaje pentritan tamburon.

Nur malgranda Robbie malĝoje sidis sur la ŝtupoj, kaj rigardis. Perfida peceto da glaso kripligis lian piedon, kaj li ne povis marŝi tiel rapide, kiel la militistaro. "Mi ne povas ion fari," li diris ĉagrenege. "Jes, vi povas," respondis Kapitano Fred, "vi povas ekkrii Hura! Kiam ni preteriras." La knabeto do gardis sian postenon, observante tutan la marŝadon kaj remarŝadon. Ofte la roto iris aliloken, sed li neniam mankis svingi sian ĉapeton, kaj levi sian fajfan aplaŭdon, kiam ili trapasis.

Robbie estas la vera heroo. Ne estas facile ekkrii "Hura" pro tiuj, kiuj povas antaŭeniri kiam ni estas devigitaj halti; ne estas facile forgesi nian propran malkontentigon, kaj aplaŭdegi tiujn, kiuj faras tion, kion ni deziras, sed ne povas, fari; ne estas facile ĝoji je la sukceso de tiuj, kiuj posedas la lokon, kiun ni deziras okupi.

Nur granda koro povas stari aparte, kaj ekkrii "Hura" kiam la aliaj preteriras.

Tradukita de C. S. Bicknell.

LA STRABULINO.

Ĉu vi ne opinias, ke oni povas ĝuste nomi la sekvantan anekdoton Antikva Historio, ĉar maljuna Franca Sinjorino rakontis ĝin al mi antaŭ sesdek jaroj!

Ĝi okazis en Francujo, dum periodo de politika tumultego kaj maltrankvileco. Neniu sciis kion atendi.

Sinjorino altranga, iom sciema, sed kiu estis ankaŭ malfeliĉe strabulino, renkontis, je vesperkunveno, politikiston. Ŝi komencis lin demandi pri tiu ĉi kaj pri tiu afero, esperante tiamaniere eltrovi kelkajn ŝtatajn sekretojn.

La diplomato ĝentile, sed artifike, respondis, kaj la sinjorino gajnis nenion.

Fine, ŝi koleriĝis, kaj ekkriis: Nu, diru al mi, mi petas, kiel iras la politikoj?

La ministro tuj respondis: Tiel, kiel vi vidas, Sinjorino, tre malrekte.

E. J. Catt.


En malgranda Irlanda urbeto antaŭ nelonge troviĝis pastro, kiam ĉiam predikis, ke ni devas ami niajn malamikojn. Unufojon, dum li estis iranta preĝejon, li renkontis ebriulon, kaj diris: "Ĉu vi ne scias ke la vino estas via malamiko?" "Jes," li respondis, "sed ĉu vi ne predikas ke ni devas ami niajn malamikojn?" Tiu ĉi estas vera, sed mi ne diris ke vi devas ilin gluti.—P. de B.

CORRESPONDENCE NOTES.

In reply to numerous inquirers, I regret to state that the Edition of the First Number is exhausted. Intending subscribers can commence with No. 2, or any succeeding issue.

If they will let me know what price they are prepared to pay for the first number, I will try and buy some in.


How to tell the time in Esperantoland. This is a troublesome matter, for two systems are in vogue, the German and the English. I was surprised to find that French Esperantists generally use the former, and, instead of saying la kvar kaj duono, for half past four, they say la duono de la kvina, the half of the fifth hour. We English must take care to remember this peculiarity, or we shall get into trouble.


The difference between Ĉia and Ĉiu is as follows: Ĉia means all sorts of, whereas Ĉiu simply means all, without regard to kind. The same rule applies to Tiu, Tia; Kiu, Kia.


C.G.S.M. proposes that a column should be printed each month, in which the roots and affixes are divided by hyphens. If other readers will send the same request a trial shall be made.

But readers of The Esperantist have generally got beyond the hyphen stage, surely.


I have to thank H.W.R., of Ipswich, for the following ingenious method of remembering those difficult correlative words Ia, Tia, Ĉia, Nenia, and the like, on pages 42 and 43 of the Textbook. As there can be no Royal Road to learning, such devices as these are most useful as aids to the memory.

This is R.’s epitome, Pages forty-two and three.
I-, Ĉi-, Ki-, Neni-, and Ti-, Then add -a for Quality.
-al for Motive, -am for Time; -e for Place, excuse the rhyme.
Manner-el; Possession-es; Which must always sound like face.
Thing add-o; -om Quantity, Person-u, should always be.

Mr. C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent, is arranging an Esperantist party for Boulogne this Whitsuntide. Will those desirous of joining kindly write at once? Mr. Reeve also wishes to join with fellow Esperantists in walking excursions on Sundays.

MAJTAGO.

Originale verkita de E. A. Lawrence.

Tiu, kiu volas vidi la unuan tagon de Majo tiel, kiel festita antaŭe ĉie en Anglujo, devas iri al Knutsford, beleta, stranga urbeto en Cheshire, kie, malfeliĉe, ĝia grandega najbaro, Manchester, baldaŭ ensorbigos ĝin. Tie loĝis la du "Cranford" fratinoj, tie oni ankoraŭ montras la lokon, kie herbmanĝis la bovino, vestita en tuko de sia mastrino, post ke ĝi estis falinta en kalkfoson!

Knutsford prenas sian nomon de Knuto, Reĝo de Danujo, kiu ankaŭ fariĝis Reĝo de Anglujo.

Foje li ĝin trapasis, kaj renkontis novedzinon, kiu transiris la rivereton. La piedoj de lia ĉevalo disĵetis iom da sablo sur sia vesto: de tiu ĉi tempo, Knutsfordanoj havas strangan kutimon, ili disĵetas sablon antaŭ la pordo de novedzinoj.

En la bela komunejo de la vilaĝo oni aranĝas la Majtagaj Ludoj.

La unua afero estas elekti Reĝinon; kaj mi pensas, ke ne ŝia boneco, sed ŝia beleco estas la ĉefa penso. Alta stango estas tie ĉi starigata kaj, kun multe da ceremonioj, estas ornamata de floroj kaj rubandoj.

Tiam, en granda procesio, venas la reĝino, blanke vestita, sia sekvantaro estante Maid Marian, Robin Hood, Little John, Friar Tuck, kaj aliaj personoj el la antikva Angla fablaro.

Estas ankaŭ la Drako, kaj la "Morris" danculoj. La Reĝino sidiĝas sur sia ornamita trono kaj kroniĝas. Nun sur la herbo, oni gaje dancas ludas, trinkadas, kaj manĝadas.

La lokaj eminentuloj venas por vidi, kaj donacas la premiojn. Se la vetero estas bela, la vidaĵo multe plaĉas, sed, alie, estas mizera afero!

Londono mem havas sian Majan Reĝinon. En Walworth, frue matene, je la unua tago de la Maja monato, knabino estas elektita Reĝino. Ŝia aĝo devas esti ĉirkaŭ dek tri, kaj ŝi devas esti la plej bona el ŝia lernejo. Ŝia trono estas en ĉambro, ne sur la herbo. Sed ankaŭ ŝi havas grandan procesion, kaj ŝia veturilo tiriĝas de la plej bela azeno de la ĉirkaŭaĵoj. La soldatetoj, nomataj The Boys’ Brigade fariĝas ŝia gardistaro.

Vere la tago estas tago ĝojega.

Mi ankaŭ memoras, ke kiam mi estis infanino, mi vidis en la ĉirkaŭaĵo de Londono, "Jack-in-the-Green," viro veturante en speco da kaĝo, de herboj kaj floroj kovrata. Jack dancis antaŭ mi, kaj miaj gepatroj opinias, ke li ŝtelis mian pupon, ĉar oni trovis min ekkriantan: "Mian pupon! Malbona verda viro, mian pupon!"

Sed nunatempe ni ĉiam vidas la vilaĝajn infanojn marŝantajn sur la vojo, portantajn bastonojn florornamitajn, kiuj ofte estas tre beletaj. Ili ankaŭ tiam kantas malnovajn infanajn kantojn.


Back to Vol. I index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
No. 8.
Junio, 1904.

THE
ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading
of the International Language....
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).
Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
CONTENTS.
Page
Editor’s Notes113-114
Esperanto and Teaching (Professor Carlo Bourlet) 115-117
Adventure of Count Fathom (translated by D. H. Lambert) 118-119
Naughty Eppie (translated by G. C. Law)119
The Holy Fire (Edward Metcalfe, M.A. Oxon.)120-121
Logic and Instinct (Ben Elmy)122-123
The Birthplace (Paul Mathews, M.A.)123
The Tempest, continued (translated by A. Motteau)124
Back to the Mountains (Clarence Bicknell)125
Correspondence Page126
A Welsh Tale (E.W.)127
Sundry Items of Interest128
Instinct or Intelligence. A further Proof (by O.W., 7,074) 128

FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

Internacia Scienca Revuo.

The Latest Proof of our Progress.

All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly.

Price 7d. post free.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per poŝtsignoj).