Eldonante novan organon estas kutime ke la Redaktoro skribu malmultajn vortojn pri ĝia celo. Sed, ĉar Sinjoro Stead tiel kapable faris tiunĉi en la unua artikolo, mi nur deziras rediri ke—
Ni korege fidas ke nia legantaro trafigos nin.
Jen estas tri gravaj metodoj por varbi novajn rekrutojn.
Ĉiuj povas utiligi la unuan el tiuj ĉi propagandiloj.
La libroj-disdono estas por riĉuloj, kaj ni esperas ke ili disdonos niajn unufoliegojn kiuj estas aĉeteblaj je la stacidomaj librejoj de Sroj. W. H. Smith & Sons. La verketo No. 52 ankaŭ estas taŭga lernlibreto por eklernantoj.
Multaj amikoj jam skribis utilegajn artikolojn pri, per, pro, por Esperanto, kaj tial varbis multajn aliĝantojn. Korege ni deziras danki ilin, kaj ni esperegas ke ili uzados tiun ĉi bonegan metodon por disvastigi Esperanton. Ni ĉiam provos daŭrigi la korespondadon kaj per dankesprimo akceptos prestranĉaĵojn, kiam ajn oni sendos ilin al ni.
Skeptikuloj ofte diras "Ĉu mi gajnus se mi eklernus Esperanton?" La vera respondo certe estas "Jes"; sed ni devas aldoni ke oni povos perdi monon per Esperanto. Ni ĵus ricevis Esperante-presitan sciigon pri fremda loterio. La papero estas tre bona ekzerco por lernanto; sed ni ne fidas je loterioj, kaj ni esperas ke nia legantaro atendos ĝis kiam oni sendos ĉi tie anoncojn pri pli bonaj komercaj aferoj ol loterioj antaŭ komencante rilatojn kun fremduloj. Kiam tiu ĉi tempo venis, eĉ skeptikuloj silentiĝos.
Por fini, mi deziras aldoni koregan dankesprimon al ĉiuj Gesinjoroj kiuj helpis min en mia malfacila verko, kaj kiuj, mi korfidas, daŭrigos siajn helpojn en la estonteco.
La Redaktoro.
In issuing a new organ it is customary for the Editor to write a few words concerning its purpose. But as Mr. Stead has so ably done this in the first article, I merely wish to repeat that—
We most heartily trust that our readers will enable us to succeed in this purpose.
There are three important means of enlisting new recruits.
All can make use of the first of these means of propaganda.
The giving away of books is for the well-to-do. We hope that they will distribute our Broadsheets, which are obtainable at the station book-stalls of Messrs. W. H. Smith & Sons. The little work No. 52 is also a suitable text-booklet for beginners.
Many friends have already written most useful articles about, in, in favour of, for, Esperanto, and have thus gained many adherents. Most heartily do we desire to thank them, and we hope that they will continue to make use of this excellent means of spreading Esperanto. We shall always try to prolong the correspondence and will thankfully accept press-cuttings whenever they are sent to us.
Sceptics often say "Shall I gain if I begin to learn Esperanto?" The true answer certainly is "Yes"; but we must add that one can also lose money through Esperanto. We have just received a notice—printed in Esperanto—of a foreign lottery. The paper is an excellent exercise for a pupil; but we do not trust in lotteries, and hope that our readers will wait till people send notices here of better commercial undertakings than lotteries, before entering into relations with foreigners. When this time has come, even sceptics will become silent.
In conclusion, I desire to add a most hearty expression of thanks to all those who have aided me in my difficult work, and who, I heartily trust, will continue their assistance in the future.
Literally Translated by The Editor.
Malmulte da fremduloj konas la Liguran marbordon[1] dum la somera sezono, inter la komenco de Junio kaj la finiĝo de Septembro. Ili alvenas tien ĉi nur por eviti la malvarman nordan vintron, kaj, post Pasko, ekforiradas. Ili nature volas reiri siajn hejmojn kaj propraĵojn sed plimultaj, precipe personoj sen devoj kaj sen ia okupado, veraj mondvagantoj, sekvis ilin, ĉar "La sezono estas finiĝita"! Tiuj ĉi sopiras je aliaj lokoj, kie ili povos rekomenci senfinajn vizitojn kaj ricevi ĉiutagajn invitojn al kunvenoj aŭ aliaj amuzaĵoj. Ankaŭ multaj erare kredas ke la somera varmo estas netolerebla. Sed iuj ne havante alian hejmon, aŭ aferistoj, restas, tre kontentaj pro la trankvileco. Ili pace laboras aŭ verkas, kaj ĝojas la senŝanĝeman belan veteron de la suda somero, ne timante iom pli malbona ol tertrema skueto[2]. El ĉiuj monatoj, Junio estas la plej bela; la ĝardenoj kaj la kamparoj estas florplenaj; la olivujoj, ordinare tiel grizkoloraj, estas preskaŭ verdaj: la rozoj kaj la kariofiloj[3], sufiĉe multekostaj dum la vintro, ne havas plu valoron; oni povas havi plenbrakon de ili per danko. Julio estas ankaŭ belega. La urbanoj komencas marbanojn, ĉar antaŭ la festo de Johano Baptisto, la maro ne estas tre saniga.[4] Ĉiutage oni vidas laŭlonge la marbordo junularon brunigitan de la suno, kaj kuŝitan sur la ŝtonoj kvazaŭ krokodiloj. Antaŭ la sunkuŝiĝo familioj malsupreniras al la maro, levas diverskolorajn tendetojn[5] en kiuj ili sin senvestigos, kaj, post la bano, kunvespermanĝas. Kelkafoje sed malofte, ŝarko proksimigas al la tero, sed kvankam tiuj ĉi malagrablaj vizitantoj plioftiĝas, ĝis nun oni povas bani sendanĝere. Oni diras ke la fiŝoj elvenis el la Ruĝa Maro tra la Sueza Kanalo. Antaŭ ne longe unu el miaj Italaj amikoj estis fiŝkaptanta vespere kaj malsupre, knabo naĝis. Subite la knabo ekkriis "Ho, kia bela hundego." Mia amiko rigardis kaj ekvidis proksime grandan fokon, ĉirkaŭ tri jardoj da longeco kiu lin rigardis per siaj brilantaj kaj inteligentaj okuloj. La besto diris "Papa" kaj "Mama" kaj tuj malaperis. Estis unu el la du specoj de fokoj kiuj loĝas en la varmaj maroj. La Angla nomo estas Monaĥa Foko (Monk Seal) oni edukas ilin sen malfacileco, kaj kelkafoje oni vidas ilin en Eŭropaj urboj je la nomo "La Parolanta Fiŝo." La fiŝistoj tie ĉi certigas min ke tiuj ĉi fokoj alvenos teren, surrampos sur la sablon ĝis la proksimaj vinberejoj kaj ekmanĝos la vinberojn. Mi mem dubas pri la vereco de la rakonto, sed eble iu el miaj legantoj diros ĉu la fokoj estas iam herbmanĝantoj. Nun, kiam ajn mi renkontas mian amikon, mi diras al li ke mi ĵus vidis fokon sur la pinto de olivujo, serĉantan oleon por sia salato. Li mokas kaj diras ke almenaŭ preter la vinberoj, la fokoj manĝas figojn!
La monato Aŭgusto estas iom tro varma, ĉar la suno brulegas la tutan tagon; la noktoj estas mallongaj kaj venas preskaŭ neniam eĉ pluvero. Do kiu povas, forflugas al la najbaraj maralpoj. Sed je la komenco de Septembro la vetero estas de nove tre agrabla. La sufiĉegaj fruktoj, persikoj, figoj kaj akvomelonoj anstataŭis la florojn; kaj oni forgesas la sekiĝitajn ĝardenojn kaj la profundan pulvon sur la stratoj.
Tiam, tro tro frue, Septembro finiĝas. La pluvoj aŭtunaj komencas: la fremduloj ekrevenas, kaj la dolĉa paco kaj kvieteco de la someraj monatoj estas foriritaj, kiel,
Clarence Bicknell.
[1] Sea-shore.
[2] A slight earthquake.
[3] Cloves.
[4] A popular tradition.
[5] Tents.
[Copyright reserved.]
Dramo de SHAKESPEARE: tradukis A. MOTTEAU.
La plej malnova presita ekzemplero de "la Ventego" troviĝas en la foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell—ambaŭ kolegoj de Shakespeare—preparis en la jaro 1623a, kaj ĝia unua prezentiĝo okazis la 1-an de Novembro 1611a, laŭ samtempaj raportoj.
Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la riĉege imagitan fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturaĝo de ĝia kreinto—unu el liaj lastaj ĉefverkoj—eble la lasta.
AL LA MAJSTRO, LA ELPENSINTO DE ESPERANTO!
A.M.
PERSONOJ.
| Adriano | } | kortegaj sinjoroj. |
| Francisko |
| Iriso, Cereso, Juno, | } | spiritoj. |
| Nimfoj, Rikoltistoj, |
⁂ La Agado havas lokon unue en ŝipo apud la landbordo, poste sur insulo.
Sceno 1.—En ŝipo—Ventega fulmotondra bruego aŭdata.
(Venas Ŝipestro kaj Subestro.)
Ŝipestro.—Subestro!
Subestro.—Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?
Ŝipestro.—Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle!
(Venas Maristoj.)
Subestro.—He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l’mastro! ... Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco!
(Venas Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo kaj Aliaj.)
Alonzo.—Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj!
Subestro.—Mi petas ke vi restu malsupre.
Antonio.—Kie estas la ŝipestro, subestro?
Subestro.—Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.
Gonzalo.—Neniel; estu pacienca!
Subestro.—Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin.
Gonzalo.—Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.
Subestro.—Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu, kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (Al la Maristoj) Vigle, kamaradoj! (Al la Aliaj) For de tie ĉi, mi petas! (Foriras).
Gonzalo.—Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malgentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato! (Ĉiuj foriras).
(Daŭrigota).
Ne malmultaj homoj jam pruvis per la reala sperto ke Esperanto ja posedas ĉiujn ecojn, kiujn praktika parolata lingvo bezonas, sed la loĝado de la Prezidanto de la Societo "Esperanto" en Havro (Francujo), kiu loĝado okazis antaŭ ne longe, donis pluan pruvon. Kun li ĉeestis sia edzino, kiu estis tre kontenta babilante kun la Havraj Esperantistinoj, la Sekretario de la sama societo, kaj amiko, al kiu Esperanto estis nova lingvo.
Post kelkaj tagoj, la Sekretario de la Esperanto Klubo ankaŭ alvenis kaj Fraŭlino Lawrence, la eks-sekretariino.
La kvar Kiĥlianoj pasigis dek-unu tagojn en unu loko, loĝante en hotelo kie kvar profesoroj ĉe la Havra Liceo ĉiutage manĝadis, kaj dum almenaŭ du kaj duono horoj ĉiutage la samaj personoj interparoladis Esperante. Necese, tre granda nombro da diversaj objektoj estis priparolata. Ne estis mallonga viziteto, ne estis kelkaj frazoj pri la vetero aŭ la sano, aŭ kelkaj demandoj pri pakaĵoj kaj biletoj, kaj la plej bona vojo al Ĉitie-aŭ-tie, sed vera interŝanĝo de opinioj pri ĉiaspecaj aferoj, pasanta inter personoj ĝis tiam apartigitaj de la manko de komuna ilo de parolado.
Plue, la loĝado prezentis okazojn por fari paroladojn, preparitajn kaj senpreparajn, Esperante, kaj la kara lingvo pasis tra la provo venkante. Nun Angloj havas Anglan ateston, ke Esperanto ne estas nur interesa ludilo por pasigi senokupajn horojn, sed sana, fortika lingvo, taŭga por ĉiuj praktikaj utilaĵoj, kaj ankoraŭ lernebla sen multa penado.
Samtempe, alia argumento, kiu tiuj, kiuj estas blindigitaj de la antaŭjuĝado, ofte uzas kontraŭ Esperanto, nome, ke pro la diferencoj de la elparolado kaj de la nacia idiomo, diverslandaj Esperantistoj ne povus kompreni Esperanton parolatan de alilandulo, estis efektive silentigita. De la unua momento, kiam la Angloj marŝis sur la Francan teron ĝis la finaj adiaŭoj, oni trovis nenion malfacilecon, nek parolante nek komprenante.
Tio estis pli rimarkinda, ĉar la vizitantoj havis tre malofte okazojn por interparoladi Esperante. Ili estis similaj al knaboj ĵetitaj en akvon, kiuj devigas aŭ naĝi aŭ droni. Certege ili ne dronis; kontraŭe per Esperanto, kaj per Esperanto sole, ili pasigis plejplaĉantan libertempeton, kiun ili kore deziras ripeti la proksiman jaron, ĉu en Havro, ĉu aliloke.
John Ellis, No. 7124.
Not a few people have already proved by actual experience that Esperanto possesses all the qualifications requisite for a practical spoken language, but the visit of the President of the "Esperanto" Society to Havre (France), which took place a little while ago, has afforded another proof. His wife, who was very happy chatting with the Havre lady-Esperantists, the Secretary of the same Society, and a friend, to whom Esperanto was a new language, accompanied him.
After a few days the Secretary of the Esperanto Club and Miss Lawrence, the ex-Secretary, also arrived.
The four Keighleyites spent eleven days in one spot, living at an hotel where four Professors of the Havre Lycée daily took their meals, and for at least 2½ hours each day the same persons conversed in Esperanto with each other. Necessarily the number of topics covered was very large and the subjects of conversation most various. It was not a case of a short call, some remarks on the weather and health, or a few questions as to luggage and tickets and the best way to So-and-so, but a genuine interchange of opinions on all manner of subjects, passing between persons previously separated from each other for lack of a common medium of speech.
Not only that, but the visit gave opportunity for making speeches, both set and extempore, in Esperanto, and the prized language came through the ordeal with flying colours. Englishmen have now English testimony that Esperanto is not merely an interesting toy to while away the leisure hours, but a sound, solid language, available for all practical purposes, but yet to be acquired without serious effort.
At the same time another argument, which those who are blinded by prejudice frequently employ against Esperanto, that is to say, that on account of the differences in pronunciation and national idiom, Esperantists of various countries would not be able to understand the Esperanto of a foreigner, was effectually silenced. From the first moment that the English set foot on French soil to the final adieux, no difficulty was experienced, either in speaking or in understanding.
This was all the more remarkable because the visitors had previously had very few opportunities of conversation in Esperanto. They were like boys thrown into the water, they had either to swim or drown. Most assuredly they did not drown; on the other hand, by means of Esperanto, and by nothing else, they spent a most pleasant little holiday, which they long to repeat next year, either at Havre or elsewhere.
John Ellis, No. 7124.
Through the courtesy of Sir Isaac Pitman & Sons, Ltd., who have provided us with this plate, we are enabled to show our readers the first example of Esperanto printed in the Pitman system. It must be borne in mind that all the vowels are long in Esperanto. We hope that this anecdote will serve many of our readers as a reading exercise.
| N.B.—In line | 14 "sherko" | should read | "shertso." |
| 15 "sherkulo" | " | "shertsulo." | |
| 14 "elversis" | " | "elvershis." |
Oni diras ke, marvojaĝante, ventroparolisto amikiĝis kun la fajristo de la ŝipo, kaj ĉiutage eniris en la verkĉambron. Unu tago la vojaĝanto sidiĝis apud la fajrejo, kaj ŝajnis fumadi sonĝe kaj kviete. Baldaŭ turnilo ekbruegigis kaj la fajristo venis kaj oleis ĝin. Tiam li rekomencis sian laboron. Iom poste, li reaŭdis la saman bruon kaj rekuris, oleujo en mano, por kvietigi ĝin. Tion farinte, li laboradis; sed preskaŭ tuj rekomencis de nove la bruon. Tiam la fajristo eksuspektis la kaŭzon. Kviete marŝante malantaŭ la ventroparolisto, li elverŝis multe da oleo sur la ŝerculon. "Nun," li diris, "mi divenas ke la turnilo ne bruadigos." La ŝerco, oni diras, estis tiel bona ke la ventroparolisto ne deziris refari ĝin!
Tradukis G. Ledger.
Kiel senkrurulo povos fariĝi kuristo?
Nur kutimante paroli pie, li tiel fariĝos piediranto.
E.L.
Sinjorino B. atendis viziton de la Episkopo, kaj ŝi instruis la knabserviston kion li devas fari. "Kiam vi alportos al lia moŝto varman akvon, vi frapos je la pordo. Sendube la Episkopo demandos "Kiu frapas?" Tiam vi devas respondi "La Knabo, mia Sinjoro."
La Episkopo venis kaj poste supreniris en sian ĉambron. La knabo frapis kaj li demandis "Kiu estas tie?" La timema knabo respondis "La Sinjoro, mia knabo."
Jen kio okazis al Anglolando, laŭ la gajhumora franca verkisto Alphonse Allais. "Ĉar de longege oni elfosis Anglolandon por eltiri karbon kaj feron, la granda insulo fariĝis tute kava, kaj sekve pli malpeza ol la akvo kiu ĝin ĉirkaŭas. Ĝi do naĝis. Sed la Angloj kiuj timis ke ilia patrujo povus fornaĝi al la Kontinento elpensis kaj almetis la fadenegojn telegrafajn kiuj ludas la rolon de ŝnuroj alligantaj la insulon al la firmaĵo. Sekve Anglujo estas firme fiksita kaj ne povos perdiĝi en oceano."
Tradukis E. Legoffre.
Maristeto demandis ŝipestron: Se oni scias kie objekto kuŝas, ĉu oni povos diri ke ĝi estas perdita?
Neniel, respondis la ŝipestro.
Nu, via arĝenta krajoningo ne estas perdita, ĉar mi scias ke ĝi kuŝas sur la fundo de la maro.
E.L.
Tradukis B. Elmy.
Capt. W. Pitt, R.N.
Perloj en Dezerto.—Arabo, vojperdinte en la dezerto, kaj jam nenion manĝinte de du tagoj antaŭe, sentis sin ekmorti per malsato. Pasante apud puto, kie la karavanoj trinkigas siajn kamelojn, li ekvidis sur la sablo lederan saketon. Li ĝin prenis kaj palpis. "Estu Dio laŭdata!" li diris; "kompreneble en tio estas aŭ daktiloj aŭ aveloj." Plena je tia dolĉa espero, li rapidas malfermi la saketon, sed vidante ĝian enhavon, "Ho ve!" li ekkriis, "estas nur perloj!"—(6266).
(Tradukis E.L.).
Nia Kara Estro, Doktoro Zamenhof, skribis al ni sekvantan—
"Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedaŭrade havas nenian eblon, ĉar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson kaj mi esperas, ke la gazeto baldaŭ trovos tre multe da bonaj kunlaborantoj."
Ni treege bedaŭras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni, sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso.
Ni ankaŭ ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni lin dankegas. Jen ĝi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj eĉ mia profunda konvinko estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto. La Angloj havas la juĝadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en lingvo neŭtrala troviĝas la praktika solvo de lingvo internacia. Aliparte, antaŭ sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaŭ lingvo kies duono da vortoj almenaŭ estas jam antaŭe konataj de ili, viaj samlandanoj nepovas malŝati rimedon de internacia komunikiĝado kiun malgraŭ ĉio ilia patra lingvo neniam povus doni. Pro tio mi tute konfidas ke ilia karaktero logika kaj praktika turnos ilin al ni kaj faros el ili bonegajn rekrutojn por Esperanto.—L. de. B.
Sinjoro Fruictier skribis al ni "En Novembro de 1903a j. aperos la unua No. de Internacia Medicina Revuo," sesonjara organo en Esperanto, kies redakcia komitato konsistas el Profesoroj en Pariza Medicina Fakultato. Ĝia jara abonkosto estas 6/6 ... Ni sendos provajn ekzemplerojn kun gramatiko de Esperanto al plej multaj scienculoj. Sed por tio ni bezonas Monon kaj Kunlaboradon.... Al ĉiuj, kiuj abonos antaŭ la apero de la unua No. ni sendos senpage unu ekzempleron de "Esperanta Sintakso laŭ verkoj de Doktoro Zamenhof." Plie, ilia abono daŭros dum tuta jaro 1904a, kia ajn estos nombro de N-oj aperontaj ĝis fino de tiu ĉi jaro ... Tial konfidante vian konatan Esperantistan fervoron, mi antaŭe plej kore vin dankas, kaj humile salutas."
Certege ni esperas ke la venonto estos sukcesplena kaj ke Sinjoro Fruictier trovos multe da abonantoj kaj kunlaborantoj inter niaj scienculaj adeptoj.
(Subscriptions are received by the Hon. Sec., Esperanto Club).
Manuscript contributions should be sent to So. Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.
So. A. Saint-Martin, la tre sindonema helpanto kaj Redaktoro de la Kanada gazeto "La Lumo" skribis tre interesan leteron. Li diras "Brave! Brave! Brave! Mi gratulas vin sincere.... Hodiaŭ mi ricevas vian sciigon ke ne sole estos Angla eldono de jam fondita revuo, sed tute nova organo. Bravege! Mi memoras ke kelkaj amikoj Kanadaj iam diskutis kiam estos Angla Esperanta revuo. Iu diris post 50 jaroj, alia post 40 jaroj, mi kuraĝis diri, post dek jaroj oni en Anglujo mem eldonos Esperantan Gazeton. La tutaj ĉeestantoj ekridegis, kaj hodiaŭ, post unu jaro, vi anoncas al mi la bonan novaĵon! ... Diru al amikoj en Anglujo ke ili sendu poŝt-kartojn al la Virina Klubo Progreso, 137a rue Sainte Elizabeth, Montreal, Canada. Tiu Klubo estas la unua virina Esperantista, ĝi fondis Esperantan ekspozicion, kaj sendas kiel respondo al ricevitaj kartoj, grupan portreton de kelkaj membroj de la Klubo. Tiu ekspozicio farota en la montrfenestro de unu el la plej gravaj ĉiutagaj ĵurnaloj en Montrealo, certe multe helpos al nia afero. Mi premas korege vian manon.—Via A. Saint-Martin."
Ni kore ĝojas ke la profetaĵo de niaj Kanadaj Samideanoj ne estas bona. La patrinalando ne estas tiel malantaŭema kiel oni pensis.
Ankaŭ ni salutas kore la Virinan Klubon kaj esperas ke la ekspozicio estos tute sukcesplena.
Nia Sveda Kunlaboranto, Sinjoro Ahlberg skribis—"Mi ne povas eviti prezenti al vi miajn sincerajn komplimentojn pro la grandiozaj rezultatoj de via admirinda propagando tie en Anglujo! ... "Kiu estus povinta kredi tion antaŭ unu jaro" kriis al mi malnova Esperantisto, kiu, pro sia speciala scienco, la financo, zorge studiadis la anglajn kaj amerikanajn rilatojn ... Laŭ mia deziro, li nun estas publikigonta senpage nomarojn pri ekstersvedaj komercistoj, kiuj deziras, per Esperanto, ekzistigi komercajn rilatojn kun svedaj firmo, firinoj kaj letere sciigos tion ĉi al mi.—Al vi kaj al via klubo kunfratajn salutojn.
Se oni kolektus depeŝojn kiuj trakuras telegrafan ferfadenon, diras unu praktika telegrafejestro de vasta telegrafa sistemo, ili farus kuriozan kaj interesan volumon de korespondaĵoj. La kosto de la forsendo de depeŝo dependante de la nombro de vortoj kiujn ĝi enhavas kompreneble igas ĝian konstruaĵon kiel eble plej mallongan. Plej multaj depeŝoj enhavas malpli ol dek-du vortoj (kune kun adreso kaj subskribo), kaj estas mirinde kiom da materialo tiu ĉi malgranda nombro de vortoj ofte enhavas.
Sinjorino, kiu deziris ekscii kiam ŝia edzo revenos hejmen, sendis al li depeŝon demandante tion. Li respondis ke grava afero malhelpis lin, kaj ke li ne povos reveturi ĝis post kelkaj tagoj.
La Sinjorino tuj respondis sendante al li alian depeŝon en sekvanta lakonika stilo:—"Hejme. 12 Septembro, 1903; Al F.C.P. Depeŝo ricevita. Deŭtronomio xxiv., 5."—Mario.
Turninte al la nomita verso en Sankta Skribo, la adresito legis sekvantan longan leteron:—
"Se oni edziĝis oni ne devas eliri por militi, nek devas oni klopodiĝi pri ia afero; sed oni devas resti hejme libera dum unu jaro, kaj oni devas ĝojigadi la edzinon kiun oni edzinigis."
Dua ekzemplero estas respondo sendita al homo kiu estis pekinta kontraŭ la leĝoj kaj kiu forkuris. Li deziris ekscii ĉu estus prudente reveni. Tial li telegrafis je sekvanta stilo:—
"1 Oktobro, 1903; Al B.C.M. Ĉu ĉio estas O.K.?—D.T.M.
Kaj li ricevis sekvantan mallongan respondon:—
"Al D.T.M. 1 Oktobro, 1903. Proverboj xxvii., 12."—B.C.M.
Turninte al la nomita verso la sciama individuo ricevis vere sekvindan konsilon:—
"Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; sed naivuloj antaŭeniradas kaj estas punitaj."
Tradukis C. F. Hayes.
Were one to collect despatches which pass over the telegraph line, says a practical manager of a great telegraphic system, they would make a curious volume of correspondence. The cost of the transmission of a message depending upon the number of words it contains of course renders its construction as brief as possible. Most despatches contain less than a dozen words (together with an address and signature), and it is marvellous how much matter this small number of words often contains.
A lady, who wanted to ascertain when her husband would return home, sent him a message making the enquiry. He replied that a serious matter hindered him, and that he would not be able to return for some days.
The lady immediately replied by sending another message in the following laconic manner:—"Home. 12 September, 1903; To F.C.P. Message received. Deuteronomy xxiv., 5."—Mary.
Having turned to the specified verse in the Word, the addressee read the following long epistle:—
"When a man hath taken a new wife, he shall not go out to war, neither shall he be charged with any business; but he shall be free at home one year, and shall cheer up his wife which he hath taken."
A second specimen is a reply sent to a man who had committed an offence against the law and had absconded. He wanted to find out whether it would be prudent to return. He therefore telegraphed in the following style:—
"1 October, 1903; To B.C.M. Is all O.K.?"—D.T.M.
And he received the following brief reply:—
"To D.T.M. 1 October, 1903. Proverbs xxvii., 12."—B.C.M.
Having turned to the verse mentioned, the enquirer received good counsel:—
"A prudent man foreseeth the evil, and hideth himself; but the simple pass on and are punished."
Kiel marŝas la Lapoj? Ne kapo malsupre, mi pensas? Ne, ili piediras per la plando sur Laplando (plando, sole of the foot).
E.L.
Maljuna Soldato: Ĉu vi deziras esti heroo, knabeto?
Knabeto: Ne dankon! Mi ne deziras havi nur unu brakon kaj okulon artefaritan!
G.C.L.
No. 8380.
O.A., of York, writes:—"I want to head my notepaper with a notice that I am willing to receive correspondence in Esperanto. What is the best phrase to use?"
We think that "Mi korespondados Esperante" is best, being to the point and short.
Several correspondents have enquired whether it is easy to teach one’s self Esperanto. This depends on the learner. But I will give two communications received to-day (September 4). Many similar letters of appreciation arrive every week.
(1). "Kara Sinjoro, Mi komencis lerni Esperanton la lastan Sabaton el (je?) la libreto Esperanto, kaj mi aĉetis mardon la ‘Complete Text-Book’ de Sinjoro O’Connor. Mi jam estas konvinkita ke la nova lingvo internacia estas perfekte praktika, kaj ke ĝi fariĝos grandan gajnon por la mondo se ĝi ricevos la atento kiun ĝi meritas. Kun saluto."
A.G.E., London, N.
This is, word for word, the Esperanto letter of a five-days’ student. It would be interesting to see a similar production after an equally short period of self-tuition in any natural language. "Atento" instead of "atenton" seems to be the only slip!
(2). "Dear Sir,—I received the books safely yesterday morning.... I think Esperanto a most wonderful language. I shall soon translate the letters (for enrolment in the Adresaro) and send them in. I have never been so surprised as when I glanced through the text-book. I thought it would take at least 30 or 40 hours to master the grammar, but I find I can do it in 2! You will probably be rather surprised when you hear that I am only 14 years old. Yours truly, W.G.R., Montmorency, France."
We wish him every success, and hope soon to receive an Esperanto note also.
G.M.H., London, N.W., writes in Esperanto asking for "rules for the order of the words in Esperanto."
For an affirmative sentence the English order is generally the best. For questions, however, the order is not inverted. Ĉu mi havas libron? not Havas mi libron?
A most enthusiastic Sussex Samideanino writes: "I may never be able to do much—my age (71) precludes the possibility; but what I can do will give me the greatest possible pleasure."
M.A., of Weymouth, says: "I am in a slight difficulty.... What is the pronunciation of the plural termination OJ?" Unfortunately this point was not sufficiently clear in the first edition of the Text-Book. The sound is monosyllabic as in TOY. The tonic accent therefore falls on the preceding syllable. The termination of adjectives follows the same rule.
A.F.M., of Inverness, wonders whether we are desirous of receiving advice, and says that we should have "at least a column interlined with Hugo’s method of illustrating pronunciation, and another with the literal translation of each word just below."
We are only too glad to receive suggestions from our good friend A.F.M. Perhaps he and similarly-minded enquirers are able to read shorthand. If so, the anecdote printed in Pitman’s system will suffice. If not, we will see what can be done next month. As for the second suggestion, that is embodied already; the parallel-column translations are as literal as possible.
W.F., of Beith, asks: "Is the ‘k’ in such words as ‘knabo,’ ‘kvar,’ etc., sounded as in the English word ‘knife?’"
This is another point which is frequently referred to as a difficulty. In Esperanto there are no silent letters. Therefore this "k" must be sounded, and not be silent as in the English word given. Students of German will recognise the sound in the word "knabe."
Ĉi tie Londone ni ricevis tre interesajn vizitojn de multaj fremdaj samideanoj. Vere estas mirinde ke jen tute ne estas malsameco de elparolado inter la diverslandanoj kun kiuj ni ĝis nun paroladis. Plezurege ni nun renkontis Esperantistojn el Francujo, Italujo kaj Bohemujo. Tiu ĉi ofta interŝanĝo de pensoj kun personoj kiuj antaŭe estis apartigitaj per manko de komuna lingvo certe estas unu el la plej grandaj plezuroj kiujn Esperanto donas al siaj adeptoj. Ni korege esperas ke ni baldaŭ vidos multajn fremdajn kunlaborantojn.
Vicprezidanto de la Hispana Societo skribis al ni kaj sendis afablajn bondezirojn je la estonta sukceso de nia granda entrepreno. Li ankaŭ sciigas nin ke oni eldonos Novembre novan Esperantan gazeton "La Hispana Suno." Ke ĝi estos sukcesplena, ni esperegas. Sed Hispanujo ne estas la sola lando kiu havas novan organon. Malproksima Peruo ĵus eldonis "Antaŭen Esperantistoj!" Vere feliĉa nomo por la naskinto, kaj ni fidas ke la Peruanoj respondos al la devizo, kaj rapide antaŭmarŝos.
Sudameriko ŝajnas esti bona loko por Esperanto, ĉar ni ĵus ricevis sciigojn pri la fondo de nova grupo en Santiago, Ĉile. La Direktoro estas Sinjoro E. Sepulveda Cuadro, Profesoro de Fonetiko.
Sed ne estas necese ke oni serĉos Sudamerikon por eltrovi pruvojn de la progreso de Esperanto. Niaj amikoj en Keighley—elparolata Kiĥli—havis sian jarkunvenon post tre aktiva vivo de dek monatoj. Vere ili faris grandan propagandon, ĉar, kvankam la urbo ne estas granda, jen estas preskaŭ sesdek Esperantistoj tie. Eble estas pli facila afero disvastigi la lingvon en urbeton kie ĉiu konas siajn najbarojn, sed, ĉu tiu ĉi estas vera aŭ ne, oni devas gratulegi la Kiĥlian Societon pri ĝia rapidega kresko.
Ankaŭ ĉi tie ni havas novajn societojn. Je la lasta tago de Septembro, nia tre sindonema helpanto, Sinjoro Clephan, paroladis pri Esperanto ĉe la Literary and Philosophical Institute, Newcastle-on-Tyne. Jen estis okdek ĉeestantoj, kaj, post la parolado, dudek el ili deziris grupiĝi. Tiel nia plej norda Angla Grupo naskis. Ni petas ĉiujn kiuj loĝas en aŭ apud tiu urbo ke ili aliĝu al la nova societo.
Nia tre agema kunlaboranto, Sinjoro Motteau, ĵus fondigis la "Forest Gate Esperanto Group." Ni petas ke oni skribu al la Hon. Sek. de la Grupo, Sinjoro E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, Forest Gate. Niaj amikoj tie tre deziras ke ili povus havi la uzon de taŭga ĉambrego en kiu So. A. Motteau volonte donus senpagan kurson de Esperanto.
La tre entuziasma propagandisto Sinjoro Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead, Plymouth, ankaŭ deziregas ĉambregon kie li povos doni senpagan instruadon. Ni korege esperas ke ia amiko povos helpi niajn du kunlaborantojn.
Doktoro R. J. Lloyd, D.Litt.M.A., komencis Esperantan kurson ĉe la Liverpool Universitato je Oktobro 14. Ni fidas ke multaj lernantoj venos tie, kaj ke la entrepreno estos sukcesa. Ŝajnas al ni ke estas notindege ke Angla Universitato malfermis kurson.
Doktoro Adolf von Mayer estas la aktivega estro de la Esperanta movado en Manchester. Unu el liaj lernantoj baldaŭ komencos kurson en Ĵaponujo. Jen estas multaj fremduloj en la Manchester Grupo, kaj ni kredas ke ĝi kreskos rapide.
Ni petas ke amikoj skribos al Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, S.W. Ankaŭ al Sinjoro P. G. Bacon, 170, Clapham Park Road, S.W. Tiuj ĉi sinjoroj estas la sekretarioj de novaj grupoj por studii Esperanton. En Ilford Sinjoro W. A. Jeffery deziras fondi grupon. Lia adreso estas 42, Park Road, Ilford, kaj li fidas ke oni skribos al li pri la afero.
La senpagaj kursoj de la Esperanto Klubo nun komencos. Ni devas treege danki la sindonemajn gesinjorojn kiuj aminde donas ilian tempon por disvastigi Esperanton, kaj la plej malgranda honoro kiun oni povos fari je ili estas zorgi ke la kursoj estos sukcesplenaj. Ni do petegas ke kiel eble plej multe ĉeestos.
Lunde jen estos kurson de Sinjoro O’Connor ĉe "The Gouin School of Languages," 34, Harrington Road, S.W. (quite close to the South Kensington Metropolitan Station), 6.45 p.m.
Ĵaŭde kurson de Fraŭlino Shäfer kaj Sinjoro Goody ĉe "The Gouin School of Languages," 16, Finsbury Circus, E.C., 6.30 p.m.
Vendrede ĉe Sinjoro C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth, S.W., 7.30 p.m.
Tiu ĉi gravega sciigo ne estas kompleta sen korega dankesprimo al Sinjoro Thémoine, kiu aminde permesis ke ni uzus la ĉambregojn de la Gouin School, kaj ankaŭ al Sinjoro Hayes, kiu havas kurson ĉe sia domo.
Je la dua Lundo, ĉiumonate, adeptoj kunvenas ĉe Mowbray House, Norfolk Street, Strand, por la "Reading Circle."
Du Esperantistaj amikoj foje disputadis pri la nuntempa vivado, ĝiaj utiloj kaj malutiloj. Ili promenadis sur belega vojo tra aleo de arboj, kaj je la malproksima vidaĵo estis monteto kovrita per florantaj herboj kaj brilanta sub sennuba ĉielo.
"Antaŭe tiu ĉi vidaĵo estis tiel bela kiel hodiaŭ" diris unu el ili. "Jes" respondis la alia "sed tiam ni marŝus tremante, ni timus rabistojn aŭ militistojn de ia granda barono. Vojo estus malbona kaj certe ni ne havus pluvombrelojn se pluvus."
"Ĉu la nuna tempo kaj ĝia senĉesa aktiveco, ĝiaj bezonoj, ĝia preskaŭ lukso por malriĉuloj estas egale bona por krei fortan kaj nobelan karakteron? Ĉu vi ne kredas ke simpleco estas la plej bona por ĉiuj?" "Ne" respondis la alia, "ni havas edukecon kaj ĵurnalojn." "Ĵurnalojn" kun akcento de grandega malestimo. "Ĵurnaloj estas similaj je ventoflagoj aŭ vaporfajfoj; nur utilaj por montri kien blovas la vento, aŭ por fari bruon. Vidu do kion ĵurnaloj diras pri Esperanto!"
Unue ili legis en la "Daily News": "But we are inclined to think that Esperanto, having no literature and no vital connection with daily living to enrich and refine and subtilize it, would be a poor language, in which it would be well nigh impossible to communicate any ideas but the simplest and most commonplace."
Tiam ili malfermis la "Daily Chronicle" kaj legis: "A gathering of forty or fifty members gave a hearty welcome to the visitors, and the facility of comprehension and of speech on both sides was a revelation."
Alia ĵurnalo kiun ili legis estis la "Daily Telegraph" kie oni trovis la sekvantan mallongan kritikaĵon "Its meagre scant array of words Could puzzle no beginner; Untutored cannibals by herds, Would learn them after dinner."
La "Glasgow Times" diris "I fear that even the enthusiastic W. T. Stead will not gain many disciples for Esperanto."
En la "World’s Work" ili legis "There seems little doubt that Esperanto is at present holding the field against many rivals."
La "General Practitioner" presis "It is good for the general cause of an International language that Esperanto should be propagated as much as possible."
La du amikoj legis kvardek ĵurnalojn kaj trovadis similajn diversajn kritikojn pri la kara lingvo.
E. A. Lawrence.
[Vere la nuna sukceso de la Esperantista movado ŝuldas al ĵurnaloj grandan ŝuldon. Sen la helpo kiun ĝi ricevis; precipe de la Revuo de Revuoj, T.P.’s Weekly kaj similaj eldonoj, Esperanto en Anglujo ne estus tiel disvastiĝata kiel ĝi hodiaŭ estas. Unua ekzemplero de la Esperanta Gazeto ne estus kompleta sen korega dankesprimo, kaj la espero ke ĉiamkreskanta nombro de ĵurnaloj estados niaj "Bonegaj Amikoj" en tiu ĉi bonfarada movado.—Editor’s Note].