El Rusujo.—Mi ĵus revenis de mia longa Esperantista vojaĝo. Plej diverslandajn Esperantistojn renkontis mi: Hungarajn, Germanajn, Bohemajn, Francajn, Rusajn, Italajn—ĉiujn mi same bone komprenis, kun ĉiuj mi min sentis internaciulo, homo, Esperantisto! Mi konvinkis min, ke Esperanto estas parolebla de ĉiuj Eŭropaj popoloj, kaj vidis, ke nenio povos haltigi la fortan fluon de tiu ĉi progresaĵo.—Via, G. Kolowrat, en St. Peterburgo.
Pri la prefikso MAL.—Ĉiuj Esperantistoj konsentas, ke ni ne devas uzi la prefikson MAL-, kiam la logiko enkondukus uzon de SEN aŭ NE. La prefikso MAL- montras la kontraŭecon. La du ideoj estas kontraŭaj, nur kiam ilia sumo faras nulon. Eble oni ridetos tiun algebran difinon. Tamen mi kredas, ke oni povas eltiri el ĝi, en la plimulto da okazoj, limon inter la uzo de MAL-, kaj tiu de SEN aŭ NE. Ekz.:
Se ni varmigis ian mason da akvo, kaj malvarmigis, laŭ la sama grado, egalan mason, sufiĉos miksi ilin, por havi nenion faritan.
Puŝite egale kaj samtempe dekstren kaj maldekstren, oni ne moviĝas. Persono kiu logas nin pro siaj bonaj kvalitoj, kaj mallogas pro la malbonaj, sume lasas nin indiferantaj. Grasa makulo sur papero, lumigita de poste, aperas brila; de antaŭe lumigita, ĝi estas malbrila; lumigita egale ĉe ĉiu flanko, ĝi malaperas. Kunigante homon fortikan kun alia malfortika, oni povus akiri la saman laboron, kiel per du homoj senigitaj de tiuj du ecoj.
Ĝenerale, la estaĵoj kaj aferoj posedas kvalitojn aŭ propraĵojn, kiujn ni kutimas vidi kunestantaj laŭ ia grado. Tio estas la komuna nivelo. Se radiko sciigas, ke ia propraĵo superas ĉi tiun nivelon, la sama radiko kun MAL- montras la saman propraĵon laŭ malsupera grado. Sed kiam ni intencas celi la foreston aŭ neeston de propraĵo ni uzu SEN aŭ NE. Ekz.:
La morto estas nur la seniĝo de la vivo; kaj la vivo neniam malon havas. (La morto havas unu, la naskiĝon; ĉar en urbo, kie la nombro de la naskiĝoj egalas tiun de la malnaskiĝoj, la kvanto da loĝantoj ne ŝanĝigas.) Do, vortoj kiel malviva, malakra, malrekta, malcentra, malebla, malesti, nenion signifas, se oni donas al la prefikso MAL- ĝian veran sencon.
Nun, ĉu ekzistas ia diferenco inter SEN kaj NE? Eble pli bone estis uzi SEN kiam la propraĵo celata okaze forestas, kaj NE kiam ĝi tute neestis. Senviva korpo; neviva ŝtono.
Sed mi konfesas, ke ĉi tio estas nur bagatelo.—H. Sentis, Grenoble.
P.S.—En Jan., 1903, mi sendis artikolon pri tiu temo al la malaperinta R.I. (H.S.).
Atesto pri facileco (se oni bezonas plu!).—Mi estis aŭdinta pri Esperanto, sed mi sciis nenion pri ĝi antaŭ gestera (hieraŭ) vespero, kiam amiko sendis al mi leteron skribitan en Esperanto. Post tri kvartonoj da horo, per la helpo de unu kopio (kajero) de The Esperantist, kiun mi ricevis kune kun mia letero, mi povis skribi Esperantan respondon! Post vespermanĝo tre horojn da nokto mi laboris (studis) pri la paĝoj de la Gazeto. Nun, morgaŭe, mi estas leginta granda(n) parto(n) de la Gazeto, kaj mi povas kompreni la vortojn preskaŭ tutajn, kvankam mi havas nek vortaron nek gramatikon, ekceptinte The Esperantist. Esperanto ja estas mirindega lingvo. La alia lingvo internacia, la malnova Volapük ne povis kompariĝi kun tiu ĉi. Ju pli mi vidas pri ĝi, des pli korege mi ŝatas ĝin. Volu pardoni min, se mia letero enhavas kelkajn erorojn kaj kredu ke mi estas, via tre vere, N.L.H. en Calcutta, Hindujo.
(A letter composed after but four hours’ study, without dictionary or grammar, other than The Esperantist! What can be more convincing? The italics are ours.—Editor).
Referring to your notes in a recent number of The Esperantist, I believe that the best way of spreading a knowledge of Esperanto is for the London Chamber of Commerce to demand from every candidate for their certificate a competent knowledge of the language—that they should be at least able to read and write Esperanto; later on, candidates might be required to speak the language.
This suggestion would be somewhat unreasonable if learning to read and write Esperanto involved much labour; but I am surely overrating the difficulty when I assert that any boy of average ability would be able to conquer it by devoting one hour a week to it during our academical term of three months. A slow boy might require two terms, but slow boys are not wanted in the City or elsewhere.
English people are so abominably shy of any new proposal, especially when it is one of a promising nature, that I shall not be at all surprised if you continue to cry in the wilderness for many a year to come. You will probably have to wait until the International language has been adopted as the language of Commerce by every nation except ours.—Yours faithfully,
Temple Orme.
Originale verkita de Dro A.M., No. 8720 (Trinidad).
La celo de ĉiu Esperantisto estas, aŭ devus esti, la forigo de naciaj antaŭjuĝoj, kaj li devus uzi ĉiujn batalilojn por efekti ĝin. Unu el tiuj ĉi bataliloj estas Antropologio. La konatiĝo kun la principoj de tiu ĉi scienco montros nin, ke la diversaj Eŭropaj nacioj estas ja apudaj parencoj, kaj ke la tiel nomataj naciaj malamikaĵoj estas pli ol malbonaj. Kio estas tiuj ĉi malamikaĵoj, krom heredaĵoj de la estinteco, nutritaj de egoistaj regnestroj, kaj nuntempe, ni ĝin diras honte, de la malveroj de egale egoistaj historiaj skribantoj.
Por la nemetiisto, mi diru, ke la antropologiisto estas la naturisto de la homo, kiu fondas siajn konkludojn sur la mezuroj kaj sur la fizikaj trajtoj karakteraj de la vivantoj, kaj ankaŭ de la mortintoj, sur la korpoj de la vivantoj aŭ de la mortintoj, sed, kutime, sur la skeletoj de la mortintoj, kaj ne, kiel la historiaj skribantoj, sur la priskribaĵoj de la malnovaj Grekaj kaj Latinaj aŭtoroj.
La plej gravaj mezuroj estas tiuj de la kranio.
La kranioj dividiĝas en tri klasojn, laŭ la proporcio de la larĝeco je la longeco; tiu ĉi proporcio, donita kiel procento da la longeco, estas nomata "cefalika indikilo."
La larĝeco estas mezurata ĵus super la oreloj, kaj la longeco de punkto inter la brovoj ĝis la okcipita ŝvelaĵo. La proporcio de la longa kapo (dolikocefaliko) estas malpli ol 75%, de la meza kapo (mezocefaliko) de 75% ĝis 80%, kaj la larĝa kapo (brakicefaliko) pli ol 80%.
La jena priskribo ne enhavas Rusujon, Finlandon, Laplandon aŭ Hungarujon, ĉar, rilate al iliaj loĝantoj, ili apartenas Azion; eĉ Rusujo havas tre malgrandan nombron da Eŭropsangaj homoj.
La plej unue konata Eŭropa homo estis longa kapulo, mallonga kaj bruneta, posedanta multe da Afrikaj trajtoj. Multaj antropologiistoj kredas, ke li originale venis el Afriko. Estas strange, ke la Afrikanoj havas tradicion laŭ kiu, la unuaj homoj estas nigraj. Unutage iu el ili, baninte sin en lago, blankiĝis! Kompreneble ĉiu rapidis sin bani en la sama lago, kies akvo pli kaj pli nigriĝis pro tio. La banantoj do fariĝis malpli kaj malpli blanka ĝis, fine, la akvo tute perdis sian virton. La malfeliĉuloj, kiuj alvenis tro malfrue, estas la praavoj de la nunaj nigruloj, kaj la aliaj, pli malpli kolorataj, tiuj de la diversaj koloritaj rasoj.
Poste, raso da larĝakapuloj el la Oriento, pli altaj, pri fortaj kaj pli civilizataj ol la longakapuloj, okupis mezan Eŭropon, forpelinte la longakapulojn al Sudo, Nordo kaj Nord-Okcidento. La nunaj Eŭropaj nacioj estas la posteuloj de tiuj ĉi du rasoj.
Por la ordigo, la antropologiistoj supozas, ke estas tri ĉefaj, puraj rasoj en Eŭropo, krom Rusujo, Finlando, Laplando, kaj Hungarujo.
(a). La Teŭtonoj, altaj kaj blondaj, kiuj havas longajn kapojn kaj vizaĵojn, kaj loĝas Skandinavujon kaj nordan Germanujon, estas la posteuloj de tiu parto de la originalaj longakapuloj, kiuj forkuris al la norda for de la larĝakapuloj.
(b). La Mediteraneuloj (Iberioj), malaltaj kaj brunetaj, kiuj havas ankaŭ longajn kapojn kaj vizaĝojn, kaj kiuj okupas la Britajn Insulojn, okcidentan Francujon, Hispanujon kaj la tutan bordon de la Mediteranea maro, estas la posteuloj de la restantaj originalaj longakapuloj.
La diferencaj karakteroj fizikaj de la du rasoj estas racionale klarigitaj per klimataj kondiĉoj. Ni ŝuldas al la Iberioj la civilizadon de antikva Egiptujo, Grekujo kaj Romo, sencitante tiun de Persujo kaj eble tiujn de la Semitaj Imperioj, ĉar estas preskaŭ certe, ke tiuj ĉi ankaŭ apartenis al la Mediteranea raso.
(c). La Keltoj, mezaltaj kaj brunetaj, kiuj havis larĝajn kapojn kaj vizaĝojn kaj loĝis mezan Eŭropon (mezan Francujon, sudan Germanujon, Aŭstrujon, Bohemujon, Polujon, kaj aliajn).
La Slavoj apartenas al tiu ĉi raso, kiu estis la posteulo de tiu originala raso, kiu forpelis la longakapulojn.
Senprecize, la fizikaj karakteroj de la tri rasoj troviĝas en la citataj landoj, sed estas esceptaĵoj. Ekzemple:—Forta larĝkapa elemento troviĝas en iaj partoj de Danujo. Ankaŭ la Baskoj (Basques) prezentas alian escepton, ĉar ili posedas larĝajn kapojn kaj longajn vizaĝojn. Kontraŭe apud la rivero Dordonjo (Dordogne) oni trovas longajn kapojn sed larĝajn vizaĝojn.
Kompreneble estas pli kumune trovi mezocefalikajn kapojn ĉie, pro la intima miksado de la tri rasoj. Se la leganto kalkulos la nombron de praavoj, kiujn li posedas dum du mil jaroj, li vidos, ke tio ĉi nur estas natura, ĉar liaj propraj praavoj estos pli multenombraj ol la tiama tuta loĝantaro de Eŭropo.
Hodiaŭ ne ekzistas tia estaĵo, kia Teŭtono, Kelto aŭ Mediteraneo.
Kelkaj vortoj estas necesaj pri la termino Kelta. La Kelto de la antropologiisto estas la larĝa kapo de meza Eŭropo, sed la "Kelto" de la historiaj verkantoj diversas, laŭ la fantazio de la aŭtoro. Nuntempe la Francoj, Kimroj, Skotoj, kaj Irlandoj ĝuas la titolon. El tiuj ĉi, nur malgranda parto da Francujo povas prave uzi la nomon, la aliaj estas tielnomitaj, ĉar ili okazas paroli Keltajn dialektojn.
La malĝusta uzado de tiu ĉi vorto ĉe la aŭtoroj kaj la politikistoj pligrandigis multege naciajn malamikaĵojn inter la Angloj kaj Irlandoj, kaj ankaŭ inter la Francoj kaj la Germanoj.
Kvankam la Germanoj estas tiel multe aŭ pli Keltaj ol la Francoj, tamen tutaj libraroj estas skribintaj de Germanoj kontraŭ la Kelta Franco, kalumniante lin pro lia raso. Mommsen, rilate al tio ĉi, estas malglore la plej granda ofendanto el ĉiuj; tamen lia kapo estis klare Kelta. Malfeliĉa fakto—por tiuj ĉi Germanaj aŭtoroj—estas, ke multaj el la plej famaj Germanoj havis la larĝan Keltan kapon, inter ili, Goethe, Schiller, Bismarck kaj eĉ Martin Luther!
Ĉu la ironio povus plimulton fari?
La nescianta Angla malestimo por la Irlandoj estas eĉ pli malbona ol la Germana malestimo de la Francoj, ĉar la Kelta elemento ĉe la Irlandoj estas tre malgranda kaj tiel intime intermiksita kun la aliaj, ke ĝi ne estas videbla. Kontraŭe, en la orienta parto de Anglujo, kie la Danoj loĝiĝis, la Kelta elemento estas tre ofte trovata.
La "Kelta" montano ankaŭ ŝuldas sian ekzistaĵon al la fantazio de la aŭtoroj. La vera Skota montano estas Teŭtona-Mediteranea.
Mi ŝuldas multe al la libreto de John Munro Historio de la Brita Raso (History of the British Race; Newnes), kiun mi konsilas Esperantistojn legi, kiel enkonduko al la scienco de antropologio.
Kun granda bedaŭro ni anoncas, ke la agema Malta Societo ĵus estas perdinta Sron A. Littlejohn, unu el la plej energiaj klopodantoj inter la fervora insulanaro. Kaj, por pruvi, ke malfeliĉoj neniam venas unuope, la sama grupo ankaŭ perdis la servojn de la helpanto, kiu estis tipografonta la novan ĵurnalon, pri kiu la Maltaj Esperantistoj nun klopodas.
Kaj la sekvanta sciigo el Rusujo ankaŭ estas precipe doloriga. "La 23 Septembro subite mortis Membro de la Soceito Espero, Ekscelenco Gregorij Nikolaeviĉ Ljubi, poŝtcenzuristo de eksterlandaj ĵurnaloj, kaj cenzuristo de la venonta Rusa ĵurnalo ‘Esperanto.’"
La mortinto estis progresema homo, li multe faradis por la Soceito Espero, li penadis detrui la cenzurajn barilojn rilatajn la lingvon Esperanto, kaj lia morto estas gravega perdo por ni Rusaj Esperantistoj.
British Esperantists will learn with pleasure that, just as we are going to Press, news has been received of the foundation of The London School of Esperanto. E. A. Millidge, Esq., one of our most able Esperantists (to whom we owe most hearty thanks for valuable assistance in revising the proofs of several of our numbers), will be the chief instructor. For information apply to the Secretary, 93, Chancery Lane, London, W.C.
The principal articles of late dealing with Esperanto have appeared in the Sheffield Independent, Glasgow Evening Times, To-day, and the Church Family Newspaper. This last has been especially useful, as a reference was given for further information, with the result that many new adherents have been gained, especially among the Clergy. If only contributors would remember never to let an article appear without some such reference, our progress would be even more rapid than it at present is.
Originale verkita de William Officer.
Originale verkita de G. Kolowrat Ĉervinski.
Verkita de Rev. A. H. Nankivell.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Originale verkita fantazio de C. Oxenford.
Frapon! Ha, la poŝtisto—letero de unu el miaj paperaj amikoj. Vi ridetas, tamen estas vere. Mi havas multe da paperaj amikoj, tio estas amikoj, kiujn mi neniam estas vidinta; sed kiuj skribas al mi el aliaj landoj. Kaj tiaj bonaj amikoj! Ĝuste similaj al la libroj, la plej bonaj, kiujn oni povas posedi. Negrave kio mi estas vizaĝe, profesie; neniam ili permesos min senti, ke mi estas malbela, malsprita, neinteresa. Se mi ne estas vestata tiel bone, kiel aliaj, neniam ili turnas la kapon kiam ni renkontas nin, sed ĉiam ili salutas min kun amika rideto. Se mi estas laca, malafabla, kiam oni min vizitas, oni nek ekkoleras nek nomas min malafablulino, sed oni kvietigas min, kaj helpas min forgesi la kaŭzon de mia maltrankvileco.
Sed mi devas rapidi pretigi ilin akcepti. Ĉiuj miaj paperamikoj vizitos min hodiaŭ vespere. Kia amaso tie estos! Tiu ĉi salono apenaŭ ilin enhavos.
Mi estas ornaminta la ĉambron per floroj kaj, kiam la kandeloj estos lumigitaj ni aperos tute belegaj. Mian veston? Mi estas vera virino: mi estas vestinta min simila al la reĝino de Ŝiba. Tiun vesperon mi trafas la deziron de mia koro: mi akceptas amikojn, kaj mi estas en plej gaja humoro.
Ha, ĉi tie venas la unua gasto.
"Kiel vi sanas, Sinjoro...?"
Ha, ha! vi supozas, ke mi estas dironta al vi lian nomon? Ne, ne!
Li salutas min; kia manpremo! Nuntempe oni premas manojn laŭ malnerva maniero, tute ekkoleriganta. Sed ne premu mian manon tro kore, amiko mia; vi viroj neniam konas viajn fortojn.
Nun la aliaj alvenas, kaj mi rapidas ilin akcepti.
"Bonan vesperon, Sinjoro ... mi estas ĉarmata vin renkonti; kaj vin ankaŭ, Sinjoro. Kion vi diras? Ho, Ho flatantulo, foriru, estas facile vidi, ke vi elvenas el La Belle France!"
Sed kiu estas tiu ĉi grandegulo, kiu alportas kun li tian malvarman venton? Estas mia amiko el Rusujo; li estas sufiĉe aminda serĉi por mi poŝtmarkojn, kvankam li min konis nur malmulte da tempo. Mi devas paroli iom kun li, kaj prezenti lin al tiu ĉi ĉarma Fraŭlino el Aŭstrujo, kiu tiel timeme envenas en la salonon, kun mallevataj okuloj. Ŝi estas juna Esperantistino, kaj devas esti kuraĝigata.
Kiu estas tiu ĉi sinjoro? Mi ne konas lin—sed ne, mi memoras, li estas vidinta mian nomon sur la "Adresareto de personoj kiuj deziras korespondadi," kaj deziras konatiĝi kun mi. Estimata Sinjoro, mi timas ke vi ne ĝuos kunvenon de fremduloj! Kion, vi estas botanikisto? Nu, jen kelkaj kuriozaj floroj; certe vi ĝuos ilian societon, ĝis kiam mi povos trovi inter miaj gastoj similan spiriton por prezenti al vi.
Ankoraŭ alia gasto, kiu malalte kliniĝas por kisi mian manon. Tiu ĉi ago, ĉu ĝi estas laŭ miaj Anglaj idealoj de la konveneco? Ĉu mi permesos al mi ĝin akcepti? Sed, mi forgesas, nun mi estas kosmopolitanino, kaj mi konformas al la kutimojn de ĉiuj landoj.
Alia gasto, kaj ankoraŭ alia. "Bonvenon, miaj amikoj, bonvenon!"
Malgraŭ mia feliĉeco, mi iom malkontentiĝas; unu el miaj amikoj mankas; kaj mi estas pro tio tre malĝoja. Inter ĉiuj el miaj paperamikoj, li estas la plej ŝatata. Mi trarigardas la salonon, ne, tie ĉi li ne estas. Ha! Li envenas—"Mia kara Sinjoro, mi estas ĉarmata vin vidi. Venu, sidiĝu apud mi kelkajn minutojn, kaj diru kial vi estas tiel malfrua. Via Parizo, ĉu ŝi estas tiel ĝoja, ke vi ne deziras ŝin forlasi eĉ por unu tago?"
Mi ekrigardas ĉirkaŭ la salono—kun tiuj ĉi bonaj amikaj personoj ĉe mi mi estas feliĉega, sed—tamen estas—iom stranga,—nekomprenebla! Mi trovas min tute nekapabla rekoni eĉ unu personon. Tiuj vizaĝoj kaj tiuj formoj ŝajnas ĉiun momenton ŝanĝiĝi. Kelkafoje oni estas blonda, kelkafoje bruna aŭ malhela. Unufoje oni estas granda, aliafoje malgranda! Ĉu miaj okuloj trompas min? Ho! kio okazas? Estas subite malvarme, mallume; la salono estas neokupata. Hu! mi vekiĝas tremetante. Nur estas sonĝo. Ho ve! mi estas ankoraŭ sola. Nur spirite mi renkontis miajn amikojn, ili ja estas paperamikoj!
Eble, mi pripensas, estas tiom pli bone. Ve! kiam mi ekrigardas min spegule, kaj mi vidas malgrandan, malbelan virineton de maturaĝo, mi ĝojas, ke ili ne povas vidi min. Ĉu ili daŭrus skribi al mi se ili povus min vidi kaj—sed ne, mi ne estos malamika, maljusta!
Tial miaj paperamikoj, al vi! Mi trinkas je via sano (kvankam nur per mia amata kafo) kaj mi dankas vin pro la multe da feliĉaj horoj, kiujn vi estas donintaj al mi; pro la multo da agrablaj ekskursoj, kiujn mi estas fantazie partopreninta kun vi; unuvorte, pro via amikeco. Ĝis la revido, amikoj miaj!
Heroino malmulte konata. Originale verkita de E.W.
En 1849 mi legis en ĵurnalo de la Orientaj Hindoj, pri juna heroino kiu, sur la Kimra marbordo, estis superinta la gloran heroaĵon de Grace Darling. Mia spirito estis ankoraŭ tro okupita je la revolucioj de 1848 kaj ĝiaj sekvoj, por ke mi povu multe klopodi pri afero individua, sed, post dekses monatoj, estante ĉe amikino, kiu bone konis Fishguard Golfeton kaj ĝiajn loĝantojn, mi ŝin demandis pri la nova heroino.
Al la tempo de la mirinda ago ŝi estis en tiu regiono kaj kompreneble estis vizitinta la familion Llewellyn. La patro estis fiŝkaptisto, tiel, kiel ĉiuj la vilaĝanoj, esceptinte unu butikisto kaj la drinkejmastro. Li estis vidvo, havis vizaĝon inteligentan, sed li tute ne povis paroli nek kompreni la Anglan lingvon. Tamen liaj filinoj estis pli kleraj. Ili estis grandaj, fortikaj, kaj belegaj virinoj, la pliaĝa, Margareto, havis preskaŭ dudek kvin jarojn.
Mia amikino donis al mi kopion de la rakonto de la pli juna fratino, Marta. Jen ĝia resumo, multe mallongigita.
Rakonto de Marto: "Mi senvestigadis min, kaj mia fratino preĝadis. Subite ŝi ekleviĝis de siaj genuoj ekkriante: "Mi aŭdis pafadon. Ŝipo estas inter la ŝtonegoj." Mi nenion aŭdis, sed ŝi komencis rapide sin vesti kaj ni kune eliris por doni averton.
Ekstere ni povis apenaŭ stariĝi, kaj la ŝaŭmo kun la ondoj sin ĵetis sur la vojeton. Kiam ni atingis la drinkejon, nia patro kaj la ceteraj viroj kredis, ke ni ne povas esti alie ol frenezaj. Ili aŭdis nenian pafadon; la nokto estis tiel nigra, kiel la peĉo; nenia ŝipo volus proksimiĝi al la tero en tia vetero; se ŝipo tie estus, ili povus nenion fari por ĝin helpi; nenia boato povus naĝi unu minuton sur tia maro. Sed Mago (Margareto) ne volis reveni ĉe ni. Forte alpremante unu la alian, kaj ofte falante, ni marŝis laŭlonge la krutaĵon, kiu ne estas alta kaj kiu, je diversaj lokoj, superpendas la maron. Niaj okuloj kutimiĝinte al la mallumeco, ni vidis la blankan ŝaŭmon kune kun granda nigra makulo, kaj, apud ĝi, malgrandajn makulojn. Ŝi diris: "Jen estas la ŝipo, tiuj estas dronontaj maristoj; ni devas savi ilin!" Ne malproksime estis du stangoj, kaj ankaŭ fortaj ŝnuregoj kaj turniloj por suprentiri la boatojn kiam oni atendas uragon. Mago komencis tordi ŝnuregojn ĉirkaŭ sia talio. Mi komprenis, ke ŝi ĵetos sin en la ondegojn, kaj mi diris: "Ho! memoru pri via senmorta animo; ĉu vi estas certa, ke ĝi estos savota?" Ŝi respondis: "Tio ĉi tute ne estas grava, mia nuna devo estas savi tiujn ĉi dronontojn." Mi penadis fortiri la ŝnuregon, por ke ŝi ne sin alligu, sed ŝi fariĝis tute furioza kaj laŭte ekkriis: "Mi ja iros en la maron; se vi ne faros tion, kion mi ordonos, se vi ne turnos la turnilon, kiam mi elvokos, vi estos tiu, kiu mortigis sian fratinon."
Ŝi kuris, kun la ŝnurego alligita, kaj ŝi saltis kiel eble plej forte. Subite mi sentis ekskuon, mi turnis kaj tiris; ŝi suprenvenis kun viro inter siaj brakoj. Ŝi metis lin sur la herbon; denove ŝi saltis, kaj mi turnis la tenilon; dua viro saviĝis—poste tria. Nun, la ŝnurego estante preskaŭ tratranĉita, ŝi sendis min al la drinkejo por alvoki helpon.
Dume ŝi prenis ŝnuregon de alia stango kaj alligis ĝin ĉirkaŭ sian korpon. Homoj alvenis kun lankovriloj, brando, lanternoj kaj ujoj da varmega akvo. Mi helpis ĉe la malsekaj, nekonsciaj maristoj. Kelkaj viroj laboris la turnilon, kaj Mago suprenportis kvaran viron, sed ondego ĵetis ilin kontraŭ akran ŝtonegon, kaj lia cerbo kaj sango ŝpruciĝis sur ŝia gorĝo kaj kolo. Ŝi ŝajnis morta, sed poste ŝi englutis iom da brando, kaj sin ĵetis en la maron kaj savis la lastan viron. Nun la laboro de Mago estis finita, kaj ŝi ploregis. Ni flegis ŝin, portis ŝin hejme, kaj kuŝis ŝin lite, sed ĉiam ŝi ploregadis; eĉ nuntempe, kiam ajn ŝi ne povas dormi, ŝi senĉese ploras."
Kompreneble, mi tre deziris vidi Margareton, ĉar oni diris, ke ŝia vizaĝo similas eĉ pli ol antaŭe al Sankta Virgulino de Rafaelo, sed mi ne povis. Ŝi akceptis multajn vizitantojn, sed kun neniu ŝi parolis pri la ŝippereo.
Li tiama episkopo de St. Davids estis Dro Connop Thirlwall, la klera historiskribanto de antikva Grekujo. Li simptiis kun la Kimroj, kaj eĉ estis lerninta ilian tre malfacilan lingvon. Li sendis al la du fratinoj £100 (2,500 frankojn) je signo de admiro pro ilia nobla sindoneco. Li ankaŭ komunikis al la direktoroj de Lloyds la detalojn pri la afero, kaj ili sendis al Margareto £100, kaj pergamenon iluminitan, sur kiu ili dankis ŝin pro tio, ke ŝi estas savinta la vivon al tri maristoj. (Efektive nur tri estis savitaj, ĉar unu el la kvin mortis malmultajn tagojn post la ŝippereo). Tiamaniere la familio riĉiĝis.
Kiam mi denove estis en Kimrujo, mi intencis viziti la familion Llewellyn, sed oni min sciigis, ke Marto edziniĝis je Koloniano, kaj la tuta familio estis elmigrinta.
La nomo de Margareto Llewellyn estas verŝajne forgesita de ĉiuj krom kelkaj maljunuloj.
Ofte mi pensas, kiel feliĉa estas ŝia sorto, povi plenumi faron tiel heroan, kaj tamen eviti la degradecon de publika sciado.