320

Imperiestro, post revenĝo tia,
Alvokas episkopojn de Francujo,
De Bajerlando kaj de Germanujo:
«En la kortego estas mallibera
«Nobelulino. Ŝi, aŭdinte bonajn
«Raportojn kaj konsilojn, volas kredi 3980
«En Dio, kristanin’ fariĝi. Baptu
«Ŝin, por ke Dio benu ŝin!»—Kaj ili:
«Vi donu al ŝi kiel baptpatrinoj
«Nobelulinojn plej altrangajn!»—Multa
Anaro venis en Ban-Ajkson. Tie
Reĝino de Hispanolando estas
Baptata sub la nomo “Ĵuliino”,
Kaj vole ŝi fariĝas kristanino. Aŭdu.p. 164

Finiĝo de kanto.

321

Imperiestro trudis justan punon,
Kaj kvietigis sian koleregon.
Reĝino Bramimund’ ricevis bapton. 3990
Nun tago malheliĝis... nun noktiĝas...
Kuŝiĝis Reĝo en arkaĵa ĉambr’.... Jen
Je Dio, Sankta Gabriel’ alvenas,
Kaj diras: «Karl’! Kunigu la anarojn,
«Kaj rapidege iru al Birland’, por
«Al Reĝ’ Vivio helpi en Imfurbo.
«Ĉar tiun Idolanoj sieĝadas,
«Kristanoj fervorege vin alvokas!»
Pli volus Karlo ne foriri tien,
Li diras: «Dio! Kiom ŝarĝa vivo!» 4000
Li ploras, tiras sian blankan barbon!...

Tie finiĝas Gesto de Turoldo.

TABELO

PERFIDO DE GENO

Komenco de kanto 1
I. Konsiliĝo ĉe Marsilo 2
Sendo de delegitoj 5
II. Kortego de Karlo 8
Alveno de Marsilanoj 9
Konsiliĝo ĉe Karlo 12
Paroladoj 14
Delegado komisiita al Geno 20
III. Foriro de Geno 30
Alveno de Geno 34
Interdisputo 36
Konsentiĝo 42
Montroj 48
Ĵuroj 50
Donacoj 52 (53)
Reveno de Geno 57
IV. Malamikoj 59
Unuaj sonĝoj de Karlo 60
Ordono por postgvardio 62
Postgvardio 69
Foriro de Karlo 71
V. Kunveno ĉe Marsilo 74
Paroladoj 75
Pretiĝado por batalo 85

MORTO DE ROLANDO

I. Komenco de batalego 86
Fiereco de Rolando 89
Interpuŝo 99
Interpuŝego 115
II. Fulmotondro 119
Daŭrigo de interpuŝego 121
Alveno de Marsilo 126
Dubataloj 130
Batala kampo 140
Daŭrigo de batalego 144
Sonora korno 151
Franca anaro 157
Unua puno al Geno 161
Reiro de Karlo 162
IV. Malvenkego 165
V. Morto de Oliviro 171
Karlo alvojiras 182
VI. Lasta beno de Ĉefepiskopo 190
VII. Morto de Rolando 198

REVENĜOJ

I. Reveno de Karlo 207
Miraklo 209
Bivako 211
Lastaj sonĝoj de Karlo 214
Marsilo en Saraguso 217
II. Alveno de Emiro 219
Senditoj de Baliganzo 223
Reiro de senditoj 229
Vojaĝo de Baliganzo 231
III. Karlo en Rencesvalo 233
Alveno de fremda anaro 244
IV. Formado de franca anaro 247
Preĝo de Karlo 256
Kunveno de anaroj 257
V. Formado de fremda anaro 262
Pretiĝado por batalego 267
Dueloj 271
VI. Kunigo de fremda anaro 285
Duelo inter Karlo kaj Baliganzo 288
Morto de Marsilo 294
VII. Morto de Aldo 298
Dua puno al Geno 300
Juĝa kunsido kontraŭ Genon 301
Duelo inter Tiero kaj Pinabelo 307
Morto de Geno 319
Finiĝo de kanto 321

NOMARO

NOMARO DE GLAVOJ

Almaso, Glavo de Turpino.
Durendalo, Rolando.
Ĝojulino, Karlo.
Halteklero, Oliviro.
Mirindulino, Baliganzo.
Murglejso, Geno.
Romanino, Sankta Petro.
Malto, Lanco de Baliganzo.

NOMARO DE ĈEVALOJ

Barbamuŝo, ĉevalo de Klimborino.
Gainuno, Marsilo.
Gramimundo, Valdabruno.
Marmorio, Grandojno.
Pasacervo Geriero.
Saltperduto, Malkvidido.
Sorelo, Gerino.
Taŝebruno, Geno.
Tencenduro, Karlo.
Vejlantifo, Rolando.

PORTRETOJ

Abismo 1631
Baliganzo 3157, 3172
Emiro de Balagero 894
Falsaruno 1213
Geno 301
Karlo 116
Malprimo de Brigalo 890
Rolando 1152, 1596
Tiero 3818
Ĉevalo de Ĉefepiskopo 1651

Notoj de la tekstpreparinto:

Notu, ke la tradukinto uzis kelkajn nekutimajn vortojn. Ekzemple, “Kölno” anstataŭ “Kolonjo”. Mi konservis linionumerojn kiel en la originala presaĵo; notu, ke la kursivaj linioj ne estas numerata. La spacado post apostrofaj artikoloj diferencis. Mi samigis ĝin. Aliajn ŝanĝojn mi registris per komentoj en HTML-a markado.