276

Imperiestro kuraĝigas Francojn:
«Baronoj noblaj, mi vin amas, ankaŭ
«Al vi mi fidas; ĉar por mi, vi multe
«Batalis, landojn prenis, reĝojn venkis...
«Mi scias... Mi kompense ŝuldas al vi
«Arĝenton, terojn, eĉ la propran korpon... 3410
«Sed venĝu filojn, fratojn, anojn, kiuj
«En Rencesval’ ĵus mortis... Ĉar vi scias
«Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj!»
—Kaj Francoj: «Via Reĝa Moŝto prava!»
Al Karlo dudek mil, per unu voĉo,
Certigas, ke lin ili ne forlasos
Eĉ malgraŭ la danĝeroj aŭ la morto.
Jen tiam ĉiuj frapas per pikstangoj,
Kaj senprokraste batas per la glavoj.
Batal’ terure miriginda estas! Aŭdu.

277

Malprim’ baron’, tra batalejo rajdas,
Li terurege frapas sur Francanojn;p. 143
Jen Duk’ Naim’ fiere lin rigardas,
Kaj lin atakas per kuraĝa bato;
De lia ŝild’ supraĵon li disrompas,
Disŝiras subkirason, lin trapikas
Per flavkolora flago, kaj sur sepcent
Aliajn lin faligas mortigitan. Aŭdu.

278

Kanabo Reĝo, frato de Emiro
Per spronoj forte pikas la ĉevalon, 3430
Eltiras glavon je kristalprenilo,
Naimon frapas sur la princan kaskon,
Per tranĉa ŝtalo ĝin disigas, ankaŭ
Disrompas kvin el kaskaj rimenetoj.
Al Duko ne utilas ferplataĵa
Subkasko, ĉar subaĵo ĝis la karno
Tranĉiĝis kaj pecaĵo falas teren.
Per tia bato Duk’ senkonsciiĝas;
Li estus mem falinta se ne Dio
Protektus. Li je l’ kolo ĉirkaŭprenas 3440
Ĉevalon. Sed, se Idolano frapos
Denove, nobelulo nepre mortos.
Jen venas Karlo de Francuj’ por helpo. Aŭdu.

279

Naimo Duk’ ekstreme danĝeriĝas,
Ĉar Idolan’ rapidas reataki.
Sed Karl’: «Malnobla, Vi pri tio pentos!»
Kaj kuraĝege Karlo lin atakas,
Disrompas ŝildon kontraŭ lia brusto,
Disŝiras mentonumon de kiraso,
Per lanc’ trapikas korpon, lin faligas
Senvivan de malokupita selo. Aŭdu.p. 144

280

Dolore premegiĝas Reĝo Karlo
Vidinte antaŭ si Naimon Dukon
Vunditan, kies sang’ makulas verdan
Herbaĵon. Tiam Karlo diras jenajn:
«Sinjor’ Naimo, apud mi nun rajdu.
«Ĵus mortis malnoblulo atakinta;
«Per lanco mi trapikis lian bruston!»
—Kaj Duk’: «Mi kredas Vian Reĝan Moŝton;
«Se mi ne mortos, mi plenumos ŝuldon!»
Konfide, ame, ili kune rajdas, 3460
Kaj ankaŭ dudek mil Francanoj, ĉiuj
Terure kaj fiere bataladas. Aŭdu.

281

Emir’ tra batalejo rajdas, tenas
En mano sian grandan, tranĉan lancon;
Sin ĵetas sur Ginmanon Grafon, rompas
Sur lia koro lian blankan ŝildon,
Disŝiras la subaĵon de kiraso,
Distranĉas bruston, flankojn; lin mortintan
Faligas de ĉeval’; mortigas ankaŭ
Loranton, Gebuinon kaj Riŝardon
Grandaĝan estron de Normanoj. Krias 3470
Fremduloj: «Brava batalant’! Terura
«Mirindulino! Nu, baronoj, frapu!» Aŭdu.

282

Arabaj kavaliroj estas belaj!
Basklanoj, Argoj, Oksianoj frapas
En interpuŝo per teruraj lancoj!
Sed Francoj ne forkuros; tial, multep. 145
Da viroj ambaŭflanke mortas, kaj ĝis
Vespero, oni forte batalados.
Baronoj francaj amasege mortas!
Ho! Kiom da doloroj, ĝis finiĝo! Aŭdu.

283

Fortege frapas Francoj kaj Araboj;
Pecigas ili glavojn kaj pikstangojn!
Ho, ve! Je l’ vido de rompitaj ŝildoj,
Je l’ aŭdo de la kaskoj kaj de blankaj
Kirasoj bruegantaj kontraŭ ŝildoj,
Je l’ vido de falantaj kavaliroj,
Je l’ aŭd’ de plendaj ĝemoj de mortantoj,
Ho! Kiu ne premiĝus per korŝiro!
Ve! Terurega estas batalego!
Alvokas Baliganzo Apolonon, 3490
Tervagon, Mahometon: «Niaj Dioj!
«Sinjoroj! Mi plenumis Vian servon!
«Mi vin glorigos per statuoj oraj
«Se vi bonvolos helpi kontraŭ Karlon!»
Amiko lia, Gemalfin’ sciigas
Novaĵojn plej malbonajn: «Via Moŝto
«Emira! Tago por vi pereiga!
«Ĉar vi Malprimon, vian filon, perdis!
«Kanabo, via frato, ankaŭ mortis!
«Prosperis al du Francoj frapi ilin! 3500
«Laŭ mia juĝ’, el tiuj estas Karlo,
«Altkreska kaj fiera, tiel blanka
«Per barbo kiel floro en Aprilo!»
Emiro nun mallevas mentonumon
De kask’; sur bruston ekkliniĝas kapo...
Pro doloreg’ li pensas, ke li mortas...
Al si li vokas Janglon la transmaran. Aŭdu.p. 146

284

Emiro diras: «Jangl’, alproksimiĝu!
«Vi estas brava, klera kaj al viaj
«Konsiloj ĉiam mi alkonformiĝis. 3510
«Nu! diru kion pensas vi pri Francoj
«Kaj pri Araboj? Ĉu ni venkos?»—Janglo:
«Emira Via Moŝto ne saviĝos!
«Ne kredu, ke vin savos viaj Dioj,
«Fiera estas Karlo, liaj anoj
«Kuraĝaj kaj plej taŭgaj por batalo!
«Alvoku tamen Oksianojn, Turkojn,
«Arabojn, Enfrunanojn kaj Gajanojn,
«Por senprokraste fari devan agon!» Aŭdu.

Kunigo de fremda anaro.

285

Emiro sur kiras’ larĝigas harojn 3520
De barbo tiel blanka kiel floro
Krataga; li neniel volus halti;
Al buŝo metas klaran sonorkornon;
Ĝin sonorigas. Ĉiuj Idolanoj
Lin aŭdas. Li korpusojn kunvenigas.
Bruege ekblekadas Oksianoj,
Bojadas Argojanoj kiel hundoj.
Freneziĝantaj ĉiuj serĉas Francojn,
Sin ĵetas mezen de Francanoj, ilin
Disigas! Jen sep mil mortintoj falas! Aŭdu.p. 147

286

Ogiro estas brava, ĉar neniam
Pli bona ol li portis la kirason.
Li vidas Francojn disigitajn, vokas
Tieron dukon de Argun’, Gefrejzon
De Anĵo, ankaŭ grafon Ĵoseranon;
Al Karl’ fiere diras: «Vidu, kiom
«Mortigas Idolanoj viajn virojn!
«Forprenu Dio vian kronon, se vi
«Ne venĝos la malgloron per bategoj!»
Neniu eĉ respondas; sed jen ĉiuj 3540
Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn,
Kaj serĉas, kaj batalas Idolanojn. Aŭdu.

287

Terure frapas Reĝo Karlo, Duko
Naimo, kaj Ogiro de Danuj’, kaj
Gefrejz’ de Anĵo, reĝa standardisto.
Ogiro de Danujo, plej terure,
Per spronoj pikas, bridojn lasas, jen li
Sin ĵetas sur la Drakonstandardiston,
Per unu bat’ faligas la Drakonon
Kaj flagon de Emiro. Baliganzo 3550
Ekvidas sian flagon, kaj standardon
De Mahometo ekĵetitajn teren,
Sen ia defendant’, kaj ekpripensas,
Ke rajto estas, malgraŭ li, al Karlo.
Jen Idolanoj malpli kuraĝiĝas,
Jen Karl’ al Francoj diras: «Ĉu, pro Dio,
«Vi helpos al mi?»—Ekrespondas Francoj:
«Demando tia estus insultaĵo!
«Malben’ al kiu ne batados varme!» Aŭdu.p. 148

Duelo inter Karlo kaj Baliganzo.

288

La tago malheliĝas; vesperiĝas; 3560
Per glavoj frapas Francoj, Idolanoj.
Kunvenigintaj ilin Estroj estas
Bravegaj, sed memoras kunvenvorton.
Ekkrias Baliganzo: «Munmirindo!»
—«Munĝojo!», krias glora Reĝo Karlo.
Sin ili konas per laŭtvoĉoj klaraj;
En interpuŝo ambaŭ renkontiĝas,
Sin ĵetas, frapas unu la alian
Per lancoj sur florornamitajn ŝildojn,
Disrompas ŝildojn sub la larĝa bulo, 3570
Disŝiras la subaĵon de kirasoj...
Sed, pli terura bato ne sukcesas.
Rompiĝis selrimenoj; renversiĝas
Du seloj... kaj du reĝoj falas teren...
Rapide ili restariĝas; ambaŭ
Fiere tiras glavon el la ingo...
Jes, tiu dubatalo ne finiĝos
Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu.

289

Bravulo, Karlo de Francujo dolĉa.
Sed Baliganzo lin neniel timas. 3580
Li diras: «Vi mortigis mian filon,
«Malrajte vi okupas mian landon,
«Sed submetiĝu, mi ĝin al vi donos!»
Per glavoj helaj ili kontraŭstaras,
Multfoje forte frapas ŝildojn, kies
Ŝiriĝas leda ligna duoblaĵo;p. 149
Elfalas najloj, disrompiĝas buloj;
Senpere ili frapas sur kirasojn.
Fajreroj ŝprucas el la helaj kaskoj!
Jes, tiu dubatalo ne finiĝos
Nur se mortiĝis unu aŭ l’ alia! Aŭdu.

290

Emiro diras: «Karlo! Vi pripensu,
«Decidu, ke vi petu pri pardono. 3590
«Mi scias, vi mortigis filon mian,
«Malrajte vi postulas teron mian,
«Vi submetiĝu, mi ĝin donos al vi,
«De tie ĉi ĝis Orient’ obea.»
Sed Karlo diras: «Kia hontigaĵo!
«Al Idolano mi ne ŝuldas pacon
«Nek amon! Vi akceptu Dian leĝon,
«Kristan’ fariĝu kaj tuj mi vin amos;
«Sed kredu, servu Ĉiopovan Reĝon!»
—Kaj Baliganz’: «Mi aŭdas sensencaĵojn! 3600
«Per tranĉa glavo mi pli volas morti!» Aŭdu.

291

Emiro estas terurege forta.
Li frapas Karlon sur brunŝtalan kaskon;
Sur kapo li ĝin fendas kaj disrompas;
La ŝtalo tranĉas harojn, kaj fortranĉas
El la kapkarno pecon larĝan pli ol
Manplat’; kranio tie malkovriĝas.
Jen Karlo ŝanceliĝas, preskaŭ falas!
Sed Dio volas, ke li vivas, restas
Venkinto. Sankta Gabriel’ alvenas, 3610
Kaj diras: «Glora Reĝ’! Vi kion faras?» Aŭdu.p. 150

292

Aŭdinte sanktan voĉon de l’ Anĝelo,
Ne timas Karlo minacantan morton,
Kaj koro plifortiĝas. Li Emiron
Frapegas tuj per glavo de Francujo;
Ekrompas brilŝtonornamitan kaskon,
Disrompas kapon, kaj distranĉas cerbon,
Kaj tutan la vizaĝon ĝis blankbarbo;
Faligas lin mortintan senespere...
«Munĝojo!», krias li, por sin konigi. 3620
Jen Duk’ Naim’ alkuras, Tencenduron
Kondukas; Karl’ ekrajdas; Idolanoj
Nun forkuradas!... Tion Dio volas!
Nun Francoj trafis celon de l’ milito. Aŭdu.

293

Ĉar Dio volas, Idolanoj kuras
For. Ilin persekutas Karl’ kaj Francoj.
Jen Reĝo: «Estroj! venĝu la suferojn!
«Kun ĝojo nun frapadu, ĉar mi, antaŭ
«Nelonge, vidis vin plorantajn!»—Francoj:
«Ĉi estas rajto! Via Reĝa Moŝt’!» kaj 3630
Plej forte kiel eble ili frapas...
Saviĝis nur malmultaj Idolanoj. Aŭdu.

Morto de Marsilo.

294

Dum tag’ varmega kaj tra polvo densa
Nun Idolanoj forkuradas; Francoj
Ĝis Saraguso persekutas ilin.
Sur supron de la Turo suprenirisp. 151
Reĝino Bramimund’ kun korteguloj,
Kaj kanonikoj ne amantaj Dion,
Ne sakramentigitaj herezuloj,
Ne tonsuritaj. Tuj Reĝino vidas 3640
Malvenkon; al Marsil’ sciigas pri ĝi:
«He! Nobla Reĝ’, ne venkis niaj anoj!
«Emir’ malglore mortis!» Ŝin aŭdinte,
Marsil’ al muro turnas, kaŝas kapon...
Li ploras... Pro korŝiro li mortiĝas...
Sed ĉar li ne puriĝis de la pekoj,
Diabloj prenas for animon lian. Aŭdu.

295

Jam mortis Idolanoj, kaj nur kelkaj
Forkuris. Karlo venkis en batalo.
Disĵetiginte pordon de la urbo, 3650
Li scias, ke ĝin oni ne defendos
Plu; tiam gent’ eniras Saraguson
Prenitan. Tie ĉi venkintoj nokton
Pasigas. Fieriĝas Reĝ’ blankbarba.
Reĝin’ al li fordonas turojn, kvindek
Malgrandajn kaj dek grandajn. Ellaboras
Mirinde tiu, kiun Dio helpas. Aŭdu.

296

Nun mallumiĝis tago; vesperiĝas;
Heliĝas luno, treme brilas steloj.
Imperiestro regas Saraguson. 3660
Mil Francoj, laŭ l’ ordon’, trairas urbon,
Disĵetas per hakiloj, fermarteloj
Preĝejojn idolanajn kaj hebreajn,
Pecigas Mahon, ĉiujn idolaĵojn;p. 152
Ne restas plu mensoga sorĉa ia
Postsigno. Reĝo kredas Dion, volas
Plenumi Lian servon. Episkopoj
Sanktigas akvon, en baptejon puŝas
La Idolanojn.... Se rifuzos iu,
Li mortu per pendiĝo, fajr’, aŭ glavo! 3670
Kristanaj ekfariĝas pli ol cent mil
Baptitoj; sed Reĝin’ aparte estas
Kaptita; oni prenos ŝin ĝis dolĉa
Francujo. Reĝo volas ŝin konverti. Aŭdu.

297

For nokto; jen leviĝas hela tago.
Provizas Karlo Saragusajn turojn,
Restigas tie mil bravegajn anojn,
Por gardi urbon al Imperiestro.
Ekrajdas Reĝo, ĉiuj liaj anoj,
Kaj Bramimundo malliberigita. 3680
Intencas li nur bonfaradi al ŝi...
Reiras ĉiuj ĝoje kaj glorege.
Perforte ili paŝas tra Nerbuno,
Al nobla urb’ Burdelo iras. Karlo
Almetas sur altaron de barono
Sanktul’ Sevrino Olifanton plenan
Je ormoneroj. Tie pilgrimantoj
Ĝin povas vidi. Reĝo per ŝipegoj
Trairas sur Girundo, ĝis Blaivo;
Kondukas nevon, Oliviron, ankaŭ 3690
Ĉefepiskopon tiel saĝan, bravan.
En blankajn ĉerkojn oni metas ilin
Ĉe San Roman’. Nun ili estas tie...
Por ili Francoj preĝas per multnomoj
Al Dio? Karl’ transrajdas valojn, montojn,p. 153
Ĝis Ajkso; li ne haltas en rajdado;
Alvenas tien kaj malsupreniras
Ĉe pordo de palaco. En ĉambregon
Irinte, li kunvokas konsilistojn,
Saksanojn, Bajeranojn, Loheranojn, 3700
Frizanojn, Alemanojn, Burginanojn,
Pejtanojn kaj Britanojn kaj Normanojn,
Kaj la plej prudentulojn en Francujo.
Tuj komenciĝos juĝo kontraŭ Genon. Aŭdu.

Morto de Aldo.

298

El Hispanujo venis Estro Karlo
Al Ajkso, urb’ plej bona en Francujo.
En ĉambron de palaco li eniras;
Fraŭlino bela, Aldo, al li venas.
Ŝi diras: «Kie estas Estr’ Rolando
«Ĵurinta min, ke li edziĝos kun mi?» 3710
Sed Reĝo ekpremiĝas pro doloro!
Li ploras, tiras sian blankan barbon,
«Fratino! Pri mortinto vi demandas!
«Mi lin kompensos al vi, Karulino!
«Pli bonan ol Ludviko mi ne konas;
«Li, mia filo, estros miajn terojn!»
Respondas Aldo: «Stranga parolado!
«Min gardu Di’, Sanktuloj kaj Anĝeloj,
«Ke vivos mi post morto de Rolando!»
Ŝi ekpaliĝas, svenas antaŭ Karlo!... 3720
Ŝi mortis!... Dio! Prenu la animon!...
Baronoj francaj ĝemas, ploras pri ŝi! Aŭdu.p. 154

299

Ĵus bela Aldo iris al finiĝo!
La Reĝo pensas, ke ŝi nur svenadas;
Li kompatadas pri ŝi, ploras larmojn;
Li prenas ŝiajn manojn, ŝin subtenas,
Sed kap’ de Ald’ kliniĝas sur la ŝultrojn!
Nun, kiam Karlo vidas ŝin mortintan,
Li tuj venigas kvar grafinojn, kiuj
En monaĥejon baldaŭ ŝin forportas, 3730
Kaj gardas korpon ĝis la plentagiĝo.
Ŝin oni bele metis sub altaron;
Funebron grandan Reĝo faris al ŝi. Aŭdu.

Dua puno al Geno.

300

Imperiestro ĵus revenis Ajkson.
Nun katenata perfidulo Geno
Alkondukiĝas al palac’ de urbo.
Serĝentoj lin alligas kontraŭ fosto,
Kunligas liajn manojn per cervfelaj
Rimenoj, frapas lin per skurĝoj kaj per
Bastonoj, (al li justa pun’); atendas 3740
Li tiel dolorege juĝkunsidon. Aŭdu.

Juĝa kunsido kontraŭ Genon.

301

Laŭ priskribaĵo sur antikva Gesto
Kunvokis Karl’, el ĉiuj landoj, virojn.
Kunvenis ili en kapelon Ajksan,p. 155
Dum glora tago de solena festo
De San Silvestro, laŭ la dir’ de kelkaj.
Nun komenciĝas juĝo; kaj novaĵojn
Pri Gen’ perfida, vi tuj eksciiĝos....
La Reĝ’ ordonas: «Lin konduku al mi!» Aŭdu.

302

Tuj diras Estro Karl’: «Baronoj noblaj, 3750
«Vi juĝu Genon laŭ la justa rajto!
«Li venis Hispanujon kun l’ anaro;
«De mi li prenis dudek mil Francanojn,
«Kaj nevon, kiun vi plu ne revidos,
«Kaj Oliviron noblan kaj ĝentilan,
«Kaj dek du konsilistojn... por riĉiĝi!»
Sed Gen’: «Malben’ al mi, se mi ne jesos!
«Roland’ min domaĝigis je arĝento
«Kaj or’; mi tial volis danĝeriĝon
«Kaj morton lian. Tio?... ne perfido!» 3760
Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu.

303

Nun staras Geno antaŭ Reĝo. Per la
Korpaĵo vigla kaj mieno bela,
Se li verema estus, ŝajnus nobla!
Ĉirkaŭe, li rigardas Francojn, ĉiujn
Juĝontojn, kaj apude, siajn tridek
Parencojn. Jen li per laŭtvoĉo diras:
«Pro Dio, petas mi, baronoj, aŭdu!
«Mi estis en l’ anar’ kun Reĝo, kaj mi
«Plenumis lian servon fide, ame. 3770
«Rolando, lia nev’, min ekmalamis,
«Li volis puŝi min al mort’ dolora!
«Mi iris kun sendaĵ’ al Reĝ’ Marsilo!p. 156
«Nur pro lerteco mia mi ne mortis!
«Rolandon bravan, Oliviron, ĉiujn
«Iliajn anojn tiam mi provokis,
«Min aŭdis Karlo kaj baronoj noblaj.
«Ĉi-tio estis venĝo... ne perfido!»
Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu.

304

Vidinte, ke juĝego komenciĝas, 3780
Kunvokas Geno tridek el parencoj;
El ili la plej rimarkinda estas
Sorenca kastelestro, Pinabelo.
Li estas plej ŝatinda, ĉu li devas
Kontraŭparoli aŭ kontraŭbatali.
Ekdiras al li Gen’: «Mi fidas al vi.
«Eltiru min de morto, de malgloro!»
—Kaj Pinabelo: «Jes, mi vin defendos!
«Se franco vin kondamnos al la morto
«Aŭ min batalos (laŭ l’ ordono reĝa), 3790
«Per ŝtala glavo mi lin malpravigos!»
Jen antaŭ li sin klinas grafo Geno. Aŭdu.

305

Nun konsiliĝas Saksoj, Bajeranoj,
Kaj Francoj, kaj Pejtanoj, kaj Normanoj,
Grandnombraj Alemanoj kaj Tejdanoj.
Pli malseveraj estas Alvernanoj,
Pli bonintencaj kontraŭ Pinabelo.
Ĉar ili diras: «Kial ni daŭrigu?
«Forlasu ni la juĝon, kaj ni petu
«La Reĝon, ke al Geno li pardonu! 3800
«Lin Geno servos de nun ame, fide;p. 157
«Rolando mortis, vi lin plu ne vidos,
«Eĉ per elspez’ de oro kaj arĝento!
«Ja, dubatalo estus malsaĝaĵo!»
Baronoj ĉiuj jesas, krome unu:
Tiero, frat’ de Lia Moŝt’ Gefrejzo. Aŭdu.

306

Al Karl’ irinte, la baronoj diras:
«Ni petas Vian Reĝan Moŝton, por ke
«Al grafo Geno de nun vi pardonu;
«Ĉar de nun li vin servos fide, ame; 3810
«Lin lasu vivi, ĉar li estas nobla.
«Rolando mortis, ni lin plu ne vidos,
«Eĉ per elspez’ de oro kaj arĝento!»
Ekkrias Reĝ’: «Vi estas perfiduloj!» Aŭdu.

Duelo inter Tiero kaj Pinabelo.

307

Ĉar vidas Estro Karl’, ke ĉiuj serĉas
Por elturniĝi, li mallevas kapon,
Dolore diras: «Ve! Malfeliĉulo!»
Jen antaŭ li stariĝas kavaliro:
Tiero, frat’ de Duk’ Gefrejz’ de Anĵo.
Tiero estas je korpaĵ’ gracia, 3820
Maldika, nigraj haroj, brunkolora
Vizaĝo, kaj nek granda nek malgranda.
Li afablege diras al la Reĝo:
«Nun trankviliĝu, via Reĝa Moŝto;
«Vi konas min al vi tutsindonema;
«Ĉar pro prapatroj, mi voĉdoni devas,
«Nu, kiel ajn Rolando domaĝigusp. 158
«Al Gen’, ĉi-tiu devis sin deteni
«Pro vi. Sed Gen’ perfidis vian nevon,
«Kaj, per ĵurrompo li sin montris kulpa. 3830
«Li estas inda je pendiĝo, morto!
«Jes! oni ĵetu for al hundoj korpon,
«Ĉar tia estas pun’ al perfiduloj.
«Se iu el parencoj kontraŭdiros
«Min, per ĉi-tiu glav’, ĉe mia flanko,
«Mi estas preta por tuj min pravigi!»
Kaj Francoj diras: «Ja, li estas prava!» Aŭdu.

308

Alvenas apud Reĝon Pinabelo,
Li granda, forta, vigla kaj kuraĝa,
Mortigas, kiujn li ekfrapas. Jen li: 3840
«Kunsidon regas via Reĝa Moŝto;
«Ordonu, por ke ĉesu tia bruo!
«Tiero ĵus voĉdonis, sed mi volas
«Lin kontraŭdiri, lin batali!» Dekstran
Cervledan ganton li al Reĝo donas.
Sed Karl’: «Garantiuloj, kie estas?»
Parencoj tridek leĝe garantias.
Nun Reĝ’: «Mi ankaŭ tiel garantios!»
Li prenas ilin ĝis fariĝos juĝo. Aŭdu.

309

Tiero preta por dueli, donas 3850
Al Reĝo Karlo sian dekstran ganton.
Pri li garantiulojn Karlo donas,
Kaj alportigas tien ĉi kvar benkojn,
Sur kiujn duelontoj nun sidiĝas.
L’ aferon reguligas voĉ’ komuna;p. 159
Ogiro de Danujo voĉojn skribis.
«Ĉevalojn alkonduku, kaj armilojn
«Alportu al ni!» diras batalontoj. Aŭdu.

310

Nun ili konfesinte, puriĝinte
De pekoj, ricevinte pastran benon,
Aŭdinte meson, komuniiĝinte, 3860
Por monaĥejoj malavariĝinte,
Al Karl’ revenas ambaŭ. Ili ligis
Sur la piedoj spronojn, sur la brustoj
Kirasojn blankajn, fortajn kaj malpezajn,
Sur siaj kapoj brilajn kaskojn, kaj sur
La flankoj glavojn je prenilo ora,
Sur ŝultroj la facetajn ŝildojn. Ili
Per dekstra mano tenas tranĉan haston,
Kaj rajdas sur ĉevaloj viglaj. Tiam
Ekploras cent mil kavaliroj, kiuj 3870
Kompatas kun Tiero pro Rolando...
Finiĝon de ĉi-tio.... Dio scias! Aŭdu.

311

Sur vasta ebenaĵ’, sub urbo Ajkso,
Pretiĝas por dueli du baronoj.
Ho! Ambaŭ estas noblaj kaj kuraĝaj!
Ĉevaloj viglaj kaj rapidaj! Ili
Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn,
Terure frapas unu la alian
Pecigas ambaŭ ŝildojn kaj disrompas 3880
Kirasojn; disŝiriĝas selrimenoj,
Rondiras seloj.... Jen rajdantoj falas!
Je tia vido, cent mil viroj ploras. Aŭdu.p. 160

312

Ĉar ili falis teren, batalantoj
Rapide restariĝas sur piedoj.
Lertege plirapidas Pinabelo.
Sin serĉas ili (de nun sen ĉevaloj).
Per glavoj je tenilo ora, ili
Ekfrapas kaj refrapas ŝtalajn kaskojn.
Per tranĉaj kaj teruraj batoj. Varme
Ekĝemas ĉiuj francaj kavaliroj! 3890
Kaj Karlo: «Dio triumfigu rajton!» Aŭdu.

313

Kaj Pinabel’: «Tiero, vi reprenu
«La dirojn; mi vin servos ame, fide;
«Laŭ volo via, mi riĉigos vin, sed
«Pacigu inter Reĝ’ kaj Gen’!»—Tiero:
«Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
«Hontego estu al mi, se mi jesos!
«Tuj Dio inter ni elmontros rajton!» Aŭdu.

314

Tiero diras: «Pinabel’, vi estas
«Barono vera, forta, granda, bela. 3900
«Samuloj viaj scias vin kuraĝa,
«Nu, tiun ĉi duelon ni forlasu!
«Kun Karlo mi vin nepre konsentigos;
«Pri Geno, li ricevos punon tian,
«Ke plu neniam oni aŭdos pri li!»
—Sed Pinabelo: «Gardu Di’! mi volas
«Pravigi tutan mian parencaron.
«Neniu min haltigos! Mi pli volus
«Mortiĝi ol meriti la mallaŭdon!»p. 161
Nun ili reciproke ree frapas 3910
Per glavoj sur la orjuvelajn kaskojn!
Fajreroj flugas ĝis ĉielo. Kiu
Disigus ilin? Tio ne finiĝos
Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu.

315

Sorenca Estro, Pinabelo, brave
Tieron frapas sur Provencan ŝildon.
Fajreroj ŝprucas, ekbruligas herbon.
De ŝtala glavo pinton li sursvingas
Sur frunton de Tier’, disfendas kaskon;
Malsupren frapas ĝis en mezo de la 3920
Vizaĝ’, (el dekstra vango fluas sango);
Kiraso disrompiĝas ĝis la ventro;
Sed Dio gardas kaj Tieron savos. Aŭdu.

316

Tiero, malgraŭ vundo sur vizaĝo
El kiu sang’ defluas sur herbejon,
Frapegas Pinabelon sur la kaskon
Brunŝtalan, rompas ĝin ĝis nazŝirmilo.
De lia kap’ cerbaĵ’ sur teron fluas!
Tiero svingas glavon, lin faligas
Senvivan! Tiel dubatal’ finiĝas. 3930
Ekkrias Francoj: «Di’ miraklon faris!
«Nun estas juste pendigindaj Geno,
«Kaj parencaro lin garantiinta!» Aŭdu.

317

Tiero venkis en la dubatalo.
Al li alproksimiĝas Estro Karlo,p. 162
Kaj, kun la Reĝo, kvar el la baronoj;
Naimo Duk’, Ogiro de Danujo,
Gefrejz’ de Anĵo kaj Vilam’ Blaiva.
Lin Karlo ĉirkaŭprenas, viŝas lian
Vizaĝon per la mustelfelaj ŝtofoj 3940
De siaj ŝultroj alivestigitaj.
Senarmigita dolĉe, kavaliro
Ekrajdas tiam sur araba mulo;
Kaj tiel, ĝoje, glore li revenas.
Al Ajkso iras, sur la placo haltas.
Tuj komenciĝos puno al aliaj. Aŭdu.

318

Alvokas Karlo grafojn, dukojn: «Kion
«Konsilas vi pri la garantiuloj?
«Por Geno ili venis al juĝejo,
«Por Pinabelo ili garantiis!» 3950
Respondas Francoj: «Ili ĉiuj mortu!»
Alvokas Karlo ĉefekzekutiston
Basbrunon: «Vi pendigu ĉiujn ilin
«Al tiu arb’.—Pro mia blanka barbo,
Se unu eĉ forkuros, vi mem mortu!»
—Basbruno: «Via Reĝa Moŝt’, mi faros
«Ne malpli!»—Kvar serĝentoj prenas ilin
Kaj ĉiuj tridek estas pendigataj!...
Sin kaj l’ aliajn perdis perfidulo! Aŭdu.

Morto de Geno.

319

Kunvenas Bajeranoj, Alemanoj, 3960
Pejtanoj kaj Britanoj kaj Normanoj.p. 163
Nun ĉiuj, sed precipe Francoj, volas,
Ke Gen’ sufere kaj terure mortu.
Al kvar ĉevaloviroj, Geno estas
Ligita je piedoj kaj je manoj.
Malkvietegajn kaj rapidajn bestojn
Kondukas kvar serĝentoj ĝis la mezo
De kampo, kie estas ĉevalino!
Ho! kiel terurege mortas Geno!
Streĉiĝas dolorege ĉiuj nervoj, 3970
El lia korp’ ŝiriĝas ĉiuj’ membroj,
Sur verdan herbon fluas ruĝa sango...
Malbrave, perfidule, Geno mortas...
Malrajte perfidulo fanfaronus. Aŭdu.