233

Je la tagiĝ’ unua, frumatene
Imperiestro Karl’ vekiĝis; super
Li, Sankta Gabriel’, anĝel’ gardanta,
Etendis manon, faris krucan signon.
Sin levas Reĝo; li formetas siajn
Armilojn; same faras kavaliroj. 2850
Jen ili ĉiuj rapidege rajdas
Tra longaj vojoj kaj tra larĝaj kampoj,p. 122
Por vidi teruregan malfeliĉon,
En Rencesvalo, sur batala kampo! Aŭdu.

234

En Rencesvalon Karl’ returnen iras.
Je vido de mortintoj, li ekploras,
Al Francoj diras: «Iru malrapide,
«Mi volas iri sola antaŭ ĉiuj,
«Por ke mi povu trovi nevon mian!
«En Ajkso, iam, en solena festo, 2860
«Kuraĝaj knaboj brave paroladis
«Pri noblaj, fortaj batoj de militoj;
«Rolando, (mi lin aŭdis) diris, ke se
«En Fremdolando iam li mortiĝus,
«Li kuŝos antaŭ anoj kaj amikoj,
«Kun la vizaĝ’ al malamiko, tiel
«Li montros, ke li noble, brave mortis!»
Pli longe ol forĵeto de baston’, li
Antaŭen iras, supreniras monton. Aŭdu.

235

Imperiestro serĉas sian nevon; 2870
Li paŝas sur herbejo, kies floroj
Ruĝiĝis per la sango de baronoj,
Kaj, kortuŝite, li nur plori povas!
Jen, supre, sub du arboj, li rekonas
Sur la tri ŝtonoj batojn de Rolando;
Sur verda herbo, li ekvidas nevon!...
Se Karlo ekkoleras, vi ne miru!
Piedirante, ne haltante, Reĝo
Al Grafo kuras, kaj lin ĉirkaŭprenas
Kaj dolorege svenas sur la korpo! Aŭdu.p. 123

236

Imperiestro nun rekonsciiĝas;
Naimo Duko kun Aslino Grafo,
Gefrejz’ de Anĵo, lia frat’ Tiero
Sidigas Estron Karlon sub abio.
Li vidas tere korpon de la nevo,
Kaj kortuŝite li sopiras pri li:
«Amik’ Roland’, al vi kompatu Dio!
«Neniam oni vidis similulon
«Por regi, fini tiajn batalegojn!
«Ve! Mia gloro de nun dekliniĝis!» 2890
Ne povas Karlo sin deteni sveni! Aŭdu.

237

Ĉar Reĝo Karlo ĵus rekonsciiĝis,
Per manoj, kvar baronoj lin subtenas.
Li vidas tere nevan korpon, kies
Mieno fieriĝis kaj paliĝis,
Okuloj renversiĝis, malheliĝis!
Jen kore, ame, Karlo plendas pri li:
«Amik’ Roland’! Vin Dio metu inter
«Glorulojn de Ĉiel’, en sanktajn florojn!
«En Hispanujon vi por morti venis! 2900
«Ve! Ĉiutage mi plorados pri vi!
«Foriros de mi forto kaj honoro!
«Neniu plu starigos mian gloron!
«Mi plu ne havas eĉ amikon! Inter
«Parencoj, kiu estus inda je vi!»
Li per du manoj tiras siajn harojn,
Kaj kortuŝite svenas sur la nevo!
Tiele malĝojegas cent mil Francoj,
Ke ili ĉiuj varme ploregadas! Aŭdu.p. 124

238

«Amik’ Roland’, mi iros al Francujo!
«Min, post reveno Laŭnon, en Palaco, 2910
«Se el diversaj Regnoj, fremdaj homoj
«Demandos: «kie estas Grafa Estro?»
«Mi diros: «Li en Hispanujo mortis!»
«Mi malĝojege regos mian Regnon!
«Mi ĉiutage ploros kaj plendados!» Aŭdu.

239

«Amik’ Rolando, brava, belejuna,
«Se post reiro Ajkson, en kapelo,
«Fremduloj venos kaj demandos pri vi;
«Mi diros kun malĝojo kaj korŝiro:
«Ve, mortis nevo, kiu ĉiam venkis!» 2920
«Ribelos baldaŭ kontraŭ mi Hungaroj,
«Bulgaroj, Saksoj, kiom da aliaj!...
«Romanoj, anoj de Palerno, Pujlo,
«Kaj ankaŭ de Afriko, Kaliferno!
«Doloro kaj malĝojo pligrandiĝos!
«Ĉu iu povus tiel alkonduki
«Anaron kiel vi ĵus mortiĝinta!
«Francujo dolĉa, vi orfin’ fariĝis!
«Ve! Pro doloro, volus mi ne esti!»
Li tiam tiras sian blankan barbon, 2930
Kaj ankaŭ, per du manoj, la kapharojn!
Jen cent mil Francoj svenas, falas teren! Aŭdu.

240

«Amik’ Rolando, vi la vivon perdis!
«Animo via loĝu en Ĉielo!
«Ve! Mortiginto malhonoris dolĉan
«Francujon! Pro dolor’ mi nun vivadip. 125
«Ne volus! Pro mi, tuta gento mortis!
«Favoru Dio, Fil’ de Sankta Manjo,
«Je la trair’ en Sizraj Intermontoj,
«Disiĝu el la korp’ animo mia, 2940
«Kaj ĝi aliĝu inter la aliaj,
«Dum kuŝos korpo ĉe iliaj korpoj!»
Li ploras, tiras sian blankan barbon!
—Kaj Duk’ Naimo: «Karlo korŝiriĝas!» Aŭdu.

241

Gefrejz’ de Anĵo: «Via Reĝa Moŝto
«Detenu sin pri malĝojeg’! Pli bone
«Mi serĉu tra la kamp’ korpaĵojn, kiujn
«Mortigis Idolanoj! Vi ordonu
«Por enfosigi ilin ĉiujn kune!»
Jen Reĝo diras: «Sonorigu kornon!» Aŭdu.

242

Gefrejz’ de Anĵo sonorigas kornon.
Ĉar Karl’ ordonis, Francoj piediras,
Translokas kaj kunmetas en fosaĵon
Amikojn ĉiujn, kiujn ili trovis.
Ĉeestas episkopoj, kanonikoj,
Monaĥoj, pastroj kaj abatoj; ili
Je Dio benas kaj mortpreĝojn kantas,
Bruligas mirhon kaj aromojn; ĉiuj
Fervore balancadas fumilaĵojn.
Belege oni enterigas ilin!... 2960
Nun Francoj lasas ilin. (Ĉu ne pravaj?). Aŭdu.

243

Ordonas Karlo apartigi l’ nevon
Kaj Oliviron kaj Ĉefepiskopon p. 126
Turpinon; oni prenas l’ internaĵojn;
La korojn oni metas en silktukon,
Kaj korpojn en marmorajn blankajn ĉerkojn.
De l’ tri baronoj oni lavas korpojn
Per vino kunmiksita kun ruĝpipro,
Kaj volvas ilin en cervfeloj. Reĝo
Ordonas al Tedbaldo, Gebuino, 2970
Miluno Grafo kaj Oton’ Markizo:
«Konduku ilin per tri veturiloj!»
Sur ilin oni metas silktolaĵon. Aŭdu.

Alveno de fremda anaro.

244

Post enterig’ de Estroj kaj Baronoj,
Krom tri por porti ilin ĝis Blaivo,
Pretiĝas Estro Karlo por foriri.
Sed jen antaŭgvardio idolana
Aperas. Je Emiro, du senditoj
El front’ eliras, pri batal’ sciigas:
«Fiera Reĝ’ forkuri vi ne povos;
«Ĉar Baliganzo rajdis, li ĉeestas
«Kun bela anareg’ de Arabujo. 2980
«Hodiaŭ, ni ekvidos ĉu vi estas
«Bravulo!» Karlo tiras sian barbon,
Memoras pri dolor’ kaj ruiniĝo
De l’ tago de batal’ en Rencesvalo;
Noblege anaregon li rigardas
Kaj laŭte, forte krias: «Francaj Estroj!
«Armilojn prenu, rajdu, kaj antaŭen!» Aŭdu.p. 127

245

L’ unua, Karlo prenas armilaron,
Vestiĝas per kiraso, ligas kaskon,
Kaj zonas glavon Ĝojulinon, kies
Helec’ blindigas kiel sunradio;
Al kol’ pendigas ŝildon de Girundo, 2990
Ekprenas lancon (en Blandun’ faritan),
Ekrajdas sur ĉevalo Tencenduro,
(Li ĝin akiris ĉe Marsunaj bordoj
Malpalon de Nerbuno mortiginte),
Li lasas bridojn kaj per spronoj pikas:
Tuj ekgalopas antaŭ cent mil viroj,
Alvokas Dion. Roman apostolon...
Post preĝo, li ne timas batalsorton.
Kaj Francoj: «Tia viro devas reĝi!» Aŭdu.

246

Sur tuta valo, Francoj piediras.
Pli ol cent mil sin armevestas kune. 3000
Ho! Kiel la armaĵoj estas brilaj
Ĉevaloj viglaj kaj armiloj belaj!
Standardoj pendas ĝis la kaskoj; Francoj
Lertege rajdas. Ho! se ili trovos
Fremdulojn, batalego ekfariĝos!
Vidinte ilin tiel pretajn, Karlo
Alvokas Ĵoseranon de Provenco,
Naimon Dukon, kaj Antelmon estron
De Majnso: «Kiu ne al ili fidus?
«Jes, malesperi estus malsaĝaĵo! 3010
«Se ne forkuros Idolanoj, ili
«Elpagos kare morton de Rolando!»
Respondas Duk’ Naimo: «Dio volu!» Aŭdu.p. 128

Formado de Franca anaro.

247

Alvokas Karl’ Rabelon kaj Ginmanon;
Li diras: «Jen ordono; Vi, Rolandon
«Kaj Oliviron anstataŭos—unu
«Alprenos glavon, kaj l’ alia kornon.
«Nun antaŭ anarego vi kuniru,
«Kaj kune kun vi dek kvinmil el Francoj,
«El la plej bravaj, viglaj, ĉiuj junaj; 3020
«Post ili iru dek kvin mil aliaj,
«Kun estroj Gebuino kaj Loranto.»
Naimo Duk’ kaj Ĵoserano Grafo
Tuj ekpretigas tiujn du korpusojn.
Fremduloj venu! Kia batalego!
Per tranĉaj glavoj kiom da bategoj! Aŭdu.

248

Konsistas nur el Francoj du unuaj
Korpusoj; oni fondas nun la trian.
En tiun ĉi eniras Bajeranoj.
Ilia nombro estas tridek miloj.
Ja, de batalo ne forkuros ili 3030
De Karl’ el plej amataj sub ĉielo,
Krom Francoj, kiuj venkas reĝolandojn.
Ogiro de Danujo brave prenas
Estrecon. Kiel bela la anaro! Aŭdu.

249

Jam Estro Karlo havas tri korpusojn;
Naimo Duko fondas nun la kvaran.
Konsistas ĝi el la plej kuraĝulojp. 129
El anoj de Germana limolando.
Laŭ l’ diro, ili estas dudek miloj;
Ĉevaloj fortaj, kaj armiloj bonaj; 3040
Kaj malgraŭ morto, ili ne forkuros.
Hermano, Duk’ de Trac’ kondukas ilin;
Li mortos pli ol fari malbravaĵon. Aŭdu.

250

Naimo Duk’ kaj Ĵoserano Grafo
Korpuson kvinan fondas el Normanoj.
Laŭ l’ diro, ili estas dudek miloj;
Armiloj belaj, bonĉevaloj viglaj.
Eĉ antaŭ morto ne kapitulacos
Ĉi-tiuj plej obstinaj kiel eble.
Ilia Estro, grandaĝul’ Riŝardo, 3050
Batalos forte per tranĉega hasto. Aŭdu.

251

Britanoj fondas la korpuson sesan.
Ilia nombro estas kvardek miloj,
Kaj ili noble rajdas sur ĉevaloj,
Kun hastoj longaj kaj standardoj rektaj!
Sinjor’ ilia, Oelduno, donas
Estrecon al du grafoj, Neveluno,
Tedbaldo Rejmsa, kaj markizo Oto:
«Konduku genton, mi ĝin al vi donas.»
Kaj la tri Estroj diras: «Ni obeos!» Aŭdu.

252

Imperiestro havas ses korpusojn. 3060
Naimo Duko fondas nun la sepan,
El anoj de Alverno kaj de Pejto.
Ilia nombro estas kvardek miloj,p. 130
Ĉevaloj bonaj kaj armiloj belaj!
En valo, sur altaĵo, ilin benas
Imperiestro per la dekstra mano.
Godselm’ kaj Ĵoseran’ kondukas ilin. Aŭdu.

253

Naimo fondas nun korpuson okan,
El anoj de Flandrujo kaj de Frizo.
Ilia nombro estas kvardek miloj. 3070
Ja, ili ne forkuros el batalo.
«Plenumos ili mian servon», diras
La Reĝ’. Rembald’, Hamuno de Galico
Majstrece gvidos ilin al batalo. Aŭdu.

254

Naimo Duk’ kaj Ĵoserano Grafo
Korpuson naŭan fondas el bravuloj
El Loheranoj kaj el Burginanoj.
Ilia nombro estas kvindek miloj.
Ho! belaj kaskoj kaj kirasoj, glavoj
Ĉe flanko, kaj duobla ŝild’ al kolo,
Mallongaj stangoj de fortegaj hastoj! 3080
Se ne forkuras Idolanoj, ili
Ricevos fortajn batojn en batalo!
Arguna Duk’, Tiero, gvidas ilin. Aŭdu.

255

Baronoj de Francujo fondas dekan
Korpuson; ili estas cent mil el plej
Bonegaj kaj agemaj; eksteraĵo
Fiera, kapo bela, barbo blanka!
Vestiĝis ili per kiras’ duobla,
Kaj zonis francajn aŭ hispanajn glavojn;p. 131
Sur ŝildoj diversdistingigaj signoj. 3090
Iliaj hastoj kaj pikstangoj fortaj!
Ĝis ungoj ili armis sin per retaj
Fervestoj, rajdas, petas al batalo,
«Munĝoj’», ekkrias. Antaŭ Karlo portas
Gefrejz’ de Anĵ’ standardon. Ĝi en tempo
De Sankta Petro estis «Romanino»;
Sed ĝia nomo estas nun «Munĝojo». Aŭdu.

Preĝo de Karlo.

256

La Reĝo, de ĉevalo, piediras.
Li genufleksas sur la verda herbo,
Al suno leviĝanta li rigardas,
Al Dio preĝas el tutkoro, diras:
«Ho, Vera Patro! Vi hodiaŭ helpu! 3100
«Ho, Vi savinte ja de mort’ Jonason
«For el baleno, kiu lin englutis!
«Ho, Vi savinte reĝon de Ninivo,
«Kaj urbon, ankaŭ tutan lian genton!
«Savinte Danielon de terura
«Turmento en fosaĵo kun leonoj!
«Savinte el la fajro tri infanojn!
«Hodiaŭ, Via Amo zorgu pri mi!
«Mi petas, Vi indigu faciligi,
«Por ke hodiaŭ mi Rolandon venĝu!»
Li finis sian preĝon; li sin levas, 3110
Sur frunton faras la favoran signon
De kruco, kaj ekrajdas. Duk’ Naimo
Kaj Ĵoserano tenas piedingon.
Li prenas ŝildon kaj tranĉegan lancon.
Ho! Kiel bela, forta, nobla korpo!p. 132
Ho! helvizaĝ’! fiera eksteraĵo!
Li majstre sur ĉeval’ antaŭenrajdas.
Antaŭe, malantaŭe kornoj bruas,
Supersonoras ĉiujn Olifanto.
Sopiras pri Roland’ kaj ploras Francoj! Aŭdu.

Kunveno de anaroj.

257

Imperiestro noble rajdas, kaj li
Sur la kiraso plilarĝigis barbon.
Pro amo, ĉiuj Estroj same faras.
Per tiu signo estas rekoneblaj
La cent mil Francoj. Ili trairadas
Ŝtonegojn, montojn kaj terurajn valojn,
Eliras el krutegaj intermontoj,
Alvenas en hispanan limolandon,
Kaj haltas en la mezo de herbejo...
Al Baliganz’ revenas la Senditoj; 3130
El ili Suliano diras jenajn:
«Ni vidis fieregan Reĝon Karlon,
«Terurajn liajn anojn, kiuj nepre
«Vin ekatakos! Kuru al armiloj!»
—Kaj Baliganz’: «Ĝojego por bravuloj!
«Por Idolanoj sonorigu kornojn!» Aŭdu.

258

Nun Idolanoj tra anaro tuta
Bruegas per tamburoj kaj per kornoj
Sonoraj, ili prenas armilaron.
Unua, Baliganzo, sin rapide 3140
Vestigas per kiras’ je orsubaĵoj,
Sur kapo ligas orjuvelan kaskon,
Sur la maldekstran flankon zonas glavon.p. 133
Li, pro vanteco (ĉar li ankaŭ aŭdis
Paroli pri la glav’ de Karlo), nomon
«Mirindulino» donis al la sia.
Ĉi-nomo estas lia kunvenvorto;
Per ĝi kriegas liaj kavaliroj.
Nun li pendigas al la kolo grandan
Kaj larĝan ŝildon je orbulo kaj je
Randaĵo brila per kristaloj; ĝian 3150
Rimenon belornamas ŝtof’ desegna.
Li prenas lancon; ĝia nomo «Malto»,
Lignaĵo estas dika kiel trunko,
Feraĵo peze ŝarĝus unu mulon.
Nun li ekrajdas sur ĉeval’. Transmara
Markulo tenas lian piedingon.
Emiro per beleco de la korpo,
Fortegaj koksoj, kaj maldikaj flankoj,
Belformo kaj forteco de la brusto
Per altaj ŝultroj, kaj rigardo bela, 3160
Per la vizaĝ’ fiera kaj buklharoj,
Ekŝajnas tiel blanka kiel floroj
Someraj; ofte li kuraĝon pruvis.
Se li Kristano, kia nobelulo!
Ĝis sango li per spronoj pikas, rajdas
Galope, kaj risorte suprensaltas
Fosaĵon larĝan pli ol kvindek futojn.
Barbaroj krias: «Li defendos kampon!
«Se kontraŭstaros al li, Karlo, vole
«Nevole, perdos vivon; Estro Karlo 3170
«Malprudentiĝas, ĉar li restas tie!» Aŭdu.

259

Emir’ similas vere al barono;
(Blankiĝis lia barbo kiel floro),p. 134
El Idolanoj plej kuraĝa, kaj en
Batalo, fierega, terurega.
Malprimo, lia filo, estas brava,
Li granda, forta kiel la prapatroj
Al patro diras: «Ni antaŭenrajdu!
«Ĉu eble ni kun Karlo renkontiĝu!»
—Kaj Baliganz’: «Jes, ĉar li estas brava; 3180
«Per oftaj diroj oni laŭdas pri li,
«Sed li Rolandon, sian nevon, perdis,
«Kaj li ne povos kontraŭstari al ni!» Aŭdu.

260

«Malprim’ Karulo!» —diras Baliganzo,
«Hieraŭ mortis fidelul’ Rolando,
«Kun nobla kaj kuraĝa Oliviro,
«Kaj dek du konsilistoj la amataj,
«Kaj dudek mil Francanoj de Francujo.
«Pri la aliaj... mi malŝatas ilin!
«Imperiestro, ja, ĉi-tien venis; 3190
«Sendito Sulian’ sciigis tion,
«Ke Karlo fondis dek korpusojn grandajn.
«Bravuloj estas kornsonoriganta,
«Kaj tiu klare ripetanta post li;
«Rajdadas ili antaŭ la aliaj;
«Post ili venas dek kvinmil Francanoj,
«Junuloj, kiujn Karl’ «Infanoj» nomas;
«Kaj poste, ankaŭ dek kvinmil aliaj!...
«Fiere ili ĉiuj batalados!»
—Malprim’: «Permesu, ke mi ekataku!» Aŭdu.

261

«Malprim’ Karulo!» diras Baliganzo,
«Al via peto mi konsenton donas.p. 135
«Tuj iru por ataki Francojn, kun vi
«Kuniru Reĝo de Persuj’ Torluo,
«Kaj Reĝo de Leŭtizoj, Dapamorto.
«Se vi elvenkos Karlon, kaj malhelpos
«Ke Olifanto tiel bruegadu,
«Mi donos al vi parton de la lando
«De Kerianto ĝis Markiza Valo.»
—Malprim’: «Mi dankas Vian Reĝan Moŝton!»
Li proksimiĝas kaj ricevas donon: 3210
Ĝi estis tero jam al Reĝo Fluro...
Malprimo ĝin neniam povos vidi,
Reĝecon sur ĝi li neniam prenos! Aŭdu.

Formado de fremda anaro.

262

Emiro rajdas tra anaro; ĉien
Lin sekvas lia filo, grandegulo,
Kun Reĝoj Dapamorto kaj Torluo.
El la anaro, ili fondas tridek
Korpusojn (tiel multaj estas anoj!)
En plej malgranda estos kvindek miloj
Da viroj. La unuan fondas anoj 3220
De Butentroto (patroland’ de Judo
Pro oro liverinta Dion). Fondas
La duan dikkapegaj Micenanoj,
Haruloj sur la dorso kiel aproj;
La trian, Nubianoj kaj Blosanoj;
La kvaran, Esklavanoj kaj Brunsanoj;
La kvinan, Sorbresanoj kaj Sorsanoj;
La sesan, Erminanoj kaj Morsanoj;
La sepan, Ĵerikanoj; kaj la okan
Negranoj; kaj la naŭan, Dikeganoj;p. 136
La dekan, fine, anoj de Balido- 3230
La-forta, gent’ malbona kaj malnobla.
Emir’ alvokas per fervoraj preĝoj
De Mahomet’ potencon kaj ĉeeston:
«Malprave rajdas Karlo de Francujo!
«Ni ekbatalos; li, se ne forkuros,
«Ne portos plu sur kapo oran kronon!» Aŭdu.

263

Nun Idolanoj fondas dek aliajn
Korpusojn; la unuan el malbelaj
Kanelianoj (el Valfujt’ venintaj).
La duan fondas Turkoj; kaj la trian 3240
Persanoj; ili ankaŭ kun Pincanoj
La kvaran; Avaranoj kaj Soltranoj
La kvinan; Ormalanoj, Eŭglezanoj
La sesan; anoj de Samul’ la sepan;
La okan, Bruisanoj; Esklaversoj
La naŭan; kaj la dekan anoj de la
Dezerta Oksianto, malamantaj
Sinjoron Dion, kaj plej perfiduloj.
Ilia haŭt’, malmola kiel fero
Ebligas lasi for kirason, kaskon; 3250
Kruelaj ili estas en batalo! Aŭdu.

264

Emiro fondas ankaŭ dek korpusojn.
Unuan el Gajanoj de Malpruso;
El Hunsoj, duan; el Hungaroj, trian;
El anoj de Baldis’-la-longa, kvaran;
El anoj de Penusa Valo, kvinan;
El Marusanoj kaj Ĵojanoj, sesan;
El Leŭsoj kaj el Astrimanoj, sepan;p. 137
El Argoj, okan; el Klarbanoj, naŭan;
El Barbulanoj de Valfundo, dekan. 3260
Ĉi-tiu gent’ neniam amis Dion.
Skribaĵo franca kunkalkulis tridek
Korpusojn, multenombrajn, bruegantajn!
Jen Idolanoj fierege rajdas! Aŭdu.

265

Emiro estas bela kaj potenca
Antaŭe rajdas Drakonstandardisto,
Kaj standardistoj de Tervag’ kaj Maho,
Kaj figuraĵ’ de perfidul’ Apolo.
Apude, dek Kanelianoj rajdas.
Kaj per laŭtvoĉo krias: «Kiu volas, 3270
«Ke niaj Dioj helpu al li, devas
«Al ili preĝi, ankaŭ genufleksi!»
Mallevas tiam Idolanoj kapon,
Mentonon kaj helrebrilantajn kaskojn.
—Kaj Francoj: «Malnoblegaj! Vi tuj mortos!
«Favoru Dio, por ke vin ni venku,
«Al Estro Karl’ hodiaŭ Li favoru,
«Kaj al li donu venkon en batalo!» Aŭdu.

266

Emir’ lertulo estas kaj klerulo;
Li vokas sian filon kaj du Reĝojn: 3280
«Baronoj noblaj, rajdu antaŭ ĉiuj,
«Ĉar vi korpusojn ĉiujn kunkondukos,
«Retenas mi, el la plej bonaj, nur tri,
«Ĉi-tiuj estos Turkoj, Ormalanoj,
«Gajanoj de Malpruso; plie, restos
«Ĉe mia flanko gent’ de Oksianto.
«Mi ilin kontraŭmetos al Francanoj,p. 138
«Kaj Karlo, se li volos min batali,
«El lia kolo mi distranĉos kapon,
«Nur tion rajte li postulus de mi!» Aŭdu.

Pretiĝado por batalego.

267

Anaroj grandaj kaj korpusoj belaj!
Malestas en la interspaco, monto,
Monteto, valo, arbaret’, arbaro;
Facile ili povas sin rigardi
Sur vasta ebenaĵ’. Jen Baliganzo:
«Ekrajdu, Idolanoj, ekbatalu!»
Standardon Oluferna Amborio
Portadas; ĉiuj krias: «Munmirindo!»
—Sed Francoj: «Dio volu ruinigi
«Hodiaŭ vin!—Munĝojo!», krias ili. 3300
Nun Karl’ ordonas sonorigi kornojn,
Jen Olifant’ supersonoras ĉiujn.
—Kaj Idolanoj: «Bela gent’ de Karlo!
«Ni forte, terurege batalados!» Aŭdu.

268

Sur granda ebenaĵo, larĝa lando,
Kunvenis anareg’ grandega. Ĉie
Rebrilas oraj kaj juvelaj kaskoj,
Fervestoj orsubŝtofaj, ŝildoj, hastoj,
Standardoj sur la supro de pikstangoj!
Jen ĉiuj kornoj klare sonorantaj!
Jen forta sonorad’ de Olifanto! 3310
Emiro tiam vokas sian fraton
Kanabon, reĝon de Florido, estronp. 139
De lando ĝis Valsevro, kaj montrinte
Al li de Karlo dek korpusojn, diras:
«Francujo glora rajte fieriĝas!
«Imperiestro noble rajdas, tie
«Li estas inter ĉi-barbuloj, kiuj
«Sur la kirasoj plilarĝigis barbon;
«Ĝi estas tiel blanka kiel neĝo
«Sur frosto; ili frapos ja per lancoj, 3320
«Per glavoj; forte ni batalos; oni
«Neniam vidus tian batalegon!»
Kaj Baliganzo, je pli malproksime
Ol ĵeto de baston’ antaŭenrajdas,
Kaj krias al anaro: «Idolanoj!
«Antaŭen! Al vi mi direkton montras!»
Li tiam svingas stangon de lancego,
Kaj ŝajnas celi Karlon per feraĵo! Aŭdu.

269

Rigard’ de Karlo iras sur Emiron,
Drakonon, flagon kaj standardon, kaj sur 3330
Arabajn anojn tiel multenombrajn.
Jes! ili kovras tutan ebenaĵon,
Krom loko okupata de Francanoj.
Nun Reĝo de Francujo laŭte krias:
«Baronoj francaj, vi kuraĝaj estas,
«En militadoj tiom batalinte!
«Jen Idolanoj! Ili perfiduloj,
«Malbravaj estas, kaj ilia leĝo
«Nur malŝatinda! Sed vin ne haltigu
«Ilia nombr’ por ni ne grava! Sekvu 3340
«Min! ĉar mi nepre ekatakos ilin!»
Nun Karl’ per spronoj pikas Tencenduron;
Ĉevalo faras kvar saltegojn; Francojp. 140
Ekkrias: «Kiel brava nia Estro!
«Rajdadu, Reĝ’, neniam ni vin lasos!» Aŭdu.

270

La tago hela, ĉar la suno brilas!
Anaroj grandaj, kaj rotegoj belaj!
Jam nun kontraŭstariĝas du unuaj
Korpusoj; jam Rabelo kaj Ginmano
Forlasis bridojn al ĉevaloj viglaj,
Per spronoj pikas. Francoj ekgalopas, 3350
Kaj ekfrapegas per pikstangoj tranĉaj! Aŭdu.

Dueloj.

271

Rabelo Graf’, kuraĝa kavaliro,
Per oraj spronoj pikas la ĉevalon;
Torluon, reĝon de Persuj’ li frapas.
Nenia ŝildo nek kiraso povus
Post tia bato resti ne rompita.
Per ora lanc’ vundita, Reĝo falas
Sur floran arbetaĵon. Francoj krias:
«Al prava Karl’ ni restu! Dio helpu!» Aŭdu.

272

Ginman’ atakas reĝon de Leŭtizoj; 3360
Disrompas li florornamitan ŝildon,
Kirason. Pikstandard’ trapikas korpon,
Kaj Reĝ’ mortinta falas. (Ĉu pri tio
Vi ploras, ĉu vi ridas, Reĝo falis!)
Je tia vido Francoj krias: «Frapu,
«Baronoj, senprokraste; Karlo havasp. 141
«La rajton kontraŭ idolana gento.
«Ĉi-tio vere estas Dia juĝo!» Aŭdu.

273

Malprimo rajdas sur ĉeval’ tutblanka;
En mezon de Francanoj li sin ĵetas, 3370
Multegajn fortajn batojn li frapadas,
Mortinton sur mortinton li faligas.
Jen Baliganz’ ekkrias: «He! Baronoj,
«Pri kiuj mi longtempe zorgis, vidu
«Vi filon mian, kiu serĉas Karlon,
«Provokas tiom da Baronoj... Ja li
«Plej brava estas. Nun vi helpu al li
«Per tranĉaj lancoj!»—Tiam Idolanoj
Antaŭenkuras kaj terure frapas!
Varmega interpuŝo! Kaj premega 3380
Kaj miriginda batalego! Tian
Nek poste, nek antaŭe oni vidis! Aŭdu.

274

Anaroj grandaj kaj rotegoj belaj!
Korpusoj ĉiuj nun kontraŭstariĝas!
Ho! terurege frapas Idolanoj;
Ho, Dio! Kiom da rompitaj hastoj,
Da disŝiritaj ŝildoj kaj kirasoj!
Sur tero amasiĝis tiel multaj
Mortintoj, ke verdherbaj folietoj
Ruĝiĝis per la sango de vunditoj! 3390
Emir’ denove vokas siajn anojn:
«Baronoj frapu nun Kristanan genton!»
Batalo estas varma, terurega!
Neniam oni vidis tian! Jes ĝis
La morto, batalantoj ne disiĝos! Aŭdu.p. 142

275

Emir’ ankoraŭ vokas sian genton:
«Vi devas nur frapadi, Idolanoj;
«Mi donos al vi belajn kaj agrablajn
«Edzinojn, terojn, domojn kaj bienojn!»
—Kaj Idolanoj: «Ni frapadi devas!» 3400
Pro troaj frapoj ili perdas hastojn,
Tuj pli ol cent mil glavojn elingigas!
Grandega, terurega interpuŝo!
Jes! Ĉeestantoj vidis batalegon! Aŭdu.