199

Montaro estas alta, arboj altaj;
Ĉi-tie brilas kvar marmoraj ŝtonoj;
Sur verda herbo Graf’ Rolando svenas.
Lin tamen observadas Sarazeno
Mortŝajniĝanta tere inter ĉiuj,
Vizaĝ’ kaj korpo sangomakulataj.
Ĉi-tiu ekleviĝas kaj alkuras.
Li estas bela, forta kaj tre brava,
Fiera, kaj mortige furioza.
Armaĵon, korpon de Roland’ li prenas, 2280
Kaj krias: «Jen venkita nev’ de Karlo;
«Jen glavo, mi ĝin portos Arabujon!»
Li prenas ĝin kaj tiras lian barbon.
Tirite tiel, Graf’ rekonsciiĝas. Aŭdu.

200

Rolando Grafo sentas ŝtelan movon;
Okulojn li malfermas kaj nur diras:
«Mi scias... vi ne estas el la niaj!»
Per Olifanto, ĉiam prigardata,
Li frapas sur juvelan oran kaskon,
Li rompas ŝtalon, kapon, ankaŭ ostojn
El kap’ la du okulojn elsaltigas, 2290p. 101
Faligas mortigiton sur la teron,
Kaj: «Senkorulo! kiel vi kuraĝis
«Min, prave aŭ malprave, ekataki?
«Pri tio ĉiuj juĝos vin malsaĝa;
«Fendita estas Olifantrandaĵo,
«Belŝtonoj kaj oraĵoj falis el ĝi?» Aŭdu.

201

Eksentas nun Roland’, ke mort’ lin premas!
Li staras sur piedoj, kaj plej eble
Penadas; (Ve! vizaĝ’ senkoloriĝis;).
Li elingigas glavon Durendalon,
Starantan antaŭ li ŝtonegon brunan 2300
Dekfoje frapas kun kolero tranĉa;
Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita.
Li diras: «Sankta Manjo, helpu al mi!
«Vi, Durendalo mia! Malfeliĉo!
«Foriras mi! Ve! kio vi fariĝos!
«Per vi, mi, tiom batalinte venkis,
«Akiris tiom da reĝlandoj vastaj,
«Regataj nun de blankabarba Karlo,
«Vin ne heredoprenu forkuranto!
«Neniu de mi viva vin forprenos!
«Mi brave vin portadis; similulo 2310
«Libera en Francujo plu ne vivos!» Aŭdu.

202

Rolando frapas Sardanian ŝtonon;
Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita.
Vidinte glavon ne rompeblan, Grafo
En propra koro pri ĝi ekkompatas:
«Ho Durendalo! kiel hela, blanka!
«Ho! kiel vi je sun’ flamiĝas, brilas!p. 102
«En Moriana valo estis Karlo;
«Anĝel’ de Dio de Ĉiel’ ordonas,
«Ke li vin donu al kuraĝa grafo; 2320
«Kaj nobla, glora Reĝ’ vin donis al mi,
«Per vi, mi venkis Anĵon, Britanujon,
«Per vi mi venkis Pejton kaj Mainon,
«Kaj per vi, la liberan Normandujon,
«Per vi, Provencon kaj Akitanujon,
«Lombardon, ankaŭ tutan Romanujon,
«Per vi, Flandrujon tutan, Bajerlandon,
«Kaj Bugerion, kaj Polujon tutan,
«Kostentinnoblon submetiĝan al li,
«Saksujon sklavan laŭ bontrovo lia, 2330
«Per vi, Eskujon, Galon kaj Irlandon,
«Anglujon, kie estas lia hejmo;
«Kaj kiom da prenitaj landoj, teroj,
«De mi al Karl’ blankhara akiritaj!
«Pri tiu glavo mi dolore ĝemas!
«Mi mortu, ĝi ne restu al fremdulo!
«De tia hont’ Francujon Dio gardu!» Aŭdu.

203

Rolando frapas dubebrunan ŝtonon;
Pli ol mi povus diri, ĝin disrompas;
Tuj glavo sonas forta, ne rompebla, 2340
El ŝton’, aeron tranĉas al ĉielo.
Vidinte Grafo, ke li ĝin ne rompos,
Dolĉege, kore, pri ĝi li plendadas:
«Ho, Durendalo! tiel bela, sankta!
«En bulo kuŝas sanktrestaĵoj: dento
«De Sankta Petro, sang’ de Sankta Baĉjo,
«Harar’ de Lia Moŝto San Denizo,
«Peceto de vestaĵ’ de Sankta Manjo;p. 103
«Malrajte vin posedus Idolanoj!
«Ĉar nur Kristano estas inda je vi! 2350
«Per vi mi finis tiom da bataloj!
«Per vi mi prenis tiom da vastlandoj
«Tenataj nun de florbarbulo Karlo,
«Per kiuj l’ Estro estas forta, riĉa!
«Neniam tenu vin malkuraĝulo!
«De tia hont’ Francujon Dio gardu!» Aŭdu.

204

Rolando sentas, ke alestas morto;
De l’ kapo en la koron ĝi penetras!
Li kuras, sub abion li sin ĵetas;
Sur verdan herbon li sin ventresternas,
Sub sin li metas Olifanton, glavon.
Vizaĝon turnas al la fremda gento. 2360
Li faris tion, ĉar li volas vere
Sciigi al Francaro kaj al Karlo,
Ke li, kuraĝa grafo, mortis brave.
Pri siaj kulpoj li repetas Dion,
Pri pekoj al ĉiel’ li montras ganton...
Anĝeloj venas al renkonto de li. Aŭdu.

205

Rolando sentas, ke finiĝas vivo;
Li kuŝas sur altaĵ’ al Hispanujo,
Kaj per la mano frapas al si bruston:
«El mia kulpo, Dio, Potenculo!
«Pri miaj grandaj kaj malgrandaj pekoj! 2370
«Pri ĉiuj, kiuj estas de naskiĝo
«Ĝis tiu tago de mortiĝo mia!»
Al Dio li prezentas dekstran ganton...
Anĝeloj de ĉiel’, malsupreniris. Aŭdu.p. 104

206

Rolando Grafo kuŝas sub abio,
Al Hispanujo li direktis frunton.
Li ekmemoras pri la pasintaĵoj,
Pri ĉiuj landoj, kiujn li akiris,
Pri parencaro, pri Francujo dolĉa,
Pri Karlo, Reĝo kiu zorgis pri li, 2380
Pri Francoj, al li tiel sindonemaj!
Deteni larmojn, ĝemojn, li ne povas;
Sed sin mem li ne volas pli forgesi,
Kulpigas sin, de Di’ pardonon petas:
«Ho! Vera Patr’! Neniam mensoginta!
«Per kiu San Lazaro reviviĝis,
«Kaj Daniel’ saviĝis el leonoj,
«Animon mian savu el danĝeroj
«Pro pekoj, kiujn mi dum vivo faris!»
Al Dio li prezentas dekstran ganton...
Ĝin prenas de li Sankta Gabrielo. 2390
Kliniĝas lia kapo sur la brakon,
Manplekte, li foriris al finiĝo!...
Alsendas Dio unu el keruboj,
Kaj sanktajn Rafaelon, Gabrielon,
Kaj Miĉjon de l’ danĝer’ sur maro. Grafan
Animon ili portas Paradizen. Aŭdu.p. 105

REVENĜOJ

Reveno de Karlo.

207

Rolando mortis... Di’ animon lian
Ricevis.—Karl’ en Rencesvalon venas.
Sur ĉiuj vojoj kaj vojetoj, spacoj
De kamp’, plataĵoj plej malvastaj, kuŝas 2400
Korpaĵ’ de Franco aŭ de Idolano.
Ekkrias Karlo: «Nev’! Vi kie estas!
«Kaj kie Olivir’! Ĉefepiskopo!
«Gerino! kaj l’ amiko Geriero!
«Otuno! kaj Berengiero grafo!
«Ivono, Ivorio tiel karaj!
«Engeliero, estro de Gaskujo!
«Sansuno duko! kaj Ansejs’ fiera!
«Girard’ la grandaĝul’ de Rusiluno!
«Kaj dek du konsilistoj postgvardie 2410
«Lasitaj!»—Sed por kio?—Ĉar neniu
Respondos!—Reĝo diras: «Ho! dolore
«Premiĝas mi, ĉar mi ne ekbatalis!»
Li kolerege tiras sian barbon;
Li, ankaŭ ĉiuj bravaj estroj ploras!
Dudek mil viroj svenas, falas teren!
Pri ili Duk’ Naim’ kompate plendas! Aŭdu.p. 106

208

En Rencesvalo ĉiuj malĝojegas!
Jes, ĉiuj kavaliroj kaj baronoj
Pri ili kompatadas, kaj varmege
Ploradas nun pri filoj, fratoj, nevoj, 2420
Amikoj aŭ subulaj noblaj estroj!
Jes, grandanombro svenas, falas teren!
Sed Duk’ Naimo, noble ekparolas;
L’ unua, diras: «Via Reĝa Moŝto,
«Rigardu tien, je du mejloj de ni,
«Ĉu vi polvaĵojn vidas sur la vojoj?
«Ĉi-tio estas idolana gento!
Ekrajdu, kaj doloron tian venĝu!»
—Tuj Karl’: «Jam ili estas malproksime!
«Ni iru pro honor’ kaj rajto! Ili 2430
«Forprenis floron de Francujo dolĉa!»
—Parolas Reĝ’ al Gebuino, Oto,
Tedbaldo Rejmsa kaj Miluno Grafo:
«Vi gardu kampon, valojn, montojn; lasu
«Mortintojn tie, kie ili kuŝas;
«Por ke ne venu besto aŭ leono,
«Ne venu ĉevalisto aŭ servisto,
«Aŭ kiu ajn; pri tio bone zorgu
«Ĝis ni revenos per favor’ de Dio!»
Nun kvar baronoj dolĉe, ame diras: 2440
«Al Via Reĝa Moŝto ni obeos.»
Mil kavalirojn ili prenas kun si. Aŭdu.

Miraklo.

209

Ordonas Reĝo sonorigi kornojn;
Li noble rajdas antaŭ anarego,p. 107
Hispanajn postmarŝantojn ili trovas,
Kaj fervorege persekutas ilin.
Ekvidas Reĝ’, ke baldaŭ vesperiĝos.
Li piediras sur herbejo verda,
Li genufleksas kaj petegas Dion,
Ke por li Li ordonu—Suno haltu, 2450
Kaj nokto malfruiĝu, tago daŭru—
Jen tuj Anĝelo alkutimiĝinta
Paroli kun la Reĝo diras jenajn:
«Rajdadu, Karlo, lumo ne malestos;
«Vi perdis floron de Francujo, Dio
«Ĉi-tion scias, vin vi povas venĝi
«Al krima gento!.. Tiam Reĝ’ ekrajdas. Aŭdu.

210

Por Karlo, Dio faras mirindaĵon;
Haltigas sunon en ĉiel’. Fremduloj
Forkuras. Francoj persekutas ilin, 2460
Atingas ilin en Tenebra-Valo,
Ĝis Saragus’ kun batoj persekutas,
Terure frapas kaj mortigas ilin,
Sur ĉiuj vojoj ilin haltiginte.
Rivero Sebr’ irejon kontraŭbaras;
Profunda akvo kaj terura fluo!
Malestas ŝipo, barko, transirilo.
Fremduloj preĝas Mahon, kaj Tervagon,
Kaj Apolonon por al ili helpi.
En Sebron ili ĵetas sin, sed savon
Ne trovos. Pro armaĵ’ tro multepeza 2470
Profunde subakviĝas grandanombro;
Aliaj pene naĝas laŭ fluego;
La plej feliĉaj maldolĉege trinkas;p. 108
Sed, fine, ĉiuj dronas terurege...
Jen Francoj: «Vidu venĝon de Rolando!» Aŭdu.

Bivako.

211

Ĉar vidis Karlo ĉiujn Idolanojn
Aŭ mortigitajn aŭ dronintajn, (grandan
Akiron prenis liaj kavaliroj),
Li noble piediras de ĉevalo,
Li genufleksas, kaj al Dio dankas... 2480
Kuŝiĝis suno, kiam li stariĝas...
Li diras: «Ni pasigu nokton ie,
Ĉar tro malfrue estas por reveni
«Al Rencesvalo, de ĉevaloj lacaj
«Formetu selojn, bridojn, lasu ilin
«Sensoifigi sin en la herbejoj.»
—Kaj Francoj: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu.

212

Imperiestro haltas tie; Francoj
Okupas inter Sebro kaj Valterno,
Kaj formetinte selojn de ĉevaloj, 2490
Forprenas de la kapoj orajn bridojn,
Kaj lasas bestojn sur herbejo verda.
Ne povas fari pli ol tion Francoj
Senfortaj; ili sur la ter’ ekdormas...
Dum tiu nokto, oni ne gvardias. Aŭdu.

213

La Reĝo nun kuŝiĝas sur herbejon,
Lancegon metas apud sian kapon.p. 109
Ĉar li ne volas dormi ne armita,
Li sin vestigas per kiraso blanka,
Sur kapo ligas oran kaskon, zonas 2500
Nekompareblan glavon «Ĝojulinon»,
(Ĝi tridekfoje diverskoloriĝas
Dum taĝo)—Vi ja aŭdis pri la lanco
Trapenetrinta jam sur kruco Nian-
Sinjoron; dank’ al Dio, Karl’ posedas
Feraĵon ĝian, kiun li enmetis
En glavprenilon. Pro honor’ kaj eco,
Li donis al ĝi nomon «Ĝojulino».
Baronoj francaj tion ne forgesus;
De ĝia nom’ «Munĝojo» venis krio. 2510
Pro tio, ja, neniu ilin venkos. Aŭdu.

Lastaj sonĝoj de Karlo.

214

La nokto estas hela, luno lumas...
Kuŝiĝis Karlo; li dolore pensas
Pri Oliviro, pri Rolando kaj pri
La dek du konsilistoj, ĉiuj Francoj
En Rencesval’ mortintaj, sangverŝintaj!
Ve! Li ne povas sin deteni plori!
Li petas Dion, Li animojn savu.
Sed laca Reĝo multsuferas, fine,
Dolore premegita li ekdormas. 2520
Dormadas ĉie Francoj sur herbejoj;
Ne eĉ ĉeval’ kapablas stari; kaj ĝi
Por manĝi herbon, restas kuŝiĝinta!
Spertulo granda kiu korŝiriĝis! Aŭdu.p. 110

215

Dormadas Karl’, dolore premegita;
Alsendas Dio Sanktan Gabrielon
Komisiitan pri la zorg’ de Karlo;
Anĝel’ pasigas nokton apud Reĝo,
Per sonĝo lin sciigas, ke al Francoj
Batal’ terura ekfariĝos; al li 2530
Gravegan sencon de vidaĵ’ klarigas.
Okulojn al ĉiel’ suprenlevinte,
Ekvidas Karlo tondrojn, frostojn, ventojn,
Kaj fulmotondrojn, renversegojn, fajrojn,
Kaj flamojn pretigitajn.—Jen, subite
Sur francan genton ĉio defaladas!
Jen ekbruliĝas pom-fraksenaj lancoj,
Jen ekflamiĝas la orbulaj ŝildoj,
Rompiĝas stangoj de tranĉegaj hastoj,
Grincadas ŝtalaj kaskoj kaj kirasoj! 2540
Al Francoj kiom da dolor’! Jen kuras,
Por ilin ŝiri, ursoj, leopardoj,
Serpentoj, kaj drakonoj, kaj diablaj
Estaĵoj, kaj pli ol tridek mil hundoj...
Jen ili ĉiuj ĵetas sin sur Francojn...
Jen Francoj krias: «Karlo, Karlo, helpu!»
Dolore kaj kompate, Reĝo volus
Alkuri tien, sed jen kontraŭaĵo:
Al li el la arbar’ leono kuras;
Grandega kaj fiere terurega, 2550
Kruela besto Reĝon mem atakas,
Kaj ambaŭ bataladas brust’ ĉe brusto!
Sed li ne scias, kiu falos, kiu
Faligos!.. Tamen Reĝo ne vekiĝas. Aŭdu.p. 111

216

Post tiu sonĝo, Karl’ denove sonĝas.
Li, en Francuj’, en Ajkso, sur perono,
Duoble katenitan urson tenas.
Jen venas el Ardeno ankaŭ tridek
Aliaj, parolantaj kiel homoj,
Dirante: «Reĝo, ĝin redonu al ni; 2560
«Malrajte estas, ke vi ĝin retenu;
«Ni devas helpi al parenco nia!»
El la palaco kuras nobla hundo;
Plej grandan el la bestoj ĝi atakas
Sur verda herbo, apud kunestantoj.
Ĉeestas Reĝ’ al stranga batiĝado;
Sed li ne scias, kiu falos, kiu
Faligos!... ĉion-ĉi l’ Anĝelo montras.
Dormadas Karlo ĝis morgaŭa fruo. Aŭdu.

Marsilo en Saraguso.

217

Marsil’ kurante venas Saraguson, 2570
Sub ombr’ de olivujo piediras;
Li sin senigas je kiraso, glavo,
Kaj kasko, kun dolor’ sur verdan herbon
Sin kuŝas; el tranĉita dekstra mano
Defluas sango; li malĝojas... svenas...
Jen, apud li, edzino Bramimundo
Ploregas, krias, korŝirite plendas;
Pli ol tridek mil viroj, kun ŝi, tie
Malbenas Karlon kaj Francujon dolĉan,
Aliras al la niĉ’ de Apolona 2580p. 112
Statuo, kaj per plendoj bruegadas:
«Malbona Dio! Kial vi alportis
«Malgloron? Kial vi forlasis reĝon?
«Ĉu kompensaĵ’ al viaj fideluloj?»
Forprenas de statuo sceptron, kronon,
Pendigas ĝin je manoj al kolono,
Renverse ĝin turnigas sub piedojn,
Ĝin frapas per bastonoj kaj pecigas.
Forprenas de Tervago karbunkolon,
Kaj Mahon ĵetas ili en fosaĵon. 2590
Ĝin mordas surpaŝantaj aproj, hundoj!
Neniam Dioj tiel malŝatiĝis! Aŭdu.

218

Marsil’ de sveno nun rekonsciiĝas.
Lin oni portas en arkaĵan ĉambron,
(Skrib-desegnaĵoj kuŝas sur la muroj).
Reĝino Bramimundo ploregadas,
Kapharojn siajn tiras, kaj plendegas,
Kaj laŭte ekparolas vortojn jenajn:
«Ho, Saraguso! Vi ja nun seniĝis
«Je nobla Reĝo, kiu vin posedis!
«Ho! Niaj Dioj estas perfiduloj! 2600
«Ĉar ili en batalo nin forlasis!
«Emiro restas al ni! Ĉu kuraĝos
«Li bataladi kontraŭ brava gento,
«Kuraĝa, ne timante eĉ la morton?
«Imperiestro ĝia, florbarbulo,
«Multnobla estas, eĉ bravega; li ja
«Neniam ekforkuros el batalo!
«Domaĝe, ke ne iu lin mortigu!» Aŭdu.p. 113

Alveno de Emiro Baliganzo.

219

Imperiestro forte kaj potence
En Hispanujo restis dum sep jaroj. 2610
Li prenis tie urbojn kaj kastelojn.
Marsilo Reĝ’ malkvietiĝis pro li.
Unuan jaron, Reĝ’ por help’ petskribis
Al Reĝ’ de Babiluno, Baliganzo,
(Emiro grandaĝulo, longvivinta,
Pli ol Homero, pli ol Virgilio),
Li venu Saraguson, helpu al li,
Se ne... Marsil’ forlasos siajn Diojn,
Kaj ĉiujn adoratajn Idolaĵojn,
Kristan’ fariĝos, interkonsentiĝos 2620
Kun Reĝo Karlo.—Pro malproksimiĝo,
Ĝis nun malestas Baliganzo; tamen
El kvardek landoj li kundungis anojn,
Pretigis grandan marveturilaron,
Boatojn, barkojn, ŝipojn kaj ŝipetojn;
Al marhaven’ Aleksandrio, fine,
Li kunvenigis tutan la ŝiparon.
En Majo, (proksimiĝas la somero),
Li marforveturigas anaregon. Aŭdu.

220

Sennombra estas fremda anarego. 2630
Rapide, ŝiparmeo sin direktas,
Fornaĝas; sur la mastoj, sur la altaj
Velstangoj, multaj lampoj, fokusvitroj,
El supre ĉirkaŭĵetas lumon tian,
Ke tra la nokto plibeliĝas maro.
Ŝipar’ alproksimiĝas Hispanujon,p. 114
Rebrilas kaj lumiĝas tuta lando.
Pri tio al Marsil’ sciigo flugas:
«En Hispanujon venis Baliganzo;
«Armeon li kondukas el plej belaj,
«Kaj dek sep reĝoj kun li ĝin komandas!»
Ho, vera Patro! Dio! Gardu Karlon
En bataleg’ dolora, terurega! Aŭdu.

221

Ne haltas tie idolana gento;
De l’ maro ĝi eniras sur riveroj; 2640
Marbrison kaj Marbruson ĝi transiras;
Sur Sebro kontraŭflue naĝas tuta
Ŝiparo; sur la mastoj, sur la longaj
Velstangoj, multaj lampoj, fokusvitroj
Brilege lumigadas tra la nokto.
Ĉi-tagon ĝi eniras Saraguson. Aŭdu.

222

La tago estas hela; suno brilas.
Emir’ eliras el la ŝipo; marŝas
Espaneliz’ ĉe lia dekstra flanko,
Kaj dek sep Reĝoj sekvas ilin, Grafojn
Kaj Dukojn kiu povas kunkalkuli? 2650
Sub ombro de laŭrarbo, je l’ kampmezo,
Sur verdan herbon oni metas blankan
Tapiŝon kaj elefantostan seĝon.
Sur ĝin sidiĝas fremda Baliganzo.
Ĉirkaŭe, ĉiuj Idolanoj staras.
Unue, Baliganzo ekparolas:
«Aŭskultu, bravaj, noblaj kavaliroj;
«Imperiestro Karlo, Estr’ de Francoj
«Nutraĵon manĝos nur se mi permesos!p. 115
«En Hispanujo li min tro militis; 2660
«Mi volas iri ĝis Francujo dolĉa
«Por lin batali. Mi neniam haltos,
«Se ne li mortis aŭ obeis!»—Sian
Genuon frapas li per dekstra ganto. Aŭdu.

Senditoj de Baliganzo.

223

Ĉar li ĉi-tion diris, li obstinas.
Ol ĉiujn riĉegaĵojn sub ĉiel’, li
Preferas iri Ajkson, kie Karlo
Regadas. Gent’ lin laŭdas kaj aprobas.
Nun, li alvokas du el kavaliroj;
Ĉi, fratoj, Klarifan’ kaj Klariano: 2670
«Vi estas filoj de Maltrajo Reĝo;
«Volonte, ofte, sendojn li plenumis.
«Mi volas, ke vi iru Saraguson;
«Vi al Marsil’, je mia nomo, diru:
«Mi venis helpi al li kontraŭ Francoj.
«Ho! Se mi trovos ilin, batalego
«Fariĝos! Prenu l’ orbroditan ganton,
«Vestigu per ĝi lian dekstran manon.
«Forportu ankaŭ tiun orbastonon.
«Saluton lian ricevinte, mi tuj 2680
«Francujon iros por ataki Karlon.
«Se Karl’ rifuzos submetiĝi al mi,
«Kaj malkonfesi la kristanan leĝon,
«El lia kapo mi fortiros kronon!»
—Kaj ili: «Prava estas via Moŝto!» Aŭdu.p. 116

224

Kaj Baliganzo: «Nu! Baronoj, rajdu;
«Forportu, vi, bastonon; kaj vi, ganton.»
—Kaj ili: «Ni obeos, Via Moŝto
«Emira!»—Ili rajdas Saraguson,
Trapaŝas sub dek pordoj kaj kvar pontoj, 2690
Trairas stratojn plenajn je urbanoj.
Proksimiĝinte al altaĵ’ de l’ urbo
Ekaŭdas ili grandan bruon apud
Palaco: tie multaj Idolanoj
Ploradas, kaj kriadas, kaj ĝemadas,
Kaj plendas kontraŭ siaj Dioj, Maho,
Tervago, Apolono, kies helpo
Malestis; kaj ekkrias: «Ho! Ve al ni!
«Sur nin faladis honto, malfeliĉo!
«Marsilon Reĝon perdis ni hieraŭ! 2700
«Rolando tranĉis al li dekstran manon!
«Neniel vivas plu Ĵurfal’ blondulo!
«Tuj Francoj prenos tutan Hispanujon!»
Nun du senditoj iras al palaco. Aŭdu.

225

Sub olivujo, du servistoj prenas
Per bridoj la ĉevalojn; kaj senditoj
Piedirantaj tenas sin per vesto,
Suriras la ŝtuparon de palaco,
Eniras en l’ arkaĵan ĉambron, kaj tuj
Salutas Reĝon ame sed malpie: 2710
«Tervago kaj Sinjoro nia Maho
«Kaj Apolono, kiuj nin protektas,
«Reĝinan, Reĝan Moŝtojn savu, gardu!»
—Sed Bramimund’: «Ho! kia malsaĝaĵo!p. 117
«Diaĵoj niaj estas malbravuloj!
«En Rencesvalo ili malutilis,
«Forlasis niajn Estrojn mortiĝantajn,
«Forlasis edzon mian en batalo!
«De lia brako mankas dekstra mano!
«Ĝin al li tranĉis nobla Graf’ Rolando! 2720
«Tuj Karlo prenos tutan Hispanujon!
«Ve, malfeliĉa! Kio mi fariĝos?
«Domaĝe, ke ne iu min mortigu!» Aŭdu.

226

Kaj Klarian’: «Reĝina Via Moŝto,
«Aŭskultu! Baliganz’ min sendis al vi;
«Li diras: «Mi vin savos, Reĝ’ Marsilo.»—
«Li sendas al vi ganton kaj bastonon.
«Nun sur rivero Sebro ni posedas
«Kvar mil boatojn kaj rapidajn ŝipojn,
«Neniu povus kunkalkuli barkojn. 2730
«Emiro estas riĉa kaj potenca;
«Francujen li persekutados Karlon,
«Kaj Karlo submetiĝos aŭ mortiĝos!»
—Reĝin’: «Vi ne bezonos iri tien,
«Ĉar vi renkontos Francojn pli proksime.
«Ĉi-tie ili estas de sep jaroj;
«Imperiestro estas nobla, brava,
«Li mortos antaŭ ol forkuri; kun li
«Kompare, Reĝoj estas nur infanoj!
«Neniun nunvivantan Karlo timas!» Aŭdu.

227

Marsilo, al Reĝino: «Vi, silentu!»
Kaj, al Senditoj: «Estroj, mi parolos!...
«Vi vidas!... mi mortige korŝiriĝas!p. 118
«Ne filo, nek filin’, nek heredonto
«Post mi alestos! Filo mortigiĝis
«Hieraŭ! Via Estro min vizitu.
«Li havas rajton sur Hispanolandon;
«Mi ĝin al li fordonos, se li volos.
«Li nur ĝin ekdefendu kontraŭ Francoj.
«Mi mem lin bonkonsilos kontraŭ Karlo. 2750
«Li estos elvenkinta post monato.
«De Saragus’ ŝlosilojn al li portu,
«Kaj diru: «Mi konsilas, li profitos
Kaj ili: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu.

228

Marsilo diras: «Estro Karlo al mi
«Mortigis anojn, dezertigis landon,
«Per almilito ruinigis urbojn;
«Li kun anaro haltis apud Sebro,
«De tie ĉi sep mejlojn mi kalkulis.
«Vi diru al Emir’: Li alkonduku 2760
«Anaron sian tien, kie Francojn
«Li trovos. Diru ankaŭ: Li preparu
«Batalon, kiun Francoj ne rifuzos
Li donas la ŝlosilojn de la urbo.
Senditoj lin salutas, petas de li
La forpermeson kaj returnen iras. Aŭdu.

Reiro de Senditoj.

229

La du senditoj rajdas sur ĉevaloj,
Eliras senprokraste el la urbo,
Tre ekscitite iras al Emiro,p. 119
De Saragus’ ŝlosilojn al li donas.
Jen Baliganzo diras: «Kion trovis
«Vi? Kie estas Reĝo postulita?» 2770
Kaj Klarian’: «Mortige li vundiĝis!
«Hieraŭ Karl’ trapaŝis Intermontojn,
«Por reen veni al Francujo dolĉa.
«Li metis korteganan postgvardion,
«Rolando Graf’, la nevo, restis en ĝi,
«Kun Oliviro, dek du konsilistoj,
«Kaj dek dumil bravuloj de Francujo.
«Marsilo Reĝo bataladis ilin,
«Li renkontiĝis kun Rolando, kiu
«Per Durendalo lin frapegis tiel, 2780
«Ke li distranĉis lian dekstran manon,
«Mortigis ankaŭ lian karan filon,
«Kaj la baronojn kondukitajn tien!
«Marsil’ ne povis resti kaj forkuris;
«Imperiestro lin persekutadis,
«Nun Reĝo petas, ke vi helpu al li,
«Kaj li fordonas al vi Hispanujon!»
Pri tio, Baliganzo ekpripensas,
Kaj, pro doloro, preskaŭ freneziĝas! Aŭdu.

230

Kaj Klariano: «Via Moŝt’ Emira, 2790
«Hieraŭ, apud Rencesvalo, oni
«Batalis. Oliviro kaj Rolando,
«Kaj dek du konsilistoj la amataj,
«Kaj dudek mil Francanoj mortis tie;
«Sed Reĝ’ Marsilo perdis dekstran manon,
«Lin Karlo terurege persekutis,
«Eĉ unu viro plu ne restas tie,
«Ĉar ĉiuj mortis, aŭ en Sebron dronis!p. 120
«Sur bordon, Francoj metis la tendaron;
«Jen ili haltis, tre proksime de ni, 2800
«Kaj se vi volos, ili ne foriros!»
Jen Baliganzo, kun rigard’ fiera,
Kaj koro plena je videbla ĝojo,
De trono tuj leviĝas. Li stariĝas,
Kaj diras: «Vi, baronoj, ne prokrastu!
«Eliru el la ŝipoj kaj ekrajdu!
«Se ne forkuros la maljuna Karlo,
«Hodiaŭ ni Marsilon venĝos al li.
«Al Reĝ’ pro dekstra man’, mi donos kapon!» Aŭdu.

Vojaĝo de Baliganzo.

231

El ŝipoj elirinte, Idolanoj 2810
Ekrajdas sur ĉevaloj kaj sur muloj,
Antaŭenrajdas, (ĉu ne pravaj ili?)
Ekiriginte ilin, Baliganzo
Alvokas tuj amikon Gemalfinon:
«Ĉar mi ordonas, regu la anaron.»
Sur sia brunĉevalo li ekrajdas,
Foriras kune kun kvar el la Dukoj,
Ĝis Saraguso li senhalte rajdas;
Malsupreniras sur marmoran ŝtupon.
Kvar grafoj piedingon al li tenas. 2820
Ŝtuparon de palac’ li supreniras;
Renkonten de li, iras Bramimundo;
Ŝi diras: «Kia malfeliĉo sur min!
«Mi honte edzon mian perdis, nevo
«De Karlo lin mortigis, malglorigis!»
Ŝi falas antaŭ li; ŝin li subtenas;
Malĝoje ambaŭ iras en ĉambregon. Aŭdu.p. 121

232

Je vid’ de Baliganzo, Reĝ’ Marsilo
Alvokas du hispanajn Sarazenojn:
«Min prenu sub la brakoj, min relevu!»
Li prenas ganton per maldekstra mano, 2830
Kaj al li diras: «Reĝ’, Sinjor’, Emiro,
«Mi donas al vi tutan mian landon;
«Mi donas Saraguson, ĉirkaŭaĵon;
«Mi perdis min mem, ankaŭ tutan genton!»
—Emiro: «Mi pri tio malĝojegas!
«Kun vi mi ne longtempe parolados,
«Ĉar certe Karl’ min ne atendos tie!
«Nun tamen mi ricevas vian ganton!»
Li dolorege ploras kaj eliras,
Malsupreniras la ŝtuparon, rajdas, 2840
Per spronoj pikas al la gento, tiel
Rajdadas ĝis la fronto de l’ anaro,
Kaj oftajn fojojn krias: «Idolanoj!
«Antaŭen! Ĉar jam nun forkuras Francoj!» Aŭdu.

Karlo en Rencesvalo.