160
Ordonas Karlo sonorigi kornojn.
Malsupreniris Francoj, kaj sin armas
Per kaskoj kaj kirasoj, oraj glavoj,
Kaj belaj ŝildoj, grandaj, fortaj hastoj,
Kaj per standardoj blankaj, ruĝaj, bluaj. 1800
Ekrajdas
ĉiuj estroj de anaro,p. 80
Per spronoj pikas; dum intermontiro,
Diradas ĉiuj unu al l’ alia:
«Se ni alvenos al Rolando viva
«Kun li mirindajn batojn ni frapados!»
Por
kio servas?... Ili tro prokrastis!...
Aŭdu.
Unua puno al Geno.
161
Foriĝis noktmallumo, nun tagiĝas.
Je suno armilaĵoj rebrilegas,
Kaj kaskoj kaj fervestoj ekfajriĝas,
Kaj ankaŭ brilas flordesegnaj ŝildoj, 1810
Kaj ankaŭ
hastoj kaj standardoj oraj.
Imperiestro
rajdas kolerege;
Malĝojas, korpremiĝas
ĉiuj Francoj,
Jen ĉiuj varme,
dolorege ploras!
Jen ĉiuj multtimegas
pri Rolando!
Nun Reĝo ekkaptigas grafon Genon,
Fordonas lin al kuirejservistoj,
Kaj diras al Besgun’ ilia estro:
«Vi zorge gardu tiun perfidulon,
«Ĉar li perfidis tutan mian genton!» 1820
Besgun’
ekkaptas Genon, kontraŭmetas
Al li
cent malhumanajn kuiristojn.
Eltiras ili
barbon kaj lipharojn,
Kvarfoje ĉiu
batas lin per pugno,
Frapegas lin per
vergoj kaj bastono,
Ŝnuregon volvas
ĉirkaŭ lia kolo,
Lin ligas per
katenoj kvazaŭ urson;
Lin hontan
metas sur portilan bruton.
Lin ili gardos
ĝis redon’ al Karlo. Aŭdu.p. 81
Reiro de Karlo.
162
Mallumaj, longaj, altaj estas montoj! 1830
Profundaj
valoj! fortaj akvofaloj!
Antaŭe,
malantaŭe sonoradas
Ripetas kornoj
Olifantan vokon.
Imperiestro rajdas
kolerege,
Kun furiozaj kaj malĝojaj
Francoj;
Kaj ĉiuj senescepte ploras,
ĝemas,
Al Dio preĝas por Roland’,
ĝis kiam
Alvenos ili sur batalan
kampon,
Kaj kun Rolando fierege frapos...
Por kio servas tio?... Por nenio! 1840
Ĉar ili
ne alvenos ĝustatempe! Aŭdu.
163
Nun Reĝo Karlo kolerege rajdas.
Ho! kiel blanka barbo sur kiraso!
Baronoj de Francuj’ per spronoj pikas,
Kaj ĉiuj malĝojegas kaj bedaŭras
Ne esti ĉe Rolando, l’ Estro, kiu
Batalas nun hispanajn Sarazenojn!
Se estos li vundita, ĉiuj mortos!
Kun li nur sesdek restas! jes, sed kiaj?
Neniam Reĝ’ aŭ Estro havis tiajn! Aŭdu.
164
Tra longaj intermontoj Karlo rajdas,
Dolore kaj kolere premegita!
Li diras: «Sankta Manjo, helpu al ni!
«Per Geno, mi en malĝojegon falis!
«Malnova historio diras jenajn:p. 82
«De Gen’
prapatroj estis perfiduloj;
«Je
perfidaĵoj ili nur kutimis.
«En
Roma Kapitol’ eĉ ili kaŭzis
«Mortigon de Cesaro grandaĝulo!
«Sed ili terurege estingiĝis!
«Dolore ili mortis per fajrpuno.
«El sang’ ilia estas vere Geno.
«Mortigis li Rolandon, mian genton,
«De mia kapo li fortiras kronon!
«Ne restas defendonto por Francujo!»
Li ploras, tiras sian blankan barbon.
«Ve! diras Francoj, malfeliĉo sur nin!»
Spronpikas ili; dum intermontiro
Neniu de ĉeval’ retiras bridon.
Sed antaŭ ol alvenos Francoj tien,
Rolando estos akirinta venkon,
Marsilon, lian genton elvenkinte. Aŭdu.
Malvenkego.
165
Roland’ sur montojn, stepojn, trarigardas
Mortintajn Francojn! Kiom kuŝas tie!
Pri ili grandanime li ploradas:
«Baronoj noblaj, Dio al vi estu
«Favora, kaj en Paradizon metu
«Animojn viajn, inter sanktajn florojn!
«Pli bonajn ol vi, mi neniam vidis;
«Ĉar vi utilis al mi ĉiam, ĉiel,
«Por almiliti tiom al la Reĝo!
«Ve! Li malprave vin alprenis al si! 1860
«Ho,
Franca Tero, dolĉa lando! Vi nun
«Je
la plej bonaj estroj vidviniĝas!p.
83
«Baronoj, mi vin vidas morti por
mi!
«Ve! mi ne povas vin defendi,
savi!
«Ho! helpu al mi Dio, Li
Memvero!
«Mi restos kun vi, Oliviro,
Frato!
«Doloro (se ne malamika
bato,)
«Mortigos min! Ni iru
rebatali!» Aŭdu.
166
Roland’ sur montojn, valojn, trarigardas.
Vidinte Idolanojn tiel multajn,
Al Oliviro noble li parolas:
«Belfrato, ni kun Francoj devas tie
«Mortiĝi!»
Tiam Graf’ Roland’ paliĝas,
Kvarfoje laŭte krias: «Je Munĝojo!»
Per korno sonorigas: «Por atako:»
Per spronoj forte pikas Vejlantifon.
Li tuj ekfrapos per tranĉega glavo. Aŭdu.
167
Roland’ revenas sur batalan kampon;
Per Durendalo li kuraĝe frapas. 1870
Distranĉas
li Faldrunon de la Pujlo,
Kaj dudek kvar
plej glorajn Idolanojn.
Neniam estos tia
batalanto!
Kiele cervoj saltas antaŭ
hundoj
Tiele Idolanoj kuras de li.
Ĉefepiskopo diras: «Mirindaĵo!
«Ĉi-tio estas inda je bravulo
«Bonarmiĝinta kaj rajdanta noble!
«Li estu en batal’ fiera, forta;
«Alie, ja, nenion li valoras; 1880
«Fariĝu
li monaĥ’ en monaĥejo,
«Pro
niaj pekoj ĉiam li preĝadu!»p.
84
—Rolando diras: «Frapu; ne
indulgu!»
Aŭdinte tion, Francoj
rebatalas.
Kristanoj multe domaĝiĝis
tie! Aŭdu.
168
Nenian savon atendante, viro
Kuraĝe sin defendas en batalo.
Pro tio, Francoj fieriĝas kvazaŭ
Leonoj. Jen Marsil’ je nobla ŝajno!
Li rajdas sur ĉevalo Gainuno, 1890
(Ĝi
estas rapidmova pli ol falko),
Per
spronoj pikas kaj Bevunon frapas,
(Ĉi
estas Estr’ de Belno kaj Diguno).
Li
ŝildon rompas kaj kirason ŝiras,
Majstrece
lin senvivan ĵetas teren;
Ivonon,
Ivorion kaj Girardon
De Rusiluno ankaŭ
li mortigas.
Ne malproksime estas Graf’
Rolando;
Li tiam diras: «Dio vin
malbenu!
«Ĉar vi malrajte
mortigadis miajn
«Amikojn, tuj per
bato vi elpagos; 1900
«Kun mia glavo vi ekkonatiĝos!»
Li kuraĝege ekatakas Reĝon,
Distranĉas lian dekstran manradikon,
Distranĉas ankaŭ kapon de la blonda
Ĵurfalo, propra filo de Marsilo.
Kaj Idolanoj: «Helpu al ni, Maho!
«Ho! Dioj niaj! Venĝu nin al Karlo!
«Li lasis ĉe ni tiajn anojn, kiuj,
«Eĉ antaŭ morto, kampon ne fordonos!»
Kaj ankaŭ diras: «He! Ni kuru for!»
Jen 1910
Forkuras
cent mil viroj... kiu povus
Haltigi
ilin?... Ili ne revenos...p. 85
169
Marsil’ seniĝis je la dekstra mano.
Li tiam teren ĵetas sian ŝildon,
Per akraj spronoj li ĉevalon pikas,
Forlasas bridon, kaj al Hispanujo
Forkuras kun dudek
mil Idolanoj
Vunditaj;
ili ĉiuj diras unu
Al la alia:
«Nev’ de Karlo venkis!» Aŭdu.
170
Por kio servas? Jes, Marsil’ forkuras;
Sed restas lia onklo, la Kalifo.
Li, Estro de Kartaĝ’, Alfern’,
Garmajo,
Etiopujo malbenita tero,
Kaj ankaŭ Estro de la nigra gento
Je naz’ dikega kaj orelo larĝa.
Jes! pli ol kvindek
mil el ili, tie
Rajdadas
fierege, kolerege, 1920
Kaj krias idolanan kunvenvorton.
—Rolando diras: «Tuj ni oferiĝos!
«Mi scias... ni ne longe plu vivados...
«Malben’ al kiu vivon ne pagigos
«Karege!... Estroj, frapu per la glavoj,
«Defendu viajn morton, vivon, por ke
«Ne estu honto al Francujo dolĉa.
«Se Karlo venos sur la batalejon,
«Se vidos li mortintajn Sarazenojn,
«Po unu el la niaj ...
dek kvin
ilin, 1930
«Imperiestro povos nin nur beni!» Aŭdu.p. 86
Morto de Oliviro.
171
Rolando vidas malbenitan genton,
Pli nigran ol la inko, kaj montrantan
Blankaĵon ian nur sur la dentaro.
Li tiam diras: «Mi ja estas certa,
«Kaj vidas mi, ke ni hodiaŭ mortos!
«Refrapu, Francoj, mi frapegas ree!»
—Kaj Olivir’: «Malben’ al
prokrastantoj!»
Jen Francoj interĵetas
sin antaŭen. Aŭdu.
172
Je vido de malmulto da Francaro 1940
Hispanoj kuraĝigas sin, ĝojegas,
Kaj diras: «Karlo estas malpravega!»
Kalifo rajdas sur ĉeval’ flavruĝa;
Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj.
El malantaŭe, mezen de la dorso,
Li frapas Oliviron, rompas blankan
Kirason, kaj trans korpon puŝas haston.
Li diras: «Por vi, jen mortiga bato!
«Malprava Karlo lasis vin ĉi-tie;
«Li malutilis al vi, sed li pentos, 1950
«Ĉar
mi la miajn plene venĝis al vi!» Aŭdu.
173
Eksentas Olivir’, ke vundo estas
Mortiga; li sin venĝi ne prokrastas;
Per hela ŝtala Haltekler’, kalifon
Li frapas sur la oran pintan kaskon;
El ĝi dissemas ŝtonojn kaj kristalojn,
Distranĉas kapon ĝis la dentoj; glavonp. 87
Svinginte, li
faligas lin senvivan,
Kaj diras: «Idolan’
al vi malbeno!
«Eblege Karlo iomete
perdis,
«Sed al l’ edzino, al
virino ia, 1960
«En via lando, vi ne fanfaronos,
«Ke vi al Karlo prenis eĉ moneron,
«Aŭ lin senigis je mi aŭ alia!»
—Kaj ankaŭ diras li: «Rolando, helpu!»
Aŭdu.
174
Eksentas Olivir’, ke vundo estas
Mortiga; li ne haltas por venĝado.
Per Haltekler’, li forte bataladas,
En la amaso li kuraĝe frapas,
Distranĉas bulajn ŝildojn, kaj pikstangojn,
Piedojn, manojn, ŝultrojn kaj brustkestoj.
Lin kiu vidus Sarazenojn tranĉi, 1970
Mortinton sur
mortinton ĵeti teren,
Nur
povus pensi pri kuraĝo vera!
Li
memoriĝas pri deviz’ de Karlo:
«Munĝojo!»
krias li per forta voĉo;
Rolandon,
fraton kaj amikon vokas:
«Kolego,
venu pli proksimen je mi!
«Hodiaŭ
dolorege ni disiĝos!»
Kaj ambaŭ
ploras unu pri l’ alia! Aŭdu.
175
Roland’ rigardas Oliviron, kies
Vizaĝ’ paliĝis kaj senkoloriĝis;
Elfluas el la brusto ruĝa sango 1980
Falanta teren
kvazaŭ per riveroj!
Rolando diras:
«Dio! Kion fari!
«Amiko! Ve,
pri via grandanimo!p. 88
«Neniam estos iu samvalora!
«Francujo dolĉa! Vi tuj vidviniĝos
«Je kuraĝuloj, kaj vi honte falos!
«Imperiestro grande domaĝiĝos!»
Rolando tiam svenas sur ĉevalo! Aŭdu.
176
Rolando tie svenas sur ĉevalo,
Kaj Olivir’ sangadas el la vundo 1990
Mortiga, ĝis vidado konfuziĝas;
Proksime, malproksime, li ne povas
Plu eldistingi kiun ajn vivantan.
Jen, kun Rolando li ekrenkontiĝas.
Li frapas oran kaj juvelan kaskon,
Kaj ĝin distranĉas ĝis la nazŝirmilo.
Feliĉe, glavo ne eniras kapon.
Roland’ je tiu bato, lin rigardas,
Kaj dolĉe, kvietege, al li diras:
«Amik’, ĉu vi intence faris tion? 2000
«Roland’
mi estas, kaj vin mi amegas.
«Vi
ne elvokis min al dubatalo!»
—Kaj
Olivir’: «Mi aŭdas, sed ne vidas
«Vin parolantan! Dio vin rigardu!
«Mi frapis vin! Pardonu tion al mi!»
—Roland’: «Negrava bato! jes, mi al
vi
«Pardonas nun, kaj antaŭ Dio
ankaŭ!»
Salutas ambaŭ unu
la alian;
Kun tia amo ili sin disigas.
Aŭdu.
177
Eksentas Olivir’ ke mort’ lin premas;
2010
Okuloj
vidturniĝas en la kapo!
Li plu ne aŭdas
kaj li plu ne vidas!p. 89
Li piediras, kaj kuŝiĝas teren,
Kaj laŭte petas pri pardon’ de pekoj,
Manplektas al ĉiel’, al Dio preĝas,
Por ke li donu al li Paradizon,
Li benu Karlon kaj Francujon dolĉan,
Rolandon karan al li pli ol ĉiujn...
Sed haltas koro, kaj kliniĝas kapo;
Li falas teren tute sterniĝinta... 2020
Jen grafo
mortis!... Jen finiĝis ĉio!...
Rolando
ploras kaj sopiras pri li!
Pli plendan
homon vi neniam vidos! Aŭdu.
178
Rolando, kiam li amikon vidas
Senvivan, kun vizaĝ’ al Oriento,
Ne povas sin deteni je plorado
Kaj ĝemo; dolĉe li sopiras pri li:
«Amiko, ve, pro via kuraĝeco!
«Ni jarojn, tagojn, kune kunvivadis!
«Ne malutilis unu al l’ alia!
«Vi mortis!... Mi dolore vin postvivas!»
2030
Je tiuj
vortoj, la markizo svenas
Sur la ĉeval’
nomata Vejlantifo;
Sed oraj piedingoj lin
subtenas,
Kaj ĉiuflanken li ne povas
fali. Aŭdu.
179
Sed jen, apenaŭ li rekonsciiĝis
El sveno, maldolĉege li revivas,
Ĉar li ekvidas grandan malfeliĉon!
Li perdis ĉiujn Francojn, mortiĝintajn
Krom du: Ĉefepiskop’ kaj Galtierop. 90 De Humo. Ĉi
malsupreniris monton [7] 2040 Sur kiu li
Hispanojn bataladis. Anaro mortis,
Idolanoj venkis; Li vole aŭ nevole
reen venis, Kaj krias al Roland’:
«Sinjoro nobla! «Ĝentila!
Kie estas vi, bravulo? «Vi ĉeestante,
mi neniam timis; «Mi Galtier’
akiris Maelguton, «Mi nevo de grandaĝa
blanka Druo, «Mi kunhelpint’
al viaj heroaĵoj, «Mi
bataladis Sarazenojn tiel, «Ke
hasto ekrompiĝis, ankaŭ ŝildo 2050
«Peciĝis kaj kiraso disŝiriĝis!
«Vundita estas mi per lancoj, mi tuj
«Mortiĝos, sed terure vendis vivon!»
Je tiu vort’ Rolando lin rekonis,
Per spronoj pikas kaj galopas al li. Aŭdu.
[7] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a kaj post verso
1411.
180
Rolando diras: «Nobla Galtiero,
«Vi bataladis idolanan genton,
«Sed ĉar vi estas brava kaj kuraĝa,
«Mil anojn el plej bonaj vi alprenis;
«Redonu ilin al mi; ili estis
«La miaj, kaj nun mi bezonas ilin!»
—Sed Galtier’: «Vi plu ne vidos
ilin
«Lasintajn sur terura
kampo, kie
«Ni trovis tiel
multajn Sarazenojn,
«Erminojn,
Turkojn, Gajojn, Kanananojn,
«Kaj
bravajn Balisanojn sur arabaj
«Ĉevaloj
rapidmovaj rajdadantajn!p. 91
«Ni bataladis tiel, ke pri tio
«Nenia idolano fanfaronos;
«Sesdek
mil mortis; ili kuŝas tere...
«Ha! ni nin venĝis per tranĉegaj
glavoj!
«Sed, ve, ni perdis
ĉiujn niajn Francojn!
«Kiraso
mia disrompiĝis! Vundoj
«De
brusto kaj de ventro ruĝan sangon
«Ŝprucigas
el mi kvazaŭ per riveroj!
«Jen
tuta mia korpo malfortiĝas!
«Mi
vere sentas, ke mi tuj mortiĝos!...
«Mi estas via, ĉar vi estas l’ Estro...
«Se mi forkuris, min vi ne mallaŭdu!»
—Rolando diras: «Tion mi ne faros!
«Sed al mi helpu, tiel longe kiel
«Vi vivas!» Li kolere ŝvitas,
ĝemas,
Eltranĉas de si veŝtopecon;
per ĝi
Al Galtiero li bandaĝas
bruston. Aŭdu.
181
Rolando dolorege koleradas,
Kaj forte frapas en interpuŝego.
Hispanojn dudek kvin li mem mortigas;
Ses, Galtiero; kvin Ĉefepiskopo.
Kaj Idolanoj: «Tiuj teruregaj! 2060
«Ni gardu nin, ke ili elturniĝu.
«Al forkuranto estu honto! Honto
«Precipe al preterlasonta ilin!»
Hispanoj rekomencas kriadadi,
Kaj ĉiuflanke ĉirkaŭstaras Francojn.
Al ili helpu Dio, Li Memvero! Aŭdu.p. 92
Karlo alvojiras.
182
Rolando estas brava kaj fiera,
Kaj Galtiero Huma, nobla estro,
Ĉefepiskopo ankaŭ kuraĝulo.
Ja, ne forlasus unu la alian.
Ĉirkaŭe,
ili frapas Idolanojn. 2070
Mil Sarazenoj de nun piediras,
Kaj kvardek mil rajdadas por batali;
Sed ili ne kuraĝas proksimiĝi;
El malproksime ĵetas lancojn, hastojn,
Sagegojn, hokajn sagojn, ponardegojn.
En la komenc’ mortiĝis Galtiero,
Turpin’ de Rejms’ vundiĝis sur la
kapo
Ĉar lia ŝildo disŝiriĝis,
kasko
Rompiĝis kaj kiraso disfendiĝis;
Eniĝis en la bruston kvar pikstangoj; 2080
Ĉevalo
lia mortas sub rajdanto.
Ĉefepiskopo
falas! Malfeliĉe!...
Al ili helpu
Di’, Ĉielglorulo! Aŭdu.
183
Turpin’ eksentas, ke li malfortiĝas
Pro kvar pikstangobatoj tra la brusto;
Li brave iom releviĝas, serĉas
Rolandon per rigard’, al li alkuras,
Kaj diras nur: «Ne estas mi venkita!
«Bravul’ fordonas vivon, sed ne glavon!»
Almason, sian ŝtalan glavon, tiras,
En la amas’ pli ol mil fojojn frapas. 2090
Atestis Karl’:
«Turpin’ senĉese frapis,
«Ĉar
kuŝis ĉirkaŭ li kvarcent
mortintoj;p. 93
«El ili estis jen vunditaj, jen dis-
«tranĉitaj, jen je kapo senigitaj!»
Ĉi-tion diras Gest’, kaj ĉeestinto
Barono Sankta Gilo, miraklisto,
En Laŭna monaĥejo priskribinte.
Nur malklerulo tion ĉi ne scias. Aŭdu.
184
Rolando graf’ kuraĝe bataladas,
Ŝvitadas sur varmega tuta korpo, 2100
Suferas
teruregan kapdoloron.
(Tempio krevis
dum sonorigado).
Li volus scii ĉu
alvenos Karlo;
Reprenas Olifanton, sed
malforte
Ĝin sonorigas... Karlo, tie,
haltas,
Aŭskultas, kaj: «Sinjoroj,
malfeliĉo!
«Hodiaŭ nev’
Rolando mankos al ni!
«Laŭ
sonorig’, li ne longtempe vivos!
«Al
li ni rapidrajdu sur ĉevaloj;
«Nun,
ĉiuj kornoj de anar’ sonoru!» 2110
Sesdek
mil kornojn ili sonorigas;
Tiele, ke ripetas montoj, valoj...
Ekaŭdas Idolanoj, kaj malĝojas,
Kaj diras: «Reĝo Karlo nun alvenas!» Aŭdu.
185
Kaj ankaŭ: «Jen Imperiestr’ reiras!
«Ĉar aŭdas ni sonorajn francajn
kornojn.
«Se Karl’ alvenos, ni
la venkon perdos,
«Kaj se Roland’
postvivos, la milito
«Rekomenciĝos!
Ve, por Hispanlando!»
Kuniĝas
kvarcent armiĝintaj viroj 2120p. 94
El la anaro plej
bonegaj; ili
Rolandon ekatakas terurege.
Ho! kiom grafo devas klopodadi! Aŭdu.
186
Ilian alproksimiĝadon vidas
Roland’; li fieriĝas, kuraĝiĝas;
Li preta por ĝis morto kontraŭstari;
Ĉar mort’ pli bona estas ol forkuro.
Li rajdas sur ĉevalo Vejlantifo,
Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj,
Kaj meze de anaro batalegas.
Turpin’ ĉefepiskopo kun li iras; 2130
—Kaj
Sarazenoj: «Kuru for, amikoj,
«De
franca gent’ ni aŭdis sonorkornojn!
«Potenca Reĝo Karlo ree venas!» Aŭdu.
187
Rolando graf’ ne ŝatas malbravulojn,
Nek malbonulojn, nek fanfaronulojn,
Malŝatas ankaŭ estrojn ne fidelajn.
Li diras al Turpin’ ĉefepiskopo:
«Sinjor’ mi rajdas kaj vi piediras!
«Pro amo al vi, mi piedestaros;
«Ni, kune prenos bonon kaj malbonon; 2140
«Por
kiu ajn, ja, mi vin ne forlasos!
«Ni
ambaŭ reataku Idolanojn;
«Plej
bonajn batojn frapas Durendalo!»
Ĉefepiskopo:
«Jen batala veto!
«Ci-tio estos por ni, certe, lasta!
«Ĉar Karlo venas, li nin plene venĝos!»
Aŭdu.p.
95
188
Nun Idolanoj diras: «Ni naskiĝis
«Por malfeliĉo! Ve! En tiu tago
«Malĝoja, ni Sinjorojn, Estrojn perdis!
«Jen glora Karlo venas kun anaro!
«Ni aŭdas sonorantajn francajn kornojn,
2150
«Kaj
grandan krian bruon de «Munĝojo»!
«Rolandon, pli ol kiu ajn fieran
«Neniu povas venki; ni frapadu
«El malproksime, kaj lin lasu tere!»
Alĵetas ili hastojn, ponardegojn,
Pikstangojn, lancojn kaj barbulajn sagojn;
Pecigas, fendas ŝildon de Rolando,
Disrompas, senornamas la kirason
Ne povas ili vundi lian korpon;
Sed Vejlantif’ ricevis tridek vundojn, 2160
Kaj ĝi
sub grafo falas mortigita!..
Forkuras
Idolanoj kaj forlasas
Rolandon solan kaj
piedirantan! Aŭdu.
189
Forkuras tremegantaj Idolanoj,
Kaj al si diras: «Nin Rolando venkis!
«Imperiestro iras malantaŭen!
«De franca gento aŭdu sonorkornojn!
«Ĉar venas Karlo, li alportas morton!
«Li venkis tiom da potencaj Reĝoj!
«Marsil’ ne povos certe nin defendi,
«Ni perdos gloran Hispanujon, se ne
«Emir’ mem venos ĝin defendi por
ni!» Aŭdu.p. 96
Lasta beno de Ĉefepiskopo.
190
Forkuras Idolanoj kun kolero,
Kaj rapidiras al Hispanolando.
Rolando graf’ ne persekutas ilin,
Ĉar li ĉevalon Vejlantifon perdis,
Kaj vole aŭ nevole piediras.
Li helpos al Turpin’ Ĉefepiskopo.
Sur lia kap’ deligas oran kaskon, 2170
Detiras
blankan subkirason, ŝiras
Ĉemizon
por bandaĝi larĝajn vundojn;
Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas,
Lin dolĉe sternas sur la verdan herbon,
Kaj, kortuŝite, diras al li jenajn:
«Nobela! Donu al mi forpermeson;
«Kolegoj, kiujn ni tre amis, estas
«Mortintaj! Ni ne lasu ilin tie!
«Mi volus serĉi kaj rekoni ilin,
«Kaj meti ilin antaŭ vin, laŭ vico!»
2180
Ĉefepiskopo:
«Iru kaj revenu!
«Pro Dio!
kampo estas via... mia!» Aŭdu.
191
Roland’ trairas sola batalejon,
Li serĉas jen sur valo, jen sur monto;
Li trovas Ivorion kaj Ivonon,
Gerinon kaj amikon Gerieron,
Engelieron
grafon de Gaskujo.
Otunon ankaŭ,
kaj Berengieron,
Ansejson ankaŭ kune
kun Sansun’, kaj
Girard’ la
grandaĝul’ de Rusiluno.p. 97
Ĉi-tiujn dek baronojn li forportas, 2190
Returnen iras
al ĉefepiskopo;
Kaj antaŭ li, laŭ
vico, sternas ilin!
Ĉefepiskopo sin
deteni plori
Ne povas, levas manon por
benadi,
Kaj diras: «Malfeliĉaj
Estroj! Viajn
«Animojn Glora Dio
benu, ilin
«Ricevu en ĉielajn
sanktajn florojn!
«Min malĝojigas
propra morto, ĉar mi
«Imperiestron
grandan plu ne vidos!» Aŭdu.
192
Roland’ returnen iras en la kampon 2200
Jen, apud
roz’ sovaĝa, sub abio,
Amikon
Oliviron li retrovas,
Kaj tiam ame li lin
ĉirkaŭprenas.
Laŭ povo, li
revenas, kaj l’ amikon
Sur ŝildon
metas apud la aliaj.
Ĉefepiskopo
benas, senpekigas!
Ho ve! la larmoj! Ho
ve! la korŝiro!
Rolando diras:
«Olivir’! Karulo!
«Vi
filo de bonega graf’ Reniro,
«Limlandoestro
ĝis river’ de Ĝenno!
«Por
rompi lancon kaj pecigi ŝildon, 2210
«Por trapenetri, ŝiri ferajn vestojn,
«Por prave konsiliĝi kun bonuloj,
«Por venki, neniigi perfidulojn,
«Neniu estis, ja, pli taŭga ol vi!»
Aŭdu.
193
Rolando Graf’ vidinte ĉiujn estrojn
Mortintajn, ankaŭ karan Oliviron,
En koro ekpremiĝas kaj ekploras,p. 98
Senkoloriĝas;
tia estas lia
Doloro, ke li plu ne povas
stari,
Kaj vole aŭ nevole svenefalas!
2220
—Ĉefepiskop’:
«Barono malfeliĉa!» Aŭdu.
194
Ĉefepiskop’ vidinte lian svenon,
Ŝiriĝas tiel kiel iam eble!
Etendas manon, prenas Olifanton.
El Rencesvala rivereto akvon
Li
volas ĉerpi, por ke l’ grafo trinku.
Penege li sin levas, per paŝetoj
Ŝanceliĝante li sin ŝovas tien...
Sed li malforte tiel... li ne povas
Antaŭeniri... li tro perdis sangon!...
Ve! antaŭ ol li faros tridek paŝojn, 2230
La koro
haltas!... li antaŭen falas!...
Ve!
Jen maldolĉegaĵoj de la morto!... Aŭdu.
195
Rolando Graf’ rekonsciiĝas tiam;
Li sin levetas!... Ho, doloro tranĉa!
Antaŭen, malantaŭen li rigardas,
Trans la amikojn sur la verda herbo...
Li vidas tere noblan la baronon,
Ĉefepiskopon, Dian rajtigiton!
Ĉi-tiu sin kulpigas, suprenlevas
Okulojn, kaj manplektas al ĉielo; 2240
Li preĝas: «Dio donu Paradizon!»...
Turpino mortis por la serv’ al Karlo;
Per glavfrapegoj, belaj predikadoj,
Li ĉiam bataladis Idolanojn!
Al li redonu Dio sanktan benon! Aŭdu.p. 99
196
Roland’ vidinte, ke li mortis, se ne
Pro Olivir’ neniam pli sopiris!
Li tiam diras korŝirantan vorton:
«Ho! Karlo de Francujo! kiel eble
«Rajdadu plej rapide! Ĉar el niaj
«En Rencesval’ fariĝis granda
perdo!
«Sed Reĝ’
Marsilo perdis siajn anojn...
«Po
unu el ni, ili mortis kvardek...» Aŭdu.
197
Roland’ Ĉefepiskopon vidas tere!
Sur lia ventr’ intestoj malvolviĝas,
Cerbaĵo moviĝetas sur la frunto!
Roland’ sur bruston, meze inter ŝultroj,
Plektigas la du blankajn, belajn manojn, 2250
Kaj, laŭ
kutimo de la land’, ekplendas:
«Nobela
Estro! Nun mi vin fordonas
«En
manojn de Glorulo de Ĉielo!
«Neniu
pli fervore servis al Li,
«Neniam,
de la apostolaj tempoj,
«Profeto tia
leĝon gardis, homojn
«Konvertis!
Kvietiĝu la animo
«Fluganta tra
la Paradizajn pordojn!» Aŭdu.
Morto de Rolando.
198
Ĉeestas morto! Ĝin Rolando sentas!
Elfluas la cerbaĵo tra oreloj! 2260
Por
samgentuloj li alpreĝas Dion
Kaj por
si mem Anĝelon Gabrielon.p. 100
Li prenas Olifanton (ne riproĉu)
Kaj ankaŭ tenas glavon Durendalon.
Pli longe ol forĵeto per pafarko,
Sur fremda kampo li antaŭenkuras;
Monteton li suriras; sub du arboj
Belkreskaj kuŝas kvar marmoraj ŝtonoj;
Sur verdan herbon li renverse falas;
Li svenas tie, ĉar alvenas morto! Aŭdu.