121

Grandega, terurega batalado!
Per tranĉaj glavoj ĉiuj Francoj frapas.
Per sango ruĝiginte glavojn, ĉiuj
Ekkrias: «Je Munĝoj’, devizo glora!»
Forkuras Sarazenoj tra kamparo.p. 60
El batalejo Francoj sekvas ilin.
Jes, certe, estis batalad’ terura! Aŭdu.

122

Malgaje kaj kolere, Idolanoj
Eliras el batalo kaj forkuras...
Sed viglaj Francoj persekutas ilin.
Vi kredus, ke kamparo drapiriĝis;
Ĉar tere kuŝas multaj Sarazenoj,
Fervestoj helaj kaj kirasoj brilaj,
Rompitaj hastoj, kaj standardaj pecoj.
En la batalo, Francoj certe venkis,
Sed, ve! penad’ ankoraŭ pligrandiĝos!
Kaj Karlo iom perdos forton, gloron!
Francujo dolorege ekfrapiĝos! Aŭdu.

123

Kuraĝe kaj fervore Francoj frapas;
Po mil, po masoj Idolanoj mortis.
El cent mil, nun apenaŭ du mil vivas. 1440
Ĉefepiskop’: «Bravuloj estas niaj,
«Nenie ia Reĝo havas tiajn!
«En franca Gesto estas priskribite:
—«Estiĝas plena rajt’ en Franca Tero,
«Ke niaj estroj havu bravajn anojn.»—
Tra kampo ili iras, serĉas fratojn,
Dolore, kortuŝite, ploras larmojn
Pro kora amo al parencoj. Baldaŭ
Marsil’ al ili venos kun anaro! Aŭdu.

124

Rolando estas brava kavaliro,
Kaj Olivir’ kaj dek du konsilistoj,
Kaj ankaŭ Francoj estas laŭdegindaj.p. 61
Jes, ili mortigadis Idolanojn,
El cent mil ne nur unu mil postvivas,
Kun Margarizo ... sed jen li forkuras...
Vi ne riproĉu lin pri tio, ĉar li
Sur korpo povas montri noblajn vundojn.
Li estas trapikata de kvar batoj...
Al Hispanujo li returnen iras;
Al Reĝ’ Marsilo li rakontos ĉion. Aŭdu.

125

Forkuris sola Reĝo Margarizo.
Rompiĝis hasto; ŝildo, traborita,
Sub centr’ nur almezuras duonfuton,
Per sang’ ruĝiĝis ŝtalo de la glavo,
Fervesto disŝiriĝis, disrompiĝis.
Li estas trapikita de kvar batoj,
Kaj brave batalinte, li revenas!
Ho! Kiel nobla se Kristan’ li estus!
Al Reĝ’ Marsilo li rakontas ĉion.
Subite, antaŭ Reĝ’ li genufleksas,
Kaj diras: «Via Reĝa Moŝto, rajdu,
«Vi trovos Francojn de Francujo lacajn;
«Ĉar ili nin frapadis kaj batadis;
«Iliaj hastoj estas disrompitaj,
«El ili pli ol la duono mortis,
«Kaj nunvivantoj estas nur malfortaj.
«Ruĝiĝis la plimulto per vundsango;
«De nun malestas helpaj armilaĵoj,
«Kaj vi facile venĝos niajn. Francoj
«Venkeblaj estas, Via Reĝa Moŝto!»

Sed Francoj krias: «Olivir’, Rolando,
«Kaj dek du konsilistoj, donu helpon!»p. 62
Ĉefepiskop’ unua ekparolas:
«Dianoj! Estu viglaj kaj fieraj;
«Hodiaŭ vi kroniĝos per glorlaŭroj,
«Kaj Sankta Paradizo vin ricevos!»
En korkuneco kaj doloro, ili
Pro amikeco ploras reciproke,
Kompate kisas nun la alian!
—Rolando diras: «Vi, baronoj, rajdu
«Ĉar jen Marsilo kun cent mil rajdantoj!» Aŭdu.

Alveno de Marsilo.

126

Marsilo Reĝo trairadas valon.
Armeon multenombran li kunigis;
Korpusojn dudek dispartigis de ĝi.
Rebrilas oraj kaj belŝtonaj kaskoj,
Pikstangoj, hastoj kaj standardoj rektaj,
Kaj ŝildoj kaj fervestoj ornamitaj.
Sep mil trumpetoj «Por atak’» sonoras.
Tra la kamparo, kia granda bruo!
—Rolando: «Olivir’, kolego, frato,
«Perfida Geno ĵuris, ke ni mortu;
«Videbla estas lia perfidaĵo;
«Imperiestro nin venĝegos al li.
«Hodiaŭ ni fortege batos; oni 1460
«Neniam vidis tian renkontiĝon!
«Ni frapu, mi per glavo Durendalo,
«Kaj vi, koleg’, per via Halteklero.
«(Ni ilin tiom portis tra fremdlandoj,
«Per ili tiom venkis en bataloj!)
«Ne oni kantu pri ni malbonaĵon!» Aŭdu. p. 63

127

Ĉar Francoj vidas Idolanojn tiom
Amasiĝintajn sur kamparo, ili
Alvokas Oliviron kaj Rolandon,
Kaj dek du konsilistojn por la helpo, 1470
Ĉefepiskopo diras taŭgajn vortojn:
«Sinjoroj kaj baronoj, vi ne timu;
«Je Dio! Ne forkuru, por ke pri vi
«Koruloj ne kantadu malbonaĵojn!
«Pli bone estas en batalo morti!
«Jes! Certe estas, ke ni tuj mortiĝos!
«Post tiu tago ni ne restos vivaj!
«Mi tamen povas certe diri al vi,
«Ke Sankta Paradizo vin ricevos,
«Ke morgaŭ vi sidiĝos ĉe Sanktuloj!»... 1480
Aŭdinte, Francoj viglaj kaj fieraj
Per spronoj pikas, kaj antaŭenrajdas,
Kaj ĉiuj ekkriegas: «Je Munĝojo!» Aŭdu.

128

Marsilo Reĝo estas Reĝ’ malbona;
Li diras: «Idolanoj, vi min aŭdu;
«Rolando grafo estas potenculo,
«Ni povus venki lin nur malfacile,
«Kaj du bataloj, ŝajne, ne sufiĉos;
«Trifoje ni batalos, ĉu vi volos.
«Unue, dek korpusoj atakados,
«La dek aliaj restos tie kun mi.
«Hodiaŭ Karlo iom perdos povon,
«Kaj vidos malgloregon de Francujo!»
Li donas al Grandojn’ standardon oran,
Por ke li gvidu genton kontraŭ Francoj,
Kaj al li donas altestrecon reĝan. Aŭdu.p. 64

129

Marsilo Reĝo restis sur monteto.
Grandojn’ malsupreniras en la valon;
Tri oraj najloj fiksas la standardon;
Li laŭte krias: «Nun, baronoj, rajdu!»
Mil kornoj tiam hele sonoradas;
Kaj Francoj diras: «Patra Dio! kion
«Ni faros? Ve al ni! pro Grafo Geno!
«Ĉar certe li nin perfidege vendis,
«Por helpo venu dek du konsilistoj!»
—Ĉefepiskop’ unua ekrespondas:
«Hodiaŭ kuraĝuloj honoriĝos;
«Al vi disdonos Dio kronojn, florojn,
«En Paradizo, inter la Gloruloj;
«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»
—Kaj Francoj diras: «Ni kuniru kune!
«Ni ne perfidos Dion, malgraŭ morto!»
Jen ili pikas per oritaj spronoj,
Kaj kuras al malnoblaj perfiduloj. Aŭdu.

Dubataloj.

130

Marsil’ dividas genton en du partojn;
Ordonas dek korpusoj restu kun li,
Kaj dek aliaj rajdu por batali.
Kaj Francoj: «Dio! Nepre ni tuj mortos!
«Ĉu eksaviĝos dek du konsilistoj?»
Ĉefepiskop’ Turpin’ unua diras:
«Vi kuraĝuloj, kiuj amas Dion,
«Hodiaŭ vi ricevos kronojn, florojn,
«Vi sidos en ĉielaj sanktaj floroj,
«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»p. 65
—Respondas Francoj: «Ni kuraĝaj estos!
«Al Dia Volo ni ne kontraŭstaros!
«Ni batalados kontraŭ malamikoj!
«Malmultaj estas ni, jes, sed kuraĝaj!»
Per spronoj ili pikas por ataki.
Jen Francoj, Sarazenoj, brust’ ĉe brusto! Aŭdu.

131

En Saraguso, ia Idolano
Posedas la duonon de la urbo
Li estas Klimborin’, neniel nobla.
De grafo Geno li ricevis ĵuron,
Pro amikeco kisis lin sur buŝo,
Al li donacis glavon, karbunkolon.
Ekdiras li: «Mi volas malhonori
«Francujon kaj de kron’ senigi Karlon!» 1490
Li rajdas sur ĉevalo Barbamuŝo,
Rapida pli ol nizo aŭ hirundo;
Per spronoj pikas kaj forlasas bridon;
Engelieron de Gaskuj’ atakas,
Kaj malŝatante ŝildon kaj kirason,
Trapikas lian korpon per pikstango,
Kaj tiel forte, ke ferpint’ transiras,
Faligas lin senvivan unubate,
Kaj diras: «Ĉiuj estas elvenkeblaj,
«Por rompi vicojn, Idolanoj frapu!» 1500
—Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri bravulo! Aŭdu.

132

Al Oliviro, graf’ Rolando diras:
«Amik’, Engeliero ja mortiĝis!
«Pli brava kavaliro ne troviĝis!»
—Kaj Olivir’: «Pro Dio, mi lin venĝos!»p. 66
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas;
Li tenas sangoruĝan Haltekleron,
Atakas kuraĝege l’ idolanon;
Ĉevalon li mortigas per glavbato,
Kaj svingas glavon... Sarazeno falas...
Demonoj prenu for animon lian! 1510
Kaj li mortigas dukon Alfainon,
Eltranĉas kapon de Eskababio,
Kaj elseligas sep Arabojn, kiuj
Neniam plu ekrajdos por batali!
—Rolando: «Jen, l’ amiko ekscitiĝas,
«Kaj apud mi batalas laŭdeginde!
«Pro tiaj batoj Karlo nin pli amos!»
—Kaj, laŭte: «Nu! frapadu, kavaliroj!» Aŭdu.

133

Jen estas idolano Valdabruno,
En majstr’ ordeno patro de Marsilo. 1520
Sur maro, li posedas kvarcent ŝipojn,
Maristoj rekomendas sin nur de li;
Jerusalemon li perfide prenis,
Eniris malrespekte Sliman templon,
Mortigis Patriarkon apud fontoj;
De grafo Geno li ricevis ĵuron,
Al li donacis glavon kaj mil skudojn.
Li rajdas sur ĉevalo Gramimundo,
(Ĝi estas rapidmova pli ol falko),
Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj; 1530
Sansunon gravan dukon li atakas,
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Trapikas lin per pinto de standardo,
Faligas lin de selo unubate,
Kaj diras: «Vi, malnoblaj, ĉiuj mortos,p. 67
«Frapadu, Idolanoj, ni ja venkos!»
—Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri barono!» Aŭdu.

134

Rolando vidas, ke Sansuno mortis,
Dolore li premiĝas, (kompreneble),
Per spronoj pikas, kontraŭ Valdabruno
Sin ĵetas, frapas tiel forte kiel 1540
Li povas (per multkosta Durendalo),
Sur oran kaj belŝtonan lian kaskon;
Li tranĉas kapon, bruston kaj kirason,
Kaj ankaŭ oran kaj juvelan selon,
Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo;
Mortigas ambaŭ (lin aprobu aŭ ne).
Kaj Idolanoj: «Terurega bato!»
—Rolando diras: «Mi ja vin malamas,
Ĉar vi malsaĝaj estas, kaj malpravaj!» Aŭdu.

135

Alvenis de Afriko, afrikano, 1550
Li Malkvidido (fil’ de Reĝ’ Malkvido)
El oro estas lia armilaro,
Pli ol aliaj ĝi je sun’ rebrilas.
Li rajdas sur ĉevalo Saltperduto,
(Rapida pli ol ĝi ne estas, certe).
Li pikas ĝin per siaj akraj spronoj,
Ansejson li ekfrapas sur la ŝildon,
Eltranĉas ruĝajn, bluajn ornamaĵojn,
Disŝiras la flankaĵon de kiraso,
Trapikas lian korpon per pikstango.
Ansejs’ mortiĝas... li la vivon finis! 1560
Kaj Francoj: Ve, barono malfeliĉa!» Aŭdu.p. 68

136

Ĉefepiskop’ Turpin’ trairas ĉien.
Neniam tia pastro kantis meson,
Kaj faris tiajn mirindaĵojn. Jen li
Al l’ Idolano: «Dio vin malbenu!
«Vi ĵus mortigis, kiun mi amegis!»
Li ekgalopas sur ĉevalo vigla,
Frapegas lin sur ŝildon de Toledo,
Faligas lin senvivan sur herbejon.
—Kaj Francoj: «Brave al ĉefepiskopo!» Aŭdu.

137

Kaj jen Grandojno, idolano, filo 1570
De Kapuelo, reĝ’ de Kapadoco.
Li rajdas sur ĉevalo Marmorio,
(Pli rapidmova ol fluganta birdo),
Forlasas bridon kaj per spronoj pikas,
Gerinon furioze ekatakas,
Mirindan baton frapas, ŝildon rompas,
Sambate tutan la kirason ŝiras,
Kaj lin trapikas per standardo blua,
Lin faligante apud alta ŝtono.
Kaj li mortigas ankaŭ Gerieron, 1580
Berengieron, Gion, Antonion;
Ekfrapas gravan dukon Aŭstorion,
De Rono kaj Valenco estron, kaj lin
Mortigas. Idolanoj ĝojegadas;
Sed Francoj: «Granda nia defalaĵo!» Aŭdu.

138

Rolando tenas sangoruĝan glavon,
Ĝin suprenlevas, ĉiuflanken montras.
Sed, ĉar li aŭdis Francojn ploregantajn,p. 69
Premiĝas pro doloro lia koro.
Li diras al Grandojno: «Dio venĝu!
«Vi kare pagos kiun vi mortigis!» 1590
Per spronoj pikas kaj antaŭenkuras.
Jen ambaŭ ĉeestantaj por duelo. Aŭdu.

139

Grandojno estas saĝa kaj kuraĝa,
Kaj maltimema en batalo. Jen li
Tra vojo renkontiĝas kun Rolando;
Neniam lin vidinte, li lin konas
Pro lia fiereco, korpbeleco,
Kaj pro rigard’ kaj nobla eksteraĵo.
Li vidas sangoruĝan Durendalon,
Ne povas sin deteni ektimegi,
Kaj volus kuri for. Sed li ne povas. 1600
Roland’ atakas tiel forte, ke li
Ekrompas kaskon ĝis nazŝirmileto,
Disrompas nazon, buŝon kaj makzelon,
Kaj tutan korpon, kaj kirason retan,
El ora selo du arĝentajn pletojn,
Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo;
Kaj li mortigas ambaŭ senespere....
Dolorokrias la Hispanujanoj;
—Kaj Francoj: «Nia estro brave frapas!» Aŭdu.

Batala kampo.

140

Mirinda la batalo kaj rapida. 1610
Varmege, kolerege Francoj frapas,
Eltranĉas manradikojn, ripojn, spinojn,
Vestaĵojn ĝis la karno sangoruĝa!p. 70
Ho Dio! Kiom da tranĉitaj kapoj!
Kaj kiom da kirasoj disŝiritaj!
Sur verdan herbon sango defluadas!
—Kaj Idolanoj: «Ni ne povas resti!
«Ho Tero Granda! Maho vin malbenu!
«Ĉar viaj filoj estas plej kuraĝaj!»
—Kaj ĉiuj ekkriadas: «Ho, Marsilo,
«Ekrajdu, Reĝo, ni bezonas helpon!» Aŭdu.

141

Mirinda kaj grandega batalado! 1620
Per ŝtalaj hastoj Francoj ekfrapegas!
Vi povus vidi multojn suferantajn,
Vunditajn, sangadantajn kaj mortintajn,
Sur ĉiuj flankoj, unu sur l’ alia!
Kaj kiom da ĉevaloj tra kamparo
Kun bridoj ellasitaj antaŭ brusto!
Nun Idolanoj plu ne povas resti,
Kaj vole aŭ nevole forkuradas.
Sed Francoj varme persekutas ilin;
Ĝis ĉe Marsilo ilin mortigadas! Aŭdu.

142

Rolando frapas forte, kuraĝege;
Ne haltas nek ripozas lia gento,
Ĉar Francoj rapidrajdas sur ĉevaloj,
Galope, trote, sekvas Idolanojn
Per sango ruĝiĝintaj ĝis la zono,
Ĉar glavoj malrektiĝis aŭ rompiĝis,
Armiloj nun malestas por sin gardi!
Sed ili memoriĝas pri trumpetoj,
Pri kornoj, kaj pli fortaj refariĝas
—Jen Idolanoj: «Ni malprave venisp. 71
«En intermontojn por domaĝo nia!»
Kaj turniĝante, ili forkuradas...
Frapegas ilin Francoj. De mortintoj
Puŝado iras ĝis la Reĝ’ Marsilo! Aŭdu.

143

Vidinte tian mortiĝadon, Reĝo
Ordonas sonorigi ĉiujn kornojn.
Li mem ekrajdas kun anaro tuta. 1630
Abismo, Sarazen’, unue rajdas;
Pli perfidulo ol li ne troviĝas
Nek pli krimulo. Li neniel kredas
En Dio, fil’ de Sankta Manjo. Nigra
Li estas, kiel peĉ’ fluidiĝinta;
Perfidon kaj mensogon li preferas
Pli ol riĉaĵojn de Galico; kaj lin
Neniu iam vidis ridi, ŝerci!
Li estas kuraĝega kaj bravega;
Pro tio amas lin Marsil’ perfida. 1640
Li portas standarddrakon, kunvensignon.
Ĉefepiskopo lin ne povus ami,
Ĉar lin vidinte, li lin volas frapi.
En sia koro li kviete pensas:
«Ĉi-tiu al mi ŝajnas herezulo!
«Mi ŝatas nek timulojn nek timecon,
«Mi mortu, se mi mem lin ne mortigos!» Aŭdu.

Daŭrigo de batalego.

144

Ĉefepiskop’ atakas. Li rajdadas
Sur la ĉeval’ prenita jam al Reĝo
Grosajo, mortigita en Danujo. 1650p. 72
Ĉevalo estas vigla kaj rapida;
Al ĝi piedoj belaj, kruroj plataj,
Femur’ mallonga kaj postaĵo larĝa,
Riparo longa kaj dorsspino alta,
Belforma ĝia kol’, de kap’ ĝis brusto,
Kaj vosto blanka, kolhararo flava,
Orel’ malgranda kaj brunruĝa kapo.
Nenia besto kun ĝi komparebla.
Ĉefepiskopo ĝin per spronoj pikas,
Forlasas oran bridon kaj gvidilojn.
Bravege li alkuras al Abismo;
Ekfrapas sur la miregindan ŝildon 1660
Brilantan per belŝtonoj, ametistoj,
Topazoj, karbunkoloj kaj kristaloj,
Donacon de Emir’ Galafr’, al kiu
El Valmetaso ĝin Diablo donis.
Turpin’ ĝin frapas (post fortega bato
Ne unu groŝon plu valoras ŝildo);
Li tranĉas korpon, transpuŝante lancon,
Kaj teren faligante lin senvivan,
Li krias: «Je Munĝoj’, deviz’ de Karlo!»
—Kaj Francoj: «Jen bravulo, la bastono
«Ĉefepiskopa estas bontenita, 1670
«Al Karlo donu Dio multon tiajn!» Aŭdu.

145

Rolando graf’ alvokas Oliviron:
«Sinjor’ amiko, ĉu ne pensas vi, ke
«Ĉefepiskopo estas vera majstro!
«Pli nobla ol li ne troviĝas, tiom
«Li frapas per pikstango kaj per hasto!»
—Kaj Olivir’: «Ni iru helpi al li!»
Jen tiam Francoj ree bataladas;p. 73
Fortega estas bata interpuŝo!
Kristanoj dolorege suferadas! Aŭdu.

146

Armilojn perdis Francoj de Francujo;
Sed restas tricent tranĉaj glavoj; ili
Ankoraŭ povas frapi brilajn kaskojn.
Ho Dio! Kiom da rompitaj kapoj,
Kirasoj, kaj fervestoj, kaj piedoj,
Kaj pugnoj, kaj vizaĝoj disŝiritaj!
—Jen Idolanoj: «Francoj nin difektas,
«Kontraŭstaranto nur prokrastas morton!
Aliras ili rekte al Marsilo,
Kaj diras: «Bona Reĝa Moŝto, helpu!»
Marsilo aŭdas ilin kaj respondas:
«Ho Granda Tero! Maho vin detruu,
«Ĉar via gento venkis mian genton,
«Preninte tiel multajn urbojn, kiujn
«Hodiaŭ tenas blankabarba Karlo!
«Akiris li Kalabron, Pujlon, Romon,
«Kostentinnoblon kaj Saksujon fortan!
«Mi mortu pli ol kuri for de Francoj!...
«Ne pripensante vian savon, frapu;
«Ni venkos Karlon se Rolando mortis;
«Sed, se li vivas, estos ni venkitaj!» Aŭdu.

147

Perfidaj Sarazenoj, per pikstangoj
Frapegas ŝildojn, rebrilantajn kaskojn.
Nur feran, ŝtalan bruon oni aŭdas;
Fajreroj elflugadas ĝis ĉielo!
Jen cerboj, sango, kvazaŭ per riveroj!
Roland’ en sia koro ekpremiĝasp. 74
Vidante morti tiom da bravuloj;
Sed ĉar li memoriĝas pri Francujo,
Pri sia Onklo, bona Reĝo Karlo,
Li, vole aŭ nevole, elreviĝas. Aŭdu.

148

Rolando kuras en la interpuŝo.
Kaj tie li ne ĉesas batalegi.
Li tenas Durendalon, eltiritan
El ingo, rompas kaskojn kaj kirasojn,
Distranĉas korpojn, manradikojn, kapojn,
Mortigas Idolanojn, kiuj falas
Po centoj, ĉiuj sin juĝinte bravaj! Aŭdu.

149

Jen aliflanke staras Oliviro;
Por atakado li antaŭenkuras,
El ingo tiras karan Haltekleron,
(Krom Durendal’ ne estas pli efika).
Ĝin tenas grafo; li varmege frapas;
Je ruĝa sang’ kovriĝis liaj brakoj.
—Rolando diras: «Dio! Jen bravulo!
«He! Nobla grafo, tiel prava, brava!
«Hodiaŭ nia amikec’ finiĝos!
«Disiĝo dolorega ekfariĝos!
«Imperiestro nin plu ne revidos!
«Neniam estos en Francujo dolĉa
«Doloro tia! Kaj nenia Franco
«Por ni preĝados plu en monaĥejoj!
«Animoj niaj estos en ĉielo!»
Aŭdinte, Olivir’ per spronoj pikas,
Aliras al Roland’ tra interpuŝo:
«Ĉi-tien venu, diras ambaŭ, Dio
«Permesu, ni ne mortu, se ne kune!» Aŭdu.p. 75

150

Ho! vidu Oliviron kaj Rolandon 1680
Batadi per tranĉrando de glavegoj!
Ĉefepiskopo frapas per pikstango.
La kvanton da mortintoj oni scias:
Ilia nombro estas sur nomaroj;
Sur Gesto enskribiĝis pli ol kvar mil.
Jam kvar unuaj puŝoj bonsukcesis,
Sed kvina terurege malprosperas!
Mortiĝis tiam ĉiuj francaj estroj,
Krom sesdek, kiujn Dio gardis; antaŭ
Ol morti, ili bondefendos vivon! Aŭdu.

Sonora korno.

151

Rolando vidas francan defalaĵon!
Li diras al kolego Oliviro:
«Sinjor’ amik’, vin benu Dio! Vidu
«Falintajn teren ĉiujn kuraĝulojn!
«Ni ploru pri Francujo dolĉa, bela,
«De nun vidvinigita je bravuloj!
«Ho! Reĝ’ amiko, se nur vi ĉeestus!
«Ho! Frato Oliviro! Kion fari
«Por sendi al li pri novaĵoj niaj?»
—Kaj Olivir’: «Mi tion ĉi ne scias! 1700
«Sed mort’ pli bona ol malhonoriĝo!» Aŭdu.

152

Rolando: «Mi tuj sonorigos kornon,
«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
«Kaj kun li Francoj, ja, returnen, iros!»p. 76
—Sed Olivir’: «Hontiga tio estus!
«Kaj hont’ al tuta via parencaro
«Malhonorigus ĝin dum tuta vivo!
«Pli frue mi konsilis vin, nenion
«Vi faris; sed nun, mi vin ne aprobas,
«Ĉar sonorigi nun ne estus brave! 1710
«Rigardu viajn brakojn sangoruĝajn!»
—Rolando: «Jes! fervore mi batalis!» Aŭdu.

153

Rolando diras: «Varma batalego!
«Mi sonorigos kornon, Karl’ ĝin aŭdos!»
—Sed Olivir’: «Ne estus kuraĝaĵo!
«Ve! kiam mi konsilis, vi ne volis!
«Se Karl’ ĉi-tie estus ĉeestinta,
«Nun ni ne estus tiel domaĝitaj!
«Al ili tie oni ne riproĉu!»
«Pro mia barb’, rediras Oliviro,
«Se mi fratinon, belan Aldon vidos, 1720
«En ŝiajn brakojn vi neniam iros!» Aŭdu.

154

Rolando: «Kial pri mi vi koleras?»
—Kaj Oliviro: «Vi mem estas kulpa;
«Kuraĝo saĝa pelas malprudenton;
«Deteno pli valoras ol kolero;
«Pro via malsingardo Francoj mortis!
«Neniam Karl’ de ni ricevos servon!
«Neniel vi min kredis! Reĝo estus
«Estinta kun ni, kaj ni... elvenkintoj,
«Kaj Reĝ’ Marsil’ kaptita, mortigita! 1730
«Braveco via ĵus malhelpis al ni!
«Vi mem ne helpos plu al Karlo glora,p. 77
«(Plej glora kiel eble ĝis finjuĝo)
«Francuj’ malhonoriĝos, vi mortiĝos,
«Tuj nia nobla amikec’ finiĝos!
«Ni estos dolorege disigitaj!»
Jen ili ploras unu pri l’ alia! Aŭdu.

155

Ĉefepiskopo aŭdas inter ili
Disputon; li per oraj spronoj pikas,
Alproksimiĝas ilin por riproĉi.
«Rolando kaj vi Oliviro, mi vin 1740
«Petegas, tiel vi ne ekscitiĝu!
«Sed vidu Francojn nepre mortiĝontajn!
«Sonora korn’ nin ne sendanĝerigos,
«Ĉar Karlo tro forestas, tro prokrastos!
«Pli bone tamen estas sonorigi,
«Ĉar alveninte, Reĝ’ nin venĝi povos,
«Kaj Idolanoj ne foriros ĝoje!
«Piedirante de ĉevaloj, Francoj
«Nin trovos mortigitajn, disŝiritajn,
«Kunigos niajn brustojn, niajn kapojn,
«Nin mortdrapiros sur portilaj bestoj,
«Plorados pro doloro kaj kompato,
«Nin enterigos en preĝejajn sojlojn;... 1750
«Nin ne manĝados lupoj, aproj, hundoj!»
—Roland’: «Sinjor’, vi estas tute prava!» Aŭdu.

156

«Roland’ amiko, sonorigu kornon,
«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
«Mirinda anareg’ returnen iros:
«Ĝi trovos nin mortintajn, disŝirintajn;
«Sed Francoj povos venĝi mortigitojnp. 78
«De Hispananoj en la batalado!
«Forportos ili kune niajn korpojn;
«Ne manĝos ilin hundoj, lupoj, aproj!»
—Roland’: «Jen estas, ja, parolo prava!» Aŭdu.

Franca anaro.

157

Rolando prenas sian Olifanton
Al buŝo, kaj fortege sonorigas.
Tra altaj montoj flugas sonorado;
Je tridek mejloj oni ĝin aŭdadas.
Ĝin aŭdas Karlo kaj anaro tuta.
Kaj Reĝo: «Jen batalas niaj anoj!»
—Sed Geno: «Se alia tion estus
«Dirinta, oni kredus, li mensogis!» Aŭdu.

158

Rolando graf’, dolore, malfacile
Kaj pene sonorigas Olifanton;
El lia buŝo ŝprucas ruĝa sango,
Tempio ekfendiĝas, sed el korno
Trairas sonorado malproksimen...
Ĝin aŭdas Karlo intermontiranta,
Naimo aŭdas, Francoj aŭskultadas;
—Kaj Reĝ’: «Mi aŭdas vokon de Rolando!
«Ne sonorigus li, se ne batalus!»
—Sed Geno: «Ne, ne estas eĉ batalo! 1770
«Grandaĝa estas vi kaj heleblanka
«Kaj viaj vortoj indaj je infano!
«Vi konas memestimon de Rolando,
«Li, forta, brava, granda kaj mirinda;p. 79
«Plej strange estas, ke Di’ lin toleru!
«Li prenis Noplon sen ordono via!
«Ĉar, post forir’ de urbo, Sarazenoj
«Rolandon la bravulon ekbatalis,
«Per Durendalo li mortigis ilin,
«Lavigis kvazaŭ per riveroj sangon
«Sur tero por forigi eĉ postsignojn.
«Nur pro leporo li sonorigadus! 1780
«Kun konsilistoj eble li ŝercadas!
«Neniu, ja, kuraĝus lin ataki!
«Rajdadu, Via Reĝa Moŝto, kial
«Nun halti, malproksime de Francujo?» Aŭdu.

159

Rolando graf’ kun buŝo sangadanta,
Tempio sur la frunto ekfendita,
Dolore, pene, prenas Olifanton.
Ĝin aŭdas Karlo, ĝin aŭskultas Francoj!
—Kaj Reĝo: «Tiu korno longspiradas!»
—Naimo: «Tie, ja, Roland’ suferas! 1790
«Li bataladas ... tio certa ... jes, lin
«Perfidis tiu ĉi hipokritulo!...
«Armilojn prenu, kriu kunvenvorton,
«Kaj helpu al nobela via gento!
«Vi aŭdis ja ĝemadon de Rolando!» Aŭdu.