80

Kaj ankaŭ jen Turgiz’ de Turteluso.
Li estas grafo, Estro de la urbo;
Kristanojn ruinigi li volegas.
Al la aliaj li alproksimiĝas,
Kaj diras: «Reĝ’ ne timu; Maho estas 920p. 38
«Pli forta, ol, en Romo, Sankta Petro;
«Se vi lin servos, ni akiros venkon;
«Al Rencesval’ mi iros al Rolando;
«Neniu povos savi lin de morto.
«Rigardu mian glavon, bonan, longan,
«Mi ĝin prezentos kontraŭ Durendalo;
«Vi scios, kiu estos la venkinto.
«Se Francoj ekbatalos, ili mortos.
«Maljuna Karl’ dolore, honte vivos,
«Neniam plu sur kap’ portante kronon!» Aŭdu.

81

Jen ankaŭ Eskremizo de Valterno;
Li, idolana Estro de ĉi-lando,
Al Reĝo diras, meze de l’ anaro:
«En Rencesval’ mi humiligos Francojn.
«Roland’ ĉeestu, li la kapon perdos;
«Kaj Oliviro, l’ Estro de l’ aliaj,
«Konsilistaro iros al la morto;
«Francujo dezertiĝos, Francoj mortos,
«Anaron Karlo havos plu neniam!» Aŭdu.

82

Jen ankaŭ idolano Esturganto, 940
Kun li, Estramarin’ kolego lia;
Plej perfiduloj ili ambaŭ estas:
«Sinjoroj, diras Reĝ’, antaŭenrajdu,
«Al Rencesvalaj intermontoj iru,
«Kaj helpu al irad’ de mia gento.»
—Kaj ili: «Ni plenumos la ordonon;
«Al Oliviro kaj Roland’ ni iros,
«Neniu savos dek du Konsilistojn.
«Ĉar niaj glavoj estas bonaj, tranĉaj,p. 39
«Ruĝiĝos ili per varmega sango; 950
«Kaj Francoj mortos, Karl’ pri ili ploros,
«Kaj grandan Landon ni donacos al vi;
«Vi ĝin posedos, jes, Sinjoro, venu;
«Imperiestron al vi ni submetosAŭdu.

83

Alkuras Margariz’ de Sebilio,
Li superregas landon ĝis la maro.
Virinoj amindumas ĉi-belulon.
Se sinjorino vidas lin, ŝi ĝojas,
Kaj, vole aŭ nevole, dolĉridetas.
Nenia idolano lin egalas. 960
En mezo de l’ anaro, li, pli laŭte
Ol la aliaj diras: «Reĝ’, ne timu;
«En Rencesval’ Rolandon mi mortigos,
«Kaj Oliviro ne eliros viva,
«Kaj dek du Konsilistoj ankaŭ mortos.
«Jen vidu mian orprenilan glavon,
«Emir’ de Primo ĝin donacis al mi.
«Mi, ja, enigos ĝin en ruĝan sangon!
«Al Francoj morto! Al Francujo honto!
«Maljuna Reĝo Karlo, florbarbulo, 970
«Kun larmoj kaj koler’ travivos tagojn!
«Ĉi-jaron, ni, venkintoj de Francujo,
«En urbo San Deniz’ kviete dormos!»
Pripense, idolana Reĝ’ sin klinas. Aŭdu.

84

Kaj jen Ŝernublo de la Nigra Valo.
Ĝis tero pendas lia kaphararo.
Pli pezan ŝarĝon portas li, ludante,
Ol tiu por kvar muloj ŝarĝegitaj.p. 40
Ĉi-brava graf’ forlasis landon, kie
Ne brilas suno, kaj ne kreskas greno, 980
Ne pluvas, roso ne akvumas teron,
Kaj ne troviĝas ŝtono, se ne nigra.
Ĝi ŝajnas esti Hejmo de Diablo!
Kaj li: «Mi zonis mian bonan glavon,
«Mi ja ruĝiĝos ĝin en Rencesvalo!
«Roland’ bravul’ ĉeestu, mi lin frapos;
«Alie, oni kredu min neniam!
«Per glavo, mi akiros Durendalon!
«Francujo ruiniĝos, Francoj mortos!»
Kunvenas dek du fremdaj Konsilistoj, 990
Alprenas al si cent mil Sarazenojn,
Kaj rapidege kuras al batalo.
Sub abiaro ili sin pretigas. Aŭdu.

Pretiĝado por la batalo.

85

Nun ili vestas sin per sarazenaj
Kirasoj, (ofte je subaĵ’ triobla).
Jen ili metas Saragusajn kaskojn,
Kaj zonas glavojn el Viena ŝtalo;
Jen ŝildoj belaj, lancoj de Valenco,
Kaj jen standardoj blankaj, bluaj, ruĝaj!
Ŝarĝilajn brutojn, mulojn ili lasas, 1000
Kaj rajdas sur ĉevaloj, flank’ ĉe flanko...
La tago estas hela, suno bela,
Armaĵoj ĉie brilas kaj flamiĝas,
Mil kornoj miriginde trumpetadas.
Grandega estas bru’! Ĝin aŭdas Francoj.
Jen Olivir’: «Sinjor’, koleg’, mi kredas,p. 41
«Ke Sarazenoj eble nin batalos!»
—Roland’: «Per tio, Dio nin favoru!
«Ni devas kontraŭstari por la Reĝo,
«Suferi oni devas por la Estro, 1010
«Por li, elporti varmon kaj malvarmon,
«Kaj perdi ankaŭ haŭton kaj hararon!
«Bategi estas ĉiuhoma devo;
«Ne oni kantu pri ni malbonaĵon!
«Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj;
«Ekzemplo kulpa ja ne estos de mi!» Aŭdu.

MORTO DE ROLANDO

Komenco de batalego.

86

Altaĵon Olivir’ suprenirinte
Rigardas dekstren tra la herba valo;
Li vidas Idolanan tutan genton.
Rolandon la amikon li alvokas: 1020
«El Hispanujo, kiom da bruado!
«Da kaskoj brilaj, kaj kirasoj helaj!
«Tuj nepre Francoj multe batalegos!
«Ĉi-tio estas perfidaĵ’ de Geno.
«Deĵoriginte tie nin de l’ Estro!»
Rolando diras: «Vi, la buŝon bridu,
«Al mi li estas duonpatr’... silentu!» Aŭdu.

87

Altaĵon supreniris Oliviro,
El tie li rigardas Hispanujon.
Kaj Sarazenan densan anaregon. 1030
Jen brilas oraj, juvelhavaj kaskoj,
Kaj ŝildoj, kaj broditaj subkirasoj,
Pikstangoj, kaj standardoj sur la hastoj!
La rotojn li ne povas kunkalkuli!
Ilian nombron kiu povus diri?
Li mem fariĝas tute miriĝinta.
Penade de monteto li revenis;
Al Francoj li raportas pri l’ vidaĵo! Aŭdu.p. 44

88

Li diras: «Ili estas tiom kiom
«Ne eble estas dungi pli ol ilin. 1040
«Ĉeestas ja pli ol cent mil, kun ŝildoj,
«Kaj kaskoj kaj kirasoj brilegantaj,
«Pikstangoj rektaj, kaj brunhelaj hastoj!
«Vi nepre miriginde batalegos.
«Sinjoroj francaj, Dio helpu al vi!
«Ni ĉiuj kontraŭstaru por la venko!»
—«Malben’ al forkuranto, diras Francoj,
«Ni ĉiuj estas pretaj, eĉ por morti!» Aŭdu.

Fiereco de Rolando.

89

Jen Olivir’: «Grandnombraj Idolanoj,
«Kaj nur malmultaj Francoj, al mi ŝajnas! 1050
«Roland’ amiko, sonorigu kornon;
«Ĝin aŭdos Karlo, kaj reiros gento.»
Roland’ respondas: «Mi malsaĝa estus,
«Kaj perdus gloron en Francujo dolĉa!
«Per Durendalo mi fortege batos;
«Ruĝiĝos ĝia plat’ ĝis l’ orprenilo,
«Kaj ankaŭ Francoj frapos kuraĝege!
«Jes! pentos Idolanoj intermontojn
«Irinte; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.

90

«Roland’ amiko, prenu Olifanton;
«Aŭdinte, Karlo reirigos genton. 1060
«La Reĝo kaj baronoj helpos al ni!»
—Rolando: «Dio gardu, ke mi estup. 45
«Al parencaro kaŭzo de mallaŭdo
«Pro malhonoro al Francujo dolĉa!
«Fortege batos mi per Durendalo,
«La bona glavo, tie ĉi je l’ flanko.
«Ruĝiĝos ĝia ŝtala plat’ per sango
«De Idolanoj tien ĉi malprave
«Venintaj; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.

91

«Roland’ amiko, prenu Olifanton; 1070
«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
«Kaj kun li Francoj ja returnen iros!»
—Rolando: «Dio gardu! kaj neniam,
«Tra mondo, iu povu diri, ke mi
«Pro Idolanoj sonorigis kornon!
«Mi tiel ne hontigos parencaron!
«Sed kiam estos mi en batalego
«Mi tranĉefrapos mil kaj sepcent foje!
«Ruĝiĝos ŝtala Durendal’ per sango!
«Kuraĝe batalegos bravaj Francoj; 1080
«Kaj Sarazenoj ne evitos morton!» Aŭdu.

92

Kaj Olivir’: «Ne estus hontindaĵo!
«Mi vidis la hispanajn Sarazenojn;
«De ili plenaj estas valoj, montoj,
«Kaj ankaŭ stepoj, ĉiuj ebenaĵoj!
«Potenca estas fremda anarego,
«Kaj nur malmultenombra nia gento!»
—Roland’: «El tio la fervoro kreskas!
«Min gardu Dio kaj Anĝeloj sanktaj,
«Ke iam mi Francujon malaltigu! 1090p. 46
«Pli bona morto ol malhonoriĝo!
«Ni frapu, Karlo ŝatas kuraĝulojn!» Aŭdu.

93

Rolando estas nobla, Oliviro
Prudenta; ambaŭ miriginde bravaj,
Rajdante, armiĝinte, multplivolus
Mortiĝi ol seniĝi je batalo!
Belkoraj grafoj noble ekparolas...
Ĉar Idolanoj fervorege rajdas,
Ekkrias Olivir’: «Rolando, vidu,
«Ĉeestas ili, tro malestas Karlo! 1100
«Ho! Kial vi ne sonorigis kornon?
«Alestus Reĝo, kaj ni estus fortaj!
«Al ili, tie, oni ne riproĉu!
«Rigardu supren, Asprajn intermontojn,
«Vi vidos plendan postgvardion!... kiu
«Nun estas tie, estos plu nenie!»
—«He, babilaĵo! diras graf’ Rolando,
«Malbeno estu al malkuraĝulo!
«Sur kampo ni fortege kontraŭstaros;
«De ni devenos batoj kaj batalo!» Aŭdu.

94

Roland’ vidante bataladon certan, 1110
Pli ol leon’ aŭ leopard’ fiera,
Al Francoj kaj al Oliviro diras:
«Koleg’ amiko, ne parolu tiel;
«Ĉar Karlo kiu lasis al ni Francojn
«Kunigis tiujn dudek mil el ili.
«Li scias, ke ni ĉiuj estas bravaj.
«Por l’ Estro multe ni suferi devas,
«Elporti varmon ankaŭ la malvarmon,p. 47
«Kaj malavari sangon kaj eĉ karnon!
«Al vi la hasto, al mi Durendalo 1120
«La bona glavo, de la Reĝ’ donaco;
«Post mi la posedanto povos diri,
«Ke ĝi al nobla grafo apartenis!» Aŭdu.

95

Turpin’ ĉefepiskopo estas tie,
Ĉevalon pikas, monton supreniras,
Alvokas Francojn kaj predikas tiel:
«Baronoj noblaj, Karl’ ĉi-tie lasis
«Nin; por li ni bravege morti devas,
«Por helpi al defend’ de Kristanaro!
«Vi tuj batalos, tio certa estas; 1130
«Vi vidas, tie estas Sarazenoj.
«Pri pekoj, petu Dion por pardono!
«Animojn viajn mi tuj senpekigos;
«Kaj se vi mortos, vi, martiroj sanktaj,
«Sidiĝos en altaĵoj Paradizaj.»
—Nun Francoj piediras, genufleksas;
Ĉefepiskop’, je Dio, ilin benas:
«Vi pentofaru per fortegaj batoj!» Aŭdu.

96

Nun Francoj releviĝas sur piedoj,
Senkulpigitaj, kvitaj je la pekoj; 1140
Ĉefepiskop’ je Dio benis ilin.
Ekrajdas ili sur ĉevaloj viglaj,
Armaĵojn portas, kiel kavaliroj
Por la batalo tute pretiĝintaj.
Rolando graf’ alvokas Oliviron:
«Sinjor’ kolego, vi pravege diris,
«Ke grafo Geno ĉiujn nin perfidis!p. 48
«Li prenis donojn, oron kaj arĝenton!
«Imperiestro prave nin venĝegus!
«Marsilo Reĝo, komercinte pri ni, 1150
«Per niaj glavoj nur ricevos pagon!» Aŭdu.

97

Roland’ trairas hispanintermontojn
Sur Vejlantif’ ĉevalo sia bona.
Plej taŭga estas lia armilaro,
Li noble tenas per la pugn’ pikstangon
Al la ĉielo direktatan; pendas,
Je supr’, standardo tute blanka, kies
Franĝaĵoj oraj kovras lian manon,
Rolando estas vigla, ĝoja, gaja.
Amiko Oliviro sekvas lin, kaj 1160
Francanoj krias: «Li savonto estas!»
Li tiam fierege Sarazenojn
Rigardas ... sed pasie, dolĉe, Francojn;
Ĝentilan vorton li al ili diras:
«Baronoj noblaj, paŝu malrapide;
«Al sia perdo iras Idolanoj!
«Hodiaŭ ni akiron prenos ... riĉan
«Pli ol akiris iam franca reĝo!»
De tiam la anaroj renkontiĝas. Aŭdu.

98

Jen Oliviro: «Mi ne parolados!... 1170
«Ĉar vi ne volis sonorigi kornon,
«Neniam helpon Reĝo donos al vi.
«Ne scias Karlo, li do estas prava!
«Al ili tie oni ne riproĉu!
«Baronoj noblaj, laŭ la povo rajdu;
«De nun, neniu iru malantaŭen!p. 49
«Pro Dio! Pensu nur pri du aferoj:
«Kaj doni, kaj ricevi fortajn batojn!
«Nu, ni memoru pri deviz’ de Karlo!»
Je tiu vorto, Francoj ekkriadas: 1180
«Munĝojo!» —Kiu aŭdus ilin, povus
Nur pensi pri plej alta kuraĝeco!
Ho Dio! Kiel bela la rajdado!
Rapidigante marŝon per spronbatoj
Tuj ekfrapegos ili ... (Ĉu ne pravaj?),
Sed Sarazenoj pro nenio timas...
Jen Francoj, Idolanoj, brust’ ĉe brusto. Aŭdu.

Interpuŝo.

99

La nevo de Marsilo, Aelroto,
Unue rajdas antaŭ la anaro.
(Armiloj bonaj kaj ĉevalo forta).
Li tiel ekinsultas niajn Francojn: 1190
«Perfidaj Francoj, tuj vin ni batalos!
«Perfidis, kiu devus vin defendi!
«Malsaĝa Reĝo vin ĉi-tie lasis!
«Francujo dolĉa perdos tuj la gloron,
«Kaj granda Karl’ de korpo dekstran brakon!
«Hispanaj montoj fine kvietiĝos!»
Roland’ lin aŭdas; Dio! kia bato!
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,
Furiozege frapas l’ Idolanon;
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Tra l’ korpo puŝas sian grandan glavon,
Distranĉas bruston, kaj disrompas ostojn, 1200
Disigas tutan spinon de la dorso;p. 50
Per hasto li forpelas la animon,
Kaj tiel li ŝanceliĝintan korpon
Faligas de ĉeval’ per unu bato.
La kolo distranĉiĝas en du pecoj!
Ne lasas lin Roland’, sed al li diras:
«For, malŝatinda! Karlo ne malsaĝa,
«Ĉar li neniam amis perfidaĵon!
«En Intermontoj prave li nin lasis!
«Francujo dolĉa tuj ne perdos gloron! 1210
«Frapadu, Francoj, jen komenco estas!
«Ni pravaj, malsatuloj-ĉi malpravaj!» Aŭdu.

100

Jen estas tie Duko Falsaruno.
Ĉi-tiu estas frato de Marsilo,
Kaj Estro super Dato, Abiruno;
El ĉiuj plej malnobla kaj perfida.
Tro larĝa lia frunto inter la du
Okuloj almezuras duon futon.
Je vido de mortinta nev’, dolore
Li ĝemas, el amas’ antaŭenkuras, 1220
Ekkrias idolanan signaldiron,
Kaj kolerege kontraŭ Francoj, diras:
«Francujo dolĉa perdos tuj honoron!»
Lin aŭdas Olivir’ kun kora bato!
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,
Kaj tuj majstrece frapas Falsarunon;
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Trapikas lin per pinto de standardo,
Faligas lin de selo unubate,
Kaj al sternita tere malsatulo 1230
Li fierege alparolas tiel:
«Malnobla! mi ne zorgas pri minacoj!p. 51
«Frapadu, Francoj, ĉar ni certe venkos!
«Munĝojo» krias li, «Deviz’ de Karlo!» Aŭdu.

101

Jen estas tie Korsablino, Reĝo
De Barbarujo, malproksima lando.
Aliajn Sarazenojn li alvokas:
«En la batalo, ni ja povas venki,
«Ĉar Francoj estas nur malmultenombraj,
«Kaj ĉiuj ĉeestantoj malŝatindaj! 1240
«Neniam unu eĉ al Karl’ eliros,
«Dum tiu tago, ili nepre mortos!»
Turpin’ ĉefepiskop’ lin aŭdas, kaj lin
Malamas pli ol kiun ajn sur tero.
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,
Kaj terurege frapas Korsablinon;
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Trapikas lian bruston per pikstango,
Kaj tiel forte, ke ŝancelas teren
La korpon mortigitan unubate! 1250
Nun al sternita tere malsatulo,
Turpin’ ne povas sin deteni diri:
«Malnobla idolano, vi mensogis!
«Sinjoro Karlo ĉiam nin defendas!
«Neniam Francoj volos forkuradi!
«Anaron vian ni haltigos tie!
«Vi ankaŭ devos suferadi morton!
«Frapadu, Francoj, jes, sen interrompo!
«Jen nia komencaĵ’, ni danku Dion!
«Munĝojo!» krias li, «Deviz’ de venko!» Aŭdu.

102

Malprimon de Brigal’ Gerin’ ekfrapas.
Ne unu groŝon bona ŝild’ valoras,p. 52
Ĉar disrompiĝis ĝia centra bulo
Kristala, kies peco falas teren.
Kiraso ekfendiĝas ĝis sur karno,
Jen la pikstango akra ĝin trapikas,
Jen l’ Idolano teren, unubate!
Satano prenu for animon lian! Aŭdu.

103

Kaj Gerier’ ekfrapas Amuraflon,
Kirason rompas, ŝildon dispecigas, 1270
En koron li enigas akran haston,
Trapikas korpon per fortega bato.
Jen mortigito teren, unubate.
Jen Olivir’: «Batalo nia bela!» Aŭdu.

104

Ekfrapas Almasuron Duk’ Sansuno.
Li rompas oran kaj floretan ŝildon.
Kiraso servas por nenio. Koro,
Hepato, pulmo estas distranĉitaj!
Mortinto teren! (Pri li ploru aŭ ne!).
Ĉefepiskopo diras: «Jen majstraĵo!» Aŭdu.

105

Ansejs’ forlasas bridon al ĉevalo,
Kaj kuras al Turgiz’ de Turteluso.
Li rompas ŝildon sub orita bulo,
Kaj, sub kiras’, duoblan ŝtofon fendas.
Eniĝas bona hasto tra la korpon,
Tiele, ke feraĵo ĝin trapikas!
Jen mortigito teren, unubate.
Rolando diras: «Jen kuraĝulaĵo!» Aŭdu.p. 53

106

Engelier’, Burdela Gaskujano,
Per spronoj pikas, kaj forlasas bridon; 1290
Atakas Eskremizon de Valterno.
Sur lia kol’ disrompas lian ŝildon,
Disŝiras mentonumon de kiraso,
Kaj frapas tra la brusto, inter ŝultroj;
Faligas lin de selo, unubate,
Kaj diras: «Ĉiuj vi al morto iros!» Aŭdu.

107

Otun’ ekfrapas fremdan Esturganton
Sur ledon de antaŭa ŝildsupraĵo,
Fortranĉas ruĝajn, blankajn ornamaĵojn,
Kaj disrompinte pecojn de kiraso, 1300
Tra lian bruston puŝas fortan haston;
Faligas lin senvivan de ĉevalo,
Kaj ankaŭ diras: «Vin neniu savos!» Aŭdu.

108

Berengier’ Estramarinon frapas,
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Tra lian korpon puŝas fortan haston,
Kaj lin mortigas ĉe mil Sarazenoj...
El dek du Konsilistoj, jam dek mortis,
El ili du vivantoj nur postrestas:
Ŝernublo, ankaŭ grafo Margarizo. Aŭdu.

109

Jen Margariz’ tre nobla kavaliro,
Rapida, vigla, forta, bela, pikas
Per spronoj. Li atakas Oliviron;
Sub ora bulo li disrompas ŝildon,p. 54
Kaj frapas lin laŭlonge de la ripoj.
Sed Dio gardas ... bato ne efikas...
Kaj hast’ tuŝetas sed ne tranĉas karnon!...
Ne malhelpite, Margariz’ foriras;
Por voki anojn, sonorigas kornon. Aŭdu.

110

Batalo estas ĉie miriginda! 1320
Rolando graf’ ne timas riski morton.
Li frapas dum en mano restas hasto.
Ĝin dek kvin batoj rompis kaj frakasis!
Li elingigas bonan Durendalon,
Per spronoj pikas, kuras al Ŝernublo,
Pecigas karbunkole brilan kaskon,
Disigas same ĉapon kaj hararon,
Detranĉas la okulojn kaj vizaĝon,
Kirason blankan lerte laboritan,
Kaj tutan korpon ĝis tra la femuroj, 1330
Ĝis selo ornamita per oraĵoj;
Tra dorson de ĉevalo glavon puŝas,
Disigas spinon, malgraŭ interosto;
Faligas ambaŭ sur la densan herbon,
Kaj diras: «Vi, malnobla, eraregis!
«Al vi ne helpos Mahometo via!
«Neniam tia malsatulo venkos!» Aŭdu.

111

Rolando graf’ trarajdas batalejon.
En mano, Durendalon akran, tranĉan,
Mortigan ĉie, inter Sarazenoj. 1340
Mortintoj amasiĝas sur mortintojn;
Sur teron disverŝiĝas varma sango!
Ruĝiĝas brakoj kaj kiras’ de l’ Estro,p. 55
Ruĝiĝas kol’ kaj ŝultroj de l’ ĉevalo!
Jen Oliviro ne prokrastas frapi,
Jen dek du konsilistoj laŭdindegaj,
Jen ĉiuj Francoj frapas kaj mortigas,
Jen Idolanoj svenas aŭ mortiĝas!
Ĉefepiskopo: «Brave por baronoj!
«Munĝojo!» diras li, «Deviz’ de Karlo!» Aŭdu.

112

Trarajdas Oliviro batalejon,
(En mano restas nur rompaĵ’ de hasto!),
Atakas Idolanon Malsarunon,
Disrompas oran kaj floretan ŝildon,
Elĵetas el la kapo du okulojn,
(Cerbaĵo defaladas sur piedojn),
Mortigas lin kun sepcent samgentulojn,
El kiuj Estorguzon kaj Turgizon.
Proksime de la man’ rompiĝas hasto!
—Rolando: «Kion faras vi, kolego? 1360
«Batali per bastono vi ne povas!
«Per fer’ kaj ŝtalo vi pli bone agas!
«Ĉu vi forgesis glavon Haltekleron
Je orprenilo kaj kristala bulo?
—Kaj Olivir’: «Ĝin kiel elingigi?
«Ne povas mi, ĉar mi ne ĉesas frapi!» Aŭdu.

113

Eltiras Oliviro bonan glavon
Pri kiu tiom petis lin Rolando,
Kaj montras ĝin al li per nobla gesto.
Ĵustinon de Fervalo li ekfrapas,
De lia kapo faras du pecaĵojn,
Distranĉas korpon kaj kirason flavan,p. 56
Kaj selon, kie brilas or’, belŝtonoj;
Samtempe spinon de ĉeval’ distranĉas,
Kaj ekfaligas ilin ambaŭ teren.
—Rolando: «Nun, en vi mi vidas fraton,
«Ĉar tiaj batoj plezurigas Karlon!»
«Munĝojo!», oni krias ĉiuflanke. Aŭdu.

114

Gerino rajdas sur ĉeval’ Sorelo,
Kaj Gerier’, l’ amik’, sur Pasacervo; 1380
Forlasas bridojn kaj per spronoj pikas,
Atakas idolanon Timozelon;
Unua ŝildon, dua la kirason
Ekrompas; ambaŭ tranĉas bruston,
Faligas lin senvivan sur la kampon.
(Ĉar mi ne aŭdis, mi ne scias, kiu
El ili tiam estis pli rapida).
Engeliero de Burdel’ mortigas
Esperverinon, filon de Borelo,
Ĉefepiskopo same Siglorelon, 1390
Sorĉiston revenintan de Infero,
Ĉar Ĉefdiabl’ lin alkondukis tien.
—Turpin’: «Ĉi-tiu estis perfidulo
—Roland’: «Venkita estas malnoblulo!
«Frat’ Olivir’ mi ŝatas tiajn batojn!» Aŭdu.

Interpuŝego.

115

Batalo de nun pligrandiĝas, Francoj
Kaj Idolanoj frapas per glavbatoj;
Atakas aŭ kontraŭbatalas ĉiuj!
Ho! Kiom da standardoj, lancoj, hastoj,p. 57
Per sango makulitaj aŭ rompitaj! 1400
Kaj kiom da bonegaj Francoj mortas,
Ne vidos plu patrinojn nek edzinojn,
Nek francanaron tie sopirantan!
Pri ili, glora Karlo ploras, ĝemas!
Por kio? Ve! Nenia helpo venos!
Ĉar Gen’ al ili malutilis, kiam
En Saragus’ li vendis patronomon!
De nun, li perdos membrojn, ankaŭ vivon,
En Ajks’ li juĝe estos disŝirata,
Kaj kun li tridek el parencoj liaj, 1410
Al kiuj morto estos devigata! Aŭdu.

116 (??)

Kun la korpuso, Reĝo Almariso[5]
Per flanka kaj mirinda trairejo,
Aliras Galtieron, kiu monton
Gvardias en hispanaj intermontoj.
Ekdiras Galtier’: «Perfida Geno
«Nin interŝanĝis por domaĝo nia!» Aŭdu.

[5] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a.

117 (??)

Sur monton iras Reĝo Almariso;
Sesdek mil Idolanoj ĉeestantaj
Atakas forte, furioze Francojn,
Kolere frapas ilin, kaj mortigas
Aŭ forkurigas ĉiujn ilin. Pli ol
Aliaj, Galtiero koleregas.
Li tiras glavon, kaj kunpremas ŝildon,
Antaŭan vicon malrapidirante,
Malbone li salutas, kaj stariĝas. Aŭdu.
p. 58

118 (??)

Apenaŭ Galtier’ ĉi-tie staras,
Sur ĉiujn flankojn ili lin atakas;
Fortegan ŝildon ili ekdisrompas,
Kirason blankan ŝiras, senornamas.
Li, de kvar hastoj trapikita, resti
Ne povas; li kvarfoje ŝanceliĝas,
Kaj, vole aŭ nevole, li foriras!
Laŭ povo, li malsupreniras monton,
Kaj krias al Roland’: «Baron’! Por helpo!»[6] Aŭdu.

[6] Sekvo de tiu epizodo ĉe verso 2040.

Fulmotondro.

119

Batalo estas granda, mireginda!
Roland’ kaj Olivir’ fervore frapas,
Ĉefepiskop’ pli ol milfoje batas,
Kaj dek du konsilistoj rapidegas,
Kaj Francoj kontraŭbatas ĉiuflanken...
Po cent kaj po mil, Idolanoj mortas.
Jes! kiu ne forkuras ne evitos
La morton! Nepre ili ĉiuj mortas.
Sed Francoj perdas la plej bonajn ilojn, 1420
La hastojn fortajn kaj la lancojn tranĉajn,
Kaj la standardojn bluajn, ruĝajn, blankajn!
De glavoj ekrompiĝis ŝtala plato!
Da bravaj kavaliroj kiom mortis!
Ne vidos ili plu parencojn, patrojn,
Nek Karlon atendantan ilin tie!...

Renverso stranga regas sur Francujo.
Jen estas fulmotondroj, turnoventoj,p. 59
Pluvegoj, kaj hajladoj eksterordaj!
Jen estas akraj, oftaj fulmotondroj!
Kaj (tio tute certa) jen tertremo!
De Sankta Miĉjo de l’ danĝer’ ĝis Kölno,
De Besancuno ĝis Gitsand’ haveno,
En ĉiuj urboj, muroj disĵetiĝas, 1430
Je la tagmezo, mallumiĝas. Oni
Ekvidas nur se nubo ekfendiĝas!
Tremegas ĉiuj kiuj vidas tion!
Kaj kelkaj diras: «Jen finiĝ’ de mondo!
«Konsumo de centjaroj plenumiĝas!»
Eraro! ĉar neniel scias ili
Funebron pro la morto de Rolando! Aŭdu.

120

Teruraj mirindaĵoj, fulmotondroj
Aperas antaŭsignoj en Francujo:
De la tagmez’ ĝis horo de la Vesproj,
Densega, mallumega nokto regas;
Ne brilas suno kaj ne lumas luno.
Je tia vido, oni nur ekpensas
Pri mort’; kaj tute prave, ĉar mortiĝas
Rolando, kondukinto de l’ aliaj!...
Neniam egalulo Idolanojn
Batalis kaj Reĝlandojn almilitis! Aŭdu.

Daŭrigo de Interpuŝego.