37

Marsilo Reĝo staras paliĝinta;
Li svingas per la mano sagovergon.
Sed Gen’ lin vidas, tuj ekprenas glavon,
Eltiras ĝin je longo da du fingroj,
Kaj diras: «Glavo bela! Glavo hela!
«Dum mi vin tenos ĉe ĉi-tiu reĝo,
«Ne diros, ja, la Estro de Francujo,
«Ke sola mortis mi en fremdolando!
«Plej bonaj pagos vin per sia sango!»
Kaj Idolanoj: «Ni disigu ilin!» Aŭdu.

38

Marsilon petas la Ĉefsarazenoj
Ĝis fine li sidiĝas sur la tronon.
Kalifo diras: «Vi malprava estis,
«Volinte ekataki tiun francon!
«Pli taŭge, vi lin aŭdu kaj aŭskultu.»
Kaj Geno: «Reĝo, tion mi elportos!
«Ne volus mi, eĉ por la oro tuta
«De Di’ kreita, aŭ riĉaĵoj ĉiuj
«De land’ ĉi-tiu (se nur vi permesos
«Al mi paroli), ne plenumi sendon 460p. 19
«De glora Karlo al vi malamiko!»
Demetas Geno la zibelmantelon
Je silk’ Aleksandria ornamitan;
Ĝin ĵetas teren; Blankandrin’ ĝin levas.
Sed Gen’ ne volas lasi sian glavon,
Per dekstra mano prenas l’ orprenilon.
Kaj Idolanoj: «Jen barono nobla!» Aŭdu.

39

Al Reĝo nun alproksimiĝas Geno;
Li diras: «Vi malprave koleregas!
«Jen kion al vi diras Karl’ Francestro: 470
«Kristanan leĝon vi alpreni devas,
«Al vi li donos duonhispanujon,
«L’ alia estos al Roland’ la nevo,
«Kolego tre fiera por vi tie.
«Ĉu vi ne volos interkonsentiĝi,
«Li iros por sieĝi Saraguson,
«Vi estos ekkaptita, katenita,
«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
«Ĉevalon por batali, por vojiri,
«Aŭ mulon, aŭ mulinon vi ne rajdos; 480
«Vin oni ĵetos sur portilan bruton;
«Per juĝo tie vi elperdos kapon...
«Jen la letero de l’ Imperiestro.»
En dekstran manon li ĝin donas al li. Aŭdu.

40

Marsil’ lertulo estas kaj klerulo,
La idolanan leĝon li ellernis.
Sigelon li disrompas, sigelvakson
Li ĵetas, kaj leteron tuj tralegas...
Li ploras, tiras sian blankan barbon,
Sin levas, kaj per laŭta voĉ’ ekkrias:p. 20
«Sinjoroj, vidu! kia malsaĝaĵo!
«Francestro Karlo ĵus alskribis al mi,
«Ke mi memoru pri kolero grava,—
«Ĝi pri Basanz’ kaj Basilio, kiujn 490
«Mi senkapigis apud montoj Haltoj.
«Ĉu mi mem volos vivon deaĉeti,
«Kalifon, onklon, mi alsendi devas;
«Alie, Karl’ kun mi ne konsentiĝos!»
Ne diras unu vorton Idolanoj,
Krom Marsilido. Tiu ĉi respondas
Al Reĝo: «Geno tiel malprudente
«Al vi parolis, ke li devas morti.
«Fordonu lin al mi, kaj mi lin punos.»
Aŭdinte tion, Geno svingas glavon
Kaj alflankiĝas al abia trunko. Aŭdu.

41 (?)

Saragusanoj maltrankviliĝadas.
Ĉeestas tie batalanto nobla,
Potenca, filo de Mahometano.
Prudente li parolas al la Reĝo:
«Ja, trankviliĝu, Via Reĝa Moŝto,
«Jen perfidulo!... kiel li paliĝis!...» Aŭdu.

Konsentiĝo.

42

Nun, en fruktoĝardenon iras Reĝo;
Plej bonajn el la viroj kun si prenas.
Blankhara Blankandrino venas tien,
Ĵurfalo ankaŭ, heredonta fil’, kaj
Kalifo, lia onklo kaj amiko.
«La francon voku», diras Blankandrino.p. 21
«Li ĵuris al mi por afero nia.»
La Reĝo diras: «Lin konduku al mi!»
Lin prenas Blankandrin’ per dekstra mano.
Al Reĝ’ irante en fruktoĝardenon, 510
Parolas ili pri perfid’ hontiga. Aŭdu.

43

«Sinjoro Geno», diras Reĝ’ Marsilo,
«Mi agis kontraŭ vi malprave, kiam
«Mi volis bati vin pro kolerego;
«Kompensu vin per tiuj zibelfeloj,
«Hodiaŭ kunkudritaj, pretigitaj,
«Je pli ol kvincent funtoj orvalore.
«Tuj prenu ilin, bela kompensaĵo!»
Al lia kol’ Marsilo ligas ilin.
«Mi tute ne rifuzas», diras Geno,
«Kaj Dio volu Mem vin rekompenci.» Aŭdu.

44

Marsilo diras: «Geno sciu vere, 520
«Ke mi deziras vin tre kore ami;
«Sekreta restos nia konsiliĝo,
«Mi tre dezirus aŭdi vin pri Karlo
«Grandaĝa, vivotempon li transpasis,
«Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara;
«Li tiom da fremdlandoj trapaŝadis,
«Da batoj sentis sur la bulan ŝildon,
«Da gloraj reĝoj igis mizeruloj!
«Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?
«Francujen, Ajksen, trovus li ripozon!»
Respondas Geno: «Karl’ ne estas tia;
«Ja, ĉiuj kiuj lin ekvidas, konas, 530
«Ripetas, ke la Reĝo estas nobla.
«Ne povus mi lin inde ŝati, laŭdi;p. 22
«Pli nobla kaj pli bona ne troviĝas;
«Valoron lian kiu povus diri?
«Lin Dio faris tiom superulo!
«Mi volus morti pli ol lin forlasi!» Aŭdu.

45

«Mi multe miras», diras l’ Idolano,
«Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa;
«Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara;
«Sur tiom da fremdlandoj klopodadis, 540
«Da batoj per pikstangoj ricevadis,
«Da gloraj reĝoj igis mizeruloj!
«Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?»
Kaj Gen’: «Ne, certe, dum la nevo vivas,
«La plej kuraĝa sub Ĉielarkaĵo;
«L’ amiko Oliviro estas brava,
«La dek du konsilistoj, la amataj,
«Antaŭgvardias kun dudek mil anoj.
«Konfidu Karlo, li neniun timas!» Aŭdu.

46

Rediras l’ Idolano: «Mi miregas 550
«Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa,
«Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara;
«Li tiom da fremdlandoj almilitis,
«Da batoj per tranĉegaj lancoj sentis,
«Da gloraj reĝoj venkis kaj mortigis;
«Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?»
Kaj Gen’: «Ne, certe, dum Rolando vivas
«La plej kuraĝa ĝis la Oriento;
«L’ amiko Oliviro estas brava,
«La dek du konsilistoj, la amataj, 560
«Antaŭgvardias kun dudek mil Francoj.
«Konfidu Karlo, li neniun timas!» Aŭdu.p. 23

47

—«Sinjoro Geno», diras Reĝ’ Marsilo,
«Ne estas gento bela pli ol mia.
«Mi povas per kvarcent mil kavaliroj
«Elbataladi Karlon, ankaŭ Francojn.»
—Respondas Geno: «Vi ne kredu tion;
«Multegajn Idolanojn vi nur perdos!
«Ne malsaĝaĵon, sed saĝaĵon faru!
«Al Karlo donu tiom da riĉaĵoj, 570
«Ke Francoj estu tute mirigitaj.
«Preninte dudek el garantiuloj,
«La Reĝo iros al Francujo dolĉa,
«Kaj malantaŭe lasos postgvardion,
«En kiu estos graf’ Roland’, mi kredas,
«Kaj Oliviro brava kaj nobela.
«Du grafoj mortos, mi certigas tion;
«Kaj tiel malfieriĝinta Karlo
«Plu ne kuraĝos iam vin batali.» Aŭdu.

Montroj.

48

«Sinjoro Geno», diras Reĝ’ Marsilo, 580
«Rolandon kiel povos mi mortigi?»
—Kaj Gen’: «Mi scios tion al vi diri.
«Trairos Karlo Sizrajn intermontojn;
«Li, malantaŭe, lasos postgvardion.
«Kun nevo graf’ Rolando, potenculo,
«Kaj Oliviro, tiel konfidinda;
«Dudek mil Francoj ankaŭ estos tie.
«Sed vi, kunigu vian belan genton,
«Al Francoj sendu centmil Idolanojn
«Por batalegi je l’ unua fojo;p. 24
«La francan genton ili forte vundos; 590
«Jes, viaj, eble, estos disĵetitaj;
«Sed, duan fojon, bataladu same;
«El tiuj du, Roland’ ne elturniĝos.
«Vi tiel faros belan elmiliton,
«Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!» Aŭdu.

49

«Rolandon, kiu povus pereigi
«Senigus Karlon je la dekstra brako!
«Jes! Plu ne estos la belegaj aroj!
«Anarojn tiajn Karl’ ne kunigante,
«Ne portos plu sur frunto oran kronon,
«Kaj tuta Hispanujo trankviliĝos!» 600
Aŭdinte, Reĝo kisas lin sur kolo.
Kaj tuj trezorojn siajn ekmalfermas. Aŭdu.

Ĵuroj.

50

Marsilo diras: «Kial paroladi?
«Ne estas konsilant’ se ne fidinda!
«Tuj ĵuru al mi, ke Rolando mortos,
«Ke mi lin trovos en la postgvardio;
«Sur mia leĝo mi promesos al vi,
«Ke mi batalos lin, se mi lin trovos.»
—Respondas Gen’: «Laŭ via volo estu!»
Sur sanktrestaĵoj en Murglejso glavo
Li ĵuras!... Perfidaĵo plenumiĝis!... Aŭdu.

51

Ĉi-tie staras tron’ elefantosta
Sub olivujo kaj sur blanka ŝildo.
Marsilo tien alportigas libron 610p. 25
Sur kiu estas leĝ’ Tervaga, Maha;
Sur ĝi l’ hispana Sarazeno ĵuras:
«Se mi Rolandon trovos postgvardie,
«Mi lin batalos per la tuta gento;
«Rolandon mi mortigos se mi povos,
«La dek du konsilistoj juĝe mortos!»
—Kaj Gen’: «Traktaĵo nia bonsukcesu!» Aŭdu.

52

Jen venas idolano Valdabruno,
En majstr’ ordeno patro de Marsilo,
Li afablege diras: «Gen’, Sinjoro,
«Ĉi-glavon prenu, la plej el efikaj, 620
«Valoras la prenil’ pli ol mil skudojn;
«Pro amikec’ mi ĝin donacas al vi;
«Sed helpu kontraŭ la baron’ Rolando,
«Ke ni lin trovu en la postgvardio.»
—«Tiele estos», diras grafo Geno,
«Jes, mi certigas, ni lin ekbatalos,
«Kaj mi promesas, ke ni lin mortigos.»
Kaj ili kisas sur menton’ kaj vango. Aŭdu.

Donacoj.

53

Jen venas idolano Klimborino;
Li afablege diras: «Gen’, Sinjoro,
«Ĉi-kaskon prenu, la plej el fortikaj,
«Sur nazŝirmilo brilas karbunkolo;
«Nin helpu kontraŭ la markiz’ Rolando, 630
«Kaj diru, kiel ni lin malglorigos.»
—«Tiele estos», diras al li Geno.
Sur buŝ’ kaj vango interkisas ili. Aŭdu.p. 26

54

Alvenas nun Reĝino Bramimundo.
«Sinjoro, diras ŝi, mi vin amegas.
«Ĉar l’ edzo, ĉiuj anoj, vin tre ŝatas.
«Mi donas al vi, por edzino via,
«Du ĉirkaŭmanojn, oro kaj juveloj
«Valoras pli ol la trezor’ de Romo.
«Neniam via Estro vidis tiajn, 640
«Kaj ĉiutage al vi mi donacos.»
—Nun Geno: «Ni plenumos vian servon.»
Li metas ĉirkaŭmanojn en la boton. Aŭdu.

55

Alvokas Reĝ’ Maldujton, la kasiston:
«Nu? Ĉu pretigis vi por Karl’ donacojn?»
—Kasisto diras: «Via Reĝa Moŝto,
«Jen l’ or’, l’ arĝento, sur sepcent kameloj;
«Garantiuloj dudek el plej noblaj.»
Marsil’ al Geno ĵus alproksimiĝis,
Sur sia kor’ lin dolĉe ĉirkaŭpremis,
Kaj diris: «Mi ja devas vin tre ami,
«Kaj ĉiutage al vi mi donacos,
«Se, por Rolandon frapi, vi kunhelpos.»
Respondas Geno: «Jes! mi ne prokrastos!» Aŭdu.

56

Marsilo tuŝas Genon sur la ŝultro,
Dirante: «Vi tre brava, saĝa, estas;
«Sed pro la leĝo (laŭ vi) la plej bona,
«Vin gardu, ke vi aliiĝu pri ni. 650
«Mi malavaros por vi mian havon,
«Dek mulojn per araba or’ ŝarĝitajn,
«Kaj ĉiujare tiel mi donacos.p. 27
«Ŝlosilojn prenu de l’ urbego nia,
«Al Karlo donu, je mi, riĉegaĵojn,
«Kaj ankaŭ dudek ĉi-garantiulojn.
«Sed igu, ke Rolando postgvardiu.
«Se mi lin trovos intermontirantan,
«Mi kontraŭ li batalos ĝis la morto.»
—Kaj Gen’: «Mi pensas, ke mi tro prokrastas!»
Ekrajdas li, kaj iras sian vojon. Aŭdu.

Reveno de Geno.

57

La Reĝo proksimiĝas sian Regnon,
Li ĵus alvenis al Valterno, urbo
Ekokupita iam de Rolando,
Ruinigita ankaŭ de cent jaroj.
Pri Gen’ novaĵojn Reĝ’ atendas tie.
Ĉu submetiĝos granda Hispanujo?
Tagiĝe, je l’ unua matenruĝo,
Jen Grafo Geno venas al tendaro. Aŭdu.

58

Belega tago kaj brilega suno.
Sin levis Reĝo Karlo frumatene;
Al meso kaj matinoj li ĉeestis; 670
Sur verda herbo, apud tendo, sidas
Rolando; brava Olivir’ alestas,
Kaj duk’ Naimo, kaj grandnombraj anoj
Kaj Geno, perfidulo, ĵurrompinto.
Li perfidege alparolas Reĝon:
«Salut’ je Dio, Via Reĝa Moŝto,
«De Saragus’ ŝlosilojn mi alportas;
«Jen grandaj trezoraĵoj, kaj jen dudekp. 28
«Garantiuloj; bone gardu ilin.
«Marsilo Reĝo petas vin, ke vi ne 680
«Riproĉu lin pri manko de l’ kalifo;
«Ĉar mi mem vidis tricent mil soldatojn,
«(Kaj la kirasojn, kaj la ŝtalajn kaskojn,
«Kaj oregravuritajn glavprenilojn),
«Kun la kalifo ili enŝipiĝis;
«Foriris ili, tute malvolinte
«Ricevi kaj konservi nian kredon.
«Ne marveturis ili tra kvar mejloj,
«Jen ekbruegas fulmotondr’ ventego...
«Vi ilin plu ne vidos... ili dronis... 690
«Pro tio nun kalifo ne ĉeestas.
«Se li postvivis, mi lin kunkondukus.
«Sed, l’ idolana Reĝo vin certigas,
«Ke, antaŭ ol finiĝas ĉi-monato,
«Li sekvos vin al franca Reĝolando;
«Al leĝ’ kristana tiam li aliĝos,
«Manplekte, li fariĝos ano via,
«Per vi, li estos Reĝ’ de Hispanujo.»
—Kaj Reĝo diras: «Ni al Dio danku;
«Vi agis bone, Gen’, mi ŝuldas al vi.»
—Nun, mil trumpetoj tra kampar’ sonoras... 700
Deloĝas Francoj; ili ŝarĝas brutojn;
Jen ĉiuj iras al Francujo dolĉa... Aŭdu.

Malamikoj.

59

Nun Reĝo Karlo venkis Hispanujon,
Kastelojn ruinigis, urbojn prenis;
Li diras: «Mi ja finis militadon!»,
Kaj li rajdadas al Francujo dolĉa.p. 29
Jam tago malheliĝas, krepuskiĝas;
Rolando graf’ starigis la standardon
Sur altaĵeton, rekte al ĉielo;
Ripozas Francoj sur kamparo vasta.
Jen, tra la valoj, Idolanoj rajdas, 710
Vestitaj per kirasoj, ferkiteloj,
Sur kapo kaskoj, kaj ĉe flanko glavoj,
Je kolo ŝildoj kaj pikstangoj akraj...
Sur monto, en arbaro ili haltas;
Kvarcent mil viroj staras ĝis tagiĝo!
Ho Dio, ve! ne scias tion Francoj! Aŭdu.

Unuaj sonĝoj de Karlo.

60

La tago malheliĝis, nun noktiĝas;
Ekdormas tie glora Estro Karlo;
Li sonĝas: En la Sizraj intermontoj
Li tenas sian fraksenlignan lancon. 720
Jen grafo Geno ĝin forprenas de li,
Svingante ĝin kaj skuadante tiel,
Ke li ĝin rompas, kaj eĉ ĝin frakasas;
Ĝis la ĉielo flugas la rompaĵoj...
Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis... Aŭdu.

61

Sonĝinte tiel, li denove sonĝas.
Jen en Francujo, en kapel’ de Ajkso
La dekstran brakon urso mordis tiel,
Ke tranĉis ĝi la karnon ĝis la osto:
Jen, el Ardeno, kuras leopardo;
Ĝi ankaŭ kruelege lin atakos...
Sed jen, el ĉambro, tuj ĉashundo kuras 730p. 30
Al Karl’ per galopegoj, risortiĝoj;
Elmordas hundo dekstran ursorelon,
Kaj brave ekatakas leopardon.
—«Batalo granda—diras Francoj; ili
«Ne scias, kiu estas la venkonto...»
Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis. Aŭdu.

Ordono.

62

Post nokto, la tagiĝo hele venas.
Imperiestro tre fiere rajdas;
Nun mil trumpetoj tra la gent’ sonoras.
«Baronoj noblaj, diras Estro Karlo, 740
«Rigardu tien, intermontvojetojn...
«Decidu, kiu marŝos postgvardie.»
Sed Gen’: «Rolando, mia duonfilo;
«Neniu estas pli kuraĝa ol li;
«Li estas la savonto de la gento.»
Aŭdinte, Reĝ’ fiere lin rigardas,
Kaj diras: «Vi ja estas mem Diablo;
«Ekscit’ mortiga prenis vian korpon;
«Sed kiu do por mi antaŭgvardios?»
Respondas Gen’: «Ogiro de Danujo
Plej bona estas por plenumi tion.» Aŭdu.

63

Aŭdinte, ke lin oni nomas, Grafo
Rolando ekparolas kiel Estro:
«Mi, duonpatro, devas vin tre ami,
«Mi, ŝuldos al vi, ke mi postgvardios.
«Francestro Karlo, ja, nenion perdos,
«Ĉar mi zorgeme gardos pri ĉevaloj
«Pri muloj kaj mulinoj surrajdeblaj,p. 31
«Kaj pri portilaj brutoj. Kiu ilin
«Forprenus, ilin pagos per glavbato.»
—Gen’: «Vi ja veron diris, mi vin konas.» Aŭdu.

64

Roland’ aŭdinte, ke li postgvardios,
Parolas kun koler’ al duonpatro:
«Perfido kaj malbon’ de via sango
«Kredigis vin, ke mi ellasos ganton,
«Ĉar antaŭ Karl’ faligis vi bastonon!» Aŭdu.

65

Rolando grafo alparolas Karlon:
«El via mano, donu la pafarkon;
«Mi kredas, mi riproĉon ne meritos.
«Ĝi, ja, ne falos de mi, kiel falis
«De Geno dekstra ganto kaj bastono.» 770
La Reĝo staras, kapon mallevinte,
Li elkaresas barbon kaj lipharojn,
Kaj li ne povas sin deteni plori. Aŭdu.

66

Alvenas siavice Duk’ Naimo,
Barbulo kaj harulo heleblanka.
Li estas plej ŝatinda kortegano;
Li diras al la Reĝo: «Vi lin aŭdis;
«Rolando grafo estas kolerega,
«Kaj furioza, ankaŭ terurega;
«Al li vi komisiis postgvardion;
«Baronon tian vi neniam trovos.
«Streĉitan de vi, donu la pafarkon 780
«Al li, kaj li kunprenu bonhelpantojn.»
Pafarkon donas Reĝ’—Roland’ ĝin prenas. Aŭdu.p. 32

67

Kaj Reĝo Karlo diras al Rolando:
«Sinjoro nevo, ja, vi scias, al vi
«Duonon de l’ anaro mi fordonos;
«Ĝin gardu, ĉar ĝi estas la savonto.»
—Sed Grafo: «Ne! Mi tion ĉi ne faros;
«Pro Di’ je mia gent’ mi restos inda.
«Nur restu dudek mil kuraĝaj Francoj;
«Senriske, vi trairu intermontojn; 790
«Neniun timu, dum mi estas viva!» Aŭdu.

68

Rolando grafo staras sur altaĵo;
Li vestis sin per la kiras’ plej bela,
Surmetis kaskon indan je barono,
Ĉe l’ flanko orprenilan Durendalon,
Al kolo sian ŝildon florpentritan;
Li volas rajdi nur sur Vejlantifo;
En man’ pikstango; la standardo blanka
Per oraj franĝoj tuŝas glavprenilon.
Montriĝos kiu lin amegas aŭ ne!
Ekkrias Francoj: «Ni vin sekvos tien!» Aŭdu.

Postgvardio.

69

Rolando graf’ ekrajdas sur ĉevalo;
Ĉe lia flank’, kolego Oliviro,
Gerin’ kaj Gerier’ la nobla grafo,
Otuno ankaŭ, kaj Berengiero
Kaj duk’ Sansuno, kaj Ansejs’ fiera,
Ivono, Ivori’ de Reĝ’ amataj,
Girard’ de Rusiluno, la grandaĝap. 33
Engeliero Gaskujano. Diras
Ĉefepiskop’: «Pro mia kap’! mi iros!»
Kaj Galtiero: «Ankaŭ mi kuniros, 800
«Mi Rolandano, mi lin ne forlasu
Jen estas tuj dudek mil kavaliroj. Aŭdu.

70

Roland’ alvokas Human[2] Galtieron:
«Vi, kun mil Francoj de Francujo nia,
«Okupu intermontojn kaj altaĵojn,
«Por ke Imperiestr’ neniun perdu.»
—Kaj Galtier’: «Pro vi, mi faros tion!»
Kun tiuj ĉi mil Francoj de Francujo
Li iras tra altaĵojn, intermontojn.
De tie, kiaj ajn novaĵoj estos, 810
Li ne revenos, antaŭ ol vidvigi[3]
Sepcent glavingojn. Reĝo Almariso
Belferna lin hodiaŭ batalegos[4]. Aŭdu.

[2] De urbo «Humo».

[3] Senigi je glavo.

[4] Sekvo de tiu epizodo post versoj 1411-a kaj 2040-a.

Foriro de Karlo.

71

Jen Estro Karl’ trairas Rencesvalon.
Barono Duk’ Ogir’ antaŭgvardias;
El tie do, nenio timeginda.
Rolando malantaŭe postgvardias
Kun Oliviro, dek du konsilistoj,
Dudek mil anoj, Francoj de Francujo.
Al ili helpu Dio dum batalo
Proksima. Tion scias Gen’ perfida;
Sed li ricevis oron, kaj silentas! Aŭdu.
p. 34

72

Montaro estas alta! Val’ malluma!
Ŝtonego nigra! intermont’ terura!
Jen Francoj iras, ne sen dolorego!
Ĝis dek kvin mejloj sonas forirado!
Sed, alveninte Teron Altan, ili
Je vido de Gaskuja patrolando
Rememoriĝas pri propraĵo, hejmo, 820
Pri junulinoj, pri edzinoj ĉastaj;
Je kortuŝeco ili ĉiuj ploras!
La plej sentema estas Karlo, lasis
Li nevon en Hispanaj intermontoj!
Dolore, li ne sin detenas plori! Aŭdu.

73

En Hispanujo restis Konsilistoj,
Dudek mil Francoj ankaŭ estas tie.
Ne tremas ili, kaj ne timas morton.
Imperiestro iras al Francujo,
Li ploras, tiras sian blankan barbon,
Malĝojan frunton kaŝas per mantelo, 830
Ĉe lia flanko rajdas Duk’ Naimo
Dirante: «Reĝo, kia pens’ vin premas?»
Respondas Karlo: «Ve! Demand’ ofenda!
«Mi estas kortuŝita ĝis la larmoj!
«De Gen’ Francujo estos detruita!
«Ĉi-tiun nokton sonĝis mi, ke Geno
«En miaj manoj rompas mian lancon.
«Al postgvardio li irigis nevon
«Rolandon, mi lin lasis en fremdlando!
«Ve! se li mortos, kiu helpos al mi?» Aŭdu.p. 35

Kunveno ĉe Marsilo.

74

Ne povas Karlo sin deteni plori;
Kunkompatadas kun li cent mil Francoj
Timante terurege pri Rolando
Danĝerigita de perfida Geno...
De fremda Reĝ’ ricevis li donacojn,
Arĝenton, oron, silkvestaĵojn, mulojn,
Ĉevalojn, kaj kamelojn, kaj leonojn...
Marsil’ alvokas de l’ anar’ baronojn,
Vicgrafojn, grafojn, dukojn, almasurojn,
Emirojn, kaj la filojn de la grafoj, 850
Kvarcent mil li kunigis post tri tagoj,
Urbanojn alvokinte per tamburoj.
Mahomstatuon starigitan alten
Sur turo ĉiuj preĝas kaj adoras.
Furiozege tiam ili rajdas
Tra la kampar’, la valoj kaj la montoj.
Jen ili vidas la standardojn francajn,
Kun postgvardio, dek du konsilistojn...
Ho! nepre batalado ekfariĝos! Aŭdu.

Paroladoj.

75

Jen nevo de Marsil’ antaŭe rajdas 860
Sur mulo; li ĝin per bastono pikas.
Al l’ onklo afablege li parolas:
«Por mia serv’ al Via Reĝa Moŝto,
«Elportis mi dolorojn kaj klopodojn,
«Batalis, kaj, venkinto, mi revenis;
«Permesu, ke Rolandon mi ataku;p. 36
«Mi lin mortigos per tranĉega lanco;
«Se Mahomet’ bonvolos helpi al mi,
«Mi liberigos tutan Hispanujon,
«De Aspraj intermontoj ĝis Duresto. 870
«For Karlo, Francoj tuj kapitulacos,
«Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!»
Marsilo Reĝo donas al li ganton. Aŭdu.

76

La ganton tenas nevo de Marsilo,
Li fierege diras al la Onklo:
«Ĵus min honoris Via Reĝa Moŝto!
«Elektu nun dek unu estrojn, por ke
«Ni ekataku dek du konsilistojn.»
L’ unua ekparolas Falsaruno;
(Ĉi-tiu estas frato de Marsilo), 880
«Sinjoro nevo, mi kaj vi kuniros.
«Ni ambaŭ certe, tie, batalados
«La postgvardion de anar’ de Karlo.
«Ni ĝin mortigos; tio certa estas!» Aŭdu.

77

Jen siavice Korsablino, Reĝo
De Barbarujo; kvankam malvirtulo,
Li ekparolas kiel kuraĝulo:
«Por tuta Dia or’, mi ne forkuros.
«Roland’ ĉeestu, tuj mi lin atakos.
«Mi estas tria, vi elektu kvaran.»
Sed vidu, jen Malprimo de Brigalo;
Li kuras, pli rapide ol ĉevalo, 890
Kaj per laŭtvoĉo krias al Marsilo:
«Al Rencesvalo, jes, mi tien iros!
«Roland’ ĉeestu, tuj mi lin mortigos!» Aŭdu.p. 37

78

Ĉeestas la Emir’ de Balagero,
Belkorpa kaj vizaĝ’ fiera, hela,
Kaj kiam sur ĉevalo li rajdadas,
Nobele, brave, li armilojn portas.
Famulo pro kuraĝo, se li estus
Kristan’, barono estus fariĝinta.
Li venas al Marsil’ kaj laŭte diras: 900
«Al Rencesvalo, jes, mi iros tien;
«Roland’ ĉeestu, morte li finiĝos,
«Kaj Oliviro, dek du konsilistoj,
«Kaj Francoj mortos kun doloro, honto!
«Pri Karlo, li, grandaĝa, babiladas;
«De nun li ĉesos nin kontraŭbatali;
«Libera Hispanujo restos al ni.»
Marsilo Reĝo lin tre multe dankas. Aŭdu.

79

Ĉeestas tie Estr’ de Moriano,
Plej perfidulo en Hispanolando; 910
Li al Marsilo fanfaronas jenajn:
«Al Rencesvalo mi kondukos genton,
«Dudek mil virojn kun pikstangoj, ŝildoj.
«Roland’ ĉeestu, li certege mortos,
«Kaj Francoj mortos, kun doloro, honto.
«Pri ili ĉiutage Karlo ploros!» Aŭdu.