KOLEKTO DE «LINGVO INTERNACIA»
Rolandkanto
TRADUKIS
Doktoro NOËL
Devizo: Per Esperanto--Por Esperanto
PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE
1906
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika
teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours,
1899) estas reviviĝo de manuskripto de Oxford (Oksfordo), kaj enhavas
la originalan verkon kune kun franca traduko.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj per klinitaj literoj ne troviĝas
sur la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el
kiuj ĉefa estas la manuskripto de Venizo.
Al Sinjoro Th. Cart
Profesoro en Liceo Henri IV
kaj en la Lernejo de politikaj Sciencoj
tiun ĉi verkon danke dediĉis
Doktoro Noël
Januaro 1905.
ANTAŬPAROLO
Parolante pri Rolandkanto, eminenta scienculo kaj akademiano Gaston Paris
diras: «tiu infano jam fortika kaj sana, plena je forteco, boneco
kaj kuraĝo... estas jam la granda franca popolo.»
Tute bone, ĉar, efektive, en tiu mezepoka poemo oni jam trovas la
ĉefajn ecojn de nia franca nacio:
unuflanke, tiun deziron porti al aliaj la proprajn ideojn, tiun emon
propagandi, kion oni kredas la vero, kaj tiun inklinon batali por la
progreso en vicoj unuaj, kiel protagonisto: tiel batalas por Kristo kontraŭ
Sarazenoj Rolando, glora nepo de Karlo granda!
aliflanke, profundan senton de nacia unueco, dank’ al kiu,
kvankam multaj ekzistas Francujoj malsamaj, kvankam ĉe ni ankaŭ
la kutimoj kiel la kostumoj, la moroj kiel la lingvaĵoj ofte estas
tre diversaj, tamen pli ol iu ajn nacio ni sentas nin antaŭ la fremdo
nur unu popolo, kaj faras eksterlande tiun saman impreson: neniu
lando malpli ol Francujo estas «geografia esprimo» kaj jam en
tempo de nia Rolando.
Vere franca kaj eĉ france «klasika» estas plie la Rolanda
kanto laŭ la simpleco de la agado, laŭ la sobreco aŭ, pli
ĝuste, laŭ la malesto de epizodoj—oni nur komparu ĝin
kun alia belega poemo, la Nibelungenkanto de la Germanoj—kaj, fine,
laŭ la malmulteco de personaĵoj, super kiuj ĉiam aperas tiu
nobla figuro: dolĉa Franclando.
D-ro Noël agis tre prave, kiam, kun mirinda lerteco, li tradukis por
Esperantistaro la kanton pri Rolando, kiu en mezepoko ĝuis
universalan famon kaj estis ĉie tradukata aŭ imitata.
Ĉar, vere, granda estas devo kaj tasko de esperanta beletristiko.
Ĝi devas konigi al ni la ĉefverkojn de naciaj literaturoj, kiuj
estas kvazaŭ morala vivo, kvazaŭ konscienco de ĉiu popolo.
Dank’ al tiu kono ne nur ni pli ĝuste ŝatos unu la alian,—kio
jam estas granda profito,—sed ankaŭ, per internacia lingvo
Esperanto, plej «konvena» tradukilo, post multaj, multaj
jaroj, iom post iom sed tre certe, kolektiĝos trezoro komuna de l’
homa literatura kulturo kaj konstruiĝos kiel muzeo de niaj plej
ŝatindaj intelektaj riĉecoj, kien, apud tiu genie tradukita
angla Hamleto (por nomi nur ĝin), oni metos sendube, kun aliaj belaj
tradukaĵoj, kanton francan pri Rolando.
Samtempe aŭ nur poste, sub influo de tiaj verkoj, naciaj laŭ la
deveno, internaciaj laŭ la komuna formo, naskiĝos pure esperanta
literaturo. Geniaj aŭtoroj venos, kiuj, senpere pensante kaj
skribante internacie, esprimos en siaj verkoj novajn internaciajn sentojn,
novan komun-intelektan vivon, novan homan konsciencon.
Kiel Esperanto jam ekzistas apud la aliaj vivaj lingvoj, tiel
ekzistos internacia literaturo apud la naciaj, ĉiam vivaj.
Revo! diros kelkaj.
Jes, eble!...
Brave batalinte, mortis Rolando, kaj lia revo efektiviĝis.
Kiel li, brave ni bataladu:
«Munĝojo! krios ni, deviz’ de venko»
Hometoj, homunculi, baldaŭ ni malaperos, sed glore efektiviĝos
nia revo!
Th. CART.
Oktobro 1905.
ROLANDKANTO
PERFIDO DE GENO
Komenco de kanto.
1
Jam Reĝo Karlo, nia glora Estro
En Hispanujo restis dum sep jaroj,
Akiris altan landon ĝis la maro
Kaj submetadis ĉion. Nek kastelo
Nek urbo, nek remparo kontraŭstaras,
Krom monta Saraguso; ĝin defendas
Marsilo, reĝo Dion malamanta,
Mahometano kaj Apolonano.
Sed
nepre malfeliĉo lin atingos. Aŭdu.
Konsiliĝo ĉe Marsilo.
2
En Saraguso estas Reĝ’ Marsilo; 10
Sub ombro de
ĝardeno fruktodona
Li sidas sur seĝego
blumarmora.
Pli ol dudek
mil viroj ĉirkaŭstaras;
Li diras: «Dukoj, Grafoj, vidu, kia
«Malfeliĉego nin premegas! Karlo,
«Imperiestro de Francujo dolĉa,p. 2
«Ĉi-tien
venis por nin neniigi;
«Armeon mi ne
havas por batali,
«Nek virojn por
dispeli liajn virojn!
«Konsilu min,
mi petis vin, Saĝuloj, 20
«Kaj savu min de morto kaj de honto!»
Neniu eĉ respondas unu vorton,
Krom Blankandrino de Val-Fond’ Kastelo. Aŭdu.
3
Ĉi-tiu estas plej elturniĝema
El Idolanoj, brava Kavaliro,
Bonkonsilant’ por Reĝo; li ekkrias:
«Nun, via Reĝa Moŝto, trankviliĝu;
«Al Karl’ fiera, aroganta, skribu;
«Promesu amikecon kaj fervoron;
«Donacu hundojn, ursojn kaj leonojn, 30
«Sepcent
kamelojn, kaj mil akcipitrojn
«Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn
«Je oro kaj arĝento, tiom, kiom
«Forporti povas kvindek veturiloj,
«Por ke li superpagu siajn anojn.
«Li jam de longe tie ĉi militas.
«Francujon baldaŭ, Ajkson li revenos.
«Vi, diru, ke vi sekvos lin je festo
«De Sankta Miĉjo kaj Kristan’ fariĝos,
«Kaj estos lia volebonservanto.
«Garantiulojn al li ne rifuzu, 40
«Dek,
dudek, por lin plene konfidigi.
«Ni
sendu filojn de edzinoj niaj,
«Mi
mem oferos riske mian filon.
«Pli
bone estos ili perdu kapon,
«Ol ni
majstraĵon kaj propraĵon nian,
«Vivonte
nur per peto pri almozo!»
Respondas
Idolanoj: «Ni aprobas!» Aŭdu.p. 3
4
Sed Blankandrin’: «Pro dekstra man’
kaj barbo
«Je vento antaŭ mi
disbloviĝanta
«Vi tuj ekvidos
Francojn translokiĝi,
«Reiri al
Francuj’, ilia lando. 50
«Kaj kiam ĉiu estos reveninta
«En hejmon, Karlo en kapelo sia
«Ĉe Ajkso solenigos Sanktan Miĉjon.
«Li vane vin atendos al kunveno;
«Pri ni malestos vortoj kaj novaĵoj.
«Fiera estas Karlo, kormalbone
«Garantiulajn kapojn li tranĉigos!
«Pli bone certe ili perdu kapon,
«Ol ni belegan, gloran Hispanujon,
«Kaj tiom da malbonoj ni suferu!» 60
Ekkrias
Idolanoj: «Povas esti!» Aŭdu.
Sendo de deligitoj.
5
Marsilo reĝo konsiliĝon finis.
Kunvokas li Klarinon Balageran,
Estramarinon, ankaŭ Eŭdropinon,
Priamon kaj Garlanon la barbulon,
Kaj Makineron, lian onklon Mahon,
Transmaran Malbienon, Ĵoimeron,
Kaj Blankandrinon, por elmontri celon.
Li tiel vokas dek plej perfidulojn:
«Sinjoroj kaj baronoj, vi kuniru 70
«Al Karlo, nun Kordovon sieĝanta;
«Vi, en la mano portos olivbranĉojn,
«Montrante tiel pacon, submetiĝon;
«Kaj se vi scios interkonsentigi,p. 4
«Mi donos al
vi (kiom vi deziros)
«Arĝenton,
oron, kampojn kaj majstraĵojn.»
«Vi
estas prava!» diras Idolanoj. Aŭdu.
6
Marsilo reĝo finis konsiliĝon.
Li diras:
«Nun, Sinjoroj, vi foriru,
«Portante en la mano olivbranĉojn; 80
«Al Reĝo
Karlo mianome diru,
«Ke li, pro Dio
lia, min indulgu.
«Ne pasos tiu
ĉi monato, antaŭ
«Ol mi
lin sekvos kun mil fideluloj.
«Mi
tuj aliĝos al Kristana leĝo,
«Servonte
lin fidele, ame. Mi ja
«Garantiulojn
sendos, se li volos!»
—«Traktaĵo
lerta!» diras Blankandrino. Aŭdu.
7
Marsil’ venigas dek mulinojn blankajn
De Reĝ’ de Sicilio donacitajn. 90
Jen orbridiloj,
kaj jen arĝentseloj,
Jen rajdas la
dek viroj delegitaj,
Portante en la mano
olivbranĉojn,
Montrante tiel
pacon, submetiĝon,
Al Karlo, al
Francestro ili venas...
Sin gardu
Karlo!... Tuj lin ili trompos!... Aŭdu.
Kortego de Karlo.
8
La Reĝo estas ĝoja, bonhumora;
Kordovon prenis li, rompinte murojn,
Kaj disĵetinte turojn per maŝinoj.p. 5
Forprenis
kavaliroj grandakiron,
Arĝenton,
oron, kaj armaĵojn riĉajn. 100
Ne restas tie unu idolano
Se ne li mortis aŭ Kristan’ fariĝis.
La Reĝo sidas en fruktoĝardeno
Grandega, kun Rolando, Oliviro,
Sansuno duko, kaj Ansejs’ fiera,
Gefrejz’ de Anĵo, reĝa standardisto;
Gerin’ kaj Gerier’ ĉi-tie estas;
Kun ili ankaŭ, multe da aliaj
Barbulaj kaj maljunaj viroj, kvindek
Mil kavaliroj, Francoj de Francujo.
Ĉi-tiuj sidas sur tapiŝoj blankaj; 110
Sin distras
ili, je tabuloj vetas,
Plej saĝaj kaj
maljunaj ŝakojn ludas,
Baŝelieroj
plaĉamove skermas...
Jen, sub abio,
apud roz’ sovaĝa,
Seĝego
ora hele brilas; sidas
Ĉi-tie
Estro de Francujo dolĉa.
Per lia
blanka barbo, bela kapo,
Altkreska kaj
fiera eksteraĵo,
Lin oni konas, je
rigard’ unua.
Al li senditoj
piediras, kaj tuj 120
Salutas lin per kora bondeziro. Aŭdu.
Alveno de Marsilanoj.
9
L’ unua Blankandrino ekparolas:
«Al via Reĝa Moŝto, altsaluto
«Je Dio, la Glorulo, adorinda!
«Jen kion diras brava Reĝ’ Marsilo.
«Esploris li pri via leĝ’ de l’
Savo;
«Li volas al vi partodoni
havon,p. 6
«Leonojn,
ursojn, hundojn kunligitajn,
«Sepcent
kamelojn kaj mil akcipitrojn
«Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn
130
«Je
oro kaj arĝento, tiom kiom
«Forporti
povas kvindek veturiloj,
«Por ke vi
superpagu viajn anojn.
«Jam de tre
longe vi ĉi-tie estas,
«Francujon,
Ajkson vi reiru; tien
«Li sekvos
vin; ĉi-tion li promesas.
«Al
via leĝo tiam li aliĝos,
«Manplekte,
li fariĝos ano via:
«Per
vi, li estos Reĝ’ de Hispanujo.»
Al Di’, Imperiestro levas manojn,
Kaj, mallevinte kapon, ekpripensas. Aŭdu.
10
La Reĝo sidas, kapon mallevinte:
Por parolado li ne tro rapidas, 140
Kaj nur parolas post pripenso plena.
Li restariĝas kaj fiere diras
Al la senditoj: «Vi ja estas pravaj;
«Sed Reĝ’ Marsilo multe min malamas!
«Pri tio kion vi al mi raportis,
«Je kia grado povas mi konfidi?»
—Kaj Sarazeno: «Per garantiuloj;
«Fordonos ni al vi dek, dek kvin,
dudek;
«El ili
estos riske filo mia;
«Vi ja ne
havos pli nobelan ol li. 150
«Je fest’ de Sankta Miĉjo de l’
danĝero,
«Sinjoro mia, laŭ
promeso, sekvos
«Vin revenintan en
palacon reĝan
«En Ajkso (kie
por vi Dio fontojn
«Ŝprucigis);
li Kristano ekfariĝos.»
—Kaj
Reĝo: «Tiel li sin savi povos!» Aŭdu.p. 7
11
Belega tago de nun ekfiniĝas.
La dek mulinojn Karlo enstaligas,
Kaj en ĝardeno fruktodona tendon
Starigas por loĝigi dek senditojn. 160
Pri ili zorgas
dek du
el serĝentoj,
Dum
nokt’ gardantoj ĝis tagiĝo hela.
Sin levas Estro Karlo frumatene,
Al meso kaj matinoj li ĉeestas...
Imperiestro sidas sub abio;
Li
vokas la baronojn al kunveno,
Ĉar nur
per Francoj ĉion li plenumos. Aŭdu.
Konsiliĝo ĉe Karlo.
12
Imperiestro sidas sub abio;
Li vokas la baronojn al kunveno.
Ogiro duk’, Turpin’ ĉefepiskopo, 170
Riŝard’
maljuna, lia nev’ Henriko,
Aslino,
brava grafo de Gaskujo,
Tedbaldo Rejmsa,
kaj Milun’ la kuzo,
Gerin’ kaj
Gerier’ ĉi-tie estas,
Kun ili
ankaŭ venas Graf’ Rolando
Kaj
Oliviro nobla, brava; tie
Pli estas ol mil
Francoj de Francujo,
Kaj ankaŭ Geno,
perfidonto. Tiam
Malbena konsiliĝo
komenciĝas. Aŭdu.
13
«Baronoj noblaj»,
diras Estro Karlo, 180
«Marsilo reĝo skribis al mi jenajn:
«Li volas al mi partodoni havon,
«Leonojn, ursojn, hundojn kunligitajn,p. 8
«Sepcent
kamelojn, kaj mil akcipitrojn
«Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn
«Je or’, kaj pli ol kvindek veturilojn,
«Kondiĉe ke Francujon mi reiru.
«Li sekvos min en Ajkson, en palacon;
«Aliĝos li al nia leĝ’ de l’
Savo,
«Kristan’ fariĝos,
kaj de mi ordonos. 190
«Mi tamen dubas,
ĉu li diris veron!»
—Ekkrias
Francoj: «Ni nin gardu bone!» Aŭdu.
Paroladoj.
14
La Reĝo finis sian paroladon.
Rolando graf’ neniel lin aprobas,
Sin levas, staras, kaj lin kontraŭdiras:
«Malprave estus fidi al Marsilo!
«Ni, de sep jaroj, venis Hispanujon!
«Por vi, mi prenis Noplon kaj Komiblon,
«Akiris Pinolandon kaj Valternon
«Tuelon, Balageron, Sebilion! 200
«Pri reĝ’
Marsilo, ĉiam li perfidis!
«Li
jam alsendis dek kvin
idolanojn,
«El
ili, ĉiu portis olivbranĉon,
«Parolis
ili al vi samajn vortojn.
«Kun viaj
Francoj vi konsiliĝadis,
«Ĉi-tiuj
malsaĝege vin aplaŭdis.
«Du
grafojn sendis vi al l’ Idolano,
«Basanz’
kaj Basilio estis tiuj.
«Li
senkapigis ilin, apud Haltoj!
«Vi,
kiel ekbatalis, bataladu! 210
«Al Saragus’ armeon alkonduku,
«Sieĝu urbon, eĉ dum tuta vivo!
«Al perfidulo venĝu mortigitojn!»
Aŭdu.p.
9
15
Jen Karlo, kun la kapo mallevita!
Li elkaresas barbon kaj lipharojn,
Li nek aprobas nek mallaŭdas nevon.
Silentas ĉiuj Francoj; sed jen Geno
Sin levas; li al Reĝo proksimiĝas
Kaj fierege tiel ekparolas:
«Malprave estas kredi malsaĝulojn, 220
«Min aŭ
l’ aliajn; nur profiton celu.
«Nu,
kiam vin sciigas Reĝ’ Marsilo,
«Ke
li, manplekte, submetiĝos al vi,
«Ke,
de vi, li ricevos hispanujan
«Estrecon,
kaj alprenos kredon nian,
«Ĉi-tiu
kiu volas lin mallaŭdi
«Je mort’
elfariĝonta ne pripensas!
«Konsiloj
vantaj ne plu superregu!
«Malsaĝajn
lasu ni, kaj saĝajn gardu!» Aŭdu.
16
Alvenas siavice duk’ Naimo, 230
Barbulo kaj
harulo heleblanka,
Pli bona kortegano
ne troviĝas.
Al Reĝo diras li:
«Vi aŭdis bone
«Ĉi-tion,
kion Gen’ al vi respondis;
«Konsilo
saĝa, bona kaj ŝatinda;
«En
la milito vi Marsilon venkis,
«Kastelojn
ĉiujn vi forprenis de li,
«Per
la maŝinoj murojn disĵetinte,
«Vi
urbojn bruligadis, virojn venkis;
«Sed
nun de vi, li petas nur kompaton!
«Ja,
estus peko pli postuli de li 240
«Pruvinta dirojn per garantiuloj.
«Ni devas nur baronon sendi al li,p. 10
«Por ke
finiĝu tiu militado!»
Kaj
Francoj diras: «Duko estas prava!» Aŭdu.
17
«Baronoj noblaj, kiun ni alsendus
«En Saraguson al Marsilo reĝo?»
Jen duk’ Naim’: «Mi iros, se vi
jesos;
«Fordonu tuj al mi bastonon,
ganton!»
Sed Reĝo diras:
«Vi, saĝulo estas;
«Pro
barbo kaj lipharoj, mi al vi ne
«Permesos
tiel malproksimen iri! 250
«Sidiĝu; tion mi ordonas al vi!» Aŭdu.
18
«Baronoj noblaj, kiun ni alsendus
«Al Sarazeno, Saragusa estro?»
Rolando diras: «Mi ja povas iri!»
—«Ne, certe»,
diras grafo Oliviro,
«Ĉar
bola kaj fiera via koro,
«(mi tion
timas) vin malbonkondukus;
«Mi vole
iros, se al Reĝo plaĉas.»
Imperiestro
mallevetas kapon,
Kaj tiam diras:
«Ambaŭ vi silentu!
«Nek
unu nek l’ alia forvojaĝos! 260
«Pro tiu barbo blankiĝinta, unu
«El dek du
konsilistoj ne eliru!»
Silentas Francoj; ili aŭskultadas. Aŭdu.
19
Turpin’ de Rejms’ sin levas siavice;
Li diras laŭte kaj sonore: «Paco
«Al viaj Francoj, Via Reĝa Moŝto.
«Vi, de sep jaroj estas en la lando,p. 11
«Baronoj
multsuferis kaj klopodis.
«Fordonu
al mi ganton kaj bastonon;
«Mi al
hispana Sarazen’ aliros,
«La
taŭgajn vortojn al li parolonte.» 270
—Imperiestro diras kun kolero:
«Pro tiu barbo, vi neniel faros;
«Sidiĝu sur ĉi-tiun blankan ŝtofon.
«Silentu, se ne mi mem vin demandis!»
Aŭdu.
Delegado.
20
«Vi Francaj Kavaliroj»,
diras Karlo,
«Voĉdonu
pri baron’ el mia tero,
«Por
ke li portu al Marsil’ la skribon,
«Kaj,
se necese estos, li ekbatu.»
—Roland’:
«Jen Geno, mia duonpatro;
«Se
restos li, pli bonan vi ne sendos.»
—Kaj
Francoj: «Li je tio estas inda;
«Se
Reĝo volos, li sukcese iros!» Aŭdu.
21
«Alproksimiĝu Geno»,
diras Reĝo, 280
«Vi tuj ricevos ganton kaj bastonon.
«Vi aŭdis, vin elektis voĉ’ de
Francoj.»
—Sed Geno: «Tion
ĉi Rolando faris!
«Neniam plu,
dum vivo, mi lin amos,
«Nek plu
kolegon lian Oliviron,
«Nek (lin
amantajn) dek du
Konsilistojn;
«Mi
ilin, antaŭ vi, provokas, Reĝo!»
—Sed Reĝo diras: «Vi ja tro koleras!
«Vi tien iru, jen ordono mia!»
—«Mi povas iri, sed ne trovos helpon!
290
«Basanz’
kaj Basilio tion montris!» Aŭdu.p. 12
22
«Mi nepre devas iri Saraguson! «Ve! kiu iras tien ... ne revenos!...
«Memoru pri l’ edzin’, fratino via,[1] «Pri
l’ filo, ja, el ĉiuj la plej bela, «Baldvino, se li vivos, estos brava.
«Mi testamentas al li havon, terojn;
«Vi gardu lin, mi lin plu ne revidos!»
Nun Karl’,: «Tro mola estas via koro!
«Ĉar mi ordonas, vi foriri devas!»
Aŭdu.
[1] Ŝia nomo estas «Berta»; ŝi estas patrino de
Rolando.
23
Pro tio, korŝirite, Grafo Geno
De siaj ŝultroj prenas mustelfelojn,
Vestata nur per silktolaĵa veŝto.
Jen helrigardo kaj vizaĝ’ fiera,
Gracia korpo, larĝa eksteraĵo!
Li tiel bela! Ĉiuj lin rigardas!
Li diras: «Kial vi, Roland’, koleras?
«Ve! Ke mi estas via duonpatro!
«Vi min devigis iri al Marsilo!
«Se Di’ el tie savos min, mi kreos 310
«Al vi
ĉagrenojn kaj malhelpojn tiajn,
«Ke
ili daŭros tutan vian vivon!»
—Rolando:
«Fierec’ kaj malsaĝaĵo!
«Jes, vere, mi ne zorgas pri minacoj;
«Sed, se saĝulon oni devas sendi,
«Ĉu Reĝo jesos, mi vin anstataŭos.»
Aŭdu.
24
Sed Gen’ respondas: «Vi ne iros pro mi!
«Servisto?... Nek mi via, nek vi mia!p. 13
«Ordonas
Karlo fari lian servon;
«Mi iros
Saraguson al Marsilo. 320
«Mi faros tie ian malsaĝaĵon,
«Por kvietigi mian koleregon!»
—Roland’, aŭdinte tion, ekridetas.
Aŭdu.
25
Ĉar Geno vidis ridon de Rolando,
Dolore li koleras, korŝiriĝas,
Kaj preskaŭ svenas, sed rediras: «Grafo
«Roland’ mi certe vin neniel amas;
«Sur min vi ekfaligis tiun sorton!...
«Imperiestro prava ... jen mi estas,
«Kaj preta por plenumi vian servon!» Aŭdu.
26
«Sinjoro Geno, diras Karlo, aŭdu:
«Mi scias, tiun sendon vi plenumos.
«Je mia nomo, al Marsilo diru,
«Ke li, manplekte, mia an’ fariĝu,
«Kaj ankaŭ li ricevu sanktan bapton.
«Al li mi donos duonhispanujon,
«L’ alia estos al Roland’ barono.
«Ĉu li ne volas interkonsentiĝi,
«Mi iros por sieĝi Saraguson;
«Li estos ekkaptita, katenita,
«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
«Per juĝo tie li elperdos vivon,
«Li mortos kun doloroj kaj kun honto.
«Leteron tiun sigelitan donu
«Al l’ idolano en la dekstran manon.»
Aŭdu.
27
Al Geno, Karlo montras dekstran ganton.
Pli volus grafo esti for de tie.p. 14
Li volas preni
ganton, sed ĝi falas
Sur teron.—Francoj:
«Dio! Kio estos!
«De tio nur
malbono ekfariĝos.»
—Kaj
Geno: «Vi pri tio eksciiĝos!» Aŭdu.
28
Li diras: «Reĝo, donu forpermeson:
«Ĉar forironta mi plu ne prokrastos.»
La Reĝo diras: «Pro Jesuo, pro mi!»
Per dekstra mano benas, krucalsignas, 340
Kaj donas la
leteron kaj bastonon. Aŭdu.
29
En sian hejmon iras Grafo Geno;
Kaj tuj li sin vestigas per armaĵoj
Plej belaj el la eltroveblaj tie;
El oro spronoj al piedoj ligas,
Murglejson, glavon, al si alflankigas,
Sur Taŝebrun’, ĉevalo, li ekrajdas.
Ginmer’, la onklo, tenas piedingon.
Da Kavaliroj vidu kiom ploras!
«Barono, diras ili, malfeliĉa! 350
«Vi jam
de longe estas kortegano,
«Vin oni
juĝas nobla kaj fidela.
«Pri
tiu kiu vin devigis iri,
«Eĉ
Karlo ne kapablos lin defendi.
«Rolando
grafo vin malprave trafis,
«Ĉar
via parencaro estas nobla!»
—Kaj
ankaŭ diras: «Grafo, ni kuniru!»
—«Sinjoro Dio! Ne!—respondas Geno,
«Mi mortu, jes, sed ne vi, tiel kleraj!
«Sinjoroj, vi Francujon dolĉan iru; 360
«De mi
salutu ja edzinon mian,
«L’
amikon kaj samulon Pinabelon,p. 15
«Baldvinon mian filon; vi lin konas,
«Lin gardu, kaj defendu lian havon!»
Vojiras li, celante Saraguson. Aŭdu.
Foriro de Geno.
30
Rajdadis Gen’ tra altaj olivarboj,
Atingis li senditojn sarazenajn.
Ĉar Blankandrin’ haltetis en irado,
Lertege ambaŭ interparoladas.
Ekdiras Blankandrin’: «Miriga Karlo! 370
«Li
almilitis Pujlon kaj Kalabron,
«Konstentinnoblon
kaj Saksujon vastan,
«Tra l’
sala maro li Anglujon iris,
«Por
Sankta Petro ĝin depagigante;
«Sed
kial, ĉe ni, li nin persekutas?»
Rediras
Geno: «Ĉar li tiel volas.
«Ne
estas, kiu lin renkonte venkos.» Aŭdu.
31
Kaj Blankandrin’: «Bravuloj estas Francoj;
«Sed grafoj, dukoj, tute domaĝigas
«Imperiestron, per konsiloj tiaj
«Lin kaj l’ aliajn ili ruinigas!»
380
—«Kulpulon
mi ne scias»,
diras Geno,
«Se ne
Rolandon, al li honto estu!
«Nelonge
antaŭ, Reĝ’ sub ombro sidis,
«La nevo venas, kun kiraso bela,
«(Li multakiris apud Karkasuno),
«En mano, li ruĝegan pomon tenas,
«Al l’ onklo diras: Via Reĝa Moŝt’,
jen
«De
ĉiuj reĝoj mi prezentas kronojn.»
«Puninda estus tia fiereco!p. 16
«Li, ĉiutage,
riskas morton, iu 390
«Mortigu lin, ni tiel trankviliĝos!» Aŭdu.
32
Kaj Blankandrin’: «Roland’ terura
estas!
«Li kiu volas submetadi
ĉiujn,
«Kaj tiel ekokupi ĉiujn
terojn!
«Per kiu pensas li la celon
trafi?»
Respondas Geno: «Per
la franca gento.
«Ĝi amas lin,
neniam ĝi malestos.
«Al ĝi
elspezas li arĝente, ore,
«Ĉevale,
mule, silke kaj armaĵe.
«Al l’
Estro mem li donas, laŭ deziro. 400
«Ĝis Oriento, li la mondon prenos!»
Aŭdu.
33 (?)
Esploras Blankandrin’ de Geno belan
Mienon kaj perfidan rigardeton.
Tremetas Geno per la tuta korpo;
Al li parolas jenajn Blankandrino:
«Sinjoro Geno, min aŭskultu bone,
«Ĉu volas vi venĝegi al Rolando?
«Pro Mahometo, lin fordonu al ni.
«Marsilo Reĝo estas multĝentila,
«La tutan havon al vi li forlasos».
Aŭdinte tion, Gen’ mallevas kapon.
Aŭdu.
Alveno de Geno.
34
Rajdadis Blankandrin’ kaj Geno tiel,
Ke ambaŭ konsentiĝis serĉi eblon
Por okazigi morton de Rolando.
Tra vojoj, tra vojetoj ili rajdasp. 17
Ĝis Saragus’
kaj haltas sub taksuso.
Ĉe ombro de
abio kuŝas trono
Per silk’
Aleksandria drapirita;
La Reĝ’
de Hispanujo sidas tie,
Kaj, ĉirkaŭ
li, dudek
mil Sarazenoj. 410
Aŭdata estas nek parol’ nek sono,
Ĉar pri novaĵoj ĉiu volus scii.
Jen venas Geno, ankaŭ Blankandrino. Aŭdu.
35
Aliras Blankandrino al Marsilo,
Per mano li kondukas grafon Genon
Kaj diras: «Reĝ’, salut’ je Mahometo
«Kaj Apolono, kies leĝ’ nin regas.
«Al Karlo, vian servon ni plenumis;
«La manojn li levadis al ĉielo,
«Al Dio dankis, kaj nenion diris. 420
«Sed
sendis li al vi baronon noblan,
«Ĉi-tiun
francon, kaj plej potenculon;
«Per
li, vi scios pri milit’ aŭ paco.»
Kaj Reĝo: «Li parolu, ni aŭskultu.»
Aŭdu.
Interdisputo.
36
Jen Geno, post momento da pripenso,
Lertege ekparolas, kiel homo
Spertulo pleje por la parolado.
Li diras al la Reĝ’: «Salut’ je Dio
«Glorulo, kiun devas ni adori.
«Jen kion al vi diras Karl’ barono:
«Alprenu vi Kristanan sanktan leĝon;
«Al vi li donos duonhispanujon,
«L’ alia estos al Roland’ barono,
430p. 18
«(Kolego tre fiera por vi tie).
«Se vi ne volos interkonsentiĝi,
«Li iros por sieĝi Saraguson,
«Vi estos ekkaptita, katenita,
«En Ajkson la ĉefurbon kondukita,
«Per juĝo tie vi elperdos vivon,
«Vi mortos kun malgloro kaj kun honto!»
Marsilo Reĝo tuj ekkoleregas,
Kaj, per pikstang’ je oro ornamita,
Li frapus Genon, se ne malhelpita. Aŭdu.