La supre nomita Internacia Komitato formiĝis por kolekti la bezonatan monsumon per sistemo de kupon-kartoj, kaj en Varsovio stariĝis Loka Komitato, kiu prizorgos, sub la kontrolo de la Internacia Komitato, la konstruon de la monumento kaj ĝian konservadon. Ĉe la Kongreso en Praha la sekvanta rezolucio estas proponata en la nomo de la iniciatintoj:
„La XIII-a Kongreso de Esperanto, okazinta en Praha la 1.–6. aŭgusto 1921, decidas, ke estas necese konstrui indan monumenton sur la tombo de D-ro L. L. Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, kaj rekomendas la projekton de la iniciatintoj al la sindona subteno de la tutmonda esperantistaro.“
La iniciatintoj adresas alvokon al ĉiuj samideanoj kaj simpatiantoj por mondonacoj kun plena konfido, ke la Kongreso aprobos la projekton, kaj kun espero, ke la tutmonda esperantistaro subtenos ĝin tutkore.
Por la desegno de la monumento estos malfermata internacia konkurso, kaj la mono kolektita estos uzata por la monumento, kaj se restos sumo, por alia taŭga memora celo.
La projekto estas aprobita de s-ino Zamenhof kaj la familianoj de la Majstro.
Dependas de vi, samideanoj, kaj de via bonvolo, ke la supra projekto efektiviĝu.
Por la Iniciatintoj kaj Organiza Komitato:
J. D. Applebaum, Hon. Sekretario.
This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg™ License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.