Posts by delika@esperanto.masto.host
(DIR) Post #AUi2ADuLd9tVuWNkBM by delika@esperanto.masto.host
2023-04-16T11:25:36Z
1 likes, 0 repeats
@Marte @tirifto, vi povas simple meti la aldonaĵon 'Mineclone 5', mi ankaŭ rekomendas je 'Illumination' kaj iu aspektilo, tamen la ludregiloj tuŝe vere malbonas, kaj ĉe mi la ludo ne instaliĝis el F-DrojdEstas mankoj bazaj ĉe Majntesto kiuj eĉ per ŝanĝiloj ne eblas solvi: kuri simple ne eblas, maksimume oni povas ŝalti rajton 'rapidi' po uloAliaj aferoj ne mankas sed estas verŝajne rompaj: mondogenerado, urbetuloj, eĉ mankas eblo facile amiki al bestoj!
(DIR) Post #AUi2AFdPD7WxGYTF3I by delika@esperanto.masto.host
2023-04-16T11:26:36Z
0 likes, 0 repeats
@Marte @tirifto, bonus se kodumistoj de Majntesto unuiĝus al la ĉefa versio ol fari plurajn ŝanĝilojn...
(DIR) Post #AUmVZWXynoJUIftdqq by delika@esperanto.masto.host
2023-04-18T15:32:13Z
1 likes, 1 repeats
@korren, malja ChatGPT-on, kompreneble
(DIR) Post #AUmjcXmk3Ql8Mp8SrA by delika@esperanto.masto.host
2023-04-18T17:28:19Z
0 likes, 0 repeats
@sorchist @korren, jes, anstataŭ certigi la frazon, ĝi neas, sarkasme, kvazaŭ mi dirus "mi ŝercas!"
(DIR) Post #AUmrBu5hoSdhMVoVVY by delika@esperanto.masto.host
2023-04-18T19:30:18Z
1 likes, 0 repeats
@jadedctrl, 'bloat' signifas, ke io ne povas esti forigebla el la funkcioj / ne estas elektebla.Tio estas ironia, kiam KDE estas tiom elektebla, ke la tro elekteblo mem estas konsiderata 'bloat' 🤭
(DIR) Post #AUmuWU1eDbgOSuQ7NY by delika@esperanto.masto.host
2023-04-18T20:37:30Z
1 likes, 0 repeats
@sorchist @jadedctrl, jes ja :)Mi pensas ke 'bloat' devas havi 'tro': se mi ne povas forigi apon kiun mi ne volas, ĝi estas troa en mia sistemo.Sed nu, kia troeco por ke ni kunmetu?Mi pensis 'troprogrameco', sed 'programo' tro grandas, ĉu 'trokodaĵo'? Programo estas io kodumita, ĉu ne? Se oni programis ion nenecesan, estis troa, ĉu ne?Trokoda, trokodaĵo, trokodita, ktp
(DIR) Post #AUnAhuCgpNnU6i3NmS by delika@esperanto.masto.host
2023-04-18T22:37:14Z
1 likes, 0 repeats
@jadedctrl @sorchist, nu, Esperanto estas lingvo, estas kiel diro ke Python estas trokodaĵo ĉar oni povas krei kodojn senlime malsamajn. Sed ja, kodo ankaŭ temas pri lingvo kaj ĉio x3Sed trokodaĵon lingvan volas mortigi/malfortiki bonligvismo!
(DIR) Post #AUr8Ac5DkufB4jOg6K by delika@esperanto.masto.host
2023-04-20T18:36:41Z
1 likes, 1 repeats
Ĉu vi uzas la protokolon Matrikso?
(DIR) Post #AUrBVLunMaYSsH6LR2 by delika@esperanto.masto.host
2023-04-20T21:46:35Z
1 likes, 0 repeats
@jadedctrl, dankon!Mi persone ne ŝatas aliĝi al grupoj/forumoj ”Esperanto”; laŭ mia sperto, babilejoj/forumoj kun la nomo "Esperanto" koncentriĝas al priparoli Esperanton pro naturo de sia nomo. Sed en Mastodono, ni ne ofte vidas nian retadreson, kaj ni ofte parolas pri aferoj pli diversajn :)Mi ŝatas krei babilejojn specife kun amikoj, ĉar mi scias, ke ajnlingve ni povos kunparoli, kaj specife, ne koncentri al la lingvo: mi ofte nomus la grupon ”Testudo: Studo kun Teo“ aŭ io tiel amuza :)
(DIR) Post #AUrHU73RjCwqDkwKoa by delika@esperanto.masto.host
2023-04-20T23:16:31Z
1 likes, 0 repeats
— kial la mondo ne povas havi unu grandegan horzonon?— la suno— ha ja, mi forgesis la damnan sunon