# Symbolum Apostolorum Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la kreinto de la ĉielo kaj de la tero; kaj je Jesuo Kristo, Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro, koncipita per la Sankta Spirito, naskita el Maria la Virgulino, suferinta sub Poncio Pilato, krucumita, mortinta, kaj entombigita, sobirinta en la regnon de la morto. La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj, supren-iris al la ĉielo, sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spirito, la sankta universala eklezio, la komuno de la sanktuloj, la pardono de la pekoj, la releviĝo de la mortintoj, kaj la vivo eterna. Amen. .