From: Jon Liechty Because I (unlike SOME people) think it's more fun to use Esperanto than complain about it... Antaux kelkaj monatoj iu Frenezulo ;-) aperigis en la reto traduko de la angla-lingva kanto "Sxejvin' Krim'". Preciza traduko ne estas ebla, sed la efiko de ties teksto estas multe simila al tiu de la originala. Sed la traduko enhavis kelkajn problemojn, kaj do mi reviziis gxin laux kelkaj sugestoj, kiujn amike donis S-ro Starling. Kompreneble, ankoraux restas problemoj, sed temas pri popol-kanto, do tiu ne TIOM gravas. Tiuj, kiuj legis la antauxan version povos tamen gxui cxi tiun--mi aldonis kelkajn novajn versojn! -Jon [Rekantajxo] Medicin', Malsanulin', Medikamento tuj kuracos vin. [Strofoj] Hieraux mi perdis sxlosilon; Ho, kiom min gxenis la perd'! Finfine la sercxo sukcesis: Trovigxis sub aro da ... Nu, jen kelkaj kompaniegoj Koncernas sin nun pri la ter'; Reklamas natur-protektadon, Forjxetante ecx pli da... Glaciajxon mi volis acxeti, Enposxe nek restis moner'. Mi petis ekzemplan gusteton, Kaj gajnis kuleron da ... Pakajxo de tre fora lando Alvenis en granda kovert'. Sed kiam mi gxin sxir-malfermis, Mi trovis nur aron da ... Vi sendis dum l'amanto-tago Donacon kun bela leter'. Atendis mi cxokoladetojn; Vi sendis skatolon da... Somere por malplivarmigxi, Mi nagxis al trans la river', Sed glutis busx-plenon da akvo-- Gxi gustis simile al ... [ Kaj jen tri pliaj versoj, verkitaj de S-ro Gxan Starling: ] Ekfalis bebin' el fenestro Rapide teren tra l' aer' Bon^sance sub ^si tiam pasis Grandega vagono da... Idisto morti^gis hiera^u, Trovante sin tuj ^ce infer', Kun lipoj por ^ciam fermitaj kaj bu^so plenplena de... Artist' memorante De Beaufront Decidis honori lin per Statuo plej dece farita. Li skulptis ^gin tute el... [[[[[[ Kaj, dum ni traktas la temon... ]]] "Esperanto ja ne povas vivi!" Jen kelkaj klacxadas pri l' verd'. Se vi nian lingvon malamas, Nur mangxu peceton da...