La muziko de la dua KD de KAJTO ("Procesio Multkolora") estas same bona kiel de la unua KD. La tekstoj estas ^generale malpli interesaj en la dua KD, sed mi tamen forte rekomendas ^gin. Vi povas mendi ^gin de UEA. Jen eble la plej interesa kanto-teksto el la dua KD: ----------------------------------------------------------------------- ^CE VIA DEKSTRA GENUO Ek al la vino nun, mia amiko. Levu la glason, eksonu muziko! Se vere la dioj amas al Homo, Ni helpu al ili per tosto-propono! Aja! Nun gaja Ver^su memore al ne-^ceestantoj El nobla vino kaj el novaj kantoj! [Rekanta^jo:] Donu al mi unu lokon, kara, ^Ce via dekstra genuo. Dronu forgese la tempo amara En duopa drinko, duobla ^guo ^Ce via dekstra genuo. Ek al la ino nun, mia amiko, Glaso fragila pro sia maldiko, Glata kaj frida, interne brulante, Kisita de multaj, sed pura konstante. Aja! Nun gaja, Spite al fundo fendita, rompebla, Vivu Vitr-ino eterne malfebla! Ek al la kanto nun, mia amiko. Jam pli fortikas nia fortiko. Vino kaj ino kaj kanto kondensas, ^Cu la forestuloj tutsame potencas? Aja! Nun gaja! Mia statuo surtombe perfekta Montru almena^u min tie erekta! ----------------------------------------------------------------------- [Piednoto por pedantoj: Mi kopiis la tekston tre fidele de la teksto-libreto de la KD. Kompreneble mi jam rimarkis, ke en la dua verso de la dua strofo la vorto fakte kantita estas "^sia", ne "sia"!] ======================================================================= Edmund GRIMLEY EVANS dfkihueg@rz.uni-sb.de =======================================================================