Subject: Classic Esperanto translation Organisation: Department of Electrical Engineering, University of Melbourne Date: Mon, 22 Jul 91 17:38:26 +1000 From: nsn@ee.mu.OZ.AU LEGENDO De OREZESKO Tradukis Kazimierz Bein (Kabe) El: Pola Antologio, Hachette, Parizo, 1909, pgx 44-46. Unu post alia falis sur Romon malfelicxegoj: fajro, pesto kaj mortiga atako de Etruskoj. La urbo estis tiam malgranda kaj malricxa, kaj ecx la lepora gento, cxiam timigata kaj malsata, ne envius al la logxantoj ilian sorton. Sed Numa Pompilius kreskis inter tiuj mizeraj dometoj kaj en matura agxo li pensis kaj klopodis pri la malfelicxa logxantaro. Kiam do nun el gxia brusto eliris duoblaj plendoj, li demandis la cxielon kaj la teron: pro kio? vokante al la cxielo kaj al la tero: helpon! La auxguroj diris: Jupitero estas ofendita! La estro de l' popolo suriru la Eskvilinan monteton, kaj tie en sankta arbareto la tondrojxetanta dio aperos al li kaj anoncos, kia penta ofero povos forigi lian koleron. Sur la Eskvilina monteto, inter la arboj, kovritaj de la nokta mallumo, Numa jxetis sin teren kaj lia vizagxo falis sur la herbojn, malsekajn de nokta roso. Super li aperis la regxo de l' tondro kaj de l' favoroj, de l' mallibero kaj de la liberigo. Li aperis en lumajxo, teruranta la homajn pupilojn, en vesto fleksita kiel la cigno, kun aglo cxe la flanko kaj kun arko, strecxita per fulmo, en la mano. La arboj senmovigxis, silentigxis la murmuroj kaj la sonoj de l' tero; en tiu cxi silento de teruro kaj de atendo ekbruis la vocxo de Jupitero: --- Sur mian altaron, por kvietigi mian koleron, metu morgaux kvincent kapojn! La malsekaj herboj ekmurmuris sub la tremanta korpo de Numa; lia mallauxta vocxo, humile peteganta, rediris: --- Vi postulas kvincent kapojn, Sinjoro de l' mondo, sed kiajn? mia mortema orelo ne auxdis tion cxi. Morgaux, en la gxardenoj, kiujn ankoraux ne detruis Tibro superakvanta la landon, antaux ol la oraj haroj de Febus lumigos la teron, mi detrancxos kaj metos sur vian altaron kvincent kapojn de ajlo! En la ree silentigxinta spaco ektondris la vocxo de Jupitero: --- Vi estas avarulo, Numa, kaj vi provas sxpari la kapojn de viaj Romanoj. Donu do al mi mil korojn, elsxiritajn el la homoj brustoj! Numa respondis: --- Jen mi estas. Mi suferas por miloj, --- mil koroj batas en mi. Elsxiru ilin, Sinjoro el mia brusto. --- Vi sxparas ankaux la korojn. Donu do al mi unu vivon, sed tian, en kiun mia kreanta genio spiris la grandecon plej altan. --- Jen mi estas. Mi farigxis la estro de mia popolo, --- mi estas la plej granda el ili. --- Mi sxangxas mian volon. Mi postulas, ke vi oferu la vivon de tiu el Romanoj, kiu estas la plej malalta el la plaj malaltaj. --- Jen mi estas. Mi servas la tutan mian popolon; mi estas servisto de cxiuj, mi estas pli malalta ol la plej malaltaj. La brovoj de la dio de l' tondroj iom malsulkigxis kaj la teruraj fulmoj erarantaj antaux liaj okuloj, paligxis. Kiam li ekparolis, lia vocxo similis la silentigxantan tondron. --- Vi placxas al mi, amanto de cxiela Egerio. Estas domagxe lasi vin en malricxa kaj turmentata Romo. Levigxu kaj iru en la landon de Etruskoj. Tie la kampoj estas fruktodonaj kaj la gxardenoj estas ricxaj, en la marmoraj palacoj sonoras luksaj festenoj kaj en la sanktejoj staras monumentoj de grandaj homoj. Mi ordonos, ke vi estu regxo de potencaj kaj felicxaj Etruskoj. Via vivo fluos en la gxuo, kaj la manoj de majstro skulptos monumenton por vi kaj lokos gxin sur plej altan supron. Numa levis petegantan vizagxon de la herboj, kovritaj de la roso kaj respondis per demando: --- Sed ili, Sinjoro? --- Vi ankoraux pensas pri ili. Mi do ne sendos vin al Etruskoj, sed prenos en mian cxielon. Jen etendigxas al vi la flugilo de mia aglo. Gxi estas largxa kaj mola. Metu sur gxin viajn membrojn, lacajn de la tera laboro, kaj sur la delikataj ondoj de l' aero flugu en la spacon de l' senmorta felicxo! Numa ree demandis: --- Sed ili, Sinjoro? sed miaj Romanoj? --- Vi ankoraux pensas pri ili! pensu pri via Egerio. Sxi estas cxielanino, kaj vi, filo de la tero. Sole sekrete kaj malofte vi povas vidi sxin apud la bordo de l' rivereto, kiu farigxis el sxiaj larmoj. Via morto trancxos la fadenon de via amo. Vi ne vidos sxin en malluma Erebo, kaj por sxi mia Olimpo farigxos malluma Erebo. Jen mi sendas el mia arko fulmon; kaptu en viajn manojn la fajran rubandon, gxi alportos vin al Egerio kaj al la eterna felicxo. La malsekaj herboj tremis sub longa gxemo de Numa, sed levante sian vizagxon de l' tero, li rediris: ---Sed ili, Sinjoro? sed ili? sed ili? Estingigxis la fulmo, tuj rapidonta el la arko de Jupitero, kunmetigxis la flugiloj de la aglo. Sur la potencaj sxultroj de Jupitero la haroj ondis pli kaj pli delikate, kaj en la vocxo de l' kolera dio auxdigxis favoraj sonoj, kiam li diris: --- Faru, Numa, ke en via Romo fluu rivero de tia amo, kiel la via, kaj mi ligos cxiujn sagojn en mia sagujo! Kasxigxis la cxiela apero. En la sankta arbareto restis Numa kun vizagxo sur la tero. En la nokta mallumo la herboj termis sub liaj gxemoj, malsekigxis de la roso de liaj larmoj. ---- Kiel mi tion faros, Sinjoro de l' mondo? kiel mi povas fari tion?