From: Jon Liechty Jen (senpermesa!) traduko de usona kanto, kiun verkis Mike Cross kaj Brian Bowers. Temas pri ege malnova sxerco. Jen reviziita "eldono" de la traduko, kiun mi elsendis antauxe. Aparte oni notu la anstatauxigon de "tut-senbalancigx'" per "sen-ekvilibrigx'"; "balanc/i" signifas angle "to rock, sway". ================================================================ Eliris kilt-portanta skoto iam de l' drinkej' Kaj lia sxanceligxo montris, ke li drinkis tre. Li do cxirkauxen-stumblis gxis la sen-ekvilibrigx', Kaj, tuj apud la strato, la sur-herba endormigx'. Nu, du junaj virinoj, kiuj pasis, vidis lin. Kaj unu diris kun ridet' al sia amikin': "Jen dormanta skoto, la bela fortegul'! Cxu vere krom la kilt' lin kovras efektive nul'?" Alproksimigxis ili tut-senbrue al la vir', Kaj levis lian kilton por enketi pri l' afer', Kaj sub la skota jupo fiere portis li Nenion krom la naskigx-tagaj donacoj de Di'. Momente miris ili, sed tuj devis iri for. Donacon volis lasi post si por la bela skot'. Do ili masxis grandan banton de blueta silk' Cxirkaux la bela vidindajx' kusxanta sub la kilt'. La skoton vekis Natur-vok'; arbaren stublis li. Kasxite, levas li la kilton, jen kia surpriz'! Kaj iom mirigite al l' vidato diras li, "Ohx, kiam la unuan premieton gajnis vi?"