[ sendita de Steven D. Brewer, brewer@cs.wmich.edu ] Fundamento de Esperanto Anta^uparolo Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule pro- gresadi kaj por ke ^gi havu plenan certecon, ke ^gi ne- niam disfalos kaj ia facilanima pa^so de ^giaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ^giaj amikoj estintaj, --estas plej necesa anta^u ^cio unu kondi^co: La ekzis- tado de klare difinita, neniam tu^sebla kaj neniam ^san- ^gebla FUNDAMENTO de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la _registaroj_ de la plej ^cefaj regnoj kaj tiuj ^ci registaroj per speciala _le^go_ garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendan^gerecon kontra^u ^ciuj personaj kapricoj a^u dispu- toj, tiam a^utoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ^ciam ^ciujn deziritajn ^san- ^gojn, _se_ tiaj ^san^goj montri^gos necesaj; sed _^gis_tiu_tempo_ la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute sen^san^ga, ^car severa netu^sebleco de nia fun- damento estas la plej grava ka^uzo de nia ^gisnuna progresado kaj la plej grava kondi^co por nia regula kaj paca progresado estonta. _Neniu_persono_kaj_neniu_societo_ devas_havi_la_rajton_arbitre_fari_en_nia_Fundamento_iun_ e^c_plej_malgrandan_^san^gon! Tiun ^ci tre gravan principon la esperantistoj volu ^ciam bone memori kaj kontra^u la ektu^so de tiu ^ci principo ili volu ^ciam energie batali, ^car la momento, en kiu ni ektu^sus tiun principon, estus la komenco de nia morto. La^u silenta interkonsento de ^ciuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigar- dataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula _gramatiko_; 2) la <<_Universala_Vortaro_>>; 3) la <<_Ekzer- caro_>>. Tiujn ^ci tri verkojn la a^utoro de Esperanto rigar- dadis ^ciam kiel _le^gojn_ por li, kaj malgra^u oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almena^u _konscie_) e^c la plej malgrandan pekon kontra^u tiuj ^ci le^goj; li esperas, ke pro la bono de nia afero anka^u ^ciuj aliaj esperantistoj ^ciam rigardados tiujn ^ci tri verkojn kiel la solan le^gan kaj netu^seblan fundamenton de Esperanto. Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolvi^gadi, estas necese, ke ^ciu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu a^u alia persono, sed devas obei ^ciam nur klarajn, tute difinitajn funda- mentajn _le^gojn_ de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre la^u persona bontrovo ian ^san^gon a^u aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ^ciu esperantisto havu la plenan certe- con, ke le^gdonanto por li ^ciam ne estas ia _persono_, sed ia klare difinita _verko_. Tial, por meti finon al ^ciuj malkompreni^goj kaj disputoj, kaj por ke ^ciu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ^cio sin gvidi, la a^utoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj la^u silenta interkon- sento de ^ciuj esperantistoj jam de longe fari^gis funda- mento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ^ciuj esperantistoj estu ^ciam turnataj ne al li, sed al _tiu_^ci_ _libro_. ^Gis la tempo, kiam ia por ^ciuj a^utoritata kaj ne- disputebla institucio decidos alie, ^cio, kio trovi^gas en tiu ^ci libro, devas esti rigardata kiel deviga por ^ciuj; ^cio, kio estas kontra^u tiu ^ci libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ^gi e^c apartenus al la plumo de la a^u- toro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro <>, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ^cio alia, kion mi verkis a^u verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj _privataj_, kiujn la esperantistoj -- se ili trovas tion ^ci utila por la unueco de nia afero -- povas rigardi kiel _modela_, sed ne kiel _deviga_. Havante la karakteron de _fundamento_, la tri verkoj represitaj en tiu ^ci libro devas anta^u ^cio esti _netu^seblaj_. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia tra- duko de diversaj vortoj en tiu ^ci libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn _erarojn_, kiuj sin trovis en la unua eldono de la <<_Universala_Vor- taro_>>. Mi permesis al mi nur korekti la _preserarojn_; sed se ia vorto estis erare a^u nelerte _tradukita_, mi ^gin lasis en tiu ^ci libro tute sen^san^ge; ^car se mi volus plibonigi, tio ^ci jam estus _^san^go_, kiu povus ka^uzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. _La_fundamento_devas_resti_severe_netu^sebla_e^c_ kune_kun_siaj_eraroj_. La _erareco_ en la nacia traduko de tiu a^u alia vorto ne prezentas grandan malfeli^con, ^car, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ^ciu vorto; sed senkompare pli grandan dan^geron prezentus la _^san^gado_ de la traduko de ia vorto, ^car, perdinte la severan netu^seblecon, la verko perdus sian eksteror- dinare necesan karateron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morga^u ne faros ian alian ^san^gon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ^ciu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile : jes, ^gi estas eraro, sed ^gi devas resti netu^sebla, ^car ^gi apartenas al la fundamenta doku- mento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ^san^gon.>> La <> tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfekti^gi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe _pli_bonajn_ kaj _pli_vastajn_, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ^ciu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la <> devas trovi^gi en la manoj de ^ciu bona esperantisto kiel konstanta _gvida_dokumento_, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardo konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netu^sebla, por ke li povu ^ciam bone distingi la vortojn kaj regulojn _oficia- lajn, kiuj devas trovi^gi en ^ciuj lernoverkoj de Espe- ranto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj _private_, kiuj eble ne al ^ciuj esperantistoj estas konataj a^u eble ne de ^ciuj estas aprobataj. La <> devas trovi^gi en la manoj de ^ciu esperan- tisto kiel konstanta _kontrolilo_, kiu gardos lin de deflanki^gado de la vojo de unueco. Mi diris ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netu^sebla, se e^c ^sajnus al ni, ke tiu a^u alia punkto estas sendube erara. Tio ^ci povus naski la penson, ke nia lingvo restos por ^ciam rigida kaj neniam disvolvi^gos...Ho, ne! Malgra^u la severa netu^sebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante ri^ci^gadi, sed e^c konstante _pliboni^gadi_ kaj _perfekti^gadi_; la netu^sebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfekti^gado fari^gados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga _rompado_ kaj _^san^gado_, ne per nuligado a^u senta^ugigado de nia ^gisnuna literaturo, sed per vojo _natura_, senkonfuza kaj sendan^gera. Pli detale mi parolos pri tio ^ci en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ^ci nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ^sajnu tro paradoksa: 1) _Ri^cigadi_ la lingvon per novaj vortoj oni povas jam _nun_, per konsili^gado kun tiuj personoj, kiuj estas rigar- dataj kiel la plej a^utoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ^ciuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ^ci vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la _literaturo_; sed en korespondado kun personoj _nekonataj_ estas bone ^ciam peni uzadi nur vortojn el la <> ^car nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia a^utoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron _oficialan_, kiel <<_Aldonon_al_la_Fundamento_>> 2) Se ia a^utoritata centra institucio trovos, ke tiu a^u alia vorto a^u regulo en nia lingvo estas _tro_neoportuna_, ^gi ne devos _forigi_ a^u _^san^gi_ la diritan formon, sed ^gi povos proponi formon _novan_, kiun ^gi rekomendos uzadi _paralele_ kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpu^sos la formon malnovan, kiu fari^gos _ar^haismo_, kiel ni tion ^ci vidas en ^ciu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la _fundamento_, tiuj ^ci ar^haismoj neniam estos el^jetitaj, sed ^ciam pre- sataj en ^ciuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke e^c ^ce la plej granda perfekti^gado la unueco de Espe- ranto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta e^c el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj. Mi montris en _principo_, kiamaniere la severa netu- ^sebleco de la <> gardos ^ciam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole ri^ci^gadi, sed e^c konstante _perfekti^gadi_. Sed en la _praktiko_ ni (pro ka^uzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti _tre_singardaj_ kun ^cia <> de la lingvo: a)ni devas tion ^ci fari ne facil- anime, sed nur en okazoj de efektiva _neceso_; b)fari tion ^ci (post matura priju^gado) povas ne apartaj perso- noj, sed nur ia centra institucio kiu havos nedispu- teblan a^utoritatecon por la tuta esperantistaro. Mi finas per la jenaj vortoj: 1. pro la unueco de nia afero ^ciu bona esperantisto devas anta^u ^cio bone koni la _fundamenton_ de nia lingvo; 2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ^ciam _netu^sebla_; 3. ^gis la tempo kiam a^utoritata centra institucio decidos _pligrandigi_ (_neniam_^san^gi_!) la ^gisnunan funda- menton per oficialigo de novaj vortoj a^u reguloj, ^cio bona, kio ne trovi^gas en la <>, devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel _rekomendata_. La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Funda- mento de Esperanto, prezentas dume nur mian _privatan_ opinion. Le^gan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ^ci verko kune kun sia an- ta^uparolo estos prezentita. L. Zamenhof Varsovio, Julio 1905.